Virina sorto aŭ Servado de Lidija Silĉenko

“Virinaj sortoj” – diras ni foje pri inaj vivhistorioj. Sed apenaŭ eblas diri tion pri la sorto de Lidija Silĉenko. Ŝia tuta vivo trapasis en servado – unue en milico, poste en sanitara trajno, en distrikta komitato de la partio. Rememorante tiujn jarojn ŝi plej ofte elbuŝigas la du vortojn: “malfacile” kaj “timige”. Se tio estas “virina” sorto de ŝia generacio, do kiaj ja estis “viraj” sortoj?

Ĉaldonoj
Mi naskiĝis en 1921 en la vilaĝo Ĉerniŝova de la Balagana vilaĝa soveto, Vikulova distrikto (nun - Tjumena provinco). La patro nomiĝis Spiridon Vasiljeviĉ Mulavin, la patrino – Darja Andrejevna (antaŭ edziniĝo – Novgorodceva). La patro naskiĝis en la vilaĝo Kalgan, trijara li orfiĝis kaj loĝis ĉe malproksimaj parencoj. Post filigo li ricevis novan patronomon – Stepanoviĉ. Ili akceptis lin en familion intence – por ke kiam li elkreskos, fordonu lin en armeon anstataŭ sia filo. Do tiel li rekrutiĝis, militis, estis militkaptita. Sed kiam komenciĝis la milito, ilian propran filon oni ankaŭ rekrutigis – en laborarmeon [tiel nomiĝis organizaĵo, aranĝita simile al armeo, kie dum la milito laboris malsanaj aŭ politike nefidindaj homoj. – S. Belov]. Do la patro evidente tion transdonis al mi herede – ankaŭ mi ses jarojn en armeo servis: kvar jarojn en fronto kaj du pliajn en paca tempo. Do fakte mi servis anstataŭ tri soldatoj! [poste en la Soveta aremo soldatservo daŭris kutime du jarojn. – S. Belov].


La patrino naskiĝis en Abatska distrikto [sama provinco. – S. Belov]. Miaj gepatroj estis ĉaldonoj [do malnovaj loĝantoj de Siberio, transloĝiĝintaj tien antaŭ la amasa migrado de la 19-20 jarcentoj. – S. Belov]. Samoĥodoj [eo: “memirantoj” – tiel oni nomis transmigrintojn, kiuj transloĝiĝis en Siberion en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. – S. Belob] loĝis en aliaj vilaĝoj – Borovlanka, Ermaki. Niaj vilaĝoj – Ĉerniŝova, Pestova, Balagani estis ĉaldonaj. Nia parolmaniero ankaŭ diferencis de tiu samoĥoda. Ili ja kiel ukrainanoj parolas, sed tiuj eble laŭregule kaj niaj – kiel ajn. Ili tuj vidiĝis laŭ sia parolmaniero. Kiam la patrino estis en lastaj gravedmonatoj kun mi, la patro kolektis ŝiajn vestaĵojn kaj veturis al Ermaki por interŝanĝi ilin kontraŭ pano – estis ja forta malsato. Do li diris, ke ne ĉiun vorton povis kompreni. Sed post ioma tempo ni ja alkutimiĝis, komencis kompreni. Mi en Lvivo nur iom loĝis kaj eĉ la polan lingvon komencis kompreni.
Ĉerniŝova staris en bona loko: la du riveroj – Iŝim kaj Gotovka, lagoj, en arbaro fungoj kaj beroj abundas. Ĉirkaŭ 70 domoj en ĝi estis. Preĝejon ĝi ne havis, ni iradis al Balagani. Malsanulejo ankaŭ mankis, nur heklpkuracist-akuŝistejo estis en apuda Balagani. Nun en la vilaĝo malnovloĝantoj preskaŭ malaperis, alveturis nur tataroj, starigis sian vendejon kaj bredas brutaron – sed anserojn, ne porkojn.
La patrino naskis 12 infanojn, sed postvivis nur ses. Ĉiujn ŝi naskis hejme – kuracistoj kaj medikamentoj tiam mankis, oni nur trinkis tizanojn, estis kuracataj de oniaj patrinoj. Mi ĝis 70 jaroj tute ne akceptis tablojdojn, nur nun komencis – hipertonio turmentas min. Alfabeton la gepatroj ankaŭ preskaŭ ne konis. La patro iom sciis legi, la patrino estis tute senalfabeta. Jen tiel ni vivs.

Kolĥozo
Kiam oni establis kolĥozon, la patro unua aniĝis al ĝi – tia li estis patrioto. Kolektivigo ĉe ni trapasis rapide. Tutan brutaron oni deprenis de homoj, restigis nur po bovidino. Ni havis bonajn brutkortojn – varmajn, kun ŝedoj por malvarmiĝo. Sed en la kolĥozo oni aranĝis komunan brutokorton – iel ajn, kure.
Tiam oni komencis ĉiujn listigi en kulakojn [kulako – tiel en la rusa kamparo oni nomis riĉan vilaĝanon, uzantan dungitojn; dum kolektivigo okazis malkulakigo – deprenado de havaĵoj kaj ekzilado de multaj homoj, ofte ordinaraj vilaĝanoj. – S. Belov]. Jen se iom bone vivas homo, do li jam estas kulako, necesas elpeli lin. Oni sendis ilin ien al Nordo. Ni havis ventomuelejon, do la patro ankaŭ estis agnoskita kulako kaj ekskludita el la kolĥozo. Li nelonge pensis, kolektis havaĵojn kaj forveturis en Sverdlovskon al minlaborejoj. Li ja estis orfo, kreskis ĉe fremdaj homoj, do alkutimiĝis labori.
Poste ili komprenis sian eraron, diris al la patrino: “Do Spiridon Stepanoviĉ veturu hejmen. Li estis agnoskita nur mezulo”. Ŝi respondis: “Ĉu vi pensis, ke por vi du sunoj leviĝos, se Sprirĉjo forveturos? Ni aranĝos vivon sen vi, ne plu iros al la kolĥozo”. Poste ili certe aniĝis. Kiam la patro mortis, la patrino kuniĝis al najbaro – li ankaŭ vidviĝis, do tiel ili kune vivis.

Milica servo
En 1932 ĉi tie estis forta malsato kaj ni forveturis al Ĉitao, al pli granda frato – li tiam havis 20 jarojn kaj laboris en NKVD [mallongigo de la Narodnij Komitet Vnutreniĥ Del – Popola Komitato pri Internaj Aferoj. – S. Belov]. Tie oni donadis po 8 kg de blanka faruno [temas pri tritika faruno. – S. Belov] por vivtenato kaj po 16 kg por laboranto. Ĉi tie ja nenion donadis, oni rumekson ĉevalan [Rumex confertus - S. Belov] kaj herbojn sekigis, pistis kaj manĝis. Poste la patro malsaniĝis kaj forveturis reen, diris, ke li volas morti hejme. Ĉi tie ja oni entombigis lin.


En 1939 oni sendis la fraton en “liberigitajn urbojn” kiel tiam oni nomis Okcidentan Ukrainion, kien ĵus alvenis la Ruĝa Armeo. Mi veturis kun li. Unue ni alveturis Lvivon, poste venis al Ĉernivco. Poste oni sendis lin kiel estro de operacia sekcio en la stacio Remi de la Kiŝineva fervojo, sed min oni restigis. En 1941 alvenis sendordono el Ĥarkovo en milican lernejon. Estro elvokis min: “Ĉu vi ja ŝatas operacian laboron? Do enmatrikuliĝu. Du jarojn vi lernos kaj do iĝos serioza homo”. Mi ĉion kopiis, sendis, oni respondis al mi, ke pri ekzamenado sciigos poste. Kaj tiam la milito komenciĝis.

Sub bomboj
Tuj antaŭ la milito mi loĝis en Ĉernivco, laboris sekretariino en milico. Tiam estis multe da transfuĝintoj kaj ĉiuj ili diris, ke baldaŭ estos milito. Oni kaptis ilin kaj ekzilis al Siberio kiel provokantoj. Nu, poste la 22-an de junio 1941 ekbrulis aviadiloj en aerodromoj kaj tiam duboj jam mankis – komenciĝis milito. Tuj antaŭ tio mi finis la kursojn por flegistinoj – kvazaŭ mi estus sentanta, ke baldaŭ tio utilos.
Kiam komenciĝis la milito, oni tuj elvokis min al militkomisarejo: “Prenu vojaĝpaperon kaj ek al hospitalo”. Sed oni ne forlasis min el milico, petis prokrasti por sendi arkivojn al Moskvo – komenciĝis evakuo. Vespere la 22-an de junio ni jam sendis unuajn trajnojn kun familioj de partiaj kaj sovetaj aktivuloj, ĉirkaŭ tri trajnoj sukcesis sendi. Ĉio okazis ĉe plena malheligo. Oni diras, ke Hitlero elpaŝis tiam en radio kaj deklaris, ke la 26-an de junio li estos trinkanta teon en la restoracio “Luks” en Ĉernovico. La restoracio tiu vere estis en la urbo.


La 26-an de junio ni jam forlasis Ĉernovicon. Tuj post kiam ni transveturis la riveron Prut, komenciĝis bombardo, per rekta bombotrafo estis frakasita ponto. Ni elsaltis el aŭto, ĵetis sin en bombotruon kaj tiel saviĝis. Sed aŭto nia estis detruita, do ni estis devigitaj plu iri piede. Ni trovis kirastrajnon, ekveturis en ĝi. Lokuloj vidas, ke milicanoj forveturas, do nur svingas kapojn: “Aj-aj-aj!” Ĝisveturis ni polan limon, la stacion Gusjatino kaj jen komenciĝis tia bombardo! Nome tiam amasiĝis multe da trajnoj kun civiluloj kaj aldone armea trupo aliris, do germanoj alflugis. Ne eblis eĉ spiri, en bosko ĉifonflokoj sur arboj pendis.


Ni estis devigitaj denove piediri. Jen ni veturas en kargotrajno, jen sur vagonplafono. Foje nokte ni iris, antaŭ mateno haltis en arbaro kaj jen vidas: oni elpelis en herbokampon bovinojn el apuda vilaĝo. Unu milicano diras al mi” Iru, Lidinjo, ni melkos bovinon, suĉos iom da lakto”. Mi rifuzis kaj li ekiris, sidis sub la bovinon. Tuj de ie alflugis aviadilo kaj komencis bati al tiu grego! Rido kaptis min, sed Miŝĉjo Borovikov kriis: “Ĉesu, antaŭ malĝojo vi ridas!” Li same estis vikulovano, el la vilaĝo Taŝairskije Verŝini, kuraĝa estis la viro. Jen alvenis nia trinkulo. “Nu, ĉu, satsuĉis?” – “Jes, iom suĉetis” – bovinoj certe estis jam melkitaj. Poste li tamen pereis, ne revenis post la milito.

Sanitara trajno
Ĝisiris ni la stacion Kozjakino, Ĵitomira provinco. Viroj diras al mi: “Iru al militkomisarejo. Junulinon oni pli atentos”. Mi aliris, tie amaso da militistoj. Mi ĉion rakontis, militkomisaro diras: “Ĉu vi volas manĝi?” – “Vi demandas! Mi jam ne scias, kiel oni manĝas – tiom da tempo mi estas malsata”. Li ordonis al soldato alporti panon. “Kiom da vi estas?” – “Kvinopo – kvar viroj kaj mi” – “Nu, iru, manĝu kaj poste viroj iru ĉi tien. Por vi jen ordonpapero – estu flegistino en sanitara trajno”.


Trovis ni iun akvotubon, eksidis. Apenaŭ ni sukcesis dispecigi tiun panon, denove alflugis germanoj, komencis bombardi. Evidente ili rimarkis, ke multe da aŭtoj kaj soldatoj amasiĝis. Nu, mi pensas, se mi nur sukcesus forveturi de ĉi tie. Sed kie ja estis pli bone? Oni formis la sanitaran trajnon, do germanoj batis ankaŭ al ĝi. Mi memoras, ke la patro rakontis: malgraŭ kia estus milito, ĉiam oni ne rajtas bombardi sanitaran trajnon. Ĉar tie ne malamiko troviĝas, tie malsanuloj, ili jam ricevis la sian. Sed ĉi tie – ne, oni nenion diferencigis.


Dum longa tempo ni staris en la stacio Pjatiĥatki, Dnepropetrovska provinco. Kiam oni signalis forveturon, tuj denove alflugis germanoj. Unuj maŝinistoj veturis rapide, trasaltis, aliaj estis mapli rapidaj. Apude falis aviadiloj, ni prenis brulvunditajn aviadistojn kaj tankistojn, kaj veturis plu.
Por mi la milito finiĝis en Bulgario. Ni trairis neŭtralan zonon, transiris laŭ ponto al bulgara teritorio kaj subite iu kriis: “Aero!” Komenciĝis bombardo. Eksplodo evidente ĵetis min de la aŭto, rekonsciiĝis mi jam surborde. Tio estis malgrava vundo – nur kruroj rompitaj, dentoj elbatitaj kaj kontuzio aldone. Kvar monatojn mi pasigis en hospitaloj – unue en Sofio, poste en Sliveno. Kiam mi elmalsanulejiĝis, mia trupo jam foriris, sed unu el korpusoj de la 37-a armeo restis, do mi trafis ĝin. Jaron ni staris en Bulgario, poste la milito finiĝis kaj oni sendis nin al Odeso, sub komandon de Georgo Ĵukov.

Hejme
Post malmobilizo en aŭgusto 1947 mi veturis hejmen, al la patrinjo – mi ne havis alian lokon, kien mi povus iri. La mapli juna fratino post komenco de la milito forveturis al Omsko, laboris en milituzino. Tri fratoj estis rekrutitaj kaj preskaŭ ĉiuj pereis, nur pli aĝa revenis.


Hejme oni baldaŭ eksciis, ke mi estas stenografistino kaj prenis min al la distrikta partia komitato. Do mi transloĝiĝis al Vikulovo. El fronto revenis nur pli aĝa frato – tiu, kiu estis milicano. Oni nomumis lin prezidanto de la kolĥozo en la vilaĝo Ĉerniŝovo, tie li laboris ĝis pensiiĝo. La fratino reveturis el Omsko kaj edziniĝis al eksa aviadisto, knabo, kiun ŝi konis jam ekde lernejo.
Mi edziniĝis jam en Vikulovo. Alvenis la viro el armeo, lia edzino jam edziniĝis denove. Do kien li iru? Li estis sola, ankaŭ mi. Do ni kuniĝis. Li estis el Homela provinco, ĉi tien oni alveturigis lin 12-jaraĝa en 1927, kiam tie estis granda malsato. Li nomiĝis Nikolaj Timofejeviĉ, lia patrino – Sofija, belorusino. Unue ili ekloĝiĝis en Taŝairaj Verŝinoj. Poste lia patro mortis, la patrino denove edziniĝis – al frato de edzo. Li iom kreskis, lernis kaj iris labori pasportisto en milicon. Li ne havis naskiĝateston, ĉar lia duonpatro foruzis ĉiujn dokumentojn por memfaritaj cigaredoj. Do kiam li alvenis por pasporto, oni enskribis lin kiel naskiĝinta en 1912, kvankam li naskiĝis en 1910. Post la milito li laboris kiel milicano.


Malfacila estis la tempo. Mi havis la onklon – Nikolaj Zaĥaroviĉ Mulavin. Kiam mi alvenis post la armea servo, li laboris ĵuĝisto, sed jam malsanis, Do foje mi preteriris iun domon kaj aŭdas kiel apud malfermita fenestro mastro demandas iun: “Ĉu oni diras, ke Mulavin mortis? Do al hundo – ja hundan morton!” Evidente li malbontuŝis iun en tribunalo. Kion faru – malfacilaj estis la jaroj.
Mi memoras ĉiun sekretarion de la distrikta partia komitato – Grigiriv, Bagurkin, Sviridov. Ili ĉiuj estis alveturintaj de ie. Viroj ja post la milito en kamparano preskaŭ tute mankis, tial nomumi oni povis neniun. El la vilaĝo Ĉerniŝova 70 viroj foriris al fronto, eĉ ne unu revenis. Iun tempon la prezidanto de la distrikta plenumkomitato de sovetoj laboris Tatjana Vasileva. Ŝi estis malmulte edukita, nenion sciis. Sed kiu tiam diferencigis? Krii scias, do sufiĉas.


Sed la lernejan instruiston Anatolij Vasileviĉ Davidov ĉiuj ŝatis. Mia Vitalĉjo lernis ĉe li, do li multe lin estimis, vizitadis ĉiujn liajn ekskursojn. Davidov ja estis kiel kokino, ĉiujn kokidojn kolektigis apud sin. Kien ajn li ekpensus ekskursi, ĉiuj infanoj kun ĝojo iris kun li. En 1964 oni arestis lin, metis en solkelon. Oni diris, kvazaŭ li laŭdis Usonon antaŭ infanoj. Kiam oni alveturigis lin al juĝejo, ĉiuj infanoj kolektiĝis antaŭ ĝi, kriis: “Davidov estas senkulpa! Lasu lin!” Nu, poste oni lin liberigis.


Memoras mi ankaŭ Vasilij Spiridonoviĉ Golcov, la unuan Heroon de la Socialisma Laboro en Tjumena provinco. Li estis tiam prezidanto de la kolĥozo en la vilaĝo Ĉurtan, deputito de la Supera Konsilio. Sobra estis la viro, homoj estimis lin. La kolĥozo dum lia prezido estis kvankam ne avangarda, sed tamen ne postsekvanta, eblis vivi.
Ili havis en la vilaĝo preĝejon, kiun oni malfermis en la 1950-aj, transformis en manĝejon. Kiam oni komencis ĉion malmunti kaj rompi, alkuris du geedzoj kaj ek elĵeti ikonojn. Li deĵetas kaj ŝi tretas, kuras laŭ ili – kvazaŭ dancas. Virinoj timis: “Njurnjo, kion vi faras?! Kiel ja Dio portos vin sur la tero?!” – “Ha, dio ne ekzistas!” Trapasis malmulte da tempo kaj tiu viro paraliziĝis, poste mortis. Okuloj de lia edzino elruliĝis kaj unu eĉ tute malfermiĝis. Do ĉiuj diris: jen estas io dieca. Ne ni tion elpensis, ne ni ĝin neniigos.

Comments