Manko de la kredo

Nuna Rusio estas religiema lando – almenaŭ unuarigarde. Deklari sian ateismecon similas al agnosko je iu hontinda ago aŭ perverseco (“Ĉu vere? Sed kial?”). Tamen nur dekkelkaj procentoj da memdeklaritaj “kredantoj” regule vizitadas preĝejojn, fastas kaj plenumas religiajn ritojn. Nur en grandaj festoj temploj plenplenas je homoj, rememorintaj pri sia apartaneco al eklezio. Ĉu hazarde? Mi dubas.

Tutmonda komploto
Antaŭ multaj jaroj mi rimarkis, ke en la rusia socio kreskas emo al konspirteorioj. Ĉiam pli multe da homoj kredas, ke ekzistas diversspecaj komplotoj, celantaj neniigi nian landon kaj ĝian nacion (aparte la rusojn). Kiuj kulpas je tio? Nu, bildo de malamiko estas sufiĉe malklara kaj varias depende de la tempo kaj situacio. Tamen kutime ĉefaj komplotuloj estas konsiderataj la judoj (nun tre malmultnombraj), la usonanoj kaj okcidentuloj entute (tre malproksimaj kaj nekonataj persone al plejmulto da rusianoj) kaj pli malofte framasonoj (kutime oni kunmiksas ilin kun la judoj, dirante pri la juda-framasona komploto).
Dum lastaj jaroj en amasa konscio bildo de la judo kiel malamiko estas ĉiam pli aktive elpremata de tiu de la kaŭkazano – kiel reago al enfluo de milionoj da reprezentantoj de la kaŭkazaj popoloj al la rusia socio, al multjara (kvankam nun estiĝinta) milito en Ĉeĉenio kaj regulaj teroraj agoj de islamistoj. Tamen anstataŭigo estas nur parta, ĉar neniu povas kredi je komploto de malalte edukitaj montaranoj.
Tiu kombinaĵo de timo kaj malamo donas al ordinarulo eblecon klarigi preskaŭ ion ajn, okazantan ĉirkaŭe. Usono atakis Irakon? Nu, tio estas kompreneblaĵo – ja tie estas multe da nafto! Kaj neniu demandas sin, kial Usono ne faris tion antaŭe aŭ ne atakis Saud-Arabion, kie nafto eĉ pli abundas.
Ĉu Kartvelio atakis Sud-Osetion? La klarigo jam estas preta: Usono instigis ĝin por ke per tio bati Rusion. Do necesas urĝe defendi Sud-Osetion, kie loĝas niaj gefratoj! Kaj denove neniu demandas sin, kio distingas tiujn novhavigitajn “gefratojn” de loĝantoj de Nord-Osetio, daŭre konsiderataj sovaĝaj kaŭkazulaĉoj, kiuj sidu en siaj montaroj kaj ne ŝovu nazon en Rusion.
Ĉu Putin kaj Medvedev laŭvican fojon ĵonglis per leĝoj kaj tradicioj, ignorante popolan voĉon? Tio ne mirigu komplotkreduloj, ili ja scias, ke ambaŭ estas nuraj pajlohomoj en la manoj de kaŝita pupgvidanto, kies celo estas monda regado kaj detruo de Rusio.
Tiun rusian emon al konspirteorioj mi rimarkis de antaŭ jaroj, sed dum longa tempo ne sukcesis kompreni, kie kaŝiĝas ties radikoj. Nun ŝajnas al mi, ke mi trovis la respondon.

Ĉio estas klarigebla
Post transiri de la regiona muzeo al granda Gazprom-firmao, mi renkontis multe da novaj homoj. Inter ili estis la 30-jara Katja. Ordinara junulino, ŝi dum multaj jaroj vivis same kiel plejparto da samaĝuloj: amuziĝis en dancejoj kaj noktoklubejoj, surportis laŭmodajn vestojn, povis laŭokaze drinki kaj eĉ fumis dum kelka tempo. 18-jaraĝa ŝi edziniĝis, sed post duonjaro divorcis. Malforta kaj ŝanceliĝema, longatempe ŝi ne havis firman grundon sub piedoj, ne sukcesis trovi taŭgan laborlokon kaj amanton. Ĉio ŝanĝiĝis antaŭ kvar jaroj.
Tiam ŝi dungiĝis en ĉi Gazprom-firmao kaj renkontis tie 50-jaran virinon, laborintan en sama sekcio. Iam ŝi estis fervora komunistino, sed post kraŝo de la kominisma reĝimo kaj religia renaskiĝo en Rusio, ŝiaj okuloj “malfermiĝis” kaj ŝi ekkonis Dion. Nun ŝi estas plenkorpe envolvita en longaj roboj kaj ŝaloj, kaj parolas preskaŭ escepte pri la du temoj – kristana kredo kaj politiko.
Sub ŝia influo Katja aliiĝis – perdis sian viglecon kaj junulecan brilon kaj iom post iom transformiĝas al similaĵo de sia “guruo”. Neniuj kosmetikaĵoj, parfumaĵoj kaj laŭmodaj vestoj nun troviĝas en ŝia ŝranko. Ŝi edziniĝis denove – al junulo el apuda sekcio de sama firmao, tre specifa, malrapidpensema kaj ne tre ĝentila je trakto. Humila graco kvazaŭ tuŝis ŝian vizaĝon, do ŝi ne plu dancas kaj amuziĝas. Kaj – jen ĉefaĵo – por ĉio ŝi havas pretajn klarigojn! Jen kociza bildo de ŝia mondpercepto.
Iam la mondo (kaj Rusio aparte) estis paca kaj graca. Sed poste homaro deflankiĝis je dia vojo, do ĝi estis punata. Sed faris ĝi tion ne pro sia malperfekteco, sed erarigita de mondpotencoj. Do ĉiu malbonaĵo nun okazanta havas tujan klarigon. Falo de naskokvanto, alkoholizado, lavango de narkotikaĵoj, malaltiĝo de moralnivelo, trompado de politikistoj, ekonomiaj tempestoj – ĉio ĉi estas kaŭzata de kaŝitaj malamikoj de homaro.

Simpla solvo
Dum longa tempo mi ne povis kompreni, kiel en sama kapo apudas tiom malkunmeteblaj ideoj? Kial ne evidentiĝas ilia malkongrueco inter si, neebleco kaj sensenseco de tiuj diversdirektitaj agoj? Sed post jaro kaj duono mi (ŝajne) komprenis – ĉion klarigas manko de kredo.
Efektive, kiaj trajtoj estas komunaj por tiu enigma kaŝita superpotenco, kiu regas la mondon? Ĝi estas ĉiopova, ĝiaj agoj estas nekompreneblaj por ordinaraj homoj kaj tute ne eblas kontraŭstari ĝin, nek diveni kion, kiam kaj por kio ĝi faros sekvan fojon. Ĉu vi jam rekonis iun? Jes, tiuj ja estas trajtoj de la kristana dio! La vojoj de dio estas neklarigeblaj, liajn agojn ne eblas antaŭvidi kaj ties celoj ankaŭ estas kaŝitaj de oni. Neniu povas batali kontraŭ ĝi kaj ĉiuj estas nur ludiloj en liaj manoj, plenumantoj de lia saĝeca plano, kiu ankaŭ estas nekonata al ni en sia tuteco.
Bone, diros oni, sed kial ne uzi por ĉi mondkoncepto jam ekzistantan ideon pri tiu dio? Por kio necesas krei stultan birdotimigilon de mondvasta komploto? Mi havas respondon – pro manko de la kredo. De la vera kredo, kiu ŝanĝas homon ne nur ekstere, sed plejgrave interne. De la kredo, kiu donas al oni forton akcepti la mondon tia, kia ĝi estas jam pro tio, ke dio kreis ĝin tia. Tiun forton havis niaj antaŭuloj, kiuj antaŭ centoj da jaroj ne fantaziis pri framasonoj kaj cionistoj, sed simple diris al si kaze de alveno de pesto, milito, inundo aŭ alia plago: “Por ĉio estas volo de dio”. Tia sincera, profunda, ĉionpenetranta kredo mankas al nunaj rusiaj kredantoj. Do ili, malhavante sciojn por klarigi al si okazintaĵojn reale kaj nekapablaj akcepti ilin per sia febla kredo, anstataŭigas la kristanan dion per tiu absurda inventaĵo – “mondpotenca regantaro”, io meza inter religia kaj laika klarigo, siaspeca “reala dio”, kies ekziston ili efektive povas akcepti – diference de la ekzisto de iu svage komprenata de ili “triunua dio”.
Kiom longe daŭros tiu ludo? Mi ne scias. Bedaŭrinde malbonaĵoj ĉiam pli abundas ĉirkaŭe kaj homoj emas nek akcepti, nek pripensi ilin. Do multaj elektas plej facilan vojon. Kaj malmulte embarasas ilin, ke ĝi estas tute sensenca kaj stulta – amasoj ja ŝatas simplajn solvojn. Feliĉe ĉiam estos “bonuloj”, kiuj malavare liveros tiajn ideojn al oni – ja dum homo kredas je io ajn, li estas tre facile manipulebla…

Comments