Skip to main content

Lupo de Wall Street: majstroverko pri la homo kaj kredo

Diru al mi ion ajn, sed li estas geniulo! Martin Scorsese plian fojon pruvis ke li estas vera majstro, kiu povas fari bombonon el iu ajn merdo. Ĉi-kaze kiel materialo li prenis financistojn.
Sukcesdio kaj liaj adeptoj
Ĉu vi ŝatas financistojn? Ne respondu, tio estas retorika demando. Neniu ŝatas bankistojn kaj bilomakleristojn. Sed ĉu vi ŝatas gangsterojn? Denove estas nur retorika demando. Tamen mi povas ĵuri, ke vi ĝuis “Bonuloj” (Goodfellas), “Kazino” (Casino) kaj “Mortinto” (The Departed) same kiel milionoj da homoj tra la tuta mondo. Kial? Ĉar tiuj filmoj de Martin Scorsese rakontas ne pri usonaj banditoj, ili rakontas pri vi.
Lerta reĝisoro kaptas atenton de spektanto (por tio sufiĉas koni certajn artifikojn kaj ĝuste uzi ilin). Sed genia reĝisoro trafas koron kaj cerbon kaj igas homon travivi alian vivon, penetri en alian mondon – ne transan kiel en scienfikciaĵoj, sed apudan, paralelan, sed tute malsaman kaj ŝokan. Li forŝiras ĉiujn eksterajn ŝelojn, kiuj nur nebuligas la bildon. Nacio, profesio, religio, tempo, okupo – ĉio ĉi ne gravas, ja sen tiuj garnaĵoj antaŭ ni aperas la homo mem, nuda kaj sentrompa.


Scorsese plurfoje senvestigis banditojn, montrante kiel el ordinaraj knaboj, kiujn ni ĉiutage renkontas surstrate, formiĝas kruelaj murdistoj, kies vivo pasas en danĝera ludo kvazaŭ vagado en senelireja labirinto, el kiu oni povas foriri nur aliiĝinte, post perdi sin mem kaj renaskiĝi en alia korpo kaj animo. Nun li faris tion pri financistoj.
Lia ĉefrolulo Jordan Belfort (la vorto “heroo” apenaŭ konvenas al li) same devenas el la plej malsupraj socitavoloj. Tamen li havas fortajn nervojn (“ŝtalajn testikojn” kiel diras la usonanoj) kaj sentime eniras la sanktejon de la monda financa koro – Wall Street. Lia starto estis ne tre sukcesa kaj la “Nigra lundo” de 1987 ŝajne ruinigas liajn bilomakleristajn esperojn, sed... li estas tro obstina por kapitulacii. Do li iras al plej aĉa ratotruo de Novjorko por makleraĉi tie per sescendaj akcioj – kaj gajnas milionojn! Li komprenas ke tute ne gravas kion oni vendas, gravas nur kiel vi faras tion. Tio estas kerno de la sukceso en bilomerkato kaj li strikte kaptas voston de sia fortuno.
Jordan Belfort komencas per financaj ruboj, poste transiras al la “bluaj markoj”, aranĝas la unuan IPO (kompreneble je friponaj kondiĉoj) kaj ĉiam gajnas. Mono alfluas tiom abunde kaj rapide, ke li jam ne scias kion fari pri ĝi, sed tio ne estas vera problemo, ĉar li laboras ne por mono (kvankam ĝi estas oficiale deklarata sola celo de lia agado). Li laboras por sia kredo. Kredo je kio? Hm, mi pensas ke temas pri la kredo je... si mem.
Mono, oro, prospero – ĉio ĉi kutime estas konsiderata ĉefaj valoroj de la financa mondo, idolo de la “borsaj ŝarkoj” kiuj flaras profiton je cent kilometrojn for kaj avide impetas al ĝi. Scorsese klare montras al ni, ke tiu simpleca bildo estas erara. La verajn ŝarkojn, lupojn kaj aliajn rabobestojn de Wall Street movigas ne strebo al monakiro, sed tiu neripetebla sento de la vivopleno kiu superondigas ilin post sukcesa transakcio. Tio ne estas monavido, ja mono jam ne plu gravas kiam temas pri milionoj, kiuj poste atingi certan vivnivelon transformiĝas je nuraj ciferoj por homo kies bezonoj kaj eĉ plej fajnaj kaj ekscentraj kapricoj jam estas kontentigitaj. Sukceso estas lia sola religio kaj senco de lia ekzistado.
Tio aparte evidentiĝas dum la elpaŝoj de la Jordan Belfort antaŭ sia teamo. Ili malplej similas al laborkunvenoj, sed tre memorigas ardajn predikojn de la usonaj protestantaj pastroj. Kun la samaj ardeco, neatenditaj parolturnoj kaj esperdonaj historioj – kiel tiu pri la virino, ricevinta dum la unua dungokonversacio ĉekon por 25 mil dolarojn nur pro tio, ke la ĉefrolulo “ekkredis ŝin”.
“Telefonu al klientoj kaj ŝovu akciojn en iliajn gorĝojn, ŝtopu ilin kaj transprenu ilian mono al sia poŝo!” – tio estas pli ol nura laboro, tio estas kredo. Nome pro tio anoj de lia teamo laboras tiom multe kaj gajnas abunde, ja ili plenumas preceptojn de sia profeto, pli ĝuste – solan precepton kiu diras: gajnu je iu ajn prezo. Ĉiuj aliaj ordonoj kaj malpermesoj forestas, kion klare montras ĉiusemajnaj orgioj en la oficejo. La orgioj kiuj similas al liturgioj, aŭ eble al kontraŭliturgioj, dediĉitaj al la sola perceptebla, dankema kaj ĉionpova dio – la Sukceso.
Mono, virinoj, narkotikaĵoj – ĉio ĉi plenigas lian vivon. Sed ne forgesu pri oferoj – neevitebla trajto de iu ajn religio. Unue li fordonas sian edzinon, poste – familian feliĉon, sekvas sano, animtrankvilo, forgesita ido. Sed la nesatigebla Sukcesdio postulas pliajn oferojn. Kaj li ricevas ilin. Fine la ĉefrolulo alportas sur la altaron de sia kredo la plej karan oferon – homan vivon. Ĉi-kaze la sian.
Ne, formale li restas viva. Sed fakte li mortas. Kaj renaskiĝas – por alia vivo. Ĉu li ŝanĝis ankaŭ sian religion? Tion mi ne scias. Li plu okupiĝas pri vendado, sed ĉu lia kredo restas la sama? Jen enigmo, kiun Scorsese lasas nesolvita.

Opinioj
Tiun filmon donis al mi amikino, kiu ege atendis mian opinion pri ĝi. Unuaj kadroj ŝokis ŝin, same kiel multajn aliajn, kiuj konsideras la verkon de la majstro “vulgara”. Abundeco de sekso, narkotikaĵoj kaj sakraĵoj forpuŝas homojn, kiuj ne kapablas elteni tion por poste trapenetri sub la ŝokan ŝelon por vidi la kernon de la filmo. Same ŝokas kaj erarigas multajn spektantojn meksika reĝisoro Guillermo del Toro, kies “Orfejo”, “Patrino” kaj aliaj filmoj ofte estas konsiderataj nuraj “hororaĵoj”. Tamen tio estas nur lingvaĵo, formo, sed ne la senco mem.
La pinton de stulteco atingis la kontraŭdroga polico de Novosibirsko, kiu postulis en juĝejo monpunon por du lokaj kinejoj, akuzinte ilin pri la “propagando de narkotikaĵoj” pere de tiu filmo. La idioteca verdikto estis baldaŭ nuligita, sed faris bonan reklamon por la filmo, kiu iĝis la plej elŝutata en la rusia interreto.
Interesan rimarkon faras William D. Cohan en sia recenzo en The New York Times. Li kiel iama financisto kun la 17-jara sperto ĉe Wall Street nomas la prezentitan bildon “karikatura” kaj supozas, ke la reĝisoro simple preferis bildigi diboĉojn kaj narkotikan frenezon anstataŭ teda kaj pena rutino, kiu okupas la tutan tempon de realaj bilomakleristoj. Samtempe li substrekas, ke vera minaco de Wall Street ekzistas, sed ĝi estas tute alia kaj konsistas en la manko de kontrolo pri spekulado. Pro tio financistoj agadas senrespondece, disvendante evidente fuŝajn valorpaperojn kaj provokante tiel novajn bobeleksplodojn, detruajn sekvojn de kiuj pagas la tuta socio dum la kulpintoj ricevas grandegajn bonifikojn eĉ post kolapso de siaj bankoj.
Ĝenerale mi konsideras lin prava, sed opinias, ke li reagas tro praktikece, komparante la filman mondon kun tiu reala, konata al li. Tio estas ofta eraro: serĉi en fikcio nuran respegulon de realo kaj kaze de malsameco deklari ĝin fuŝa. Mi pensas, ke Scorsese havis la celon pli gravan ol nur montri al ni internon de la financista mondo. Li volis esplori ne iun profesion (kiel faris tion en siaj romanoj Arthur Hailey), sed la homon mem.
La heroo de Leonardo DiCaprio estas viva kaj kredinda, mi bone komprenas lin kaj mi certagrade eĉ simpatias al li. Se diri sincere, liaj financaj aventuroj kaj manipuladoj fascinigis min (malsame ol narkotikaj diboĉoj), ĉar tiu sfero estas iomete konata al mi kaj mi scias, ke tie efektive plej gravas konoj ne financaj, sed psikologiaj kune kune vastaj rilatoj en diversaj sferoj kaj mensa fleksebleco. Ĵongli per ciferoj kaj nomoj, konstrui komplikajn kombinojn kaj fine plenumi sian planon – jen pleja ĝuo por financa artifikulo. Mi povus doni certajn ekzemplojn jam ekster la filmo, sed prefere silentu, ĉar... Rusio estas specifa lando kaj Gazpromo – tre aparta kompanio.

Esperanto-dimensio
Al ŝatatantoj de tiu filmo mi volas fari lastan konsilon: legu “Kredu min, sinjorino!” de Cezaro Rossetti. Tiu romano, originale verkita en Esperanto, estas supozeble la plej bona ekzemplo de la fripona ĝenro en nia literaturo kaj laŭ sia humoro multe koincidas kun la verko de Martin Scorsese, alia eksterpatruja italo. Li ankaŭ rakontas al leganto sian realan biografion, faras tion same malkaŝe kaj... elvokas sinceran simpation. Oni povus diri, ke Rossetti ne estis miliardulo kaj drogmaniulo, sed ĉi-kaze tio ne gravas, ĉar simileco de karakteroj estas evidenta.
La mondo plenas je inventemaj homoj kaj nur de cirkonstancoj (ofte tute hazardaj) dependas, kiun vivovojon ili elektos. Do ne juĝu, sed komprenu, trasentu kaj eble enviu – ja se diri sincere, tiuj homoj travivis la brilan vivon, eble zorgoplenan kaj foje deliktan, sed tutcerte interesan.

Comments