Taglibro de malliberulo: malĝusta nomo de la interesa esearo

En esperanto-libraro maloftas eldonaĵoj pri aktualaj aferoj, aparte pri tiuj politikaj. Do mi senhezite aĉetis la libron de la iraka elmigrinto Hussain Mohammed Al-Amily dum la 97-a UK kaj forglutis ĝin dum revena flugo. Ĝi meritis tion.

Unue mi diru pri la titolo – ĝi sendube estas alloga, sed malĝusta. La aŭtoro vere pasigis certan tempon en la iraka prizono pro politikaj kialoj kaj la libro komenciĝas de liaj rememoroj pri tiu okazaĵo. Ili estas interesaj kiel ĉiuj aŭtentikaj atestoj, sed eĉ laŭforme malsimilas al taglibro. Do fakte ni havas aron de eseoj, dediĉitaj al politika kaj ĝenerale socia vivo de Irako dum regado de Saddam Hussejn


Leganto iom sperta pri totalismaj reĝimoj apenaŭ estos mirigita de tiuj rakontoj. La aŭtoro priskribas vivon de la lando, kiun subpremas diktaturo – kruela kaj senprincipa. Naciismaj kaj kontraŭimperialismaj sloganoj estas uzataj por forvaporigi iujn ajn liberajn pensojn, apartigi homojn kaj poste unuigi ilin por lukto kontraŭ laŭvica “malamiko” – ĉu Irano, Usono aŭ alia “monstro”. Dume la reĝimo profitas mankon de la socia kontrolo por riĉigi siajn superulojn. Saddam Hussejn kaj liaj proksimuloj dronas en mono, liaj fideluloj ankaŭ gajnas panerojn de sur mastra tablo kaj nur la ordinara popolo plu trenas sian mizeran vivon en la naftoriĉega lando.
La aŭtoro rakontas ĉefe pri siaj personaj travivaĵoj kaj spertoj – malliberigo, komerca agado, esperanto-aktivado, renkontiĝoj kaj interparoloj kun diversaj homoj. Plejparte priskribataj scenoj estas kolorriĉaj, dialogoj viglaj kaj rimarkoj trafaj. Apartan atenton li donas al beduenoj, kiel deventribo de la iraka diktatoro kaj ties fidelan subtenaro. Al-Amily akre kritikas tiujn nomadojn akuzante ilin pri diversspecaj artifikoj, perfidemo al la ŝtataj interesoj kaj eĉ “detruado de civilizo” entute.
Eble iom neatenditaj por okcidenta leganto estas konkludoj de la iraka samideano pri kialoj de tiu larmiga stato de sia lando. Li certas, ke la reĝimo de Saddam Hussejn estis establita kaj pluvivigita ĉefe de la okcidentaj landoj. Nome Usono, Eŭropo kaj Israelo laŭ li estas plejaj kulpuloj pri krizo, kiu endanĝerigis la tutan regionon kaj de tempo al tempo eksplodigas ĝin. En lastaj partoj de la libro tiu retoriko iĝas plej akra kaj atingas sian pinton en lastaj paĝoj. Tie la aŭtoro tute devojiĝas ne nur de la rakonto pri sia malliberigo, sed eĉ de la iraka vivo entute. Li akuzas la Okcidenton pri suferoj de la palestinanoj, malstabileco en Libano, politika persekutado en Sirio, ktp. Antaŭ okuloj de leganto aperas bildo de terura mondo, suferigata kaj manipulata de kovardaj kaj monavidaj artifikuloj, sub kies maskoj kaŝas sin okcidentaj reĝimoj kaj Israelo.
Tiu parto de la libro estas laŭ mi tre instrua ne pro mia konsento kun la aŭtora vidpunkto (niaj mondperceptoj grave malsamas), sed ĉar tio montras kiel islamanoj rigardas la nunan situacion. Dum la okcidentanoj (ĝenerale) timas la islamisman danĝeron kaj penas eviti islaman invadon (ĉu kulturan aŭ financan), la islamanoj sentas sin atakataj kaj ĉiam subpremataj, devigitaj defendi sin de la ĉiam pli agresema Okcidento. Por kompreni konduton de najbaro necesas unue kompreni liajn pensojn kaj la libro de Hussain Mohammed Al-Amily donas tiun eblecon.
Iom pri la eldonaĵo mem. La libro estas maldika (nur 62 paĝoj), sed la paperfolioj estas blankaj kaj bone algluitaj, tiparo granda kaj klare videbla. Enpaĝigo evidente estis farita de amatoro, pro kio ilustraĵoj estas tre malgrandaj kaj kvazaŭ vivas aparte de la teksto. Tajperaroj ĉeestas, same kiel malglataĵoj aŭ almenaŭ malkutimaj parolturnoj, sed tio ne tre ĝenas legadon.
Resume: se vi interesiĝas pri politika historio de Irako kaj konfrontiĝo de la Okcidento kaj islama mondo ĝenerale, tiu libro estos interesa kaj utila por vi. Ni povos malkonsenti kun la aŭtora pozicio, sed por tio ni devas almenaŭ koni ĝin. Jen la tipe okcidenta filozofio, ĉu ne?

Comments