Skip to main content

Geografio de miaj rememoroj: leĝera kaj fajna

Mi jam plurfoje esprimis mian fascinon pri la verkoj de Spomenka Štimec, eble la plej profesia el la nunaj esperanto-verkistoj. Ankaŭ ŝia vojaĝnovelaro ne elrevigis min.
Freŝa provo en la malnova ĝenro
Rakontoj de la vojaĝanto estas inter la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Noticoj, taglibroj, rememoroj – malantaŭ diversaj formoj ĉiam kaŝiĝas la sama celo – priskribi viditajn lokojn, prezenti renkontitajn homojn kaj esprimi siajn pensojn kaj sentojn iel aŭ tiel ligitajn al ili. Foje tio estas nura literatura formo, dum la enhavo celas tute aliajn aferojn. Brila ekzemplo tiukampe estas “Vojaĝo de Sankt-Peterburgo al Moskvo” de rusa verkisto Aleksandr Radiŝĉev. Eldonita en 1790, ĝi elmontris tiom akran kritikon de la cara reĝimo, ke tuj estis malpermesita kaj ties aŭtoro ekzilita al Siberio.



Sed nia aŭtorino sendube ne apartenas al la revoluciuloj, kiuj pretendas transformi la mondon. Ŝi nur pripensas ĝin, pli ĝuste – trasentas, kvazaŭ animpalpas ĉiun aĵon, lokon kaj homon kaj de tempo al tempo elverŝas siajn sentojn sur paperon. Mi jam vidis tion en “Vojaĝo al disiĝo”, “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Kroata milita taglibro”. Nun la sama afero prezentiĝas forme de vojaĝaj rememoroj.
Same kiel ĉiuj verkoj de Spomenka Štimec, ĝi estas tre personeca, do subjektiva. La libro enhavas eseojn pri vojaĝoj de la aŭtorino al Japanio, Koreio, Sardio (Italio), Svedio, Mljet (Kroatio), Kubo, Isfahano (Irano) kaj eĉ pri la neokazinta vojaĝo al Albanio. Temas pri tipa Štimec-prozo: trankvila fluo de la vortoj, ŝanĝiĝo de bildoj kaj pensoj, kvazaŭ kalejdoskopo tiom simila al nia memoro, en kiu ofte malgravaj aferoj okupas pli gravan lokon dum tiuj esencaj forvaporiĝas aŭ paliĝas pro enigma elektemo de la psiko kaj cerbo.
Legu tiun ĉi libron vespere duonkuŝe sur sofo, kun pokalo de vino enmane. Aŭ en trajno, forportanta vin al neniam vizitita loko. Aŭ en hotelĉambro post eventoplena tago, kiam propraj impresoj kompariĝas kaj interplektiĝas kun tiuj aŭtoraj kvazaŭ en dialogo senvoĉa. Ĉi-jare mi planas viziti Kubon, do tiuj ĉi paĝoj estis aparte allogaj por mi. Eventuale mi revenos al ili poste.

Specimenoj de la Štimec-esprimoj
“En la movado mi neniam emis aktivi. La movado estas postulema kaj teda kaj la diskutoj tiom harfendaj kaj senfruktaj... Mi decidis atenti kaj ne lasi min entiri en ĉion kion Esperanto volis de mi. Foje mi sukcesas... Ekstermovadulo mi estas”.
“Alarmo. Minaco de aeratako. Kio estas la valoraĵo, kiun oni devas kunporti? Mi sidiĝis en la kela ŝirmejo kaj fermis la okulojn por protekti Isfahanon en mi de pereo”.
“Iom malcerte mi portis la fotilon al la riparisto. Sed ĉio klaras: La aparato, kiu dum momento gustumis la salon de Eta Lago, de tiu memoro neniam plu refortiĝos. Ĝi decidis resti kun tiu memoro kiel la lasta kaj post “Melita” foti nenion alian. Malĝoja, mi tamen akceptis tian starpunkton”.

Kompreneble priskriboj de lokaj tradicioj kaj vidindaĵoj abundas, do la verko uzeblas ankaŭ kiel siaspeca gvidlibro laŭ respektivaj lokoj.
Alia rimarkinda kaj tiom propra al Spomenka Štimec trajto estas ĉiama ĉeesto de Esperanto en ŝiaj travivaĵoj. Malgraŭ sia ekstermovadeco ŝi fakte logas en Esperantujo, se ne organize, do spirite. Dum siaj vojaĝoj ŝi legas Esperanto-librojn, citas esperantajn aŭ esperantigitajn verkojn kaj kompreneble preskaŭ ĉiuj ŝiaj geamikoj tra la mondo estas samideanoj. Do oni povas nur miri kaj envii tiom profundan mergiĝon en nia Esperanto-mondo, ne tre dense loĝata, sed vastega.

La eldonaĵo
La libro aperis en serio “Originala literaturo” de eldonejo “Pro Esperanto” en 1992. Mola kovrilo, bela papero, tiparo simpla, sed bone legebla, folioj forte algluitaj. Tajperaroj renkonteblas, aparte en la lastaj eseoj, sed ne tiom oftas por ĝeni legadon. Pleja manko estas foresto de la ilustraĵoj, kvankam la teksto sugestas ke la aŭtorino faris plurajn fotojn dum la vojaĝoj. Eventuale tion kaŭzis financaj konsideroj, sed eble Spomenka Štimec simple decidis ne katenigi la legontojn, sed inverse – malbridi ilian fantazion por ke ĉiu konstruu sian Isfahanon kaj ĉeestu sian kuban festivalon?

Comments

  1. Jo, mi studas geografion kaj tre ŝatis legi vian verkaĵon! Bedaŭrinde neniam mi iel/ial kontaktis Spomenka sed mi multege aŭdas eĉ legas pri ŝi!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ankaŭ mi ĝis nun ne renkontiĝis kun tiu verkistino, sed mi pensas ke la plej bona maniero ekkoni la verkiston estas legi liajn verkojn. Feliĉe tio eblas ie ajn. Do ek!

      Delete
  2. Nun en 2022 mo trovis "perditan" ekzempleron de la libro ie en KEA kaj mi sukcesis legi ĝin... tute hazarde mi vidi la vorton geografio kaj tuj pretis legi... poste mi rimarkis ke estis ĉio krom faklibro :) sed ĝi estas plene ĝuinda kaj leginda verko. Kiel pluso menciindas la ĉapitron dediĉita al Kubo (mia lando) kiun ŝi vizitis dum la Havana UK 1990, malgraŭ la komplikega tiama situacio ŝi bele rakontas pri bonaj kaj malbonaj travivaĵoj.
    Dankon Spomenka kaj dankon Stano!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ĝojas ke niaj impresoj koincidis. Mi havas preskaŭ ĉiujn librojn de Spomenka kaj planas relegi ilin.

      Delete

Post a Comment