Pontoj de la malnova Tjumeno – ĉu la oka mondmirindaĵo?

“Diru, kiom da mondmirindaĵoj ekzistas? Vi verŝajne diros – sep. Vi eraras – ok kaj la oka mondmirindaĵo, alirebla por ĉies kontrolado, superas multajn mirindaĵojn de la antikva historio. La oka mondmirindaĵo – la tjumenaj pontoj…”

Tjumeno kontraŭ Babilono
Per tiuj ĉi vortoj komencis sian raporton vojaĝanto, vizitinta la urbon en 1866. La tjumenaj pontoj tiom ŝokis la aŭtoron, ke li konsideris ilin pli granda mirindaĵo ol la famaj pendoĝardenoj de Semiramiso. “Tiuj mirigis la samtempulojn per tio, ke kuŝante sur fostoj ŝajnis esti pendantaj en aero” klarigis li “do kion oni povas diri pri la tjumenaj pontoj, sub kiuj fostoj komplete putriĝis kaj kiuj nun pendas super abismoj, subtenataj sole de la preĝoj de la civitanoj!”
Ni rememoru nur tri la plej malnovajn tjumenajn pontojn. Ili preskaŭ same aĝas kiel la urbo, do meritas nian atenton.

Malvasta fortikaĵo
Jam kelkajn jarojn post la fondo de la unua rusa urbo en Siberio mankis spaco en la malgranda Tjumena fortikaĵo, do ĝiaj loĝantoj komencis tralikiĝi eksteren. La fortikaĵo aperis sur krutaj bordoj de du riveroj – Turo kaj Tjumenko, ĉe la riverbuŝo de Tjumenko, kiu tiuloke alfluas Turon.
La unuaj setliĝis en Transriverejo (do trans la rivero Turo) negocistoj el la fora Buĥaro, venintaj al Tjumeno kun siaj karavanoj. En 1596 tjumena vojevodo, post ricevi aprobon de la caro Teodoro la 1a, permesis al ili resti por vintrumado – ĝis fina disvendo de alportitaj varoj. Tamen temis pri la fremduloj, do oni setligis ilin je alia bordo de Turo – tiel estis fondita la Buĥarskaja sloboda (Buĥara kvartalo).


Nikolskij-ponto

Kvin jarojn poste kun simila peto venis la tjumenaj ŝtataj koĉeroj. Salajroj ne sufiĉis por vivteni la familiojn, do ili kultivis kampojn trans la rivero Tjumenko kaj falĉis herbon ĉe la buŝo de la rivero Babarinko, plia alfluanto de Turo. Veturi tien el la fortikaĵo ĉiutage estis malfacile, ja vojoj estis en terura stato. Krome tataroj el apudaj vilaĝoj ofte ŝtelis garbojn, lasitajn en kampoj. La koĉeroj sendis larmoplenan leteron al la caro Boris Godunov, li kontentigis la peton kaj tiel en 1605 en Transtjumenko aperis Jamskaja sloboda (Koĉera kvartalo), kies centro estis strato Jamskaja.
Tiel en la unuaj jaroj de sia historio Tjumeno disiĝis je tri partoj, fortanĉitaj unu de alia per riveroj. Do kion povis fari la tjumenanoj? Nur konstrui pontojn…

La fratoj Eble kaj Espereble
La unuan ponton tjumenaj kozakoj konstruis antaŭ kvarcent jaroj. Nun ĝia fora posteulo konektas la urbocentron kaj Transtjumenkon kaj fiere nomiĝas Nikolskij (la Nikolaa). La eta garnizono ne tro zorgis pri inĝenieraj trukoj, do oni simple forfosis la krutajn riverbordojn kaj starigis teran digon super la rivero Tjumenko. Cetere descenda kaj ascenda vojoj estis tiom krutaj, ke ne ĉiu ĉevalo sukcesis trapasi ilin, speciale laŭ glacikovrita surfaco aŭ kun peza kargo.
Do en 1728 la ponto estis komplete rekonstruita kun ĝenerala ŝanĝo de ĝia konstrukcio. Ĉi-foje laboris fakuloj kaj la rezulto mirigas eĉ post tri jarcentoj. La ĉefa specifaĵo de la nova ponto estis ke ĝia alteco. Ĝi estis samnivela al la bordoj de Tjumenko kaj tute senklina. La ascendo kaj descendo ne iĝis pli facilaj, sed tute malaperis.


Tjumeno en gravuraĵo de Johann Wilhelm Lürsenius

Ŝtalaj konstrukcioj kaj ferbetono ankoraŭ ne ekzistis, do la tjumenaj konstruistoj starigis la ponton sur lignajn trabarojn, kiuj altiĝis de sur la riverfundo forme de turoj. Inter ili oni lasis spacon por akvofluo kaj supre metis lignan pavimon. La plej alta trabaro atingis 21 metrojn, la ponto estis 162 metrojn longa kaj 8,5 metrojn larĝa.
Eble la konstrukcio estis tro komplika aŭ la konstruado tro kosta, do ekde tiam neniu riskis ripeti ĝin. Dum postaj rekonstruoj oni elektis pli simplan vojon, igante la tjumenajn veturantojn plonĝi al ravena abismo kaj grimpi laŭ preskaŭ vertikalaj deklivoj.

La flosponto trans la rivero Turo

Pro tio la ponto plurfoje estis mallaŭdata de samtempuloj. Vojaĝanto, traveturina Tjumenon en 1886, sarkasme rimarkigis ke evidente ĝin konstruis la “fratoj Eble kaj Espereble”. Kompreni ĝian konstrukcion li ne povis, ĉar flankoj estis komplete tabulkovritaj. Tamen li rimarkis ke la pavimo jam enfalis kaj post paroli kun inĝenieroj, konstruintaj en la raveno akvotubaron, li eksciis, ke dum veturado de kaleŝoj sur iliajn kapojn faladis grandaj trabopecoj tiom putraj, ke oni povis trapiki ilin per bastono. Laŭ opinio de fakuloj, la ponto teniĝis sole danke al “reciproka premado kaj kluĉado de la partoj”.
Fine la optimisma vojaĝanto promesis al la legantoj: “Kiam ĝi falos, kaj spertuloj diras, ke tio okazos baldaŭ, do se mi estos ne partoprenanto, sed nura atestanto de tiu ĉi katastrofo, mi tuj skribos al vi”.
La katastrofo evidente ne okazis. Tamen eĉ nun, en la 21-a jarcento la tjumenaj “kaleŝoj” plu plonĝas al profundejo de la raveno, forfosita de iliaj prauloj antaŭ kvar jarcentoj kaj tute ne imagas ke iam ĉio ĉi aspektis aliel.

La unua falo
Cetere necesas mencii, ke trans la rivero Tjumenko kondukis ankaŭ alia ponto – Gorodoŝĉenskij (la Remparburga), kies posteulo ĝis nun staras en strato Perekopskaja. Laŭ opinio de la menciita vojaĝanto, tiu konstruaĵo ensorbis karakterajn trajtojn de sia kreinto – la urbestro kaj negocisto Propokij Podarujev.


Nikolskij-ponto

“Dezajnon de tiu ĉi ponto evidente faris vulpo, kiu kuris kaj per sia vosto forbalais spurojn; tiome ĝi estas neesprimeble kurba, faras tian arkon, ke oni surveturas ĝin flankenire kaj ĉevalo, kvazaŭ sub generalo dum parado, karakolas flanke ĝis la ascendo” emociiĝis la aŭtoro, agnoskante ke tio certe estas “fajne ĝentila, sed ekstreme malkomforta veturmaniero”.
La konstrukcion de tiu ĉi ponto li nomis la plej aĉega el ĉiuj viditaj de li en Tjumeno. “Da ligno oni forkonsumis por ĝi verŝajne ne malpli por necesus por konstruado de urbeto” sarkasme rimarkigis la vojaĝanto. Feliĉe jam en 1886 la ponto estis agnoskita maltaŭga kaj fermiĝis post kiam tra ĝi falis “du bovinoj kaj unu virino”. Kaj tio estis ne la lasta falo en la tjumena pontohistorio…

Flosanta mirindaĵo
Cetere apenaŭ la tumenanoj plendis tiutempe pri tiaj bagatelaĵoj kiel kruteco de la ponto trans Tjumenko. La ĉefa problemo dum la tuta urbohistorio estis superi oble pli larĝan riveron Turo. Lokaj sprituloj ofte mokis ĝiajn malprofundejojn, dirante ka Turon en iuj jaroj “kokinoj transvadas”, tamen konstruado de normala ponto trans tiu ĉi obstaklo estis la tasko neplenumebla por la urba buĝeto.
En 1796 oni sukcesis konstrui ĉe la buŝo de Tjumenko nuran flosponton, kiu konsistis el du kluĉitaj flosoj. Por tralasi barĝojn, ŝipojn kaj flosarojn de arbohakistoj oni disigadis ĝin kaj poste unuigadis denove. Dum tiu tempo la vivo en transpasejo haltis kaj la urbanoj povis nur pacience observi kiel laŭ la rivero malrapide moviĝas vicoj de flosoj, sur kiuj sidas tataroj-flosistoj kaj kantas siajn tristajn kantojn.
Vintre oni transriveriĝis laŭ glacio kaj en intersezonaj periodoj (printempe kaj aŭtune) funkciis la tiel nomata “memflugilo” – pramo, ŝnurligita al bareloj, drivantaj ĉe ankro apud la Triunia monaĥejo. Ĝi estis movata de riverfluo laŭ duoncirklo de unu bordo al alia kaj direktiĝis de stiristo. Transriveriĝo sur tiu ĉi ponto kostis 1 ĝis 2 kopekojn.


La flosponto trans la rivero Turo

Tamen eĉ tiu malfacile manipulebla posedaĵo allogis atenton de entreprenemuloj. En 1806 la filistero Alekseo Konuŝin deklaris, ke la flosponto estis konstruita proprakoste de li mem – surbaze de interkonsento kun urbestro, promesinta al li rajton dum kvar jaroj preni pagon de la veturantoj. Malgraŭ manko ĉe la petanto de iuj ajn paperoj, konfirmantaj liajn vortojn, la afero estis plurfoje traktata en diversaj instancoj kaj nur la siberia generalo-guberniestro Ivan Pestel finis tiun ĉi proceson. La urbo restis la pontoposedanto dum la unua tjumena entreprenĉasisto gajnis nenion. Cetere sian malvenkon li klarigis per intrigoj de enviuloj, kiuj laŭdire vidis kiel la veturanta laŭ la ponto tobolska guberniestro Aleksandr Aljabjev “dignis… esprimi al li buŝe dankemon pro la konstruado de la ponto”.
Malfacilas kompreni kion admiris en tiu ĉi konstruaĵo la patro de la fama komponisto, tamen ni certas pri alia afero – la ordinaraj tjumenanoj dum la transriveriĝo elbuŝigadis tute ne dankvortojn. Malfacilaĵoj komenciĝis jam antaŭ veni al la ponto, kiu situis ĉe la buŝo de Tjumenko, kie nun troviĝas enveturejo de la parkumejo. “Ascenda kaj descenda vojoj ĝiaj estas terure krutaj” plendis samtempulo “tamen alia veturejo mankas, do tre simple: se vi ne deziras piediri, do krucosignu vin, lasu animon je dia dispono kaj ek!” Kiam la vojo kovriĝis per glacio la “spertaj ĉevaloj” laŭvorte sidiĝis sur malantaŭaj kruroj kaj rampis malsupren sur siaj kvar ferumoj, tenante sin iom flanken kaj tiel preventante rapidan glitadon de kaleŝo aŭ koĉo.


La flosponto trans la rivero Turo

Junaj malspertaj ĉevaloj en tiaj kazoj ekflugadis draste – la ĉevalo kun disŝirita jungilaro flugis je unu direkto, la pasaĝeroj je alia, sekvataj de propra kaleŝo.  “La estimata konstruisto mem jam flugis dufoje kaj lastan vintron batiĝis tiom forte, ke unu semajnon kuŝis kaj ĉirkaŭ monato lamis” rimarkigis la vojaĝanto.
Tamen eĉ somere descendo al la ponto estis afero ege malfacila. “Kamparanoj ŝvitante, kriante kaj insultante, preskaŭ sur manoj forportas malsupren unu koĉon post alia, kaj kiam oni alportis ĉiujn koĉojn sur la ponton, iras ĝis la ascendo, ĉi tie denove, kaptante timonojn, superstreĉiĝintaj pro penado kaj kriado, oni altiras koĉon post koĉo sur la sekvan bordon” teruriĝis la observanto.
Por ke la bildo estu kompleta, mi aldonu ke organizado de la trafiko estis ege fuŝa. Fine de la 19a jarcento ĝin gvidis iu speciala “pontisto” – dikega viro, kiu kutime sidis meze de la ponto en kaleŝo kaj laŭte insultis. La flosoj estis disigataj laŭ ne horaro, sed deziro de gardisto, la averta flago ne estis hisata, do nur post veni surloken la urbanoj povis ekscii en kia stato troviĝas la transpasejo. Nemalofte ili devis atendi po du-tri horojn ĝis momento, kiam ĉifonuloj el punlaboristoj kun terura sakrado unuigos la pontoduonojn, haste kluĉinte ilin per grandegaj najloj.
Malnovaj urbanoj rakontis, ke foje de sur la disigita ponto falis en la riveron la tuta fajrobrigado, kiu hastis al incendio en Transriverejo. Ekde tiam oni sciigis la fajrobrigadistojn, kiuj sidis ĉe la malnova urbodomo, pri pontodisigoj.

La katastrofo je 9-55
Oni plurfoje parolis pri neceso konstrui normalan ponton trans Turon. Komence de la 20-a jarcento eĉ estis establitaj specialaj komisionoj ĉe la Urba Dumao, kiuj pritraktis diversajn konstrukciojn, sed ne sukcesis solvi la ĉefan problemon – mankon de mono en la urba buĝeto. La lasta obstaklo cetere estis superebla danke al la negocisto Andreo Tekutjev, kiu antaŭ sia morto en 1916 testamentis tiucele al la urbo grandan sumon. Sed sekvan jaron okazis la revolucio, la urbo estis okupata jen de la blankuloj, jen de la bolŝevistoj kaj ĉiu nova potenco komencis de konfiskado.

La unua stabila ponto trans la rivero Turo

Finfine la ponto estis konstruita en 1924-1926. La laboroj okazis ĉefe vintre: la konstruistoj forhakis glacion ĝis akvo, atendis ĝis tiu glaciiĝos kaj elhakadis denove – do formiĝis siaspeca glacia glaso. La ponto situis samloke kiel ĝia flosanta antaulo – ĉe la buŝo de Tjumenko. La du centraj sekcioj estis dezajnitaj tiel, ke sub ili povis libere trapasi riveraj ŝipoj. Arkoj fortikigis la apogilojn, kiuj situis ĉe la bordoj kaj en la riverfluejo. Tamen printempe ĉirkaŭ ili ĉiam deĵoris uloj kun hokstangoj por ke glacio ne amasiĝu kaj ne detruu la apogilojn.

La damaĝita ponto trans la rivero Turo. 1982.

Dum sia duonjarcenta historio la ponto kelkfoje brulis kaj la 8an de julio 1982 je 9-55 matene ĝia centra sekcio falis de sur la apogiloj en la riveron. Surponte en tiu momento troviĝis kelkaj stratpurigistoj, morotciklisto kaj itinera taksio. La juna motorciklisto falis kaj pereis dum ŝoforo de la taksio Gennadij Reŝetnikov sukcesis deteni la buseton, pro kio estis premiita per horloĝo.

La ponto de Geamantoj

Baldaŭ la ponto estis komplete malmuntita kaj la 26an de julio 1987 apude malfermiĝis la piedira stajnoponto, poste nomita la ponto de Geamantoj.

Comments

Post a Comment