La abunde premiita filmo de la sudkorea reĝisoro Bong Joon-ho lasas impreson fortan kaj pezan. Mi ne scias kial oni nomas ĝin komedio (ec se nigra), ja ridi pri tio povas nur homo kun traŭmita cerbo – kiel unu el la ĉefaj herooj en finaj scenoj.
Du familioj – du historioj
La prezentata historio estas stranga, foje freneza. Ĝi komenciĝas de konatiĝo kun la familio Kim, konsistanta el la gepatroj kaj du iliaj gefiloj-adoleskuloj. Ili estas malriĉaj, veraj mizeruloj, loĝantaj en duonkelo (banĝiha) rande de Seulo. Ni vidas ilin en unu el plej malfacilaj tagoj, kiam eĉ poŝtelefonoj ne plu funkcias pro manko de mono, do perdiĝas lasta ŝanco trovi laboron, ja ankaŭ retkonekto malaperis.
Ili loĝas inter mallumo kaj malpuraĵoj kvazaŭ blatoj kaj estas plejaj malsuperuloj en la homa socia ĥierarĥio. En tiu biologia haveblas plejaj mizeruloj – ordinaraj blatoj, kiuj enloĝiĝis en ilia apartamento. En la unuaj kadroj ni vidas kiel la patro Ki-taek fingrobatas unu el blatoj, aroge grimpintan sur tablon kaj poste lasas fenestron malferma dum surstrata desinfektado por senpage mortigi siajn parazitojn.
Ĉio ŝanĝiĝas kiam al la junulo Ki-woo venas lia iama samlernejano. Li donacas al la familio ŝtonon (laŭdire riĉigan) kaj petas dum lia eksterlanda studado instrui la anglan al lia koramikino el riĉa familio kaj samtempe prizorgi ŝin, lian estontan fianĉinon. Tiel la unua Kim-familiano penetras en la familion Park kaj nestiĝas en ilia luksa domo.
Park similas al Kim kaj diferencas samtempe. Ankaŭ tiu familio konsistas el la gepatroj, junulino kaj knabeto, sed iliaj vivkondiĉoj kaj statuso estas tute malsamaj. La domo de Park estis konstruita de fama arkitekto, la patro estas sukcesa komercisto, ilian hejmon prizorgas mastrumantino, pasiginta tie plurajn jarojn, do ili vivas senzorge kaj trankvile.
Ki-woo rapide adaptiĝas en la domo kaj komencas enloĝigi tien siajn familianojn. Lia fratino venas kiel pentristo kaj artterapeŭto. Lia patro iĝas persona ŝoforo – anstataŭ antaŭa junulo, eksigita de la ruza junulino Ki-jung – tre efike kaj malhoneste. Lia patrino okupas lokon de la mastrumantino, ankaŭ subite eksigita – pro falsaj suspektoj, estigitaj de la sama ruzulino.
Sed lasta operaco iĝis turnopunkto de la tuta afero. La eksigita virino revenis kvazaŭ por preni el subterejo forgesitan aĵon, sed evidentiĝis ke temas pri ŝia edzo, kiu jam kvar jarojn sin kaŝas tie, evitante persekutojn de kreditoroj. Ŝi humile petas almenaŭ unufoje semajne lasi iom da manĝaĵoj por li, sed hazarde ekscias la veron. Komenciĝas ĉantaĝo, poste interbatiĝo, subita reveno de la mastroj, ŝajne sukcesa fino, sed...
La plej ŝokaj estas lastaj scenoj, kiam dum naskiĝtaga festeno de la juna Park, el la kelo elgrimpas la freneziĝinta subterano kaj kun kuireja tranĉilego enmane atakas ĉeestantojn. La juna ĉarmulino Ki-jung mortas surloke, la atakito pereas post kelkaj minutoj de la manoj de ŝia patro, pluraj vunditoj restas surkampe kaj la patro Ki-taek malaperas senspure. Nur fine ni ekscias ke li sin kaŝis en la sama subterejo kaj plu loĝas tie kvazaŭ blato.
Duobla paraziteco
Pri kio temas la filmo? Laŭ unua rigardo oni povas supozi, ke la reĝisoro simple montris al ni kiom danĝera povas esti senzorga enlaso de eksteruloj en sian vivon, ja malantaŭ respektinda fasado povas kaŝiĝi malica cinikemo. Tamen mi pensas ke la afero estas multe pli komplika kaj ambigua.
Kiuj estas la parazitoj? Ŝajnas ke la respondo estas evidenta – la Kim-familio. Sed kial? Malsame ol la samnomaj insektoj, ili ne nur sin nutris per sango de siaj mastroj, sed ankaŭ reciprokis ilin. Fakte ili estas la plej inteligentaj kaj lertaj homoj en la tuta filmo. Ki-woo perfekte konas la anglan, kion konfirmis ankaŭ lia lerneja amiko.
Ki-jung estas talenta dezajnistino kaj rapide sukcesis trovi komunan lingvon kun la ŝajne nebridebla knabeto, kiu obeis ŝin ekde la unua leciono. Ki-taek estas profesia ŝoforo, kies majstreco impresis la ĉefon. Jes, ili aspektas kiel parazitoj, alkroĉiĝintaj al siaj gastigantoj, pli ĝuste al iliaj riĉaĵoj, sed tiu komparo estas supraĵa, ja veraj parazitoj ĉiam nur konsumas kaj redonas neniam.
Tiun vorton oble pli meritas la familio Park. Ĝi loĝas en luksa domo, havas ĉion deziratan kaj zorgas pri nenio. Sed kial? Ĉu la familianoj havas iujn specialajn meritojn? Tute ne. La junulino estas tre simpla, ordinara adoleskulo, sen videblaj signoj de elstara intelekto aŭ iuj ajn talentoj. La patrino tute faras nenion, vegetante en tiu ŝika ĝardeno – senzorge kaj sencele.
Ŝajnas ke duontagon ŝi simple dormetas kaj alian tempon enuas. Ŝi havas nenian okupon ekstere kaj hejme scias nek mastrumi, nek kuiri. Solaj esceptoj estas la patro kaj fileto. La unua evidente estas sukcesa entreprenisto kaj almenaŭ laboras kaj la knabeto estas esplorema kaj vigla, do almenaŭ esperdona.
Oni povus diri, ke tio ne pravigas la nomon tiom bruskan kiel parazitoj. Mi ne konsentas. Oni povas rakonti fabelojn pri persisto kaj talentoj de la sukcesintoj, kiuj estis juste premiitaj kaj pri pigreco de la malriĉuloj, kiuj mem kulpas pri sia mizero. Sed la ciferoj montras malon. En la nuna mondo 1,8% de la loĝantaro posedas 86,4% de la riĉaĵoj. Kiel konstatis la rusia ekonomikisto Andrej Movĉan: “Ja kompreneblas ke kiam en socio malpli ol 0,1% de la loĝantaro prosperas koste de 99,9%, tio ne povas okazi nur pro tio, ke la malplimulto hazarde estas pli sukcesa aŭ ke ĝi “ludas” oble pli ol la aliaj”. Mi samopinias kun la fama entreprenisto, kiu samtempe estas sukcesa financisto kaj konvinkita dekstrulo.
Do la respondo estas evidenta: la parazitoj estas ne malriĉuloj, penetrintaj en la domon de Park, sed la familio Park mem. Nome ili elsuĉis monon el tiaj familioj kiel Kim por plenigi sian supervivon – luksan ekstere kaj esence malplenan. Mono venas al ili tiom facile, ke ili eĉ ne rimarkas tion, nek pensas pri ĝiaj fontoj. “Vere, mono laslatempe abundis” kun ioma miro agnoskas la Park-patrino, post unuafoje ekpensi pri tio. Ili mem povas esti ĉarmaj kaj persone senkulpaj, sed danke al la kripleco de ekonomia kaj soca sistemoj ili nevole iĝis parazitoj – same kiel la familio Kim iĝis mizeruloj malgraŭ iliaj abundaj scioj kaj intelekto.
Mi diros eĉ pli – la familio Park estas parazitoj duoblaj. Krom suĉi sangon el malriĉaj samlandanoj, ili penas alkroĉiĝi al aliaj mastroj, kiujn ili konsideras pli altaj – temas pri Usono. Tra la filmo senteblas ilia admiro pri ĉio usona. Ili mem dezirus iĝi usonanoj, sed tio ne eblas, almenaŭ ne tuj. Ilia filino lernas la anglan. La dungita instruisto gajnas sian postenon grandparte danke al memfarita atestilo de usona universitato kaj en la domo de Park tuj ricevas anglan nomon (“Vi nomiĝos Kevin”). Kiam li rekomendas al ili “artterapeŭton” (do sian fratinon), li ankaŭ referencas al la usona edukado (“Jessica... Mi ne povas rememori ŝian korean nomon”).
Sur la nomkarto de la “elita klubo”, kiu rekomendos al la patro Park novan mastrumantinon estas skribite The Care – nur la angla nomo povas garantii elstaran kvaliton. Pli ĝuste, la nomo usona, ja aliaj landoj eĉ ne menciiĝas en la filmo. “Ĉu pluvo ne povos liki en la tendon?” demandas zorgita patro post vidi sian fileton tendumi apud la domo. “Ne! Ni mendis ĝin el Usono!” certigas la patrino. Usono – jen loko, al kiu necesas strebi kaj kiu imitendas por ĉiu parazito... pardonon – sukcesa homo.
Kulpuloj senkulpaj
Ĉu la familio Kim kulpas pri iliaj trompoj kaj manipuladoj? Sendube. Kaj ili estis punitaj pro tio eĉ antaŭ la murdo de la talenta junulino. Post kiam ili fermis en la subterejo la eksan mastrumantinon kaj ŝian edzon, la ĉielo malfermiĝis kaj elverŝis sur iliajn kapojn oceanojn da akvo – veran diluvon kiel punon kontraŭ ĉiuj pekoj. Malpuraj kaj timigitaj ili revenis al sia duonkelo, kurante ĉiam pli malsupren laŭ ŝtuparoj kaj deklivoj – revenante al siaj radikoj ĉe malsupro de la socia ŝtuparo por fine saviĝi en sporthalo, transformita je la nova arkeo.
Ĉu ili estas monstroj? Certe ne. Tion montras ke eĉ al siaj kontraŭuloj, fermitaj en la subterejo, ili intencis alporti manĝaĵojn kaj la patro elspiris kun senpeziĝo post vidi ke la eksa mastrumantino vivas post terura falo sur ŝtuparo.
Ili simple alkutimiĝis vidi sin rande de la mondo, eksteruloj kiujn neniu rimarkas kaj pri kiuj neniu zorgas. “Ne pensu pri ili, vi devas zorgi pri ni, nur pri ni!” memorigas la ebriiĝinta Ki-jung al patro Ki-taek. Rimarkindas ke li militservis kaj evidente eĉ partoprenis militon, do dum la menciita diluvo la unua aĵo kiun li klopodas savi estas lia medalo en ligna skatolo surmure. Ankaŭ lia filo Ki-woo plenumis sian armean devon. Ili donis al la socio ĉion, sed ricevis nenion responde. Ĉu mirindas, ke ili ne plu zorgas pri tio socio, kiu esta la plej granda parazito en ilia vivo?
Same ne estas monstroj la familio de Park. Ili simple sekvis vivovojon, preparitan de la socio kaj cirkonstancoj. La Park-patro komercis kaj sukcesis. La Kim-patro komercis kaj fiaskis – same kiel la subtereja ekzilito. Estas simbole ke ambaŭ malfermis tajvanajn manĝejojn, do similaj vojoj kondukis ilin subteren.
Neniu kulpas persone kaj nenio ŝanĝeblas fare de individuo. Necesas ŝanĝi la tutan sistemon, kiu transformas homojn en parazitojn kaj blatojn – jen la ĉefa leciono de la filmo.
Comments
Post a Comment