Pri kio silentas Greta Thunberg

Du miaj antaŭaj artikoloj, dediĉitaj al Greta Thunberg – pli ĝuste al ekonomia flanko de la problemo kaj lerta manipulado, kies pajlopupo ŝi iĝis – estigis viglan reagon, ofte kritikan. “Kial vi mokas la infanon? Ŝi ja nur diras, ke la plenkreskuloj faras nenion!” Evidente necesas klarigi la aferon pli profunde. 

Mirakla infano 
Unue mi diru, ke ne ŝi estas ne infano. Ŝi aspektas infanece, kio grave kontribuis al ŝia populareco en Eŭropo, en kies kulturo dum jarmiloj la mito pri “mirakla infano” – savonto de la mondo. Tamen reale temas pri la junulino preskaŭ 17-jara, kiu post nur unu jaro estos jam plenrajta plenkreskulo, do povos voĉdoni, kandidatiĝi kaj militservi. Ŝi laŭ propra volo iĝis la publika persono, do neeviteble devas subiĝi al ĉiuj sekvoj de sia decido, inkluzive esti kritikata kaj foje eĉ mokata. 


Cetere mi mem neniam mokis tiun junulinon, ĉar tio simple ne havas sencon. Ŝi mem estas nenio interesa – nura tipa adoleskanto, ribelanta kontraŭ la plenkreskuloj kaj postulanta tujan kontentigon de siaj postuloj. La plej bona pruvo estas la formo de protesto, kiun ŝi elektis – lerneja striko. Nur infano povas pensi, ke li lernas por siaj gepatroj, do povas puni ilin, neglektante sian propran edukadon.
Sed ni estas plenkreskuloj, jam trapasintaj propran adoleskon kaj spertintaj adoleskan ribelemon de siaj idoj, do povas kaj devas konduti pli saĝe ol tiu junulino, kiu ĝis nun prezentis eĉ ne unu rimarkindan ideon aŭ proponon. 


Sed la naturo ne toleras vakuon, do anstataŭ la naiva svedino tiun malplenon jam lerte plenigas la politikistoj – la samaj, kiuj laŭdire devas timi kaj malamegi ŝin. Dum ŝi skoldas ilin en pintokunvenoj, ili nur ridetas kaj aplaŭdas. Kial? Ĉar ŝi venis ĝustatempe, iĝis populara kaj havas nulan programon. Do temas pri ideala pajlopupo por manipulado. 

Senpova maliculo
Por kompreni kiel tio funkcias, ni lasu la svedan naivulinon flanken kaj iru al tio, kion Karlo Markso prave nomis la bazo de ĉiuj sociaj kaj politikaj procezoj, do al ekonomio. 
La homa agado neeviteble damaĝas la medion kaj ignori tion povas nur stultulo aŭ infano senrespondeca. Vojaĝi trans la oceanojn sur velŝipoj povas nur riĉuloj aŭ ekologiaj aktivuloj, kies vojaĝojn pagas aliuloj. Ĉiuj alternativoj al la fosilaj brulaĵoj kiel nafto kaj gaso post jardekoj da abunda ŝtata financado estas ankoraŭ tiom neefikaj, ke povas ekzisti nur danke al ŝtataj subvencioj. La kampanjo de Greta kaj ŝiaj subtenantoj certe helpos altigi tiujn sumojn kaj transdoni pli da popola mono al la privataj firmaoj, sed la rezulto estos la sama. Krome la flavveŝta ribelo en Francio jam montris, ke la ordinara popolo ne pretas pagi tiujn kostojn dum pagigi la korporaciojn ĝis nun sukcesis eĉ ne unu registaro. 


Pro tio facile kompreneblas kial la komerca elito kaj ligita al ĝi politikistaro ne timas la svedan junulinon. Ŝi ja fakte helpas plenigi iliajn poŝojn per la mono de siaj gepatroj, kio ĉiam estas bonvena afero. Sed kial ankaŭ la ŝtatestroj de la okcidentaj landoj bonvenigas ŝin? Ja ŝia akuza fingro estas direktita al ili kaj ŝiaj paroloj estas ekstreme akraj? 


Por kompreni tion necesas rigardi la aferon de supre – kiel vidas ĝin la ŝtatestroj mem. Kolera kritikado, eĉ insultado, akompanas ilin dum tuta politika kariero, do ili traktas tiun babiladon same indiferente kiel psikiatro ignoranta delirajn sakraĵojn de frenezulo. Malicaj grimacoj de la junulino, kies sola armilo estas nevizitado de lernejo, povas amuzi Donald Trump kaj Angela Merkel, sed certe ne timigi. Malsame ol ŝi, ili pensas pri la ekonomio, kaj vidas ke tiukampe ŝi estas tre utila por ili. 

Profitaj ludoj 
Por kompreni ilian pensiron necesas rigardi kiel evoluis la ekonomio mondskale en lastaj jardekoj. La plej grava (niakaze) ŝanĝo estis totala malindustriiĝo de la evoluintaj landoj, kiuj translokis siajn produktejojn, foje tutajn industriojn al la landoj subevoluintaj – ĉefe al Ĉinio. Tio okazis pro pure ekonomiaj kialoj – tutmondiĝo igis la kapitalon flua kaj moviĝema, serĉanta plej altan profiton jam ne landskale, sed tutmonde. Do ĝi produktas plejparte tie, kie haveblas malmultekosta laborforto, malaltaj impostoj kaj minimuma ŝtata kontrolado. 
Ekde la 1980-aj jaroj la ĉefa mondproduktejo iĝis Ĉinio. Apenaŭ estus grava troigo diri, ke la nuntempan ĉinan industrion kreis eksterlandaj kapitalistoj (ĉefe usonaj), kiuj pumpis en ĝin miliardojn da dolaroj (feliĉe la usona monprintilo funkcias senhalte). Plej aktive investis komercistoj, ligitaj al novaj teknologioj, komputado ktp. – la tradiciaj subtenanoj de la Demokratia partio en Usono. 


La plej bona ekzemplo estas Apple, kies elektronikaĵoj estas preskaŭ senescepte produktataj en ĉinaj fabrikoj. Oni povas admiri Steve Jobs kaj aliajn inteligentajn ĉarmulojn, sed en Ĉinio ili kreis kaj dum jardekoj subtenis veran inferon, en kiu laboregis kaj mortis centmiloj da laboristoj. Oni iom priatentis la aferon post ondo de sinmortigoj de laboristoj de Foxconn, ĉina liveranto de Apple, en 2010, sed ĉu sekvis iu reago? Apple faris nenion kaj plu insistis pagi groŝojn de siaj profitoj, do Foxconn reagis same cinike, instalinte ferajn kradojn sub la fenestroj – por ke laboristoj ne plu forsaltu el ili. 

Foxconn reagis al sinmortigoj

Ni ĉiuj observis kaj spertis striktigon de leĝoj kaj reguloj rilate la aŭtorajn rajtojn. Ĉu la ŝtato subite ekzorgis pri la artistoj kaj verkistoj? Kompreneble ne. La sola celo de ĉiuj ĉi ardaj klopodoj, ofte rande de frenezo, estas protekti profitojn de la menciitaj novteknologiaj kapitalistoj, kiuj ne plu produktas memstare kaj rikoltas profiton nur kiel posedantoj de la teknologioj. Danke al tio ili sukcesis dum jardekoj subteni tiun malekvilibron, kadre de kiu ĉinaj (barataj, afrikaj ktp) laboristoj ricevis nur mizeran procentaĵon de la kostoj de siaj varoj, dum plejparton forprenadis la posedantoj de altteknologiaj paperoj. 


En tiu situacio malgajnis nur la tradiciaj industrioj kaj ligitaj al ili kapitalistoj – subtenantoj de la Respublika partio en Usono. Ili devis konkurenci kun ĉipaj ĉinaj varoj kaj ne povis rekompenci tiujn perdojn per translokado de siaj produktejoj – ja ili ne havis atuton forme de altteknologiaj licencoj, ebligantaj kontroli ilin kaj forpreni superprofiton. Ili grumblis, sed toleris tion, ja ankaŭ ili gajnis profiton, mendante ĉipajn elementojn de siaj varoj en Azio.  Tiu ludo daŭris dum jardekoj. 

Kovardaj ĉinoj 
Sed lastatempe ĉio ŝanĝiĝis. La kovardaj ĉinoj rompis la ĉefan ludregulon kaj komencis memstare krei teknologiojn kaj apliki ilin en siaj propraj varoj. Katastrofo! Ja tiukaze la eŭropaj kaj usonaj kapitalistoj gajnas nenion, eĉ pli – ili riskas cedi siajn merkatojn al pli konkurenckapablaj ĉinoj. Simbolo de tiu ĉi danĝero iĝis Huawei – la altteknologia kompanio, kiu atakis sanktejon de la okcidenta kapitalismo – telekomunikadon – kaj kaptis grandan ĝian parton. 


La kapitalistoj estas gento oble pli saĝa ol babilemaj maldekstruloj, do ili rapide unuiĝis, forgesinte pri alikampaj kvereloj kaj deklaris unuvoĉe: necesas haltigi Ĉinion! Nun tio estas la sola afero, pri kiu samopinias kaj kunlaboras la demokratoj kaj la respublikanoj en Usono. Ja ambaŭ partioj estas nuraj reprezentantoj de granda kapitalo kaj la ĉina leviĝo minacas ambaŭ ĝiajn flankojn. 


Ekflamis la fifama usono-ĉina doganimposta milito, kiun ni observas jam dum kelkaj monatoj kaj kiu evidente transformiĝos je la milito centjara. Rimarkindas la publika forpelo kaj (preskaŭ okazinta) ekzekuto de Huawei – enkorpigo de la ĉina teknologia progreso. Forĵetinte tradician babiladon pri la libera merkato kaj egalrajta konkurenco, la usonanoj aplikis la plej krudan perforton por forĵeti la kompanion ne nur el Usono, sed ankaŭ el Nov-Zelando, Britio, Germanio kaj aliaj vasalaj landoj. 


Kompreneble ambaŭ flankoj suferas perdojn. La ordinaraj usonanoj devas pagi ĝis je 25% pli kontraŭ la ĉinaj varoj, al kiuj ili jam alkutimiĝis. Sed ili havas alternativon forme de la usonaj analogoj kaj rekompencon forme de kreskanta nombro de laborlokoj – ja produktejoj revenas al Usono. Nedubebla malkresko de senlaboreco estas nura flankefiko de la kapitalistaj konfrontiĝoj, tamen ĝi helpos al Donald Trump reelektiĝi kaj daŭrigi sian batalon je la gloro de siaj vera dunganto – granda kapitalo. 
“Sed kiel ĉio ĉi rilatas al la klimata problemo?” demandos vi. Rekte kaj senpere. 


Kulpulo torvita! 
“En la milito ĉiuj rimedoj taŭgas” diras la cinika regulo kaj la politikaj militoj plene konfirmas ĝin. La propagando estas la plej forta el nemorgitaj armiloj kaj la Okcidento scias ĝuste apliki ĝin. 
Ekde la 1990-aj jaroj ni ĉiam pli multe aŭdis pri la fieraj tibetanoj, suferantaj sub la ĉina jugo. Ideo pri nobla sovaĝulo vivas en la okcidentaj mensoj ekde la 17-a jarcento kaj ju pli granda estas distanco, des pli bela estas la imagita bildo. Rusio spertis tion dum la milito en Ĉeĉenio, kiam la okcidentaj amaskomunikiloj prezentis la islamistojn kiel batalantojn por libereco de sia montara landeto. Post kiam ili masakris 186 infanojn en Beslano, la bildo iom makuliĝis, tamen eĉ tiam unu eŭropa gazeto nomis la teroristojn “disidentoj” – kvazaŭ ili ne torturis kaj murdis infanojn, sed manifestaciis pace kun afiŝoj enmane. 

Specfortulo elportas bebon el la lernejo. Beslano, Rusio.

Por premi Ĉinion oni elektis Tibeton, ja temas pri granda regiono lime de Barato (geopolitika rivalo de Ĉinio) kaj budhismo estas populara en la okcidentaj landoj, preskaŭ komplete perdintaj siajn proprajn spiritajn tradiciojn kaj kredojn. Oni senĉese gurdis pri la nacia subpremado kaj montris la “ridetantan anĝelon” kiel oni baptis la dalaj-lamaon. Apenaŭ iu rakontis pri kontraŭĉinaj pogromoj, dum kiuj “ĉarmaj kaj pacemaj” tibetaj budhanoj buĉis lokajn ĉinojn kaj bruligis ilin vivaj en iliaj domoj. 

Kontraŭĉinaj pogromoj. Tibeto, Ĉinio.

Sed tiu historio jam tedis la aŭskultantojn. Krome necesis iom plibonigi la bildon de Usono mem, kiu jam dudek jarojn senĉese atakas islamajn landojn, mortiginte centmilojn da islamanoj. Ĉu ĝi iĝu ilia protektanto? Subite la amaskomunikilojn inundis rakontoj pri la ujguroj – fieraj islamanoj, kiuj loĝas trans dezerto (denove lime de Barato) kaj estas persekutataj rande de genocido. Ĉu tio hazarde koincidis kun ekflamo de la usono-ĉina doganimposta milito? 
Sed ne ĉiuj kompatas la islamanojn (ili ja estas terorismaj diabloj, kiel gurdis la propagando dum jardekoj), do estus bone trovi alian, pli komune akcepteblan viktimon… Kaj en tiu monento aperas Greta. “Kion vi faris por haltigi la ekologian katastrofon?!” severe demandas la junulino. 


Malgraŭ la fabeloj, disvastigataj de ŝiaj subtenantoj, en lastaj jardekoj oni faris multon. Emisiado de poluaĵoj en Eŭropo reduktiĝis kaj la ciferoj klare pruvas tion: sulfuroksido – je 91% (ekde 1990), karbonmonoksido – 69%, ne-metanaj kemiaĵoj – 62%, amonio – 23%, pezaj metaloj kaj dioksinoj – 65%. Neniam en lastaj jardekoj aero en la eŭropaj urboj estis tiom pura kiel nun. 


Do estos facile repuŝi la akuzan fingron de la kolera junulino, pli ĝuste alidrektigi ĝin – al Ĉinio! “Ni faras ĉion eblan kaj certe klopodos fari pli, sed rigardu kion faras la ĉinoj – ili detruas le medion, nuligante niajn klopodojn!” – kredu min, baldaŭ vi aŭdos tiujn ĉi vortojn. Ili plenigos gazetajn paĝojn, zumos en televidaj elsendoj kaj estos regurdataj de milionoj da ekologiaj aktivuloj, kutimaj konduti kiel obeema ŝafaro, kiu ŝatas bleki kolere, sed ĉiam lasas gvidi sin al stalo. 


Vane la ĉinoj klopodos pravigi sin, klarigante ke ili produktas la varojn ĉefe por Eŭropo kaj Nordameriko, kaj ke nome la okcidentaj konzernoj insistas je minimumaj prezoj, minacante kaze de plikostiĝo transloki siajn mendojn al aliaj landoj. Mi mem vidis en Ĉinio ruinojn de fabrikoj, detruitaj kiel ekologie danĝeraj kaj ricevis invitilojn al foiroj, dum kiuj oni forvendis iliajn aparatojn – ne plu uzeblajn en Ĉinio pro pli striktaj ekologiaj postuloj. 


Sed plejparte tio signifis nur, ke la ekologie detruaj produktejoj translokiĝas al Vjetnamio, Laoso, Bangladeŝo, Kamboĝo kaj aliaj landoj, kies registaroj preferas pensi pri ne pri glaĉeroj en Islando, sed kiel nutri siajn civitanojn hodiaŭ kaj certe nur kaposvingas observante riĉulajn idiotismojn kiel velŝipa promenado anstataŭ aviadila flugo. Logiko de la merkato estas simpla: se produktanto kreskigas siajn elspezojn, la konsumanto devas pagi pli altan prezon. Sed ĉu la adorantoj de Greta pretas fari tion? 

Sinkanta ŝipo 
Mi plurfoje vidis bildon, en kiu la sveda junulino estas prezentata kiel rifuzata savinto – ŝi direktas manon al preteriranta ŝipo kaj krias al ĝia kapitano: “Vi havas truon!”, kion tiu sencerbe ignoras. La bildo estas ege populara kaj samskale trompa. 


Unue, ĉar ni ĉiuj havas unusolan ŝipon, do neniu povas stari flanke kaj doni konsilojn. La ekologiaj problemoj povas esti solvataj mondskale aŭ nesolvataj komplete. 
Due, ĉar malsame ol en la ŝipo, en la mondo ne ekzistas unusola kapitano alparolebla. Nia terglobo estas dividita je ducent pecoj kaj ĉiu havas sian propran kapitanon, kies tasko estas pensi unuavice pri siaj propraj “pasaĝeroj”, kiuj tiucele elektis lin. Se li ne faras tion – ili venĝas, ribelante kiel la flavveŝtuloj en Francio.
Trie kaj plej grave – nia mondo-ŝipo, same kiel tiu reala, estas dividita je klasoj kaj ĉiu klaso havas sian kapitanon.


Por klarigi la aferon ni akceptu la katastrofajn prognozojn de Greta. Kion ŝi faras? Post rimarki ke la ŝipo sinkas, ŝi ekkriis: “Ni sinkas! Haltigu la sinkadon tuj! Mi ne plu lernos ĝi vi faros tion!” Al ŝi aliĝas ĉiam pli grandaj grupoj da ŝiaj samklasanoj, komforte navigantaj sur la ferdeko de la unua klaso. Ili marŝas laŭ sia pura ferdeko, manifestacias en siaj bonaj vestoj kaj krias senĉese: “Ni kontraŭas la sinkadon!” Ĉu vi imagas ŝipon, kiu danke al tiaj krioj iĝus pli stabila? Kompreneble ne, do la efiko de ilia tumultado estas nula. 
Tamen la kapitanoj atentas ilin kaj, iuj el ili, kiel homoj pli saĝaj, elbuŝigas tiom nedezirindajn vortojn|: “La problemo estas ke nia ŝipo estas tro peza, ĝi simple ne povas elteni ĉion. Ni devas ion forĵeti al la maro. Necesas ion oferi”. Komenciĝas kapitana kunveno, dum kiu la unuaklasaj kapitanoj proponas “justan solvon”: ĉiu pasaĝero forĵetu po unu valizo. “Sed vi havas po kvin dum ni havas nur du kaj unu el ili ni portas por vi! ” indignas la triaklasaj pasaĝeroj. La kapitanoj de la unua klaso ŝultrolevas kaj revenas al la protestanta amaso: “Nu, kion fari, ni ne sukcesis interkonsenti. La triaranga ferdeko rifuzas partopreni en la komuna afero”. Kaj la manipulata amaso obeeme hurlas: “Honton al ili!” 


Ĉu la alegorio estas klara? Bone, mi diru pli rekte: se la subtenantoj de Greta deziras vidi veran detruinton de la medio ili simple rigardu la spegulon. Nek la miliarduloj (tro malmultnombraj), nek malriĉuloj (tro malriĉaj), sed nome la bonfarta meza klaso de Eŭropo kaj Nordameriko neniigas la mondon, vorante ĝiajn resursojn. Ĉu vi scias ke fabrikado de unu T-ĉemizo konsumas 2700 litrojn da akvo? Kiom da T-ĉemizoj vi havas? Kaj nun apliku la saman logikon al ĉiuj viaj posedaĵoj. Ĉu vi vidas, kiu estas la kulpulo? Ankoraŭ ne? Bone, jen iom pli da ciferoj. 
La plej fama ekologia indico, uzata por mezuri damaĝon fare de la homo rilate medion, estas la ekologia premsigno. Ju pli granda ĝi estas, des pli da naturaj resursoj konsumas respektiva lando. Ĉu vi scias kiu lando okupas la unuan lokon en tiu ĉi listo? Tio estas ne la danĝera Ĉinio, nek la senrespondeca Barato, sed la ĉarma kaj ŝajne tiom ekologiamika… Luksemburgio! Kanado, en kiu duonmiliono da homoj ĵus marŝis “por la klimato” okupas la 6-an lokon – tuj post Usono. Eĉ Svedio, donacinta al la mondo mirindan junulionon kaj tiom fama pri sia ekologia fervoro, okupas la 15-an lokon – apud Belgio kaj Estonio. 


Sed kie troviĝas la pekokaproj, al kiuj direktiĝas ĉies akuzaj rigardoj? Ĉinio okupas la 71-an lokon, Barato la 164-an kaj eĉ Rusio, elminiganta nafton kaj gason por la tuta Eŭropo, troviĝas en la 28-a loko – inter Sud-Koreio kaj la Kajmanaj insuloj. Ĉu necesas pliaj pruvoj de la okcidenta hipokriteco? Se vi ankoraŭ bezonas ilin, simple rigardu fotojn fare de NASA kaj konkludojn de ĝiaj fakuloj: ekde la 1990-aj jaroj neniam nia planedo estis tiom verda kiel nun. Kaj plej grande al tiu progreso kontribuis du landoj – Ĉinio kaj Barato. 

Kion fari? 
“Bone”, diros la laca leganto. “Eble vi pravas, sed nur pli gravas alia afero – decidi kion ni faru por solvi la problemon”. Ni trapasis la plej gravan etapon – faris diagnozon. Nun necesas transiri al la kuracado. Se vere temas pri katastrofo, terapio ne plu efikos. Necesas kirurgia enmiksiĝo – drasta kaj radikala. 
Por apliki ĝin necesas ke la socio kaj politikistoj agadu kune kaj ĉiu flanko estu preta al oferoj kaj komprenu ke ili estos tre gravaj. Rilate Eŭropon tio povas esti tri paŝoj. 
Unue, necesas transigi ĉiujn aŭtojn de benzino kaj dizelo al tergaso. La teknologioj jam pretas kaj teknike eblas fari tion en kelkaj jaroj – necesas nur forgesi pri politikaj ludoj kaj ekpensi pri la planedo. Tio estas ne fabela savrimedo kiel elektraj aŭtoj aŭ sunpaneloj, do ĝi aspektas malpli bele kaj temas pri la kondamnindaj fosilaĵoj. Sed tia estas reala vivo, en kiu oni kutime elektas ne inter bona varianto kaj malbona, sed inter pli kaj malpli malbona. 


Mi aldonu, ke la sciencistoj pagitaj de fuelkompanioj povas iom ajn longe babili pri neefikeco de tiu ĉi solvo, sed ĉiu kiu staris apud la aŭto konsumanta fuelon kaj tiu uzanta gason, propraokule vidis kaj proprapulme spetis la diferencon. Tio oble purigos aeron en nur kelkaj jaroj kaj donos al Eŭropo tempon (kaj monon) por evoluigo de alternativaj teknologioj. Samtempe estos kreitaj dekmiloj da laborlokoj en konstruado kaj priservado de koncernaj instalaĵoj. 
Due, necesas eldoni regulon, permesantan vendi en la eŭropa merkato nur varojn, kiuj havas ekologian certigilon, konfirmantan ke ili estis produktitaj kun aprobebla (minimuma) damaĝo al la medio. Kaj tiu damaĝo devas esti spurata laŭ tuta produktoĉeno – de plasta kovrilo por telefono ĝis raraj metaloj, el kiuj estas farita ĝia akumulilo. Tio aŭtomate igos la fabrikantojn transiri al ekologiŝparaj teknologioj. Prezoj kompreneble obliĝos, sed tio helpos fari la trian paŝon. 


Trie, ĉiu eŭropano devas draste kaj radikale redukti sian konsumadon. Havi kvin ĉemizojn anstataŭ dek, uzi telefonon kvin jarojn anstataŭ du, ripari paneintajn teknikaĵojn anstataŭ aĉeti la novajn ktp. Ĉu vi ne ŝatas tian vivstilon? Ne gravas – ekde nun vi devos sekvi ĝin. Forgesu pri kvin valizoj por la unua klaso – ĉiuj havas po unu, alikaze la ŝipo sinkos malgraŭ ĉiuj marŝoj, strikoj kaj histerioj surpodiaj. 
Tiu ĉi paŝo estas la plej komplika ne nur pro alkutimiĝo de la bonfartaj eŭropanoj kaj nordamerikanoj al la konsumisma vistilo, sed ĉefe pro tio ke ĝi grave damaĝos la kapitalisman sistemon. Ni ja konsumas ne por ni mem, ni konsumas por subteni kaj kreskigi la maŝinon de produktado, kiu produktas varojn (kvazaŭ necesajn) por ni kaj riĉaĵojn (kvazaŭ meritajn) por la riĉuloj. Rompi tiun sistemon – jen la plej komplika afero. Sed se oni deziras savi la planedon, tio estas la sola vojo. Alia mondo ne eblas. 

Feliĉe ĝis nun Greta elbuŝigis nenion similan al tio. Ŝi postulas oferojn de la tuta homaro, kvazaŭ temas pri la problemo, aperinta subite kaj neatendite, sen politikaj kaj socialaj kialoj. Gajnis la riĉuloj, sed pagi devas ĉiuj, pli ĝuste – nur ordinaraj homoj. 


Gratulon, Greta, vi plenumas la kapitalistajn revojn! Gratulon al la eŭropa maldekstrularo, kiu ankoraŭ kapablas marŝi kaj striki, sed jam ne kapablas postuli realajn ŝanĝojn! La pupoj dancas, do la ludo daŭras.

Comments

  1. Stano tre longa kaj detala artikolo, kiun ankoraŭ mi devas relegi kaj anaizi sed certe mi ĝin atenteme legis.
    Mi volas komenti pri la proponitaj solvoj! Ili ja utilus sed ja ne ŝanĝos la problemon, kial pli bone ne ŝanĝi la tutan ekonomian sistemon? Kio vere detruas nian planedon estas tio, kio funkciis en iu epoko sed nun simple mortigos nin ĉiuj!
    Averaĝa homo devas kontribui sed ĉu miliarduloj ne devus multe pli strikte devus eviti la morton de nia planedo? Ĉiukaze viaj tujaj argumentoj estas sekvindaj...!
    Mi plenen kontraŭas "La homa agado neeviteble damaĝas la medion", la ĝisnunaj ekonomiaj sistemoj detruas la medion!!!!
    Mi proponas al vi estontece verki pri la dokumentfilmoj "Zeitgeist" kaj ties movado-propono.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Jes kara, necesas ŝanĝi la tutan sistemon. Sen tio ĉiuj aktivadoj estos nura ludo.

      Delete

Post a Comment