Skip to main content

Stereotipoj kaj realaĵoj


Ĉiam mirigis min kiom forta estas homa inklino al stereotipoj. Tio estas tute komprenebla afero, ĉar stereotipoj donas pretajn ŝablonojn, kiujn oni povas uzi sen pripensi ĉiufoje alfrontitan problemon aŭ situacion. Religio, propagando kaj similaĵoj abunde liveras diversspecajn vidpunktojn - jam formitajn kaj pretajn por digestado. Kiam mi unue interparolis pri politikaj aferoj kun alilandaj ipernitianoj, mi estis preskaŭ ŝokita pro abundeco de tiaj stereotipoj. Cetere ne, plejgrave mirigis min eĉ ne tio, ke alilandaj amaskomunikloj manĝigas homojn per stultaĵoj - al tio mi antaŭlonge alkutimiĝis en Rusio. Mirinda estis kiom forte miaj oponantoj kroĉiĝis al tiuj ŝablonoj kaj nur malmultaj post longa diskutado konsentis, ke eble iuj aferoj estas misprezentataj al ili antaŭe. Plej bone tio vidiĝis dum disputado pri terorismo, ĈeĉenioGorbaĉov ks.

Sed hodiaŭ mi havis okazon renkonti similan konduton en mia propra lando, eĉ urbo. Miaj konatoj - profesiaj aranĝistoj de kultureventoj - petis min fari ekskurson tra la urbo por Tatjana Miĥalkova, fama rusia dezajnistino kaj edzino de famega filmreĝisoro Nikita Miĥalkov, filo de la aŭtoro de la soveta kaj rusia himnoj.
Ŝi partoprenis en ĵurio de loka dezajnista konkurso kaj petis konatiĝi kun la urbo. Dum nia promenado tiu ĉefurba damo, multe vojaĝanta tra la mondo, estis multe mirigita, vidante purajn stratojn, bonajn konstruaĵon, kontentvizaĝajn homojn kaj - varman veteron! Tiu lasta precipe ŝokis ŝin, trafintan post la neĝkovrita Moskvo la preskaŭ senneĝan Tjumenon. "Kiam mi vojaĝas al Eŭropo, mi telefonas tien kaj demandas pri vetero, - diris ŝi. - Sed nun mi veturis al Siberio, do tuj prenis miajn plej varmajn botojn kaj vizonan felpalton". Tiun palton ŝi devis jen demeti, jen surmeti denove, ĉar sub ĝi ŝi havis nur leĝeran robon - mi neniel povis helpi al la povrulino.


Fine de nia ekskurso la ĉefurba stelulino demandis min: "Kial en televido oni montas nur malbonon, diras pri problemoj kaj neniam montras kiel reale vivas homoj en rusiaj provincoj?" Mi havis nur unu respondon: "Malbonaj novaĵoj vendeblas pli rapide kaj multekoste".
Ĉu vere necesas ke ĉiu homo vizitis ĉiun lokon en la mondo kaj interparolis kun reprezentantoj de ĉiuj nacioj, kredoj kaj politikaj partioj por ke oni finfine seniĝis je tiuj damnitaj stereotipoj? Aŭ ĉu ili ĉiam regos la homajn mensojn?
Amenaŭ ekde nun mi ne plu miros pri stereotipoj, disvastiĝantaj en okcidentaj landoj. Se eĉ en mia propra lando bone edukitaj, kulturaj homoj nutras sin per falsaj bildoj pri regionoj de sia patrujo, do kion diri pri la alilandanoj?

Comments