Alternativa kalendaro por Putin

Mi jam skribis antaŭnelonge pri la erotika kalendaro por la rusia ĉefministro (kaj eĉ estis blokita pro tiu publikado de naivaj administrantoj de la eŭropa servilo, kiuj ne povas diferencigi aŭtorajn verkojn kaj politikan propagandon:).
Baldaŭ aperis la alternativa kalendaro fare de studentinoj de la sama fakultato. Ili deklaris, ke ne ili ne permesos malhonorigi la honoran nomon de la fakultato.
Por ne esti denove blokita de (tro) laŭregulaj eŭropanoj, mi ne alŝutis bildojn, kiuj vi povas memstare rigardi laŭ supremenciita ligilo. Ĉi tie mi nur tradukas la subskribojn en la fotoj:
Kovrilo: "Vladimir Vladimiroviĉ, ni havas kelkajn demandojn..."
Januaro - Februaro: "Kiam oni liberigos Ĥodorkovskij?"
Marto - Aprilo: "Nu oni konsentas pri stultuloj, sed kio pri la vojoj?" (aludo al la fama rusa diraĵo, kutime atribuita al Nikolao Gogol: "En Rusio estas du plagoj - stultuloj kaj vojoj").
Majo - Junio: "Kiel inflacio influos koruptomonon?"
Julio - Aŭgusto: "Ĉu liberecon de kunvenoj ĉiam kaj ĉie?"
Septembro - Oktobro: "Kiu murdis Anna Politkovskaja?"
Novembro - Decembro: "Kiam sekva terora ago?"

Comments