“Sorĉita” (Spellbound): la psikanaliza trilero

Kredu al neniu, eĉ ne al vi mem – tiel oni povus vortigi la ideon de la filmo. Ĉi-foje Alfred Hitchcock decidis timigi la spektantojn per malamiko, sidanta interne de iliaj propraj animoj.

Ĉu murdisto aŭ viktimo?
La filmo prezentas historion neimageblan, sed faras tion surbaze de science konvinkaj argumentoj, kio estis speciale avangarda en 1945.


Komence ni vidas psikan malsanulejon, kies kolektivo konsistas el mezaĝaj psikologoj, inter kiuj rimarkindas unusola virino Constance Petersen (Ingrid Bergman).


La direktoro informas ilin pri sia devigita emeritiĝo (Leo G. Carroll), kaŭzita de nomumo de nova estro – juna kaj ambicia. Venas la viro ĉarma, sed iom stranga (Gregory Peck), kies specifa konduto montras signojn de psikaj perturboj tiom fortaj, ke fine li komplete kolapsas. 


Constance rimarkas, ke liajn timatakojn kaŭzas certaj aĵoj kiel nigraj strioj sur blanka fono, akra lumo ktp. Ŝi komencas sian propran enketadon kaj baldaŭ komprenas ke la nova direktoro estas ne fama psikologo, kies verko fascinis ŝin, sed tute alia persono. Ĉu li estas aroga impostoro aŭ viktimo de sia propra psiko? Cirkonstancoj sugestas la unuan version kaj eĉ pli – ĉio atestas ke li estas murdisto de la vera fakulo, malaperinta survoje al sia nova posteno. 


Sed eble unuafoje en sia vivo Constance Petersen pli fidas al sia virina koro ol al argumentoj de la racio. La amanta duopo komencas sian propran enketadon kaj persekutataj de polico ili serĉas la veran krimulon. Kompreneble ili sukcesas.

Sonĝo kreanta realon
Ĉu mi ŝatis la filmon? Komplika afero. Mi ŝatas psikanalizon kaj speciale verkojn de Sigmund Freud, Carl Gustav Jung kaj Erich Fromm. Do por mi estis interese observi evoluon de la enketado, kiu baziĝis preskaŭ sole sur la psikanalizaj eltrovaĵoj.


La fina sceno, dum kiu Constance Petersen rakontas al la malnova direktoro sonĝon de lia posteulo kaj interpretas ĝin, konstruante el tiu fantazio logikan faktoĉenon memorigis al mi similan epizodon de “Kaze de murdo voku M”, en kiu la verkisto elpensas manieron de murdo kaj tiamaniere komprenas realajn okazaĵojn. Fantazio, transformiĝanta en realo, sonĝo klariganta faktojn, imago pli vera ol realo mem – tio aspektas absurde, sed ni ja scias ke plejaj absurdaĵoj renkonteblas en ĉiutaga vivo.


Por fortigi tiun ĉi senton de realisma neimageblo la reĝisoro alvokis la plej ĝustan personon – Salvador Dalí, kiu dezajnis la tutan sonĝan epizodon. La mano de la majstro senteblas malgraŭ grava redukto de la sceno fare de la produktoro David O. Selznick. Mi konsideras tion jam sufiĉa kialo por la spektado.


La aktoroj ludas bone (cetere kiel ĉiam en la Hitchcock-filmoj), ĉiuj scenoj estas skrupule prilaboritaj kaj hazardaĵoj ne ekzistas, do indas atenti eĉ plej malgravajn detalojn. Ŝajnas ke Alfred Hitchcock bone lernis la faman draman principon, ofte nomatan “Ĉeĥov-fusilo”, reference al la fama eldiro de la rusa verkisto: “Se vi diras en la unua ĉapitro, ke sur muro pendas fusilo, en la dua aŭ tria ĉapitro ĝi devas nepre pafi. Se ĝi ne pafos, do ĝi ne devas ankaŭ pendi”. Fusiloj de Alfred Hitchcock pafas senescepte kaj trafe.


Menciindas, ke la okuloj de la geamantoj brilas je fortaj emocioj ne nur pro senduba profesieco de Ingrid Bergman kaj Gregory Peck, sed ankaŭ pro tio ke dum la filmado inter ili eksplodis vera amosento, malgraŭ jamaj geedzaj rilatoj de ambaŭ aktoroj. Tio daŭris nur kelkajn semajnojn kaj finiĝis post la filmado. Ni jam vidis tion en “La pontoj de distrikto Madison”, ĉu ne? Sed la vivo ofte similas al kreaj fantazioj aŭ eĉ superas ilin.


La filmo estis sendube noviga en 1945, kiam plejparto de la spektantoj apenaŭ eĉ aŭdis pri la kulpokomplekso kaj psikanalizo ĝenerale, do necesis klarigi tiujn aferojn. Nun ĉio ĉi jam iĝis nepra parto de la psikologiaj trileroj kaj detektivoj, do ne plu tiel efikas.


Seniĝinta je tiu avangardeco la filmo aspektas iom teda kaj teatreca. Preskaŭ la tuta aktivado okazas en ĉambroj kaj konsistas el dialogoj, do foje ŝajnas ke temas pri spektaklo.


Ĉu ĝi elrevigis min? Ne. Sed ankaŭ fascinita mi ne estas. Do se vi ŝatas psikanalizon kaj deziras vidi kiel fantasmaj imagoj de Salvador Dalí interplektiĝas kun la vere mortiga fantazio de Alfred Hitchcock – spektu kaj ĝuu. Ĉiuj aliaj riskas ofte rigardi flanken por kontroli Fejsbuk-paĝon en sia telefono aŭ eble eĉ dormetos. Interese, kion ili sonĝos?

Comments