Skip to main content

Ni bezonas heroojn! (pensoj estigitaj de “Ĝambo Rafiki”)

Homoj kreas la historion kaj elstaruloj povas puŝi ĝian iron multoble pli ol centoj da iliaj ordinaraj samtempanoj. Oni povas konsideri min “elitemulo”, sed mi plian fojon konvinkiĝis je praveco de miaj pensoj post finlegi la libron de Tibor Sekelj “Ĝambo Rafiki: La karavano de amikeco tra Afriko”.
Admiroj kaj demandoj
Ĉi-kaze Sekelj raportas pri la ekspedicio tra Orienta Afriko, kiun li organizis kaj gvidis en 1962-1963. Egiptio, Sudano, Somalio, Etiopio, Eritreo, Kenjo, Tanganjiko – entute 23 mil km, aventuro unu jaron longa kaj abundega je renkontiĝoj kaj aventuroj. Tio estas ne vojaĝa taglibro, sed kolekto de rakontoj pri plej interesaj epizodoj de la vojaĝo. Oni ne serĉu ĉi tie beletrajn elementojn kaj psikologiajn portretojn, la aŭtoro sekvas preskaŭ senescepte ĉenon de okazaĵoj kun mallongaj dekliniĝoj nur por historiaj klarigoj. Ni kvazaŭ vidas Afrikon per liaj okuloj, vaste malfermitaj al loka vivo kaj ĝenerale preterglitantaj liajn samvojaĝantojn, same kiel sin mem. Tiu ŝparemo rilate internan ekspedician vivon estas laŭ mia gusto iom troa, ĉar ni ekzemple eĉ ne scias kial la vojaĝo trapasis nur duonon (se ne malpli) de la planita itinero, bildigita sur la mapo en p. 5.


Ankaŭ ne estas indikite, ĉu verkitaj dume raportoj, faritaj fotoj kaj filmoj estis post la reveno prezentitaj al Esperanto-publiko aŭ dum dekoj da jaroj atendis publikigon en la Internacia lingvo same kiel tiu libro, eldonita en la serbokroata en 1965 kaj en Esperanto nur en 1991. Kiu lingvo estis originala por tiuj verkoj? Se Esperanto, kiel informas dorsotitolpaĝo, do kial kvaronjarcento estis bezonata por eldoni ilin sentraduke, do plej senprobleme kaj malmultekoste?
La enhavo de la libro estas interesega, la aŭtora stilo brila kaj atentokapta. Sekvante Sekelj kaj liajn kunvojaĝantojn, leganto trenas sin tra la Nubia dezerto, grimpas per ŝnuro laŭ altaj muroj de etiopia monaĥejo, eniras kabanojn de severaj danakilanoj kaj rigardas kiel trinkas sangon de viva bovo militemaj masajoj.
Mi ĉiam interesiĝis pri Afriko, mia plej ŝatata kontinento, do aparte grava por mi estis tiu atesto el la 1960-aj jaroj, epoko de la afrika vekiĝo kaj liberiĝo. Sekelj skribas, ke plejmulto da eŭropanoj ne konas la afrikan vivon, nenion scias pri la afrika kulturo, neniam aŭdis afrikan muzikon kaj ne renkontis afrikanojn vidalvide. Nun tio sonas iom strange, sed ja temas pri alineoj verkitaj antaŭ duonjarcento, kiam en Eŭropo ankoraŭ ne formiĝis plurmilionaj afrikdevenaj diasporoj, regeo kaj repo ne furoris ĉe MTV kaj afrikaj artistoj ne triumfis en ĉiuj kontinentoj.
Krome interese estas rigardi tiamajn portretojn de la landoj, legi pri atingoj kaj esperoj de ties loĝantoj. Nun ni scias, ke la imperiestra reĝimo en Etiopio falis, same kiel la sekvinta ĝin komunisma. Eritreo kunkroĉiĝis kun Etiopio en plurjara sangoverŝa milito. Somalio suferis jardekojn sub jugo de diktaturo kaj post ĝia falo tute ĉesis ekzisti kiel la ŝtato. Egiptio konstruis la Asuanan digon, sed ankaŭ kruelan politikan reĝimon. Multaj, eĉ plej multaj esperoj, revoj kaj planoj ne realiĝis. Nun ni scias tion, do ni povas kompari kaj fari konkludojn. Bona gvidilo tiukaze estas “Ebono” de Ryszard Kapuściński, feliĉe jam eldonita en Esperanto.
Mi jam legis “Mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj, enhavanta kelkajn historiojn ĉerpitajn el tiu ekspedicio. Do estis interese sekvi evoluon de la rakontoj dum tri jardekoj. Ekzemple en “Ĝambo Rafiki” la aŭtoro priskribas la barbarecan tradicion de la loĝantoj de la Danakila dezerto, laŭ kiu edziĝonto devas kastri iun viron kaj donaci al elektita de li junulino sian predon. Sekelj finas rakonton pri sia vizito al tiu tribo tiele: “Ne konante la kutimon ni libere akceptis inviton de Danakilanoj al nokta dancfesto, kaj ni senhezite eniris en dometon kun junulo portanta grandan jataganon. Tamen nenio okazis. Verŝajne neniu estis edziĝanta en tiu tempo” (p. 90).
Tamen en la eseo “En la Danakila dezerto” en “Mondo de travivaĵoj” la samaj eventoj jam havas dramecan karakteron: “La saltetoj… fariĝis pli kaj pli viglaj kaj la minacaj batalkrioj pli laŭtaj. Vane mi serĉis figuron de Jusuf, mia sola konato en la tuta grupo kiu nun ŝajnis al mi hordo de sovaĝuloj… Ni sentis nin kiel en kaptilo el kiu eliro ne ekzistas. Ĉiuj plej kruelaj moroj de la Danakilanoj pri kiuj mi aŭdis, traflugis tra mia cerbo. Nun mi rimarkis ke ĉiu dancanto per unu mano tenas la tenilon de sia jatagano. En iu momento, kiam la dancantoj retiriĝis kelkajn paŝojn malantaŭen, ekestis fendo en la ĉirkaŭbaro. Ni ĉiuj kvar kiuj tie troviĝis, kvazaŭ la tutan tempon ni estus pensintaj la samon, ekkuris tra la interrompo de la homa ĉeno kaj kuris al la veturiloj. El la direkto de la vilaĝo ni plu aŭdis la kriojn, sed ili rapide alproksimiĝadis. Por interkonsento ne estis bezonataj pli ol du sekundoj. Ni enĵetis niajn aĵojn en la veturilon kaj ekfunkciigis la motorojn. Tra la zumado de la motoroj de niaj subite akcelitaj veturiloj ni aŭdis la minacantajn batalkriojn de la Danakilanoj, kiuj ĵus atingis la vojon. Nia vizito al la Danakilanoj finiĝis tiel neatendite” (p. 272-273). Estus tre interese legi rememorojn de kunvojaĝnatoj de Sekelj. Ial mi certas, ke ni ekhavus trian version de la sama historio.

La eldonaĵo
La lingvaĵo estas laŭ mia gusto iom malglata, tajperaroj ĉeestas, subskriboj sub almenaŭ du fotoj estas interkonfuzitaj. Sed ĉio ĉi malmulte ĝenas legadon, ja en tiu ĉi ĝenro plej gravas intrigo kaj raporto en certa senco similas al buŝa parolo, kiu malofte estas perfekta.
La eldonaĵo mem estas nemalbona – forte bindita kun plaĉaspekta kovrilo, sufiĉe blanka papero kaj granda tiparo. Bedaŭrinde kvalito de fotoilustraĵoj estas tre subnivela, kion kaŭzis supozeble teknika nivelo de la presado, okazinta en 1991. Espereble originalaj fotoj de Sekelj estis faritaj per profesia fotilo, do estas multe pli bonkvalitaj. Sendube, se tiu libro estus eldonita nun, ĝi multe gajnus de poligrafia vidpunkto. Ĉu tio okazos? Pasis jam 22 jaroj, do ĉu vere librostoko ĝis nun ne elĉerpiĝis? Mi rifuzas kredi, ke esperantista legantaro malatentis tiom bonan kaj originalan libron. Do se vi ne jam havas “Ĝambo Rafiki” – ek al librovendejo!

Efika apliko estas plej bona varbilo
“Bone, – povas diri iu leganto. – Sed kiel ĉio ĉi koncernas evoluon de la historio ĝenerale kaj de nia movado aparte? Temas ja pri nura vojaĝraporto, interesa kaj leginda, sed ne pli”. Sed mi ripetu: ekzemplo de Tibor Sekelj plian fojon pruvas, ke efika apliko de Esperanto estas plej bona varbilo por ĝi.
Flugfolioj surstrate, aviadilo kun reklamstrio, tutpaĝaj anoncoj en ĵurnaloj – eble tio donas al homoj informon pri la ekzisto de Esperanto. Sed por ke ordinara homo eklernu novan lingvon, oni devas doni al li ion pli gravan – unue montri ke tiu lingvo utilas, ke ĝi vere funkcias en reala vivo, estas uzebla por praktikaj celoj kaj alte taksata de admirindaj homoj. Amasoj ŝatas heroojn kaj preferas sekvi ilin laŭeble. Tia heroo iam estis Tibor Sekelj.
Li ne faris “kutimajn” heroaĵojn – laŭ mia scio, li ne savis homojn kaj bestojn, nek kaptis krimulojn aŭ malkovris miraklajn vakcinojn. Sed lia vojaĝemo – fervora kaj sukcesa, fascinadis samtempanojn. Multaj volis simili lin, sekvi lin kaj en tiu ĉi vojo Esperanto estis neevitebla kaj tute praktika ilo. Li esperantumis same nature kiel li spiris, kaj Esperanto estis nedisigebla parto de liaj vojaĝoj. Li povus tute ne reklami ĝin, sufiĉis simple rakonti laŭvican historion, kio impresis kaj efikis multe pli ol plurhora babilado pri “utileco kaj egalrajteco” de la Lingvo Internacia.
Bonan pruvon de tiuj ĉi vortoj donas ekzemplo de Tereza Kapista, samurbanino de Sekelj. Antaŭ sia 80-jariĝo ŝi rakontis en la intervjuo, ke ŝi lernis Esperanton jam 55-jara, do en la aĝo kiam plejmulto da homoj preferas ne lerni eĉ novajn klavojn de poŝtelefono. Kio spronis ŝin al tiu tasko? Ŝi konatiĝis kun Tibor Sekelj kaj “li diris ke vojaĝos al Ĉinio. Mi ankaŭ ŝatus tion. Li respondis, do, lernu Esperanton. Mi tuj komencis”. Mi supozas, ke dekoj, eble centoj da homoj esperantistiĝis tiele. Miloj de aliaj fiere montris al siaj konatoj librojn de Sekelj, rerakontis ilian enhavon kaj diris: “Jen, ni ne estas stranguloj, tio estas vere utila kaj interesa afero”.
Neimageble diligenta kaj laborema Tereza Kapista dum pli ol kvaronjarcento instruis la lingvon al miloj da homoj en kvindek landoj kaj mi certas, ke multaj esperantiĝis nur pro admiro, kiun elvokas tiu kuraĝa avino, vojaĝanta jen al rifuĝejoj en Irano, jen al mizeraj kaj ĥaosaj urboj de Burundo.
Eĉ mi, homo ordinara kaj tute ne movadema, fakte solulo, esperantumanta preskaŭ nur per Interreto kaj mallongdaŭraj renkontiĝoj kaze de UK, sukcesis trafi per verda stelo cerbojn kaj korojn de du junulinoj. Mi ne reklamis Esperanton al ili, nek rakontis pri ĝia beleco, UN-apogeco, por ĉiuj taŭgeco, ktp. Al mia rusia amikino mi simple rakontis pri miaj travivaĵoj en Esperantujo: vojaĝo al la 97-a UK en Vjetnamio, komerca intertraktado kaj estigita de ĝi vojaĝo al la akvoekspozicio en Ĉinio. Mi rakontis pri legitaj libroj kaj artikoloj, pri miaj esperanto-blogaĵoj kaj internacia disputado ĉirkaŭ ili. Al alia, ĉina junulino mi eĉ tion ne diris. Ŝi servis kiel intrepretistino dum la supremenciita vojaĝo al Pekino, vidis min paroli kun Long Zhang en iu stranga lingvo kaj demandis, kio ĝi estas? “Esperanto, – mi diris. – Legu pri ĝi en Vikipedio”. Tio sufiĉis. Mi ne certas, ĉu ili ambaŭ finlernos la lingvon kaj uzos ĝin same aktive kiel mi. Sed mi spertis kaj vidis propraokule kiel du saĝaj, vivoplenaj, tute normalaj (ne stranguloj!) junulinoj eklernis Esperanton nur pro tio, ke ili vidis ĝian sukcesan aplikon.
Do, sufiĉas jam babiladi pri Esperanto, simple uzu ĝin en reala vivo por praktikaj celoj kaj rakontu al homoj pri viaj atingoj. Ne diru, kiom bela estas Esperanto, diru kion belan oni povas fari per ĝi. Ĉiu povas esti ekzemplo, kiu elvokos admiron kaj (bonintencan) envion de aliuloj. Famulo allogos centojn, ordinarulo – unu, du aŭ tri homojn. Ĉiu povos esti heroo. Se vi ne kredas min, legu Tibor Sekelj, li konvinkos vin.

Comments