Skip to main content

Vojaĝo al Islando: muzeoj kaj amuzejoj

Rejkjaviko plenas je muzeoj. Dum semajno mi vizitis multajn, sed evidente ne ĉiujn. Do mi rakontu pri kelkaj.
La Nacia kulturdomo (Safnahúsið)
La Nacia kulturdomo (Safnahúsið) prezentas la ekspoziciojn pri malnovaj islandaj manuskriptoj kaj diversaj artaĵoj. La ekspozicio en la unua etaĝo temas pri antikvaj libroj. Ĝi estas interesa, sed sufiĉe tradicia. Mallumo, lumigitaj ilustraĵoj de malnovaj islandaj sagao-libroj, deko da mezepokaj manuskriptoj. 


Estas ankaŭ interaga ĉambro, kie infanoj povas iom lerni kaj ludi – legi antikvajn runojn sur la skribtabulo, provi sin kiel libroskribisto, ktp. 


En la dua etaĝo troviĝas la ekspozicio pri la islanda arto, kaj kelkaj apartaj ĉambroj, dediĉitaj al gravaj personoj de la islandaj historio kaj kulturo. Mi malmulte spertas pri arto, sed kelkaj verkoj vere impresis min. 


La pentraĵo “Somera nokto” fare de Gunnlaugur Óskar Scheving renkontas alveninton tuj kontraŭ la enirejo, starigita sur la pentrostablo. Rigardante ĝin mi denove rememoris “Sendependaj homoj” de Halldór Kiljan Laxness, kies ĉefa heroo dum multaj jaroj batalis kontraŭ la severa naturo de tiu ĉi lando. Mi rememoris lian edzinon Rósa kaj ŝian ŝatatan bovinon, kun kiu ŝi verŝajne pasigis multajn tiajn noktojn sur someraj paŝtejoj.


Skulptaĵo “Hezitema knabino” fare de Þorbjörg Pálsdóttir memorigis pri “Orfejo” de Guillermo del Toro. En tiu filmo estas ŝlosila sceno, kiam la ĉefa heroino staras vizaĝon kontraŭ muro kaj laŭtkalkulas, komencante teruran ludon kun fantomoj de pereintaj georfoj. La vizaĝo de la skulptita knabino same ne videblas, kio donas al la verko aparte misteran karakteron.


La sennoma pentraĵo de Eggert Pétursson mirigas per la unika pentrotekniko. Fakte la tuta kanvaso estas dense kovrita de miniaturaj floroj, kvazaŭ iu eltranĉis pecon da florejo el islanda kampo. Poste mi vidis aliajn verkojn de tiu aŭtoro, ĉiam belaj kaj memorindaj.


Terure impresa – per tiuj du vortoj mi povas resumi mian impreson pri la skulptaĵo “Operazione Dramatica” de Gabríela Friðriksdóttir. Ĝi staras en aparta ĉambreto, konstruita en la ekspozicio speciale por ĝi, sen fenestroj kaj aliaj aĵoj. La bandaĝita kapo kun elŝirita okulo enmane denove memorigis al mi la jam menciitan filmon, estetikon de Guillermo del Toro ĝenerale.


Memorhalo de la sendependista aganto Jón Sigurðsson kaj legejo kun malnovaj libroj estas tre tradiciaj, do interesaj nur por homoj, kiuj jam konas historian kuntekston de respektivaj eventoj. Mi aldonu ke en la unua etaĝo troviĝas ankaŭ malgranda muzea butiko kaj kafejoj, kie oni povas trinki kafon aŭ teon kun kukoj (sed ne pli).

La Nacia Artmuzeo
La Nacia Artmuzeo (parto de la Nacia Galerio de Islando – Listasafn Íslands) troviĝas ĉe la bordo de lago Tjörnin, kaj okupas belan blankan domon apud preĝejo.


En tri etaĝoj estas prezentataj diversaj verkoj de islandaj artistoj – pentraĵoj, skulptaĵoj, instalaĵoj. Tradiciajn kanvasoleajn portretojn kaj pejzaĝojn de la 19-a ĝis la 20-a jarcentoj apudas verkoj de la moderna arto.


Mi agnosku, ke multajn mi ne sukcesis kompreni aŭ trasenti, sed la procezo de rigardado kaj pripensado estis interesa kaj jam sufiĉa por pravigi la viziton.


En la muzeo funkcias bela kafejo, kie oni povas mendi tradiciajn islandajn pladojn kiel fiŝa supo. Kelnero nepre surtabligos grandan botelon da pura loka akvo, kiun oni povas ĝui senfine kaj senpage.


Hafnarhús
Aparte interesa estas la triopo de la Rejkjavika Arta muzeo (Listasafn Reykjavíkur): Hafnarhús, Kjarvalsstaðir kaj Ásmundursafn. Mi vizitis nur la unuan, kiu situas ducent metrojn for de Harpa. Mi avertu vizitontojn, ke oni serĉu la enirejon ne ĉe la domoflanko turnita al la kajo, sed inverse kaj orientiĝu al la surskribo “Listasafn Reykjavíkur” (“safn” en la islanda signifas “muzeo”). Kvankam plejparto da surskriboj, etikedoj kaj klarigaj tekstoj en Islando estas dublitaj en la angla, ĉi-kaze super la enirejo pendas nur tiu islanda vortkombino.


La muzeo fakte estas tute fordonita al la moderna arto, plurajn grandajn halojn okupas komplikaj instalaĵoj, kies sencon verŝajne povus kompreni nur vera inicito de tiu enigma mondo. Mi ŝatas pop-arton, do ĝuis la verkojn de loka artisto Erró, kiu proponis siajn versiojn de la historio de la rusa revolucio, estiĝo de bazpilko kaj ne nur. 


En la unua etaĝo funkcias butiko en kiu oni povas aĉeti diversajn suvenirojn (mi elektis T-ĉemizon kaj ŝlosilpendaĵon kun bildoj de Erró). 


En la sama etaĝo estas malferma ĉambro, en kiu sur ĝisplafonaj bretaroj staras centoj da libroj kaj revuoj pri arto. Ĉi tie ĉiu deziranto povas sidiĝi en komfortaj foteloj, foliumi, legi, babili, ludi ŝakon kaj rigardi la senfinan Atlantikan oceanon.


Ne forgesu, ke la sama bileto validas por ĉiuj tri supremenciitaj muzeoj, do oni algluu ĝin al sia jako aŭ aliloke kaj montru poste al deĵorantoj.


Kaj nepre prenu la mapon, ĉar mi verdire malsukcesis trovi la du aliajn muzeojn (nu, eble mi ne tro penis) en araneaĵo de la rejkjavikaj stratoj kun enigmaj islandaj nomoj.

Reykjavík 871±2
Tiel nomiĝas la muzeo de setliĝo de Islando, kies nomo aludas la daton de la fondiĝo de la islanda ĉefurbo. La tipa muzeo “in situ” estis fondita post en 2001 dum rekonstruado de domo oni trovis restaĵojn de la antikva setlejo. Historiistoj datas ĝin je 871±2 jaroj, kio estigis popularan surskribon sur pluraj suveniroj. La ĉefa avantaĝo de la muzeo kiel institucio estas la unika ebleco ĝui proksimecon de la originalo, kiun neniam anstataŭigus kopio – ĉu materiala aŭ virtuala. 


Do tiu muzeo, prezentanta originalajn restaĵojn de la antikva setlejo en ties originala loko, estas kondamnita al populareco. En malluma subterejo oni eniras grandan halon, centre de kiu staras iama setlejo, ĉirkaŭita de pluraj ekranoj kun klarigaj tekstoj, bildoj kaj animaciaĵoj, kaj montrokestoj kun tiutempaj artefaritaĵoj. Ĉio estis farita en alta profesia nivelo – de tekstoj kaj bildoj ĝis kelkloke oblikva planko, ebliganta al rulseĝuloj alveni. Do mi tute konsentas kun komisiono, kiu en 2006 atribuis al ĉi muzeo la nacian muzean premion.


La vizito mem estas senpaga. Kompreneble funkcias malgranda butiko. Kontraŭ certa pago oni povas preni kapaŭskultilojn kun voĉlegita ekskurso – de nun ankaŭ en Esperanto. Bedaŭrinde inter la proponitaj sur afiŝo lingvoj mankis la rusa kaj pri la aldonita Esperanto-versio mi eksciis nur poste, do la ekspozicion mi ĝuis senklarige.

La Nacia muzeo de Islando
Dum la ekskurso tra la urbo oni alveturigis nin al tiu muzeo, en la islanda nomata Þjóðminjasafn Íslands. Pluretaĝa konstruaĵo situas iom for de la urbocentro, do plej bone atingeblas pere de busoj.


Ĝi prezentas klasikan historian ekspozicion, kies rakonto komenciĝas en la malluma mezepoko kaj finiĝas preskaŭ en la nuntempo. Kiel (iama) profesia muzeologo mi rimarkis, ke ĉio estas farita altnivele. Bonaj montrokestoj en kiuj estas zorgeme prezentitaj eksponaĵoj, same profesie restaŭritaj. La plej vundeblaj aĵoj troviĝas en kaŝitaj montrokestoj, kiujn la vizitanto eltiru sub lumon nur por momento de rigardado. En multaj montrokestoj mankas konstanta lumado kaj oni devas premi butonon por lumigi la eksponaĵojn, tiel protektitajn de la detrua influo de la lumo.
Antikvaj libroj, vikingaj glavoj kaj vestoj, laboriloj kaj armiloj, la unika pordo de la 11-a jarcento (Valþjófsstaður-pordo) – bedaŭrinde mi havis nur duonhoron, do preskaŭ kuris preter tiuj raraĵoj (eterna plago de la organizitaj ekskursoj). En la horizontala montrokesto estas eksponita la malnova tombo, trovita de arkeologoj. De supre ĝin kovras vitro, laŭ kiu ofte rampas gajaj infanoj kies patrinoj alvenas kun infanĉaretoj (kompreneble la ejo estas adaptita al la handikapuloj). 


Afablaj prizorgantoj staras flanke kaj nur en plej ekstremaj kazoj delikate petas vizitantojn konduti pli diskrete kaj ekzemple ne uzi fulmolumon dum fotado.
La lastajn jardekojn oni prezentis sufiĉe interese, kolektinte radiojn, televidilojn, pupojn kaj aliajn ĉiutagaĵojn de la epoko sur movanta rulbendo, kiu giras senhalte.


Resume jen mia konsilo: vizitu nepre, sed rezervu por tio almenaŭ horon kaj duonon.

Amuziĝo sen tediĝo
Iuj pledas, ke Rejkjaviko estas tro teda kaj enuiga, sen gravaj vizitindaĵoj kaj aktiva vivo. Mi malsamopinias. Jes, plejparte la urbo estas du ĝis trietaĝa, nur antaŭurboj estas pli altiĝintaj, sed samtempe tute neinteresaj, plenigitaj de samaspektaj pluretaĝaj loĝejoj. En la centro de la urbo mi promenis ĉiutage po kelkaj horoj, vagante hazarde de unu kvartalo al alia. 


Resume mi povas diri, ke Rejkjaviko plaĉis al mi. Ĝi ne estas aparte bela, sed tre trankvila, sekura kaj komforta. Malgrandaj akurataj domoj, plejparte bone prizorgataj. Puraj stratoj, ĉiam pavimitaj, kun diversaj benkoj, lanternoj, ktp.


Multe da artaĵoj, plejparte modernaj. Mi ne ĉiam povis pritaksi ties artan valoron, sed ĉiam ili estis interesaj kaj pensigaj, bone respegulantaj modernan etoson de tiu ĉi urbo.


Plej vizitinda laŭ mi estas strato Laugavegur. Grandparte destinita nur por piedirantoj, ĝi trairas preskaŭ la tutan historian centron de Rejkjaviko. 


Ĉiuj teretaĝoj estas okupitaj de diversspecaj vendejoj, kafejoj, restoracioj, amuzeoj, ktp. 


Prezoj estas sufiĉe altaj (tio estas ĉefa malavantaĝo de Islando ĝenerale), sed oni povas trovi ĉi tie ĉiujn ĉefajn islandaĵojn: lanaĵojn, herboteon, kosmetikaĵojn kun lafo kaj multegajn suvenirojn kun fraterkuloj, ŝafoj, vikingoj, Björk, ktp.



Meze de la strato situas interesa korto, kiun oni povas viziti plonĝante sub arkon direkte al la marbordo.


En tiu loko ĉiuvespere amasiĝas loka junularo, kiu amuziĝas, aŭskultas muzikon prezentatan de vera diskĵokeo, bierumas, babilas, glitas sur rultabuloj, ktp.


La etoso estas tre amikema, multaj turistoj alvenas kaj observas lokan vivon.



Mi ĝuis ĝin akompane de Kimo kaj Heidi Goes, dum ni havis libertempon antaŭ la komenco de la koncerto Orphic Oxstra en restoracio Factory. Kimo, loĝinta en Rejkjaviko antaŭ kelkaj jaroj, alvenigis nin tien kun vortoj: “Ĉi tie homoj estas eĉ pli novjorkemaj ol en Nov-Jorko mem”.


Pacema atmosfero regis ankaŭ en la restoracio Factory, kie grupo da esperantistoj ene de amaso da junaj islandanoj ĉeestis la koncerton. Factory troviĝas kvin minutojn for de Harpa kaj estas tre vaste konata en Rejkjaviko. “Demandu iun ajn kaj ĉiu montros al vi la vojon” diris loka ĉiĉerono. 


La etoso estis hejmeca. Eĉ scenejo tute mankis, do la artistoj staris samnivele kun la publiko, je distanco de etendita brako. Laŭtega muziko bedaŭrinde rapide forpelis Heidi, sed mi restis ĝisfine kaj estas tre kontenta pri tio. De longa tempo mi ne vidis tiom da homoj amuziĝi tiel arde, gaje kaj ĝentile. Imagu: amaso da gejunuloj, preskaŭ ĉiuj kun bierglaso enmane, grandega bruo, tumulto, mallumo.


Sed mi ne vidis eĉ unu konflikton aŭ des pli interbatiĝon. Se iu hazarde ŝultropuŝis min, do li tuj pardonpetis. Junulino metis saketon sur mian benkon, sed tuj forprenis kaj demandis: “Ĉu mi rajtas?” La muzikistoj mem amuziĝis plenforte, kion helpis ankaŭ grandaj bierglasoj, starigitaj antaŭ ĉiu orkestrano.


Same ĝuinda estis la koncerto en Gamli Gaukurinn, kiun partoprenis preskaŭ sole esperantistoj. Unue kripla graŭlado de la loka esperantista rokbando fortimigis pli aĝajn ĉeestantojn. Unu virino eĉ ŝtopigis siajn orelojn per ĵus trovitaj buŝtukoj. 


Evidente tio estis antaŭplanita eltenebloprovo, kiun feliĉe eltenis plejparto de la alvenintoj. Poste sursceneje aperis Kimo kun ĉiamaj ĉapelo kaj akordeono kaj ardigis la publikon ĝis la nokto-noktofin’.


Mi alvenis la baron post la ekskurso, iom malfruiĝis, do hastis kaj eĉ preteratentis tagmanĝon, esperante trovi ĝin surloke. Plurfoje mi demandis kelnerinon pri iu manĝaĵo, almenaŭ hamburgero, sed eĉ mia fuŝa angla sufiĉis por fine kompreni, kion signifas: “No eat, only drinks!”. 


Ĝuste tiam alvenis la brava Mirek Dziedzic, kun kiu mi konatiĝis dum la antaŭjara ekskurso al la Parfuma Pagodo en Vjetnamio, kaj ĉi-jare kune ĉeestis la koncerton en Factory. “Hej, Stano, mi ŝuldas al vi bieron!”


Mi ne malŝparu farbojn por sekvontaj okazaĵoj, diru nur, ke biero, vodko kaj malplena stomako estas danĝera kombino.


Je la 2-a nokte, kiam la restoracio jam estis fermita kaj ĉiuj gastoj foriris, servistoj finfine sukcesis adiaŭi nian triopon: min, Mirekon kaj la ĉarman aŭstralian junulinon Ericca.


Ni iom vagis tra Laugavegur, poste varmege adiaŭis unu la alian kaj fine disiris.


Mi paŝis al mia “kabaneto” ŝultropuŝante domajn murojn kaj pensis: kiam mi lastfoje sukcesis tiom ebriiĝi? Post atingi la liton mi tuj endormiĝis, sen atendi respondon.

Comments