Sendependaj homoj – pensiga libro

Kiom kostas vera sendependeco kaj ĉu ĝi valoras tion – jen la du ĉefaj demandoj, aperintaj en mia kapo post finlegi samnoman verkon de Halldór Laxness.

Rerakonti preskaŭ 500-paĝan historion de tiu ĉi Nobelpremiita islanda verkisto, tradukita de la Nobelkandidatigita Baldur Ragnarsson, apenaŭ indas kaj eblas, pli bone estus legi ĝin memstare. Koncize dirite, temas pri vasta rakontado pri vivo de unu islanda familio, pli ĝuste – pri vivo de la ĉefa figuro de la verko – etfarmisto Bjartur. Li estas homo fortika, obstina kaj ofte eĉ kruela – vera vikingo, kion agnoskas ĉiuj aliuloj, eĉ ne tre simpatiantaj al li. Bjartur preskaŭ tute ignoras kristanismon (lokan pastron li estimas nur pro bredita de li ŝafo-raso) kaj ŝategas malnovajn versojn pri herooj kaj bataloj de antikvaj islandanoj. Fakte li mem estas batalanto, nur batalo lia celas ne venkon super malamikoj kaj konkeradon de novaj landoj, sed ununuran aĵon, kiun li entute konsideras grava en la mondo – sendependecon.


Arda strebo al sendependiĝo puŝas lin al pezega laboro, stimulas al multjara memsenigado je io ajn. Ŝajnas, ke li pretas oferi ĉion kaj ĉiujn al libereco – sola dio, kiun li akceptas en sia vivo. Suferoj kaj eĉ mortoj de plej proksimaj al li homoj ne haltigas lin, ŝajnas, ke li preferas pretervidi tion aŭ konsideras malgravaĵoj kompare al la ĉefa valoro de sia vivo. Nur en fino de la rakonto, post dekoj da jaroj batalado kontraŭ fortoj naturaj, homaj kaj eĉ supernaturaj li faras iun paŝon alidirekten, kvazaŭ cedinta al la penso, ke eĉ sendependeco ne estas sola konsiderinda afero kaj eble iom deflankiĝi de iam elektita vojo ne estas perfido al si mem.
En la volumego ĉeestas kompreneble ankaŭ aliaj ideoj, historilinioj kaj pensoj, kiuj same pensigis min dum legado. Sed plej gravis por mi (ŝajnas ankaŭ por la aŭtoro) nome tiu demando: kiom valoras sendependeco? Mi estas natura liberemulo kaj libereco estas por mi plej grava afero en la mondo. Dum multaj jaroj mi laboregas, ĉiam en kelkaj sferoj ne por akiri pli da mono (mi estas sufiĉe indeferenta al ĝi), sed por ke estu libera homo. Danke al tio mi ĉiam povis konduti libere, pensi kaj agi memstare, ĉar neniu povus elbati grundon el sub miaj piedoj, de neniu mi dependis. Kontraŭ tio mi pagis per siaj sano, libera tempo, kaj ne nur. Sed libereco valoris tion.
Dum 15 jaroj mi laboris en la regiona muzeo, salajrante maksimume 11 mil rublojn (malpli ol 300 eŭroj), sed kiam pro idiotismoj da nia estraro (tipecaj rusiaj ŝtatoficistoj – ambiciaj kaj stultaj) decidis forlasi ĝin. Nun mi laboras en unu el “filinaj” kompanioj de Gazprom, mi ne havas eblecojn okupiĝi pri loka historio, muzeaj kolektoj kaj aliaj ŝatataj de mi aferoj, ĉar tute koncentriĝas je estrado de PR-sekcio kun 11 laborantoj. Sed libereco je idiotoj valoris tion. Mia salajro kreskis kvaroble, sed mi ne ŝanceliĝante eĉ minuton pretas forlasi tiun postenon, se mi eksentos, ke mi estas nedezirinda ĉi tie aŭ ne ricevas subtenon de estraro aŭ simple tediĝos je tiu laboro. Pro tio mi ankaŭ sentas min libera kaj sendependa. Samkiale mi jam de multaj jaroj ne havas eĉ unu krediton kaj eĉ aŭton mian, kiu kostas 900 mil rubloj (ĉ. 22 500 eŭroj) aĉetis per mia propra mono, kiun mi transdonis al antaŭ posedanto surstrate en polietilena saketo.
Tamen almenaŭ pri du aferoj mi enpensiĝis nun, post finlegi la libron. Unua estas mia revo pri konstruado de propra domo – vasta, komforta kaj, pleje – tute sendependa je io kaj iu ajn, inkluzive de najbaroj-stultulaĉuloj, sencerba domkompanio, kun propra tereno, garaĝo ktp. Mi antaŭlonge revas pri tio, sed temas pri tre serioza afero, ĉar nura tereno kostos ne mapli ol 1-1,5 milionojn plus domkonstruado ĉirkaŭ 4-6 milionoj. Apenaŭ mi sukcesos fari tion senkredite kaj mi jam alkutumiĝis al tiu penso, sed nun iom embarasiĝis – ĉu ne ekestos finfine duonfarita konstruaĵo, kiu pereigos mian nunan vivon kaj sendependecon, kiel simila “monstraĵo” de Bjartur?
Alia pensiga afero estas eĉ pli intima. Mi ĉiam estis pli proksima al mia patrino, ol al la patro. Tamen ni ne interkomunikis jam pli ol tri jarojn. Tio estas tute ŝia kulpo. Heredinta kverelemon de sia patrino, ŝi laŭvican fojon trovis pretekston por vortatako kaj mi tro tediĝis je tio por ke toleru kaj indulgu denove. Mi adiaŭis ŝin kaj kuŝigis telefonilon. Kiel evidentiĝis – por tri jaroj. Antaŭ du monatoj mi hazarde eksciis de la patro (mi rompis preskaŭ ĉiujn ligojn kun la familio, do ni tre malofte interparolis), ke la patrino ege malsaniĝis, tutan vintron forte tusadis, perdis 18 kg kaj preskaŭ ne eliras el la hejmo. Neniu povis igi ŝin iri al malsanulejo kaj ĉiuj jam faligis la manojn.
Ŝokita, mi tuj diris, ke necesas urĝe kuri al doktoro kaj fari radiografiaĵon, ĉar evidente temas pri tubrkulozo aŭ eĉ pli verŝajne pri maligna tumoro (antaŭ 10 jaroj ŝi frontis mamkanceron de la 1-a ŝtupo). Post kelkaj horoj ŝi telefonis al mi. Ŝi estis timigita kaj faris ĉion kion mi diris. Mi tiam estis en vojaĝafero en la urbo Novij Urengoj, sed helpe de diversaj konatoj kaj amikoj sukcesis trapasigi multegajn barierojn de horora rusia medicino kaj, kvankam diagnozo eĉ nun ne estas centelcente ĝusta, plej verŝajne temas pri vertebra kancero. Nun ŝi akceptas kemioterapion, sed mi ne certas ke ŝi festos septembre sian 60-jariĝon. Tri (eble) lastajn jarojn de sia vivo ŝi trapasigis dise de sia sola filo (nur 26-jara filino kun aveto loĝas kun gepatroj). Ĉu mia sendependeco valoris tion?
Cetere sufiĉe da malĝojigaj pensoj kaj vortoj. Diru nur ke belaj kaj bonaj estas ne nur la libroenhavo, sed ankaŭ eldonaĵo mem. Malmola kovrilo estas bela kaj forta, gluitaj folioj ne forflugemas kiel en “Aŭstralia antologio”. Lingvaĵo estas glata kaj facile komprenebla, tajperaroj ĉeestas, sed ne abundas. Utilas ankaŭ piednotoj fine de la libro, klarigantaj historian kaj kulturan fonon de la verko. Kaj jen plej grava konsilo – neniukaze legu antaŭparolon de la tradukinto! Alie vi ekscios antaŭe pri multaj eventoj kaj perdos iom da intereso al tiu libro. Ĝi ja sendube meritas tion.

Comments