Leĝo de malhonestuloj aŭ Adiaŭ infanoj

La Novjaro tutmonde estas konsiderata inter plej ĝojaj, esperplenaj kaj familietosaj festoj. Alveno de la 2013-a jaro alportis malbonan sciigon al miloj da rusiaj georfoj: ili neniam havos familion kaj kelkiuj plej verŝajne mortos en proksimaj jaroj. La 28-an de decembro 2012 prezidanto Vladimir Putin subskribis la leĝon N 272, kiu baldaŭ ekhavis kromnomon “Leĝo de malhonestuloj”.

Iom da ciferoj
En Rusio, kies loĝantaro egalas al 143 milionoj kaj nur lastatempe ĉesis ŝrumpi, estas 650 mil georfoj. El ili 70 % havas gepatrojn, kiuj pro alkoholismo, narkotika dependeco aŭ enprizonigo estis senigitaj je gepatraj rajtoj. Aliaj propravole rezignis je siaj infanoj – plejparte temas pri handikapitaj beboj aŭ tre junaj patrinoj, kiuj faris tion jam en akuŝejo.

En 2010 estas adoptitaj (inkluzive de patronado kaj aliaj formoj) 11 157 georfoj, el kiuj 3 355 trafis alilanden. Ĉiujare rusiaj adoptantoj (nombro da kiuj ĉiam pli malkreskas) revenigis al orfejoj pli ol 7 % da prenitaj de tie infanoj, alilandanoj faris tion nur en 0,1 % kazoj.
Rusianoj preferas adopti bebojn aŭ infanojn en tre malgranda aĝo, similaspektajn al gepatroj kaj tute sanajn. Do ido de bazara vendistino kaj ŝia kaŭkaza estro apenaŭ trovos familion. Plej senesperiga estas la sorto de handikapuloj, kies malsanoj ofte estas tute ne kuraceblaj en Rusio, kie averaĝa vivolongo por viro egalas al 57 jaroj, do ne atingas eĉ emeritiĝan aĝon.
Nova vivo en Usono
Kontraste al tio multnombraj familioj el Usono pretas adopti infanojn el iu ajn lando, en iu ajn sanstato. Evoluinta medicina sistemo ebligas kuracadon eĉ de gravaj malsanoj kaj bonstataj civitanoj povas pagi kostojn de tio. Tiel por almenaŭ parto de la rusiaj georfoj ekbrilis lumeto de espero. Inter 1992 kaj 2002 la usonanoj adoptis ĉirkaŭ 65 mil rusiaj georfoj. Ili faris tion laŭleĝe, helpe de specialaj agentejoj. Infanoj estis transdonataj ĉiukaze laŭ verdikto de juĝejo, konservis rusian civitanecon kaj povis esti observataj de la reprezentantoj de la rusia ŝtato. Tio ne estis aparte grava afero por Usono, kie rusiaj georfoj konsistigis nur 10 % de adoptitoj, sed tre grava por Rusio, en kiu la usonanoj adoptis 28 % da ĉiuj georfoj, transdonataj alilanden.
Por multaj tio signifis ne nur unikan ŝancon ekhavi familion, sed eĉ saviĝon fronte de preskaŭ neevitebla morto en orfejo aŭ mizera vegetado de senpova handikapulo en speciala internulejo.
Ekzemple Aleksandr Ŝulĉev (nun Sascha Djamoos) naskiĝis kun misformitaj brakoj kaj kruroj, do patrino forlasis lin jam en akuŝejo. Li ne kapablis pasi kaj loĝis en orfejo por handikapuloj. En 2007 la 16-jara knabo estis adoptita de usona familio. Post operacio en porinfana hospitalo en Ĉikago li ekhavis modernajn protezojn kaj unue en la vivo ekpasis. La kapabla junulo akiris stipendiojn, finstudis prestiĝan universitaton, dancas, skias kaj en 2011 grimpis sur la monton Kilimanĝaro.
Tatyana McFadden naskiĝis kun fendita vertebraro kaj estis paralizita sub lumbo. En 1994 usona volontulino Debora McFadden ekvidis en rusia orfejo 6-jaran knabinon, kiu rampis surplanke, ĉar mankis al ŝi rulseĝo. Debora promesis trovi ĝin por ŝi kaj la infano nomis ŝin “patrino”. Tio renversigis la du vivojn. En Usono kuracistoj diris, ke la knabino estas tro malforta kaj apenaŭ pluvivos, sed la nova patrino faris ĉion eblan, interalie sendis ŝin al sportaj teamoj por handikapuloj. Nun Tatyana stiras aŭton, lernas kiel stipendiato en universitato, vojaĝas tra la mondo kaj gajnis tri orajn, kvar arĝentajn kaj tri bronzajn medalojn en Paralimpikoj. Ŝi revas trafi skian teamon de Rusio por partopreni Paralimpikon en Soĉio en 2014.
Ŝtata patriotismo
Por komprenigi nunecon oni faru paŝon al pasinteco. La 1990-aj jaroj estis vere ruiniga tempo por Rusio. Post ĥaosa privatigo plejparton da nacia havaĵo kaptis friponoj, kiuj rapide forŝtelis ĝin, ofte koste de detruado. Ekonomio oble malkreskis, loĝantaro de tutaj vilaĝoj kaj urboj senlaboriĝis, inflacio ekflugis ĝis kelkcent procentoj jare, sekvis ĝin prezoj dum salajroj stagnis kaj ilia pago ofte estis prokrasta por kelkaj monatoj. Oni aldonu sangoverŝan militon en Ĉeĉenio, eksplodon de krimeco kaj perdon de iuj ajn idealoj por plejmulto da homoj.
En tia stato prenis la landon Vladimir Putin en 2000. Eksa KGB-ano, li tuj deklaris politikon de la ŝtata renaskiĝo, kies celo estis formulita kiel “forta ŝtato”. La rusianoj subtenis tion, esperante pri almenaŭ iu stabileco. Feliĉe por si Putin alvenis kiam naftoprezoj draste ekkreskis, do rusia buĝeto pleniĝis je mono. Restariĝo de ekonomio, iel tiel solvita problemo de Ĉeĉenio, kresko de enspezoj – uuafoje post multaj jaroj homoj ekŝatis la vivon. Kontraŭ tio ili pagis per libereco.
Ĉefa ideologio de la nova Rusio, konstruata de la Putin-teamo, iĝis memstareco, memsufiĉo kaj ŝtata patriotismo. Do pleja valoro iĝis la ŝtato kaj ĝia majesto. Ĉu bildo de “grandega Rusio” konformas al adoptiĝo de la rusiaj georfoj fare de usonanoj, civitanoj de la lando, el kiu la reĝimo faris ĉefan birdotimigilon? Do Kartago estu detruita.
En lastaj jaroj de tempo al tempo amaskomunikiloj informis pri kazoj de malbona traktado de la adoptitaj rusiaj infanoj en usonaj familioj. Rezulte en amasa konscio iom post iom formiĝis bildo de kruelaj usonanoj, kiuj por nekonataj celoj kaptas rusiajn georfojn por poste suferigi kaj eĉ mortigi ilin. Oni nomis ciferon – 19 infanoj, pereintaj inter 1992 kaj 2002. Ne tre teruriga datumo por Rusio, kie ĉiujare estas murdataj 2000 infanoj kaj en sama periodo pereis 1220 adoptitoj, inkluzive de 12 murditaj de adoptantoj. Sed ĉu ordinara televidspektanto scias pri tio?
Sed dum longa tempo la sorto de la rusiaj georfoj – ĉu adoptitaj aŭ ne – interesis neniun. Sed jen alvenis la Magnickij-leĝo kaj la ŝtato eksentis sin ofendita. Pagis tion georfoj.
Kion sciis Magnickij?
Sergej Magnickij estis ordinara rusia civitano, kiu naskiĝis en 1972, havis edzinon kaj du infanojn. Ekde 1995 li laboris kiel aŭditoro (kontrevizoro) en brita konsulta kompanio Firestone Duncan, okupiĝante pri imposta konsultado kaj kontrevizorado. En 2007 konsultata de li rusia filio de la fonduso Hermitage Capital Management estis suspektita pri impostfraŭdo. Dum priserĉado enketistoj forprenis dokumentojn de la fonduso kaj ĝiajn stampojn, kiujn ili prenis el Firestone Duncan. Juristoj de la fonduso, inkluzive Sergej Magnickij, eksciis ke forprenitaĵoj estis uzitaj por aliregistri subfirmaojn de la fonduso al aliaj posedantoj kaj poste repreni pagitajn impostojn je 5,4 miliardoj da rubloj (ĉirkaŭ 132 milionoj da eŭroj).
Rusia ĵurnalo “Novaja gazeta” (en ĝi laboris Anna Politkovskaja) sciigis en aprilo 2010, ke tia fraŭdo estis uzata dum multaj jaroj por repreni el la ŝtata buĝeto dekojn da miliardoj da rubloj, rabkapti firmaojn de komercistoj kaj enprizonigi ilin. Estis publikigitaj nomoj de la ŝtatoficistoj, komplicaj je tio, inkluzive de Anatolij Serdjukov, kiu estris la impostoservon de la lando inter 2004 kaj 2007 [1] . Reago de la ofendita ŝtato ne prokrastis.
La 24-an de novembro 2008 Sergej Magnickij estis arestita kaj akuzita pri helpo al la estro de la fonduso pri impostofraŭdo. Iniciatis la areston subkolonelo Artjom Kuznecov, kies familio laŭ datumoj de Magnickij dum lastaj tri jaroj elspezis ĉirkaŭ 3 milionojn da dolaroj (averaĝa salajro de subkolonelo de polico eĉ nun ne superas 12 mil dolarojn jare). La arestito pasigis en prizono preskaŭ jaron, dum kiu li estis pridemandita kvar aŭ kvin fojojn. En julio 2009 oni diagnozis ĉe li galŝtonojn, sed enketistoj rifuzis petojn pri medicina helpo. Komence de novembro 2009 oni eskortis lin al alia ĉelo por diagnozi “psikologian neadekvatecon” de la homo, kiu tro multe plendis pri manko de medicina helpo. La 16-an de novembro Sergej Magnickij forpasis en prizona malsanulejo.
Leĝobatalo
Patrino kaj kolegoj de la mortinto ne volis silenti. Ilia voĉo estis aŭskultita. La 28-an de majo 2010 al patrino de Sergej Magnickij estis transdonita kondolenco de la prezidanto Barack Obama. La 16-an de decembro la Eŭropa Parlamento aprobis la rezolucion, kiu alvokis malpermesi aliron al Eŭropa Unio por ĉiuj komplicantoj. La 14-an de decembro 2012 la usona prezidanto subskribis la tiel nomatan Magnickij-leĝon, laŭ kiu rusianoj komplicaj al lia morto ne rajtu viziti Usonon kaj liaj posedaĵoj estu blokitaj. La unuan liston eniris 60 ŝtatoficistoj. La brita revuo The Economist deklaris pri la afero de Magnickij, ke “…lia morto iĝis simbolo de neimagebla korupteco kaj senleĝeco, regantaj en la rusia sistemo, kaj de malkapablo aŭ maldeziro de Kremlo ŝanĝi tion”.
La perspektivo perdi eblecon malŝpari monon en la "damnita Okcidento” timigis kaj indignigis rusiajn ŝtatoficitojn. Reago sekvis. La 10-an de decembro ili iniciatis leĝoprojekton, laŭ kiu usonanoj komplicaj je rompo de homaj rajtoj aŭ iu ajn kontraŭleĝa persekutado de la rusiaj civitanoj ne plu havos eblecon eniri Rusion, investi en ĝian ekonomion, aĉeti tie malmoveblaĵojn aŭ deponi monon en rusiaj bankoj.
Unue tio elvokis nur grandan rideksplodon en Usono. En blogoj aperis karikaturoj, en kiuj Barack Obama bedaŭregas pri perdo de siaj deponoj en Sberbanko. Ŝercemuloj faris filmeton, en kiu ŝokitaj usonaj senatanoj plendas pri perdita ebleco ripozi en Samaro kaj Vologdo: “Do nun ni devos ripozi en Parizo kaj Londono. Ĉu tio estas vera vivo?” Komprenite tion la 17-an de decembro oni faris al jam aprobata en la Ŝtata Dumao leĝoprojekto amendojn tute neatenditajn kaj nekompreneblajn racie. Inter ili estis malpermeso al usonanoj adopti rusiajn georfojn. Fakte ili malpermesis al povraj infanoj troviĝi en la lando, en kiu ili mem volus troviĝi. Por pli pravigi sian fiagon deputitoj nomis ĝin usonmaniere (tiu tradicio mankas en la rusia parlamento) “Leĝo de Dima Jakovlev”, laŭ la nomo de la rusia orfo, adoptita de usona familio. En 2009 nova patro hazarde forlasis la 21-monatan bebon en aŭto por 9 horoj ĉe 32-grada varmego, do la bebo mortis. Tiu historio elvokis grandan reeĥon kaj indignon en Rusio.
Estus troe diri, ke la leĝo estis aprobita rapidege kaj preskaŭ unuanime. Poste evidentiĝis ke por ĝi voĉdonis eĉ la deputito Vjaĉeslav Osipov, kiu mortis antaŭe do ne ĉeestis voĉdonadon. En la reganta partio “Unueca Rusio” oni klarigis, ke li lasis sian voĉdonilon al kolegoj kaj petis ilin fari tion. Espereble la rusia parlamento estas sola en la mondo, kie partia disciplino funkcias eĉ postmorte.
Ŝoko
Nur tiel oni povas priskribi reeĥon en socia medio. La nova leĝo kontraŭis ne nur racion, sed ankaŭ juron, inkluzive tiun internacian. Human Rights Watch kaj Amnesty International alvokis aboli la leĝon. Antaŭ la fina aprobo alvenis mesaĝo de la prezidanto de UNIСEF Anthony Lake, kiu rememorigis al Putin ke estu prioritato ne politiko, sed bono de la infanoj. La Konvencio pri infanaj rajtoj enhavas la artikolon 21, kiu postulas de subskribintoj agnoski ankaŭ alilandan adopton. La Familia Kodo de Rusio konfirmas tion. Plej eidenta pruvo de indiferento de la rusiaj politikistoj al sortoj de la adoptitaj infanoj estas la Interkonsento pri adopto inter Rusio kaj Usono, kiu donis al Rusio pliajn eblecojn por kontroli bonstaton de la georfoj. Putin subskribis la 13-an de julio, nur duonjaron antaŭ ĝia fakta nuligo.
Eĉ la disciplinema rusia registaro montris rimarkindan ŝanceliĝon. Pri juraj fuŝoj atentigis ministro pri edukado Dmitrij Livanov, ministro pri financoj Anton Siluanov, ministro pri eksteraj rilatoj Sergej Lavrov, plenrajtigito pri homaj rajtoj Vladimir Lukin, vic-ĉefministro Olga Golodec kaj aliaj gravuloj. Tre akre reagis multaj ĵurnalistoj kaj blogistoj. La fama televidprezentisto Vladimir Pozner eĉ faris dum televidprogramo “vorteraron” kaj diris “Ŝtata Durao” (do “Ŝtata Stultulino”) anstataŭ “Ŝtata Dumao”. Tio elvokis koleran vortpafon de la fifama deputito Andrej Lugovoj, iama sekurecservisto de la oligarĥo Boris Berezovskij, nun fidela ano de la partio “Unueca Rusio”. Tiu deputito, kiun la brita justico opinias murdisto de la iama rusia sekretservisto Aleksandro Litvinenko venenita per polonio en Londono en 2006, deklaris ke Rusio bezonas leĝon kiu malpermesu al homoj kun alilanda civitaneco labori en la ŝtata televido. Aroganta maniero kaj vasta uzo de krima ĵargono indignigis multajn kaj la novan leĝon (espereble ne aperontan) oni nomis “Pozner-leĝo”. Iuj indikis, ke ĝi devigos tuj maldungi plejmulton da ĵurnalistoj de la ŝtata televidkanalo Russia Today. Sed malnova rusa proverbo diras: “Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras”.
Kio nun?
La leĝo validas ekde la 1-a de januaro 2013. Nun 46 rusiaj georfoj jam atendas adopton en usonaj familioj, iliaj dokumentoj preskaŭ pretas. Ĉu ili atingos novajn familiojn? Iuj juristoj respondas jese, ĉar la supremenciita interkonsento ne estis aŭtomate aboliciita kaj eĉ kaze de nuligo validos dum plia jaro. Tamen rusiaj potenculoj jam diris, ke nur 6 georfoj pri kiuj juĝejoj jam aprobis decidojn, estu transdonitaj al usonanoj. Aliaj restos en orfejoj. Dependeco de la rusia justico estis pruvita de la aferoj de Miĥail ĤodorkovskijPussy Riot kaj jam menciita Sergej Magnickij, do apenaŭ senpovaj georfoj sukcesos kontraŭstari ĝin.
Por iom mildigi la impreson de la ago, kiun iu gazeto nomis “nova tipo de la ŝtata ĉantaĝo, simila al tiu nuklea fare de Nord-Koreio”, Vladimir Putin samtempe subskribis la leĝon, laŭ kiu rusiaj familioj adoptitaj handikapulojn ricevu rekompenson por ilia kuracado. Do la ŝtata patriotismo preferas pagi al rusianoj adoptontaj siajn samlandanojn ol transdoni ilin al usonanoj kiuj pretas kuracigi rusiajn georfojn proprakoste.
Du koincidoj
Observantoj rimarkigis du interesajn koincidojn, ambaŭ de religia karaktero. Vladimir Putin subskribis la leĝon la 28-an de decembro, en la tago kiam kristanoj de la tuta mondo (krom ortodoksaj eklezioj, daŭre uzantaj la julian kalendaron) rememoras viktimojn de la Masakro de la Senpekuloj (infanojn de Betleĥemo). Do la dokumento tuj akiris novan kromnomon – Herodo-leĝo.
Samtage la patriarĥo Kiril informis, ke la Moskva urboregistaro donis al la estrata de li Rusa ortodoksa eklezio areon je 45 mil kvadrataj metroj en loka tombejo por enterigi tie kristanajn georfojn. Antaŭe du ekleziaj aŭtoritatuloj jam esprimis sian konsenton pri la leĝo, do blogistoj tuj interpretis la koincidon. La rusiaj georfoj por ĉiam restos en Rusio – ĉu vivaj aŭ mortaj. La ŝtato kontrolos ilian vegetadon kaj la eklezio prizorgos entombigon.
Citaĵoj kaj faktoj
En la mondo verŝajne estas multe da lokoj, kie vivnivelo estas pli bona ol nia. Kaj do? Ĉu ni forsendu tien ĉiujn infanojn? Ĉu eble ni mem tien translokiĝu?
Vladimir Putin, la 27-an de decembro 2012

Millionoj da infanoj revas loĝi en orfejo.
Vladimir Ĵirinovskij, gvidanto de la Liberala-Demokratia partio de Rusio,
la 18-an de decembro 2012

La 19-an de decembro 2012 ŝlosilfrazo #законПодлецов (eo: leĝo de malhonestuloj) eniris plej popularajn frazojn de Tvitero.

En 2010 en Rusio estis adoptitaj 11 157 infanoj. 3 355 el ili prenis alilandanoj, inkluzive de 1 016 infanoj adoptitaj de usonanoj.


[1] Anatolij Serdjukov diplomiĝis kiel vendisto, de 1985 ĝis 2000 laboris en mebla vendejo (lastajn jarojn kiel ĝenerala direktoro). En 2000 li edziĝis al filino de Viktor Zubkov, tiutempe estro de la Sankt-Peterburga Administrejo de la Ministerio pri impostoj kaj tuj okupis gravajn postenojn en tiu ministerio. De 2007 ĝis novembro de 2012 li estis ministro pri defendo, sed estis demisiigita de la prezidanto kiel malkongrua al tiu posteno. Posta enketado malkaŝis multajn fraŭdojn kaj ŝteladon en la ministerio. Nun Anatolij Serdjukov estas pridemandata de enketistoj. Kelkiuj indikas “koincidon”, ke printempe de 2012, kelkajn monatojn antaŭ lia demisiigo, la edzino divorcis kun li, do li perdis subtenon de la bopatro-gravulo.

Comments