“Detektiva historio” (Detective Story, 1951): Edipo en la policejo

Oni kutimas konsideri policajn detektivojn specifa ĝenro – libertempa amuzaĵo kun ioma nervostreĉiĝo. Sed William Wyler sukcesis disvolvi en la banala novjorka policejo la veran dramon indan je antikvaj tragedioj.

La filmo baziĝas sur samnoma spektaklo, tre populara en la 1950-aj jaroj sur scenejoj de Broadway. Ĉio okazas en unu tago ene de la policejo, fakte en du apudaj ĉambroj kun partopreno de deko da herooj. La ĉefrolulo policano Jim McLeod (Kirk Douglas) kun freneza fervoro persekutas deliktulojn – sen esceptoj kaj indulgoj, ofte kun apliko de fizika forto. Li ne nure plenumas sian devon, temas pri persona vendetto kontraŭ la tuta krimula mondo, pri sanga venĝo plenumenda kontraŭ iu ajn prezo.


Nur poste ni komprenas liajn verajn, profundajn motivojn – verŝajne samtempe kun li mem. La problemo radikas en lia malfeliĉa junaĝo, pasigita en familio kie la patro-krimulo turmentis la patrinon tiel, ke ŝi finis sian vivon en frenezulejo. Do li batalas kontraŭ ne la abstrakta krimularo kiel normala policano, sed kontraŭ sia patro, enkorpiĝinta en tiu medio.


“Malamego de la homo ĉiam koncentriĝas je tio, kio konsciigas lin pri liaj malbonaj ecoj” trafe rimarkigis Carl Gustav Jung. Evidente Jim McLeod heredis ne nur genojn, sed ankaŭ karakteron de sia patro, kion amare konstatas lia edzino: “Vi estas obstina kaj senkompata kiel via patro”. Do persekutante sian patron forme de la krimularo li batalas kontraŭ sin mem – malamegata kaj disŝirata je akraj internaj konfliktoj.


La fino estas neeviteble tragedia, ja ĉiu sindetruo finiĝas per sinmortigo, eĉ se kiel mortigilo servas io ekstera, ĉu ilo (narkotikaĵoj, alkoholo) aŭ homo. Rimarkindas ke en lasta minuto de sia vivo li tamen sin turnas al la patro, stertore balbutante “Patro nia”. Ĉu tra la Patro Dion li finfine interpaciĝis kun sia propra patro, do kun si mem?


Ĉio ĉi disvolviĝas sur fono de rutina polica vivo, kiu apenaŭ grave ŝanĝiĝis post jardekoj. En la nunaj policejoj mi vidis la samajn ĉambrojn kun ĉipaj mebloj, kun policanoj enuantaj pro tedaj kaj grandparte sensencaj burokrataĵoj, kaj arestitoj en trivitaj vestoj kun same enuaj mienoj – ja ankaŭ ili plurfoje vizitis tiun ĉi lokon kaj scias kio sekvos – la scenaroj ĉiam ripetiĝas.


Mirinde, sed la reĝisoro sukcesis samtempe prezenti en tiu banala rutino aron da vivaj, foje preskaŭ burleskaj karakteroj. Eĉ flankroluloj estas figuroj el karno kaj sango, rimarkindaj kaj memorindaj. Paro el du rabistoj – unu neimageble, klinike stulta kaj la dua ĝisfunde putra, kun malstabila psika sistemo rande de psikopatio – jen amuzas, jen ŝokas, jen ludas decidan rolon. Aĝulino, plendanta pri najbaroj kiuj spionas ŝin per enigmaj radioj kaj eĉ fabrikas atombombon malantaŭ ŝia muro (ĉio ja okazas en la paranoja makartisma periodo).


La plej ĉarma estas Lee Grant, kiu ludas junan ŝtelistinon el Brooklyn. Ŝi provis ŝteli monujon kun ses dolaroj, sed eĉ pri tio malsukcesis kaj nun pasigas horojn en la policejo, atendante juĝon dum kiu juĝisto plej verŝajne liberigos ŝin eĉ senverdikte. Ŝi estas tute fremda al la krimula mondo, terure naiva kaj helpema, do antaŭ foriri sincere adiaŭas ĉiujn kvazaŭ novajm geamikojn. Vere, tiaj flankaj roloj meritas Oskaron.


Fine mi diru, ke la filmo tuŝas ankaŭ sociajn problemojn kiel aborto kaj la virina rolo en la socio. La tiama “Hays-kodo” malpermesis mencii aborton, do oni devis modifi la scenaron por eviti rektan uzadon de tiu ĉi vorto. Tamen apenaŭ iuj spektantoj miskomprenis, kian doktoron neoficiale vizitis estonta edzino de la ĉefa heroo.


La ina rolo estas ankaŭ montrata malkutime por mi, naskiĝinta en Sovetunio, kie virina emancipiĝo okazis jardekojn pli frue ol en Usono, kvankam en la filmo mankas ekstremaĵoj kiel malpermeso dungi edziniĝintajn virinojn kiel en “Mr. & Mrs. Smith”.


Resume, mi rekomendas la filmon al ĉiuj ŝatantoj de psikologia dramo. Cetere eĉ se vi simple ŝatas spekti policajn televidserion, vi apenaŭ elreviĝis.

Comments