“Brutala forto” (Brute Force): despera batalo en prizono

La neatendeble kruela prizona dramo el 1947 estas samtempe ŝoka, pensiga kaj melodrame naiva.

Ribelo de desperuloj
La filmo de la reĝisoro Jules Dassin estas brila specimeno de la nigra ĝenro, do laŭdifine morna kaj prema. Ĉio okazas en la prizono, kie kelkaj desperiĝintaj prizonuloj subestre de Joe Collins (Burt Lancaster) aranĝas ribelon por fuĝi dum la tumultoj. Kompreneble ili malsukcesas kaj grandparte pereas dum la sekvinta batalo kontraŭ la gardistaro.


Malgraŭ 80-jara tempodistanco la filmo spekteblas unuspire. La aŭtoro rakontas sian historion dinamike kaj konvinke, la aktoroj ludas nature kaj la intrigo streĉigas la nervojn ĝis la lasta momento. Tio speciale mirigis min, ĉar mi rimarkis, ke la filmoj de la oble poksimaj al ni 1980-aj jaroj ofte percepteblas kiel tro malrapidaj kaj tedaj, sed tiu ĉi arkaikaĵo estas vigla kaj atentokapta. Evidente ĉio dependas de la majstro kaj lia kreemo, kiu superas tempobarojn.
Eble tion kaŭzis ankaŭ forta ligo de la scenaro al la reala vivo. La aŭtoroj ne bezonis elpensi neimageblajn kruelaĵojn ambaŭflankajn, sufiĉis prezenti aktualan vivon de la usonaj prizonoj. Evidente ilin influis la prizonula ribelo okazinta en majo 1946 en Alcatraz, same cele al la eskapo kaj ankaŭ malsukcesinta.


Oni diras ke tiu ĉi filmo kaj la menciita ribelo sekvigis reformon de la prizona sistemo. Do jen ekzemplo de la verko, kiu havis pozitivan influon al la socio, altiris ĝian atenton al maljusteco kaj malhumaneco kaj fine (almenaŭ parte) likvidis ilin. Sed kial mi tamen rigardas ĉion ĉi iom skeptike?

Inventante la ordinaran popolon
Post longa pripensado mi trovis respondon. La filmo tre memorigas al mi verkojn de la reprezentantoj de la rusa intelligencija – la vorto, kiun Esperanto-Rusa vortaro de Kondratjev proponas traduki per intelektularo dum ĉiuj aliaj lingvoj nur transliterumas ĝin kiel netradukeblan, pure rusan specifaĵon. 
Temas pri la malgranda socia tavolo, kiu formiĝis en la Rusia imperio en la 19-a jarcento kaj apartenis nek al la tradicia nobelaro, nek al kamparanoj.


Tio estis homoj edukitaj (ofte en Eŭropo), kiuj konis kaj kundividis la plej progresemajn ideojn de sia tempo, sed ne havis eblecon apliki ilin en la rusia vivo. Ĉiutage ili vidis suferojn de la popolo, subpremata de la monavida nobelaro kaj kruela cara burkorataro, trompata de la eklezio kaj subigita ĝis la besta stato. Ili deziris helpi ĝin, sed ne sciis kiel, ja ili mem amis tiun popolon, sed ne komprenis ĝin kaj temis pri la reciproka afero. Ili laŭvorte parolis malsamajn lingvojn, ja la rusaj elituloj tiutempe ofte pli bone parolis france kaj germane ol ruse.


Tiu tragedia rompo ene de la socio estigis malkontenton de la popolo, finfine elverŝiĝinta surstraten forme de la revolucio, kaj angoron kaj deprimon de la inteligencija, kiu sin sentis senpova kaj kulpa samtempe. Oni povas senti tion en la verkoj de Anton Ĉeĥov, Ivan Turgenev, Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin kaj multaj aliaj klasikuloj de la rusa literaturo. Pro manko de personaj spertoj kaj konoj, ili fakte elpensis la “simplan homon” surbaze de la homama klerisma filozofio kaj ideoj de Jean-Jacques Rousseau pri la Naturo kaj homo.


Mirinda afero, sed oni povas vidi spurojn de tiuj ideoj en tiu ĉi usona filmo, farita 30 jarojn post la rusia revolucio. La prizonuloj preskaŭ senescepte estas viktimoj de la sorto, indaj je kompato kaj pardono. Inter si ili kondutas fratece kaj estime, neniuj signoj de la kruela prizona ĥierarĥio videblas. La maljuna prizonestro estas tipa inteligento, kiu klopodas fari ĉion eblan por mildigi detruan forton de la sistemo, sed neeviteble plejparte malsukcesas. Ankaŭ li estas viktimo de la maljusteco, trudata desupre.
Lia kompleta kontraŭaĵo estas kapitano Munsey (Hume Cronyn) – tipa sadisto, kiu ricevas fajnan plezuron en la plej brutala traktado de la prizonuloj, en fizika kaj psikologia turmentado. Li strebas al la plena, nediskutebla potenco kiel ĉia perversa despoto kaj pretas marŝi laŭ kapoj se necese.


Rimarkindas flanka, sed ĉarma figuro de la prizona kuracisto, kiu kvazaŭ ĵus eliris la menciitajn rusajn literaturaĵojn. Mi tuj rememoris la vortojn de la punlaboruloj el “Noticoj el la flava domo” de Fjodor Dostojevskij pri la prizonaj doktoroj: “Eĉ patroj ne necesas!” – tiom zorgemaj kaj bonkoraj ili estis.


Elreviĝo kaj sento de kompleta senpoveco antaŭ la ĉionrompa burokrata mekanismo damaĝis ankaŭ lin, droniganta sian angoron en amara cinikismo kaj alkoholo (tiuflanke li iom similas al la doktoro-morfinisto Wilbur Larch el “La reguloj de cidrofaristoj”). “Dormo kaj vodko – jen la plejaj amikoj de la homaro” resumis antaŭ ducent jaroj la rusa verkisto Miĥail Saltikov-Ŝedrin kaj tio validas ĝis nun.

Realo kontraŭ idealo
Ĉu tio malaltigas artan valoron de la verko? Certe ne. Oni nur memoru, ke post la revolucio la rusa inteligencija ricevis alian, ne malpli gravan sperton. Ĝi unuafoje renkontiĝis kun la ordinara popolo – rekte, senpere, surstrate kaj ofte en siaj propraj hejmoj, kien reprezentantoj de tiu popolo venis en siaj malpuraj botoj kaj por komuniki en sia kruda maniero. 
Evidentiĝis ke la “natura homo” tute ne estas bonkora kaj anime pura, sed ofte same bestece kruela kaj despotisma kiel liaj forpelitaj ekspluatantoj. Tiu ĉi nova sperto naskis interalie la romanon “Hunda koro” de Miĥail Bulgakov, feliĉe jam eldonitan en Esperanto.


Jozefo Stalin daŭrigis la plurjarcentan rusan tradicion, sendinte la plej elstarajn intelektulojn al malliberejoj, kio estigis la ampleksan Gulago-literaturon. Danke al tio al niaj okuloj malfermiĝis la vera vivo de malliberuloj, plena je perforto kaj timo, grandparte kaŭzita de iliaj internaj kvereloj kaj senkompata krimula ĥierarĥio. “Ne kredu, nek timu, nek petu” – jen la plej fama regulo de la rusiaj malliberejoj.


Do ankaŭ la mito pri puranimaj sortoviktimoj evidentiĝis esti nura fabelo. Post la morto de Stalin en 1953 la fifama ministro pri internaj aferoj Lavrentij Berija iniciatis grandan amnestion, sekve de kiu estis liberigitaj pli ol miliono da sovetiaj malliberuloj. Ĉu ili impetis al siaj amatinoj kaj gefiloj por konstrui novan feliĉan vivon? La lando estis inundita de la krima ondego, kvazaŭ oni ellasis aron da malsataj lupoj al ŝafejo. La leciono estis amara, sed kiu diris, ke la reala vivo estas dolĉa?


Flanke mi rimarkigu, ke la Stanforda malliberejo-eksperimento, okazinta en 1971, montris ke sadismaj trajtoj sidas en preskaŭ ĉiu el ni kaj necesas nur konvenaj cirkonstancoj por ke ili sin montru ekstere. Do ankaŭ la kapitano Munsey estis ne unika sadisto, sed nura pruvo de la vortoj de la genia psikologo Erich Fromm: “La ĉefa danĝero por la homaro estas ne perversulo aŭ sadisto, sed normala homo, ricevinta nenormalan potencon”.


Do jen miaj sugestoj. Unue legu ion el Anton Ĉeĥov aŭ Ivan Turgenev. Poste spektu tiun ĉi filmon. Kaj fine ĝuu la menciitan verkon de Miĥail Bulgakov. Ĉu malfacila tasko? Sendube. Sed nur tiel vi povos fari personan opinion pri eble la plej grava demando de nia civilizo: kio estas homo laŭnature – ĉu kruela besto aŭ denaska bonulo?

Comments