Esperanto-varbilo: senpaga kaj (ĉu?) efika

Antaŭ iom da tempo en mian kapon alvenis sekva ideo.
Preskaŭ ĉiu el ni krom Ipernity partoprenas interret-disputojn en nacilingvaj retpaĝoj. Tiaj interret-forumoj estas ofte vizitataj kaj allogas grandan atenton de homoj. Kutime tie oni povas aranĝi siajn personajn agordojn, inkluzive de subskribon, kiu aperados ĉiun fojon, kiam oni faras novan enskribon en la diskuton. Sed tiu subskribo povus esti ankaŭ reklamo, ekz. tiu de Esperanto!
Mi faris jenan: Международный язык эсперанто. Быстро. Эффективно. Бесплатно. Интернет-курсы (ruse)
En Esperanto-traduko: La internacia lingvo Esperanto. Rapide. Efike. Senpage. Interret-kursoj
Danke al tio en la plej populara forumo de nia urbo de tempo al tempo aperadas ĉi tiu esperanto-varbilo - senpaga kaj (ĉu?) efika.

Comments