La oldulo kaj la maro – bona traduko de la bonega libro

Antaŭ kelkaj monatoj mi legis la rakontaron “Norda Odiseado” de Jack London tradukitan de la fama Fernando de Diego kaj spertis multajn malfacilaĵojn pro ties tre specifa vortuzado. Do la libron de Ernest Hemingway mi prenis kun timema antaŭsento – ĉu denove stranga lingvaĵo? Sed la tradukisto plian fojon miris min – ĉi-kaze bone.

Mi ne estas tradukisto, kvankan tre estimas kaj ŝatas tiun profesion. Post iom lerni Esperanton antaŭ kvar jaroj mi subite komprenis, ke tradukado estas tre malfacila afero – ja oni ne simple anstataŭigas unuj vortojn per la aliaj, oni transdonas kulturon, fakte alian mondon reverkas! Mi eĉ strebis trovi iun libron pri ĉi metio por eble poste mem ektraduki (povra revulo, havanta dekoble pli da planoj ol tempo). Kongruan libron mi ne trovis, do plu frandas min per alies tradukoj, plejparte esperantaj.


Legado de la supremenciita rakontaro de Jack London antaŭ kelkaj monatoj impresis min tre malbone. Mi malĝojis pri stranga ĵargono de la tradukisto, pro kio simplaj homoj el tiuj historioj parolis per lingvaĵo, kiun komprenus ne ĉiu ordinara esperantisto.
Feliĉe ĉi-kaze mi eraris. La tradukisto kaj la verko egale ĝujigis min. La novelo legatas unuspire kaj oni tute ne rimarkas, ke temas pri nura traduko. De tempo al tempo kompreneble oni estas devigita alrigardi glosaron fine de la libro, sed plejparte temas pri komentoj dediĉitaj al diversaj hispankubaj realaĵoj – specoj de ŝarkoj, specifaj parolturnoj ktp. Ĝenerale mi tute ne rimarkis laboron de la tradukisto kaj tio ŝajnas al mi, laika leganto, plej alta pritakso.
Nu, kion aldoni? Mi ne diru pri la novelo mem, ĉar recenzi ĉefverkon de la tiom eminenta aŭtoro povus nur samranga geniulo aŭ orgojla stultulo. Mi ne apartenas al tiuj homspecioj, do preferas diri nur pri la eldono.
Ĝi estas modesta, sed bona. Glacea kovrilo, forte intergluitaj paĝoj, sufiĉe blanka papero, nigrablankaj ilustraĵoj. Tajperaroj preskaŭ mankas. Bedaŭrinde mankas ankaŭ ISBN, kio malhelpis aldoni ĉi-libron al mia librobretaro en ŝatata de mi libroklubo aNobii. Kompense ĉeestas antaŭparolo de la tradukisto kaj ĝi vere utilas. Tamen mi poste aldone serĉis en Vikipedio kaj trovis tie la artikolon prian, mirinde ampleksan kaj informriĉan. Interalie el ĝi mi eksciis, ke la protagonisto de tiu novelo vere ekzistis. Li estis kuba fiŝkaptisto Gregorio Fuentes, kiu savis Hemingway en 1928 surmare kaj konservis amikan rilaton kun li ĝis la morto de la verkisto.
Oni diras foje, ke Hemingway strebis esti simila al herooj de siaj verkoj, do li ĝuis la vivon tutkorpe kaj tutanime kaj forlasis ĝin kiam komprenis ke ne plu povas fari tion. Hm, mi certe ne estas literatursciencisto kaj tio entute estis unua verko de Hemingway legita de mi. Tamen el alia artikolo de Vikipedio mi ekcsiis jenon: olda fiŝisto Gregorio Fuentes travivis 104 jarojn. Kaj li neniam legis “La oldulo kaj la maro”.

Comments