Skip to main content

Dana junulino: malvera historio pri la vera amo

Mi ne multe interesiĝas pri la GLAT-aferoj (kvankam inter miaj geamikoj estas gejoj kaj eble lesbaninoj), sed ŝatis tiun ĉi filmon pri la transgenra ino kaj forte rekomendas ĝin al ĉiuj. Kial? Ĉar malgraŭ pluraj biografiaj malkongruoj tio estas historio pri la vera amo, kiu neniel rilatas al sekso, aĝo, etno aŭ religio.
Fikcio
Same kiel en la antaŭnelonge spektita de mi filmo “Ĉokolado”, temas pri biografia dramo, ĉi-foje bazita sur la samtitola libro.
Vivhistorio de la ĉefa heroino Lili Elbe estas vere mirinda kaj verŝajne ankoraŭ plurfoje aperos en filmoj kaj beletraĵoj. Kompreneble artaĵo kaj scienca esploraĵo apartenas al la tute malsamaj ĝenroj, do unue mi rakontu la version prezentitan de la reĝisoro Tom Hooper.


Ĝi komenciĝas en 1926 en Kopenhago, kie loĝas du pentristoj-geedzoj – Gerda kaj Einar Wegener. Li estas jam rekonita, dum Gerda kvankam ankaŭ agnoksta kiel talenta, tamen ankoraŭ ne sukcesis “trovi sian temon”, do estas konsiderata plejparte la pentrista edzino, sed ne la vera pentristino. Foje ŝi petas la subtilan edzon helpi ŝin, anstataŭante la modelon kiu ne povis veni. La ineca Einar prenas kalsonŝtrumpojn, inajn ŝuojn, robon kaj... subite komprenas ke li sentas sin tre komforte en tiuj vestoj.


Ĉio komenciĝas kiel ludo, sed baldaŭ transpasas ties limojn kaj la fantazio transformiĝas al realo. Sub nomo Lili, ŝminkita kaj investita Einar aperas en balo, kie allogas atenton de iu Henrik, kun kiu komenciĝas ankoraŭ nur romantika, tamen rilato. Gerda kun teruro komprenas, ke ŝia amata edzo malaperas paŝon post paŝo, sed ŝi jam ne povas haltigi alvenon de Lili, kiu ĉiam pli dominas en lia personeco. Feliĉe ŝiaj pentraĵoj, bildigantaj migdalokulan virinon furoras en galerioj kaj ŝi finfine ricevas agnoskon de la arta medio.


Reage al la favora galeriista propono Gerda decidas translokiĝi al Parizo kaj prenas kun si Einar, kiu preskaŭ tute forlasis la pentradon kaj nur servas kiel ŝia modelo kaj akompano. En la franca ĉefurbo li plu suferas, pene serĉante sian veran identecon. Li provas foje “normaliĝi”, sed eĉ la viraj vestoj povas ŝanĝi nenion, ja li sonĝas kiel Lili. Gerda aranĝas renkontiĝon kun Hans Axgil, lia amiko en infanjaroj, kiu kisis lin iam kaj estis severe traktita de la patro de Einar. Sed eĉ tio ne povas ŝanĝi la direkton de la personeca transformiĝo, same kiel pluraj kuracistaj konsultoj kaj manipuloj.


Fine la geedzoj sin turnas al la germana kuracisto Kurt Warnekros, la unua kiu ĝuste komprenis kaj akceptis la situacion. Li proponas kirurgian operacion, kiu alĝustigos la biologian sekson de Einar al tiu psika. Li eltenis la unuan operacion, sed ankoraŭ ne tute refortiĝinta tamen insistis veni al la dua, kies sekvoj estis fatalaj. Li (pli ĝuste – jam ŝi) mortas sur la manoj de sia edzino kaj en la fina sceno ŝi kaj Hans Axgil rememoras lin/ŝin ĉe la tomboŝtono, sur la bordo de fjordo Vejle, vide al la bela montara panoramo, kiun li bildigis en unu el siaj lastaj pentraĵoj.

Realo
Same kiel en la kazo de “Ĉokolado” la realo grave diferencas de la fikcio. Lili kaj Einar estis multe pli aĝaj en 1926 – ŝi havis jam 40 jarojn kaj li 44 (en la filmo rolon de Gerda ludis la 26-jara Alicia Vikander kaj tiun de Einar plenumis la 33-jara Eddie Redmayne). Ili geedziĝis antaŭ ne 6, sed 26 jaroj. Neniam ekzistis nek Henrik, nek Hans, kun kiu laŭ la filmo Gerda havas rilaton. La pentristino almenaŭ en Parizo malkaŝe prezentis sin kiel aktiva lesbanino, kvankam post la morto de Einar ŝi edziniĝis la duan fojon, al itala oficiro kaj diplomato. Einer havis ne du, sed kvar ĝis kvin operaciojn kaj post la unuaj eĉ sukcesis jure ŝanĝi sian sekson. Juĝejo en Danio agnoskis lin ino kaj samtempe nuligis ilian edzecon (tiu samseksema ankoraŭ ne estis laŭleĝa).


Lili mortis en 1931 en kliniko pro korhalto, kaŭzita de infekto – sekvo de la imuna malakcepto de la greftita utero. Gerda tiutempe jam tute forlasis ŝin kaj loĝis en Romo kun sia nova edzo. Lili estis entombigita en Drezdeno kie la arkivoj de la kliniko estis unue bruligitaj fare de la nazioj kune kun tiuj de la Instituto pri Seksa Esplorado en 1933 kaj poste neniigitaj de la aliancana bombardo, kiu en februaro 1945 terebenigis la tutan urbon. Eĉ la lasta sceno estas malvera – en fjordo Vejla ne videblas montoj, ĉar ili tute mankas al Danio.

Amo
Do kial mi ŝatas tiun ĉi filmon, dediĉitan la la specifa transgenra temo kaj historie malkorekta? Ĉar ĝi temas ne pri la genroj kaj biografioj, sed pri afero multe pli ĝenerala kaj granda. Mi komprenas kial la aŭtoro de la romano, sur kiu baziĝas la filmo, kaj post li la reĝisoro riskis ŝanĝi la faktojn favore al sia koncepto – ankaŭ ili interesiĝis pri la Amo.


Mi eĉ arogas aserti, ke la ĉefa heroo ĉi tie estas ne la transgenra Lili, sed la cisgenra Gerda. Tio estas rakonto pri ŝia persona tragedio. Imagu: ŝi havas familion, amas sian edzon kaj revas havi kun li infanojn, sed ankoraŭ ne sukcesis. Tamen ses jaroj ne estas tro granda periodo kaj ili estas tre junaj, do havas tempon por sukcesi. Liberama kaj progresema kiel plejparto de la artistoj ŝi ludas kaj eksperimentas, inkluzive en la lito. Sed jen la ludo transformiĝas al io tute alia. Ŝi vidas sian edzon interŝanĝi kisojn kun alia viro kaj ĵaluzas kiel ĉiu virino. Ŝi klopodas haltigi lin, sed iom post iom komprenas ke ne la ludo kulpas pri tio, sed la naturo mem kaj ŝi nur malfermis en Einar la pordon malantaŭ kiu ĉiam staris Lili.
Ŝi suferas, ribelas, protestas, sed fine... akceptas. Ŝia amo estas tro granda por dependi de la nura sekso. Ŝia amas tiun ĉi homon – ĉu li estas Einar aŭ ŝi estas Lili, ĉu sukcesa pentristo aŭ nura vendistino, ĉu ŝia edzo aŭ alies edzino. Pro tio li montris ŝin protesti kontraŭ la hasto al la lasta operacio kaj poste venigis al la mortonto. Ĉu tiu celo elaĉitis malskrupulecon rilate la faktojn? Mi pensas ke jes. Kiu strebas koni la faktojn – legu la aŭtobiografion de Lili "De viro al ino". Mi esperas ke iam tio eblos ankaŭ en Esperanto.

Pentrofilmo
Mi dubas ĉu tiu termino ekzistas, sed tamen aplikas ĝin – ne pro vana klopodo inventi neologismon, sed pro neebleco alivorte esprimi miajn sentojn. La filma bildaro estas terure bela kaj laŭ stilo plej proksimas al pentraĵoj – laŭregulaj realismaj verkoj de la ĉefaj herooj mem. Ofte oni sentas sin kvazaŭ en artgalerio, kie unu simetria pentraĵo sekvas alian. Multajn kadrerojn oni povus simple printi kaj meti sur muron kiel artaĵojn. Unuafoje post spekti la filmon mi kontrolis nomon de la kameraisto – tio estis la anglo Danny Cohen.
Oni diras ke ekzistas filmoj por fotistoj, do jen ankaŭ tiu por pentristoj. Ĉu ĝi estos interesa ankaŭ por kviroj? Supozeble jes, sed mi certas ke tio estis la lasta celgrupo pri kiu pensis la reĝisoro dum la filmado. Ja vera amo estas la afero tro granda por konsideri tiajn limojn.

Comments