Skip to main content

La veturo por SS-mantelo, aŭ La historio de malsukcesa fraŭdo

Dum 15 jaroj de sia laborado en la regiona muzeo mi jam alkutimiĝis, ke jen kaj jen iu ajn telefonis por rakonti pri laŭvica sensacio (kiu kutime kostas "iom" da mono). Ĉi tiun fojon temis pri... la mantelo de la SS-oficiro. Telefonis al ni iu loĝanto de la vilaĝo Grjaznovskoje el la najbara Sverdlovska provinco, kiu deklaris, ke li ricevis ĉi tiun raraĵon de iu parenco, kiu dum la Dua mondmilito bataladis en Hungario kaj apud la lago Balatono ĝin. Li tuj avertis, ke originalaj butonoj mankas (klariginte, ke ilin oni anticipe detranĉis antaŭ transiro de la soveta limo), sed aldonis, ke li ankaŭ havas la sovetajn soldatajn botojn, samajn kuleron kaj forkon kun la surskribo "1944". Ĉion li pretas vendi kontraŭ 10 mil da rubloj (ĉ. 333 usonaj dolaroj) aŭ interŝanĝi kontraŭ... la jako de la aviadilstiristo.
Nu, ekpensis mi, tio estas la tipa fordonanto (persono, kiu fordonas/vendas al muzeo iujn aĵojn). Necesas veturi kaj rigardi ĉion surloke. Do du tagojn poste ni, kvar kunlaborantoj de la muzeo, ekveturis al la vilaĝo Grjaznovskoje. Mi ne priskribu la tutan vojon, kiu okupis ĉirkaŭ 4 horoj kaj dum kiu ni unue havis ekstere de la nia aŭto -30 gradojn poste -11 gradojn kaj dum la revena vojaĝo denove -24 gradojn. La tia veturo nun ja neniun miras.

La posedanto de la militistaj raraĵoj okazis esti fortika, ĉirkaŭ 50-jara viro. Li pasigis nin en la sia garaĝo, kie sur la muroj pendis atendintaj nin aĵoj. Nu, kion diru? La legendo pri SS-mantelo degelis tuj, kiam ni vidis ĝin. "La reglano sur la militista aĵo, hm..." - diris nia spertulo pri ĉi tiu temo.


Kulero kaj forko estis veraj kaj sufiĉe interesaj.


Pleje entuziazmigis ĉiujn la soldataj botoj - nigraj, brilaj, kvazaŭ antaŭtage elprenitaj el la ŝranko. "Tiuj botoj paŝis laŭ la faŝista Tigro (tanko)", - deklaris la kontenta vilaĝano.


Rezulte ni reciproke prenis la manojn por reveni poste kaj veturis hejmen. Laŭvoje ni pridiskutis la situacion kaj decidis, ke la aĵoj kostas la nomumitan prezon. Jes, la mantelo ne estas militista, sed eble ĝi estis posedata iu SS-ano kaj pro tiu aperis la tia legendo. Do, oni povos ekspoziciigi ĝin kiel la trofeo.
Nur sekvan tagon, kiam mi transmetis ĉiujn fotojn en la sian komputilon, kaj trafoliumis ilin, mi rimarkis ion strangan: sur la interna flanko de la bottubo videblis la stampo: "ГОСТ 179-61". La lastaj ciferoj tre memorigis al mi daton, pli ĝuste - jaron...
En la rusa vikipedio mi trovis la artikolon pri la rusa sistemo de la ŝtataj normoj, sed iuj duboj ja restis. Kaj tiam mi mire ekvidis, ke ekzistas eo-versio la sama artikolo. En ĝi mi trovis la plenan formulon de GOST, kiu finfine admonis min en la mia supozo. Ĉi tiuj botoj estis faritaj laŭ la normo, akceptita en 1961! Se ili iam iros laŭ la faŝista tanko, do se mi surmetus ilin kaj farus tion. Kion ja post tio diru pri la SS-mantelo? Denove ni renkontis friponulon, kiu deziris nur ellogi la ŝtatan monon. Triste? Sed kompense ni faris la amuzan vojaĝon!





Comments