Skip to main content

Callao – urbo de militistoj, ĉiĉaronoj kaj pelikanoj

Urbo kiu havas oceanon, malnovan fortikaĵon, fiŝistojn kaj krimulojn - ĉu mi povus preteriri ĝin? Do kune kun mia nova perua amiko mi ekas al Callao.
Prokrastita renkontiĝo
Post alteriĝi en Limo mi tuj telefonis al Hector, kun kiu ni antaŭe interkonsentis kune pasigi la tagon ĝis mia vespera forflugo. Lia poŝtelefono silentis. Hm, mi sendis SMS, sed ankaŭ ĝi restis senresponda. La flughavena alvenejo estis plenplena kaj brua. Sukbudo proponis freŝajn sukojn kaj mi ne sukcesis rezisti, kio estigis ioman venĝon fare de mia stomako. Taksiisto persiste trudis al mi sian servon. Post unuhora atendado miaj kontraŭargumentoj aspektis ĉiam malpli konvinkaj. Mi malŝparis la tempon esplorante standon, kiu avertis pri iu kovarda ĉikungunjo – infekta malsano, kiu trafas ĉefe vizitantojn de ĝangalo.


Bedaŭrinde ĉi-foje mi ne havis eblecon atingi tiujn lokojn, do temis pri nura scivolemo.


Finfne Hector respondis per SMS, ke lia poŝtelefono fuŝis, li havis iujn problemojn kaj nun veturas al mi per publika transporto. La taksiisto jam nur ridis kaj svingis la manojn. Post horo kaj duono Hector alvenis – feliĉa renkontiĝo. Li proponis iri al Callao – apuda urbo, kie loĝas lia amikino kaj troviĝas interesa militmuzeo. Bona kombinaĵo, ĉu ne?


Kiel en ĉiuj flughavenoj lokaj taksiistoj estis plej arogaj reprezentantoj de sia gento. “Terure!” estis sola vorto, kiun elbuŝigis mia amiko post plian fojon demandi pri veturprezo. Ekstere la prezoj iom mildiĝis, tamen nur je la kvara provo ni trovis pli-malpli konvenan varianton. Ek al Callao!


Ni elaŭtiĝis en la historia centro de la urbo, ĉe oceania bordo. Tagmanĝo jam estis ege pripensinda afero, do Hector gvidis min al loka bazaro. Laŭvoje li rakontis pri Callao – fiŝista urbo, kiu havas plurajn historiajn vidindaĵojn, sed estas malmulte vizitata de turistoj. “KIal? Ĉar krimeco estas terura! Laŭ tiu ĉi strato ni povas promeni trankvile, sed post du kvartaloj dekstren komenciĝas danĝeraj areoj. Mi neniam vizitis ilin kaj neniam faros tion”.


La bazaro estis same mizera kaj ĥaosa.


En labirintoj de koridoroj estis vendata io ajn, sed ĉefe manĝaĵoj. “Kial ni alvenis ĉi tien?” miris mi. “Ĉar ĉi tie oni faras la plej bongustajn chicharrónes!” responde miris Hector. Brunvizaĝa ĉino hakis sur ligna plato porkaĵon.


“Gustumu!” proponis li kaj etendis tranĉilegon kun iom da viando surpinte. Hector aprobis kaj konfirmis: “Bonita!” Do la afabla ulo tuj preparis por ni du tiajn sandviĉojn kaj eĉ iom pozis por ke mi filmu lian laboron.


 Post aĉeti po botelo da kolao ni sidiĝis sur benko kaj tagmanĝis rekte en bazara koridoro.


“Vi povas fieri pri vi! Vi sidas en bazaro, manĝas chicharrones kaj trinkas Inka-Kolaon kiel vera peruano!” gratulis min Hector.

Fortaleza Reale Filipe
Poste ni direktiĝis al la Muzeo Fortaleza del Reale Filipe – malnova fortikaĵo transformita en la muzeon. Vasta placo malplenis.


Fontano aspektis solece kaj ĝia blua koloro kontrastis kun griza ĉielo.


“Super Limo ĉielo ĉiam grizas” konstatis Hector. “Pro tio oni nomas la urbon “Limo la Griza”. Pluraj artistoj verkis pri tio. Depresia bildo, ĉu ne?” Sub enireja arko sidis sur benko naciaj gvardianoj. “Ĉu vi volas fotiĝi kun ili?” Kial ne?


En biletejon Hector iris sola. “Por alilandanoj biletoj estas pli multekostaj. Do staru ĉi tie kaj silentu – mi enkondukos vin kvazaŭ lokanon”. Baldaŭ aperis nia ĉiĉeronino – brava junulino, malalta, sed fortikstatura kaj kun ege laŭta voĉo. Ŝi aldone uzis laŭtparolilon, sed mi pensas ke tio estis troaĵo, ĉar ŝia rakonto pri milito kontraŭ Ĉilio sendube aŭdiĝis ĝis Santjago aŭ eĉ pli for.


Tio estis tute tipa militmuzeo, des pli ke gvidas ĝin militistoj mem. Sub ĉielo ie kaj tie staris kanonoj kaj tankoj.


“Niaj tankoj eventuale ŝajnas al vi ludiloj kompare kun tiuj de Stalingrado?” demandis Hector. “Mi pli ŝatas historion de Rusio ol tiun de Peruo. En nia historio estis tro da perfidoj. Eĉ tiun militon kontraŭ Ĉilio ni malgajnis pro perfiduloj”.


La ekspozicio estis same antaŭvidebla. Manekenoj en uniformoj.


Vicoj da bronzaj skulptaĵoj memore al falintaj herooj.


Majestaj pentraĵoj de surĉevalaj batalantoj. Malnovaj armaĵoj. Iomete da indiĝena historio.


Mi rimarkis, ke neniu vizitanto konsideris ĉion ĉi serioze. Knabinoj pozis sur fono de bravaj militistoj kaj fotis senĉese.


La plej granda surprizo atendis nin en la lasta halo. Inter aliaj eksponaĵoj tie staris plenstatura pirato, en nigra ĉapelo kaj kun pistolo enmane. Kiam ekskursantoj pli-malpli alkutimiĝis kaj jam pretis fari novajn fotojn, la pirato subite ekkriis kaj forte stamfis. Ĉiuj ektremis surprizitaj kaj kun rido premis manojn alkore. “Ha-ha-ha! Ĉiam funkcias!” ridegis Hector.


Sekvis vere artisteca prezentado, dum kiu la pirato rakontis pri si kaj sia metio. Li proponis ke dezirantoj aliĝu al lia teamo kaj nomis certajn kondiĉojn. Mi ne memoras ĉiujn detalojn, sed Hector klarigis, ke li estas obsedita de trezoroj kiel ĉiuj piratoj kaj pretas batali por ili. Cetere batalo sekvis rapide. Subite la pirato eltiris sabron kaj sin ĵetis mezen de la homamaso. Komenciĝis kruela buĉado, kiun neniu postvivis.


La maliculo kaptis mian kolon kaj premis klingon al ĝi: “Gringo!” – “No gringo! Russia!” reagis mi. “Ho, Russia... Perestrojka!” ekroris la batalanto kaj forlasis min por kapti novan predon.


Mi supozas, ke la ĉefa celo de tu ĉi aktorado estis pagenda fotado kun la aktoro, kiu finis la aferon.


Duope en boato... sen kalkuli aliajn
La suno plu ardis surĉiele, do mi havis anoraŭ multege da tempo. Sur kajo promenis pelikanoj. Evidente homoj tute ne ĝenis ilin. Mia poŝtelefono fine kolapsis elĉerpita, do Hector faris por mi amuzan foton kun tiu ĉi birdo.


Boata promenado? Kial ne?! Ni surmetis savveŝtojn, luis binoklojn kaj sidiĝis en boaton. Ĝi aspektis ne tre fidinda, sed mi apenaŭ zorgis pri tio, ĉar ajnakaze por mi ne estus problemo naĝi ĝis bordo kaze de akcidento. Hector konfirmis miajn suspektojn, rakontinte ke antaŭnelonge en televidprezentaĵo oni rakontis pri posedanto de tiu ĉi boato, kiu ignoris plurajn sekurecregulojn kaj eĉ trompis aŭtoritatojn tiukampe. Tamen lia komerco plu funkcias! La afero tute komprenebla por rusianoj kaj apenaŭ por eŭropanoj.


La promenado estis amuza. Ni krozis laŭ malvarmaj oceaniaj akvoj kaj observis Callao kaj apudajn insulojn. Boatisto rakontis pri iuj historiaj kuriozaĵoj, sed por mi la ĉefa informfonto estis Hector, kiu interalie montris al mi insulon, sur kiu staras fifama prizono, kie pasigas siajn dumvivajn malliberigojn la iama prezidanto Alberto Fujimori kaj lia kontraŭulo Abimael Guzmán, iama gvidanto de Sendero Luminoso. Krome li rakontis pri la fama prizonribelo en 1986, kiam laŭ ordono de la prezidanto Alan García oni mortigis 224 tumultajn malliberulojn. Kaj pri la milito kontraŭ Ĉilio, kiu ekflamis pro disputo pri kelkaj insuloj, abunde kovritaj je birdaj fekaĵoj. Eventuale tio estis la unua milito, kiam homoj mortigis unu la alian pro birda merdo.


Alvenis tempo pagi la vojaĝon. Hector donis al servoknabo banknotojn, prenis restmonon, por momento esploris ĝin kaj redonis kun iu klarigo. La knabo silente donis al li la alian. “Kio okazis pri tiu ĉi mono?” demandis mi. “Nenio. Ĝi nur estas falsa” rutine reagis Hector.

Comments