Aŭtuno en verkista vilaĝo Peredelkino

Ĉu vi estas rusia verkisto? Familiano de verkisto? Aŭ almenaŭ fervora ŝatanto de la rusa literaturo? Se ĉiuj respondoj neas, do vi apenaŭ vizitis Peredelkinon. Bedaŭrinda afero, ĉu ne?

Invito al la Torĉo-festo
Ĉiuj scias, ke Gazpromo estas grandega konzerno, ĉefa mondskala gaselminiganto kun 300 mil kunlaborantoj tutmonde. Tamen tre malmultaj scias, ke tiu ĉi firmaego interalie havas propran literaturan konkurson “Fakel” (eo: “Torĉo), okazinta ĉiujare. 


Agadskemo estas jena: subfirmaoj de Gazpromo laŭplaĉe faras kontraktojn kun la formale neprofitcela kaj sendependa organizaĵo “Kreiva unuiĝo de la literaturistoj de la gasindustrio”. Laŭ tiuj kontraktoj kontraŭ mendo de certa kvanto de la almanakoj “Fakel” (eldonata du fojojn jare) oni ricevas certan spacon en ĝi, plenigotan per verkoj de kunlaborantoj de la mendinta firmao. Aŭtune speciala komisiono esploras senditaĵojn kaj elektas po unu plej bona en sekvaj kategorioj: prozo, poezio, publicistiko kaj fotoarto.


Mia firmao TjumenNIIgiprogazo tradicie partoprenas tiun konkurson. Sed ĉiam estas problemo – kie trovi bezonatan kvanton de pli-malpli kvalitaj verkoj? Verkemuloj en nia kompanio malabundas kaj ilia nivelo tre malaltas. Do jam duan fojon mi devis sendi propran historian eseon por iel plenigi aĉetitajn paĝojn de la almanako. 


Kaj jen alvenis anonco: ĉi-jare mia eseo “Matveo Gagarin – la unua guberniestro de Siberio” estis agnoskita la plej bona, do mi iĝis laŭreato de la konkurso. Pro tio mi estis invitita al Moskvo por partopreni tritagan verkistan seminarion kaj fine solenan ceremonion en la ĉefsidejo de Gazpromo kun enmanigo de premioj.


Verdire seminario ne tre interesis min, sed solenaĵo, des pli en tia loko estas sufiĉe grava afero de la PR-vidpunkto , do mi kiel estro de PR-sekcio ne povis ignori ĝin. Ek!

Verkista vilaĝo
Mi samtempe eraris kaj pravis. Unuflanke seminario estis vere fuŝa kaj preskaŭ tute sensenca. Sed beleco de tiom legendeca loko kia estas Peredelkino tute elaĉetis mian tempoperdon. Tamen mi rakontu laŭorde.


Matene de la unua tago partoprenontoj kolektiĝis en Moskvo, apud la metrostacio Kaluĵskaja, je kvin minutoj da piediro de la ĉefsidejo de Gazpromo. Ogranizantoj plenigis per alvenintoj grandan buson kaj ni ekveturis al Peredelkino. Kial ĉi loko estas tiom fama kaj vizitenda? 


Fakte temas pri malgranda vilaĝo en Moskva provinco, kie preskaŭ nenio okazas. Sed nome tie en la 1930-aj jaroj estis konstruita la verkista vilaĝo, en kiu loĝis kaj laboris plej famaj sovetaj verkistoj.


Diference de la cara reĝimo, la komunistoj rapide komprenis gravecon de kulturo kiel forto, influanta homajn animojn kaj cerbojn. 



Do ili tre atentis kulturan vivon kaj strebis kontentigi bezonojn de artistoj, aparte se temis pri “niaj”, do “laŭregulaj” artistoj. 


Kion bezonas ĉiu verkisto? Trankvilan lokon, kie li povus verki sen zorgi pri ĉiutagaĵoj, malŝpari tempon por veturado kaj manĝaĵpreparado, ktp. Tiel aperis la verkistaj daĉoj aŭ la verkista vilaĝo Peredelkino.


Ĉi tie, en la areo je ĉirkaŭ 100 hektaroj staras ĉirkaŭ 100 domoj kun apudaj ĝardenterenoj de 3000 kv. metrojn ĝis 1 hektaron vastaj. 


Ili apartenas al la Literatura fonduso kaj ne povas esti heredigitaj, venditaj aŭ privatigitaj. Post morto de unu verkisto domo transiras al la alia. 


13 hektaroj estis perditaj en la 1990-aj jaroj, kiam disŝtelado de la ŝtata kaj socia propraĵo okazis tre aktive tra la tuta Rusio. Sed plejparton oni sukcesis konservi por unue definitaj celoj. 


Rande de tiu vilaĝo staras aparta areo, en kiu troviĝas la du Verkodomoj (malnova kaj nova), administracio de la vilaĝo, konferencejo kun kantino kaj restoracio kaj kelkaj dometoj kun gastoĉambroj.


Ni loĝis en la nova Verkodomo, konstruita verŝajne fine de la 1970-aj aŭ la 1980-aj jaroj. Por tiu tempo ĝi estis sufiĉe komforta, sed de tiam nenio estis riparita aŭ anstataŭita, do nun ĝi pli similas al iu kamparaĉa gastejo ol al loko por senzorga kaj kreiva vivo. 


La malnova Verkodomo laŭaspekte estis konstruita komence de la 1950-aj (tiel nomata Stalin-arkitekturo) kaj, laŭ organizantoj, nun ne estas loĝata pro “malbonaj vivkondiĉoj”. Ĉu eĉ pli malbonaj? Mi ne povas imagi. Kantino, restoracio “Suno” kaj konferencejo troviĝas en aparta duetaĝa domo, konstruita en la 1970-aj aŭ la 1980-aj jaroj kaj ankaŭ tre modesta.


La apuda teritorio estas ne tre vasta (ĉion oni povas trairi en 15 minutoj), sed pitoreska. Pro manko de financado kaj pro ĉiama rusa malzorgemo ĝi aspektas kiel duonforgesita ĝardeno – ĉarma, sed iom sovaĝa. Lignaj pavilonoj, longaj verdkoloraj benkoj starantaj meze de vastaj herbobedoj, arboj kaj plantoj kiuj evidente kreskas laŭplaĉe kaj memzorge. En tiu loko de mirindaĵoj oni ŝajne povus renkonti ion ajn.





Jen mi ekiras flanpadeton kaj antaŭ mi aperas ligna dometo kun pirata flago hisanta de sur la muro. Apude staras kadukega tablo kun restaĵoj de iama manĝofesto – facetitaj glasoj el kiuj nun drinkas preskaŭ sole alkoholuloj kaj argila draketo. 




Poste geknaboj diris al mi, ke en verando de tiu domo oni trovis Jarlibron de Britannica de la 1962-a jaro en bonega stato. Kiu forgesis ĝin tie antaŭ duonjarcento?


Tie kaj tie kuŝas falintaj arbotrunkoj, foje putriĝintaj. Apud la manĝejo inter arboj pendas hamako, plena je flavaj folioj kaj pluvakvo. Amikema hundeto ial sidas en ligna dometo, ĉirkaŭbarita per kradaĵo. Maljuna purigisto en marista kaskedo balaas trotuaron. Mi elprenis fotilon por enmemorigi ĉirkaŭaĵojn kaj li diris: “Jen mia konsilo: fotu tiun padon, tie nun sinkas folioj, do estos belega foto. Mi iam faris tion kun mia filino…”. 


Sur balkono de la malnova Verkodomo antaŭ pentrostablo sidas grizhara viro. Pensiulo de sur la trotuaro salutas lin kaj supreniras por doni konsilon: “Pentru super tiuj flavfoliaj arboj aviadilon – ili ja ofte flugas je ĉi loko. Do vi povos nomi la pentraĵon “Aviadilo super la aŭtuno”. 





Poste mi eksciis, ke la pentristo estas filo de konata verkisto kaj ĉiutage alveturas ĉi tien el Moskvo. Ambaŭ estas malnovaj konatoj. En Peredelkino preskaŭ tute mankas hazardaj homoj kaj tio kreas unikan atmosferon – trankvilan kaj amikeman.

Muzeoj de Peredelkino
Apartan rakonton meritas muzeoj de Peredelkino. En tiu vilaĝo loĝis multaj famaj verkistoj, do ĉiam ekzistas dilemo: ĉu eternigi ilian memoron kun risko iom post iom transformi la vilaĝon al granda muzeo, aŭ konservi ĝian originan destinon kiel loko kie loĝas kaj kreas verkistoj. 


Oni strebas elteni iun balancon inter tiuj vojoj, do nun estis muzeiigitaj nur la kvar domoj – tiuj de Boris PasternakKornej ĈukovskijBulat Okuĝava kaj Jevgenij Jevtuŝenko. Ni vizitis la unuajn du.


La muzeo de Boris Pasternak troviĝas je kelkcentmetroj de la Verkodomoj. Ĝi bone konserviĝis, preskaŭ nenio ŝanĝiĝis de la tempo kiam tie loĝis tiu granda poeto kaj verkisto. 


La Nobelpremiito pri literaturo, li spertis grandegan premon de la soveta sistemo, ĉar ĉiuj komprenis ke tiun premion la verkisto ricevis unuavice pro sia romano “Doktoro Ĵivago”, tute malkongrua al la komunisma ideologio. 


Do li devis rifuzi akcepton de la premio. Krome li perdis du filojn – unu pereis en la Dua mondmilito kaj la dua, tre juna, vundiĝis dum skiado, eksuferis pro tio ostan tuberkulozon kaj mortis post kelkaj jaroj. Se mi aldonu, ke Boris Pasternak mem almenaŭ unufoje provis mortigi sin (pro malsukcesinta amrilato), tio komprenigos bildon de lia vivo.


Ekskursigis nin mezaĝa virino, kiu ne nur brile konas la vivon kaj kreadon de Pasternak, sed sincere amas lin, do ĉion iel klarigas kaj pardonas. Ŝi detale rakontis al ni pri plej gravaj okazaĵoj de lia familia kaj verkista vivo, montris aĵojn kaj interierojn, deklamis poemojn kaj poste volonte kaj vaste respondis al ĉiuj demandoj, eĉ plej flankaj. Vera profesiulino!


Samon mi povas diri pri ĉiĉerono en la Ĉukovskij-muzeo, kiu troviĝas tuj apud la Verkodoma tereno. Temas pri unu el plej famaj kaj ŝatataj rusaj verkistoj, do eĉ nun, kiam multaj kulturejoj plendas pri manko da vizitantoj, tiu muzeo havas atendovicon je 2,5 jaroj! Ĉu merite? Laŭ mi – jes. Jen nur kelkaj historioj el la buntega vivo de tiu homo.

Anekdotoj pri la infanverkisto
Ĉukovskij estis bastardo, naskita kiam lia patrino laboris ĉe riĉuloj. Helpanto de metiisto, li memstare lernis la anglan laŭ dugroŝa libreto kaj sukcese dungiĝis kiel raportisto de odesa gazeto en Britio. Kiam feliĉa Ĉukovskij alvenis Londonon kun juna edzino, li alparolis renkontitan policiston (laŭvorte kaj laŭlitere): “I am a writer” kaj tiam evidentiĝis, ke li tute ne konas la lingvon, aparte ties prononcon. Do li povis verki preskaŭ nenion, perlaboris malgrande kaj la edzino devis reveni al sia riĉa familio, kiu ĉiam konsideris tiun kuniĝon fuŝa ideo.


Iom post iom li tamen bone ellernis la lingvon kaj poste iĝis ne nur raportisto, poeto kaj verkisto, sed ankaŭ tradukisto. Lia domo plenas je libroj, el kiuj 80 % estas tiuj anglalingvaj. Tamen ĝis la fino de sia vivo li parolis angle tiel, ke lia amiko nomis tiun lingvaĵon “incredible English of Chukovsky”. Foje li partoprenis la akcepton ĉe la brita reĝo Georgo kaj malgraŭ ĉiuj antaŭavertoj tuj ĵetis sin por brakumi la monarĥon. Li ion rapide parolis, sed estis evidente ke la reĝo nenion komprenas. Kiel ĝentlemano, Georgo ekparolis en la franca pri neŭtralaj temoj – vetero, vidindaĵoj, ktp. Kaj ĉiuj ekvidis, ke la franca elparolo de la reĝo estas ne pli bona ol la angla de Ĉukovskij.


Li ofte provokis kaj eĉ ŝokis aliulojn per sia konduto kaj faris tion konscie. Pro troa postulemo de Ĉukovskij neniu sekretario eltenis pli ol 3-4 monatojn ĉe li. Tamen lasta el ili, Klara Izrailevna Lozovskaja, trovis certan modus vivendi kaj laboris kun Ĉukovskij dum lastaj 17 jaroj de lia vivo kaj poste multon faris por eternigi lian memoron.
Foje al dometo neatendite alvenis jungpioniroj kaj diris, ke ili volas konatiĝi kun la fama soveta verkisto. Ĉukovskij invitis ilin (kion li povus fari?) kaj poste demandis: “Ĉu vi scias, kiam estis abolita la servuteco en Rusio?” – “Jes, kamarado Ĉukovskij, en la 1861-a jaro” – “Tute ne, ne ĉie! Hej, Klaraĉo, iru al mi!” Sekretariino, kium jam konis regulojn de tiu ludo, humile rapidis al la mastro atendate ordonojn. “Demetu miajn botojn!” Senproteste ŝi plenumis tion kaj samhumile foriris. “Jen geknaboj – en mia domo la servuteco daŭre ne estas abolita!” Ĉu vi povas imagi vizaĝojn de la ŝokitaj jungpioniroj?


Ĉukovskij havis longan vivon – li mortis 85-jaraĝa. Kaj preskaŭ ĝisfine li laboris, ludis kaj blagis. Konserviĝis filmetoj, en kiuj oni povas vidi kiel la maljuna verkisto saltas ĉirkaŭ fajrego apud sia domo kaj infanoj apenaŭ postkuras lin. Tiuj festoj subnome “Fajregoj de Ĉukovskij” okazas nun ĉiujare forme de la literatura festivalo.
Libroj de Ĉukovskij estas multe eldonataj kaj reeldonataj, plejparte porinfanaj. Do malmultaj scias, ke li havis ankaŭ taglibron, kiun li daŭrigis dum preskaŭ tuta sia vivo (nun ĝi estas eldonita en tri volumoj kiel tre valora dokumento). Kaj nur fakuloj scias, ke Ĉukovskij mem konsideris sin unuavice ne verkisto (des pli porinfana), sed literatura kritikisto. En lia 15-voluma verkaro nur unu volumo konsistas el porinfanaj verkoj! Sed por milionoj da rusianoj li ĉiam estos la aŭtoro de brilegaj infanaj poemoj kaj ĉiu rusa infano konas la strofojn:

Muŝo, Muŝo, Zumobuŝo,
Ora ventro, glu-babuŝo!
Dum promen' sur kampa ter'
Ŝi rimarkas: jen - moner'!

Post la morto de la verkisto potenculoj planis detrui lian domon por forviŝi memoron pri la loko, kie kolektiĝis multaj disidentoj. Sed ŝatantoj de lia kreado defendis ĝin kaj atingis establon de la memormuzeo. Feliĉe, ĉu ne?

Verkistoj - la profesiaj kaj amatoraj
Tamen mi ja veturis al Peredelkino tra la duonon de la lando ne por amuziĝo, sed unuavice por lernado! Nu, verdire tio estis la oficiala versio. Mi supozis ke verkistaj seminarioj estos ne tre utilaj. Kaj mi pravis.
Fakte ĉio aspektis aranĝita laŭkure, senprepare kaj senorde. Verŝajne deko da verkistoj, antaŭlongaj konatoj, simple decidis: ho, tio ja estos provinculaĉuloj, do faru ion ajn – ĉio estos utila kaj miriga por tiuj kolĥozanoj. Do iu serioza pridiskutado kaj des pli lernado mankis. Dominis sola parolado aŭ malklara balbutado, sen iu ordo kaj celo krom pacigi definitan tiucele tempon.


La cefa ideologio de tiuj verkistoj – kaj temas pri aŭtoritatuloj de la ĉefaj verkistaj organizaĵoj – estas rusa naciismo. Ili multe parolas pri politiko kaj vivo ĝenerale, atendas aperon de la “ŝtateca ideo”, damnas Pussy Riot kiel “pupojn de satano” kaj samgrade malŝatas Vladimir Putin, komunismon kaj liberalan opozicion. Laŭ mia impreso, ili malbone konas realan vivon de simplaj homoj, egale malestimas komercistojn, ŝtatoficistojn kaj intelektulojn. Ordinara homo entute ne interesas ilin, do ili revas pri reapero de iu nebuleca "ŝtata ideo", kiu naskigos novajn homojn kaj aferojn, indaj je verkista laboro.


Kompreneble ili tre multe drinkas – same kiel preskaŭ ĉiuj rusaj artistoj. Vespere de la unua tago mi vojaĝis al Moskvo por renkontiĝi kun amikino (por tio necesis iri 15 minutojn ĝis fervojo kaj poste veturi dum 20 minutoj en elektrotrajno ĝis la metrostacio Kijevskaja; bileto kostas 26 rublojn – $0,84). Post reveni ĉirkaŭ la 12-a nokte mi ekvidis unu el ĉefaj verkistaj gvidantoj en akceptejo de la Verkodomo. Per unu mano li brakumis junulinon el Orenburgo, per la alia umadis en telero kun salato, kaj laŭte kriis ion malklaran – tute ebria. Kiam je la fina tria tago ni bankedis en la ĉefsidejo de Gazpromo, konata filozofo alvenis min kaj indigne diris: “Stano, ĉu vi vidis tion? Oni denove starigis por ni vodkon! Diable – ĝis kiom ni povas drinki ĝin?! Ni ja zorgu pri sia sano. Do – kie estas konjako!” Tiel mi komprenis la sanformulon de rusa verkisto: drinki dum tri tagoj vodkon kaj poste transiri al konjako. Poste plej verŝajne denove sekvos vodko.
Dum la bankedo, okazinta la duan tagon, kantis precipe verkistoj mem. Kaj ili ne estas kantistoj, kredu al mi. Kiam ekaŭdiĝis la kanto “Malantaŭ ni staras Putin kaj Stalingrado” mi diris al novaj konatoj, ke tempas foriri – alie sekurecservoj kaptos ĉiujn. Kompreneble mi ŝercis, sed daŭre elteni tion estus tute neeble. Do ni iris al siaj ĉambroj kie iom babilis kaj certe drinkis – ni ja ankaŭ esta rusaj verkistoj, kvankam nur komencantoj. Ĉu eternaj?

Senbedaŭre, adiaŭe
Tri tagoj en Peredelkino finiĝis. Ĉu mi bedaŭras pri perdita tempo? Tute ne. Mi ne perdis, mi trovis. Mi vidis interesajn lokojn, ekkonis interesajn aferojn, vidis kiel vivas kaj kion pensas nunaj verkistaj gvidantoj kaj eĉ aŭdis de ili kelkajn interesajn pensojn. Krome mi ekhavis almenaŭ unu novan konatinon – Polina Kuzakova. 26-jaraĝa ĵurnalistino el Orenburgo, ŝi verkas interesajn rakontojn – ne ĉiam maturajn, sed tute sincerajn kaj laŭ mi bonstilajn. Ni multe interparolis kaj poste iom korespondis. Adiaŭe ŝi donacis al mi sian libron, eldonitan de ŝia patro, kiu same kiel mi estras PR-sekcion el subfirmao de Gazpromo. Post mia rakonto pri la per-Esperanta vojaĝo al Vjetnamio ŝi diris, ke ŝajne tio estas interesa afero, eble lerninda.


Sed plej grave estas, ke mi konatiĝis kun Peredelkino – legenda loko, pri kiu ĉiuj rusianoj scias, sed preskaŭ neniu vizitis ĝin. Do mi estas unu el tre malmultaj feliĉuloj. Bona pravigo por milkilometra vojaĝo!

Comments