Faktoj kontraŭ kredo: Aleksej Navalnij kaj liaj adeptoj

Al mia artikolo pri Nobel-premio pri paco aljuĝita al Dmitrij Muratov, aperinta en decembro 2021 en Monatoreagis rusia samideano, indignita je mia komparo de la premiita rusia ĵurnalisto kun opoziociulo Aleksej Navalnij, kiu ankaŭ estis kandidato je tiu ĉi prestiĝa distingo. Mi lasu flanken emociajn dirojn, proprajn al la adeptoj de Navalnij, kaj komentu nur pli-malpli gravajn elementojn de la publikigita teksto.

Adeptoj de la sankta batalanto
Mi ne hazarde uzis la vorton “adeptoj”, ja ĝuste tiel oni povas karakterizi plejparton de subtenantoj de tiu politikisto. Dum jaroj li forĝis sian taĉmenton de fideluloj kaj grave sukcesis. Plimulto de liaj adeptoj kredas ĉiun lian vorton kaj senpripense pretas plenumi la ordonojn. Ekzemple dum lasta parlamenta baloto ili obeeme voĉdonis por homoj kaj partioj, kiujn li listigis en siaj mesaĝoj – plejparte temis pri komunistoj kaj stalinistoj.


La ĉefa malavantaĝo de tiu strategio estas neevitebla limigo de la subtenantaro, ja plejparto de la homoj eĉ se ne emas al memstara profunda analizo, tamen eĉ malpli emas al blinda obeado. Ĉi-jare opoziciaj retejoj publikigis rezultojn de opinisondo, laŭ kiu eĉ en Moskvo, kiu tradicie estas la plej opoziciema urbo en Rusio, por Navalnij pretas voĉdoni... 5% de la homoj. Ili fiere menciis ke li estas “la dua plej populara politikisto en Moskvo” – post Vladimir Putin, por kiu pretas voĉdoni 33% de la moskvanoj.

Pro tio sola espero de Navalnij estas perforta enpotenciĝo, por kiu, kiel li diras, “sufiĉas unu procento de la aktiva loĝantaro”. Kian rilaton ĉio ĉi havas al demokratio – juĝu vi mem.

Mito pri la morto kaj resurekto
Kiel ĉiu (kvazaŭ)religia gvidanto Navalnij bezonas propran miton kaj li sukcesis ĝin krei. Li batalis kontraŭ drako forme de la ŝtato personigita de Putin, estis atakita de malicaj fortoj, preskaŭ mortis, sed mirakle resurektis, revenis por martiriĝi por sia sankta afero kaj ekde tiam estas turmentata kaj minacata, sed plu saviĝas mirakle kaj disvastigas siajn profetaĵojn al disĉiploj kaj la aliaj, ankoraŭ ne klerigitaj homoj.

La menciita adepto blinde kredas ĉiun elementon de tiu hagiografio kaj mencias ilin en sia teksto kvazaŭ nedubeblajn faktojn. Ekzemple li parolas pri “la provo de murdo de Navalnij fare de la rusiaj ŝtataj sekurecaj fortoj – veneniĝo per Noviĉok-veneno”. Mi memorigu malmultajn faktojn kiujn ni konas (ne supozas, nek konjektas) pri tiu evento.


Navalnij flugis en aviadilo kaj subite ekmalbonfartis. Post informiĝi pri tio piloto tuj petis urĝan alteriĝon, aviada sekureco (komplete kontrolata de FSB) tuj permesis tion. Al flugahveno rapide venis ambulanco, kuracisto faris injekton kiu stabiligis staton de la “atencito” kaj oni transportis lin al hospitalo, kiu tuj estis blokita de polico kaj FSB.

Aŭtoritatoj urĝe formis teamon el plej bonaj kuracistoj, kiuj konsultis lokajn kolegojn distance kaj baldaŭ venis per speciala flugo por partopreni la kuracadon persone. Post kiam stato de la paciento pliboniĝis, aŭtoritatoj en kelkaj tagoj aranĝis por li dokumentojn, kiuj ebligis transporti lin per speciala flugo al Germanio – malgraŭ ĉesigo de ĉiuj flugoj pro la pandemio. Se tiel rusiaj aŭtoritatoj provis murdi la opoziciulon, temas pri la plej mirinda atenco en la monda historio.

Cetere ĉio ĉi tute ne dubigas la aŭtoron, kiu asertas ke ankaŭ nun la vivo de lia heroo estas en danĝero, ĉar “Navalnij nun estas en la manoj de tiuj, kiuj provis mortigi lin”. La fakto ke tiuj maliculoj ne sukcesis plenumi sian intencon dum 10 monatoj de lia malliberigo tute ne ĝenas la adepton. Se li pravas, oni povas konkludi ke tutmondaj timoj je FSB estas grave troigitaj, ja tiu mirinda sekretservo ne kapablas mortigi en propra lando la senarman kaj sengardan opoziciulon, eĉ kiam li kuŝas senpova en komato aŭ estas en karcero. Evidente la Noviĉok-veneno efikas nur kontraŭ britaj katoj.

Banala naciismo
La aŭtoro neas ankaŭ naciismon de Navalnij. Por kompreni nivelon de prezentitaj argumentoj sufiĉas legi lian aserton ke enkonduko de viza reĝimo kun landoj de Centra Azio necesas por... “interalie, respekti la rajtojn de migrantoj”. Nazioj foje diris al judoj ke getoj estas starigataj por ilia sekureco, sed mi ne imagis ke oni povas ripeti tiaĵojn nuntempe.

Naciismaj konvinkoj de Navalnij estas tiom evidentaj ke sufiĉas kvinminuta serĉado en Interreto por kompreni tion – ekzemple en esperanta Vikicitaro, kien mi metis dekojn da liaj citaĵoj, kun rusa originalo, traduko kaj fontoindiko.


Li nomas sin “slava ŝovinisto” kaj plurfoje diris ke rusoj, ukrainoj kaj belorusoj estas frataj popoloj (tiurilate li samopinias kun prezidanto Putin). Ĉiuj aliaj popoloj por li dividiĝas je du grupoj: tolereblaj (aliaj etnoj de Rusio) aŭ forpelendaj (kaŭkazanoj kaj azianoj). Li ĉiam akuzas Putin pro tro milda traktado de la enmigrintoj kaj kaŭkazaj minoritatoj. Kion li proponas? Ni donu la vorton al Navalnij mem.

“[Doni] Aŭtomatan civitanecon de Rusio al ĉiuj rusoj kaj reprezentanrtoj de la etnoj, tradicie loĝantaj en Rusio kaj ne havantaj sian ŝtaton, post prezento de pasporto de Sovetunio (la sia aŭ de la gepatroj) kun sekcio "etno".” Li insistas pri la sovetiaj pasportoj ne pro nostalgia amo al Sovetunio, sed pro pure praktikaj konsideroj – en la rusiaj pasportoj mankas sekcio “etno”, do ne eblas klasifiki homojn kiel li deziras.


Li certe ne interesiĝas pri la rajtoj de enmigrintoj. Fakte li interesiĝas ne pri ĉiuj enmigrintoj kaj kvankam en okcidentaj regionoj de Rusio abundas alvenintoj el Moldavio kaj Ukrainio ilia ĉeesto tute ne zorgigas ilin – ja tio estas eŭropanoj, ne aĉaj azianoj aŭ kaŭkazanoj. Navalnij rekte diras ke li kontraŭas enmigradon el tiuj regionoj, ĉar li simple konsideras tiujn homojn fremduloj.

“Jen oni konstante al ni gurdas iun stultaĵon pri eŭraziismo kaj ke ni devas alporti ĉi tien ĉiujn el Meza Azio. Sed vi komuniku kun iu ajn uzbeko malpli ol 40 jarojn aĝa. Por li ĉu la rusoj, ĉu usonanoj, ĉu novzelandanoj. La rusan lingvon ili ĉiuj ne konas. Librojn ni legis malsamajn, filmojn ni spektis malsamajn, proverbojn ni havas malsamajn, valorojn kaj orientilojn ni havas malsamajn”.

Kiun solvon li proponas? Tre simplan – enkonduki vizan reĝimon por landoj de Meza Azio. Se li povus, li konstruus la muron kiel Donald Trump, sed bedaŭrinde la rusia landlimo estas tro longa: “...Usono konstruas muron kun Meksiko, kaj eĉ Obama voĉdonas por tiu ĉi muro kun Meksiko, kaj ĉe ni oni diras "Alveturu". Krome necesas kompreni, ke al ili alveturas (ja tio estas grava afero) homoj el Meksiko, kristanoj, kaj tamen el pli evoluinta lando. Al ni ĉi tien alveturas kampara loĝantaro el tre subevoluintaj mezaziaj landoj, ĉefe islamaj”.

Kion tamen fari kun la kaŭkazanoj – ja Norda Kaŭkazio estas parto de Rusio, do ne eblas starigi vizan reĝimon por rusiaj civitanoj. Navalnij trovis la solvon – deportado kaj apartigo laŭ ekzemplo de Israelo.


“Bedaŭrinde la tutan nordkaŭkazan socion kaj ĉiujn elitojn unuigas nur unu: deziro sekvi brutajn leĝojn kaj kutimojn... Per neniuj lecionoj pri toleremo kaj buĝetaj injektoj tio problemo solveblas. Ni ne povas normale vivi kun la popoloj, se tiuj popoloj mem deklaras, ke ili deziras vivi kiel bestoj. La demando pri kunvivado maturiĝis kaj supermaturiĝis... La teritorion apartigi ne necesas. Jure. Fakte ĝi jam estas apartigita. Simple necesas agnoski tiujn problemojn je la ŝtata nivelo... Mi ne alvokas apartigi ilin aŭ agnoski iliajn sendependecojn. La rusoj tie jam mankas. Eblas iuj variaĵoj de la israela sperto. De jure tio estas teritorio de Rusio, laŭ linio de [rivero] Tereko fortikigitaj areoj, ĉiuj alvenintaj al Rusio post 1991 interniĝas reen kun rekompenco de merkata kosto de la posedaĵoj. Kompleta sanitara kordono”.

Tamen mia oponanto pravas – Navalnij ne estas faŝisto. Li ĉiam ripetas ke li estas modera naciisto kaj komparas sin kun eŭropaj naciistoj – tiuj en Svislando, Francio, Aŭstrio ktp. Li ne postulas murdi aŭ deporti ĉiujn aziajn enmigrintojn kaj pretas kontentiĝi je nura asimilado. “Mi estas por asimilado, ne por deportado. Se oni deziras loĝi ĉi tie — estu ruso. Se bebo kreskis en Rusio, por kio li estu taĝiko? Li laŭvorte iĝu ruso. Ja alveturante Usonon la homoj plejparte iĝas usonanoj”. Ĉarmulo, ĉu ne? Feliĉe granda humanisto Andrej Saĥarov jam mortis kaj ne vidis al kiu ulo Eŭropa parlamento enmanigis la Saĥarov-premion.


Popoloj loĝantaj ekster Rusio malmulte interesas Navalnij. Nur foje li duonkaŝe mokas la nigrulojn – same malriĉajn kaj subedukitajn kiel enmigrintoj el Meza Azio.

En 2007 li interesiĝas en sia blogo, ĉu vere brita sciencisto James Watson estis akre kritikita pro lia aserto, ke la nigruloj havas malpli evoluintan intelekton? Liaj abonantoj abunde komentas la temon, konfirmante ke tio estas vero kaj ke la sciencisto pravas, ĉar rasoj vere estas malsame dotitaj je intelekto kaj pri la nigruloj tio eĉ ne dubindas.

En 2015 li publikigis en Tvitero memfoton de Obama kun ŝajne neŭtrala komento: “Obama estas mojosa ulo”. Sed liaj subtenantoj ne bezonas pli, ĉar ili pensas same kiel ilia gvidanto. “Simio!!!!!!” tekstis la unua komento. “Nun komenciĝos en la komentoj…” avertis la dua (kaj estis prava).


Sub publikaĵoj en lia blogo vi trovos amason da rasismaj eldiroj pri la freneziĝinta Usono, tro tolerema Eŭropo, pri islamana invado kaj arogaj nigruloj kiuj deziras nur rabi kaj manĝi. Tia pensamaniero propras al la rusia opozicio ĝenerale, ja temas pri eta burĝaro, kiu ĉiam penas gardi siajn poziciojn de malvantaĝuloj– ĉu temas pri grupoj sociaj, etnaj aŭ religiaj.

Post la murdo de George Floyd kaj sekvintaj eventoj la germana konzerno Audi eĉ nuligis reklaman kontrakton kun Ksenija Sobĉak, alia fama opozicia gvidanto, kiu partoprenis la lastan prezidentan baloton kaj ricevis 1,66% de la voĉoj. Ŝiaj rimarkoj pri mallaboremaj nigruloj, pretaj nur bruligi kaj rabi, estis tro akraj eĉ por tiom fervora batalanto kontraŭ Vladimir Putin.

Vi povas admiri strebon de Aleksej Navalnij rekonstrui la landon. Sed apenaŭ vi ŝatos tiun novan Rusion. Speciale se vi estas aziano, kaŭkazano, judo aŭ nigrulo.

Adiaŭ ratoj!
La aŭtoro diras ke naccisma movado en Rusio plu ekzistas kaj nur tiu direktita kontraŭ Putin estas detruita. Tio estas malvero. La fifama “Rusa Marŝo” kiu ĉiujare iris tra enmigrintaj kvartaloj de Moskvo, skandante naccismajn sloganojn kaj svingante flagojn kun svastiko, jam ne povas kolekti pli ol manplenon da partoprenantojn. Specialaj polico-sekcioj atentas ĉian alvokon al rasa aŭ etna diskriminacio kaj ĉiujare centoj da homoj trafas malliberejojn pro malamaj afiŝoj en sociaj retoj aŭ publika montrado de naziaj simboloj.


Do oni povas kompreni Navalnij kiu postulas liberigi ĉiujn kondamnitajn laŭ artikolo 282 de la Krima Kodekso de Rusio. Pri kio temas? “Instigado de malamo aŭ malamikeco kaj ankaŭ humiligado de la homa digno. Agoj, direktitaj je instigado de malamo aŭ malamikeco kaj ankaŭ je humiligado de digno de homo aŭ de grupoj da homoj surbaze de genro, raso, etno, lingvo, deveno, rilato al religio, kaj ankaŭ surbaze de aparteno al iu ajn socia grupo, faritaj publike aŭ kun uzado de amaskomunikiloj aŭ de informo-telekomunikaj retoj, inkluzive de Interreto”. Navalnij deziras nuligi ĝin kaj liberigi siajn amikojn-naciistojn. Laŭdinda intenco, ĉu ne?


La aŭtoro asertas ke naciismaj movadoj, kiuj subtenas Putin, plu ekzistas kaj iuj eĉ batalas flanke de separistoj en Donbaso. Tio estas tipa duonvero. Efektive kiam eksplodis milito en Donbaso al Ukrainio direktiĝis pluraj rusaj naciistoj. Iuj iris por “defendi rusojn” kune kun la separistoj. Aliaj iris por batali kontraŭ ilin, ĉar la ŝtatrenverso farita de ukrainaj naciistoj en 2014 esperigis ilin pri sekvonta kreado de la “unua blankula ŝtato” en Eŭropo.

Estas vero ke rusiaj aŭtoritatoj (pli ĝuste – sekretservoj) ne kontraŭis foriron de ambaŭ grupaĉoj. Se ratoj forlasas vian domon por mortigi unu la alian sur apuda kampo vi certe ne haltigos ilin, sendepende de ilia koloro, ĉu ne? Se esti sincera, ankaŭ mi ne tre bedaŭras ke anstataŭ ataki enmigrintojn kaj nigrulojn en Rusio tiuj bastardoj mortigas unu la alian en Ukrainio. Sukceson al ili!

Fabeloj kaj ciferoj
La aŭtoro senvalorigas ankaŭ karitatan agadon de la Nobel-premiito, danke al kiu estis savitaj miloj da grave malsanaj infanoj. Sekvante sian gvidanton li asertas ke tiaĵoj ne necesus, se oni ĝuste uzus la ŝtatan buĝeton, ja nun “grandegaj monrimedoj estas elspezataj por armiloj, propagando kaj multnombraj rezidejoj de Putin”. Tio estas tipa populisma deklaro, el kiuj fakte konsistas la tuta babilado de Navalnij – li fakte ne havas ekonomian aŭ politikan programon kaj nur gurdas: “Ni vivas malbone ĉar niaj regantoj ŝtelas. Enpotencigu min kaj mi ne ŝtelos!” Sub tiaj promesoj pasis lasta jarcento en Sudameriko, kie unu elokventa popolisto anstataŭis alian, post kelkaj jaroj sekvis puĉo aŭ ŝtatrenverso kaj poste venis nova babilulo dum la popolo iĝis ĉiam pli malriĉa kaj la ekonomio disfalis


Mi certas ke al eĉ iomete klera leganto, imaganta kostojn de raraj kuraciloj kaj altteknologia kuracado en lando kun 145 milionoj da loĝantoj, apenaŭ necesas diri ke neniuj rezidejoj sufiĉas por kovri regule tiajn elspezojn. Ĝuste pro tio karitatatj fondusoj ekzistas en la tuta mondo. En la riĉa Usono preskaŭ 30 milionoj da homoj tute ne havas sanasekuron, do ili ne povas ricevi eĉ bazajn medicinajn servojn, jam sen paroli pri multekosta kuracado. Ĉu pro tio ke Trump kaj Biden ŝtelis tro multe?

Mi ne scias kio instigis la aŭtoron paroli pri “grandegaj monrimedoj” elspezataj por armiloj kaj prezentos nur du ciferojn, sufiĉajn por ĉiu racia homo. Usono, kiu neniam estis atakita en sia ĉeftero kaj estas disigita de siaj precipaj kontraŭuloj per oceanoj, elspezas por militaj celoj 738 miliardojn da dolaroj jare. Rusio, kiu ofte estis atakita de siaj najbaroj kaj havas plej longan gardatan limon en la mondo (ĉefe kun la malstabila Meza Azio) elspezas por sia defendo 61,6 miliardojn, do 12-oble malpli. Milita buĝeto de Rusio estas malpli granda ol tiu de Britio (61,5) kaj ne multe superas tiun de Germanio (51,3), kiu havas duoble malpli grandan loĝantaron, 47-oble malpli grandan teritorion, ne havas nukleajn armilojn kaj situas meze de la paca Eŭropo, ĉirkaŭita de siaj aliancanoj.

Mi povus daŭrigi, sed ĉu tio vere necesas? Sankta kredo estas neŝanceligebla, do ne havas sencon prezenti argumentojn al la Navalnij-adeptoj. Por ĉiuj aliaj sufiĉas tiuj jam prezentitaj. Sapienti sat.

Comments

  1. Brile verkite. Dankon.
    Tamen, saĝaj kaj honestaj homoj ĉion komprenis jam delonge, kaj la ceteraj estas neinstrueblaj...

    ReplyDelete
  2. "li asertas ke tiaĵoj ne necesus, se oni ĝuste uzus la ŝtatan buĝeton, ja nun “grandegaj monrimedoj estas elspezataj por armiloj, propagando kaj multnombraj rezidejoj"
    "Tio estas tipa populisma deklaro, el kiuj fakte konsistas la tuta babilado de Navalnij"

    Tia sama "politiko" alvenis en Montenegro, kaj tiuj opoziciuloj kiuj venkis en 2020 ne sxangxis nenion krom la reganta strukturo (registraro, lernejestroj, laboristoj en sxtataj firmaoj ktp.)
    Mi dubas ke nuntempe malkontenta (kaj needukada) popolo povas vocxdoni por la "normala" nepopulista politiko. Mi mensogas..mi certas ke nuntempe nur populista (kaj sxovinista) "politiko" efikas..Ni bezonas radikajn sxangxojn precipe en edukado - sed tio ne eblas se uloj ne havas sekurecon (finansan kaj fizikan).
    Cetere, bonegan tekston kiel cxiam

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ne dankinde, kara. Mi samopinias, necesas koncentriĝi je la ŝanĝo de socio, kiu estas vera fonto de la problemoj. Ŝanĝi nomojn de ŝtatestroj aŭ institucioj pli facilas, sed efiko estas nula.

      Delete
  3. Mi eksciis pri la forpaso de Navalnij.
    Antaŭ tri jaroj ruso fluganta en rusa aviadilo de Rusio al Rusio estis venenita per rusa veneno. Nun la sama ruso, kondamnita al mallibereco de rusaj juĝistoj, estis en malliberejo en Rusio gardata de rusaj gardistoj kaj li mortis. Evidente kulpas la kolektiva Okcidento.

    ReplyDelete
    Replies
    1. En aviadilo estis preskaŭ cent homoj, sed neniu alia sentis tiun "venenon". La ulo malbonfartis, ĉar dum antaŭa tago tro diboĉis. Poste iuj "ekspertoj" trovis spurojn de veneno sur lia kalsono. Eĉ - sur la interna flanko. Sed kulpas persone Putin, ĉu ne?
      Ĉiu homo iam finfine mortas, precipe se havas malutilajn kutimojn. Sed por sencerbaj adorantoj de ĉio okcidenta ĉiam ĉio klaras. Plej simpla reago, kiel hundo en eksperimentoj de I.P.Pavlov...

      Delete
    2. Kara Valentin, mi tute konsentas. Putin estas la plej perfekta reganto kaj Rusio neniam povas fari ion malbonan. Ĉiuj, kiuj malkonsentas, estas okcidentaj agentoj kaj adorantoj de okcidento. Homaj rajtoj estas rusofobia elpensaĵo de la okcidento.

      Delete
    3. Vladimir, ĉu vi estas vere idioto aŭ nur ŝajnigas?
      Nu, diru, pri kiuj rajtoj temas. En kiu lando ŝtelo de multaj milionoj estas senpuna? Kaj preparo de armita ŝtatrenverso?
      Eble ekzistas ŝtatoj kie tute ne estas polico? Por ne limigi "liberon de persono"?
      Kial vi zorgas nur pri rajtoj por krimuloj, sed ne por honestaj homoj?

      Delete

Post a Comment