“Mi sidis en ĉeloj de NKVD…” (rememoroj de malliberulino)

Mi renkontiĝis kun Anna Glazunova en 1996, kiam mi laboris en Tjumena regiona muzeo kaj okupiĝis pri historio de la Stalin-reprezalioj. En la 20a jarcento du grandaj plagoj trafis nian landon, suferiginte ĉiun familion – la Dua mondmilito kaj reprezalioj de Stalin. Patro de mia patrino batalis kaj estis vundita, pluraj liaj fratoj kaj kuzoj pereis. Patro de mia patro, simpla kamparano, naskiĝis en ekzilo. Anna Glazunova, eta avinjo en la fora siberia urbo Tjumeno, rakontis al mi sian historion – tre tipan por tiu tempo kaj pro tio eĉ pli teruran.

Aresto
Mi naskiĝis en Tjumeno en 1919. En 1936 mi finis profesian lernejon kiel telekomunikisto kaj dungiĝis al la tavolligna kombinato. Unue mi kalkulis laborhorojn kaj post komenciĝo de la Granda Patriota milito en 1941 okupiĝis pri distribuado de pankuponoj (sen ili ne eblis aĉeti panon). Mi edziniĝis kaj fine de 1940 naskis filineton. Katastrofo okazis neatendite.
Min arestis prokuroro, ŝajnas ke li nomiĝis Pogorelov. Mi bone konis lin danke al mia edzo, kiu estis vic-direktoro de la lignofabriko “Respublikanec” (eo: Respublikano) kaj ĉiuj urbaj estroj sin turnis al li – unu bezonas lignon, alia brulŝtipojn ktp. Ili helpis unu al alia.



En tiu tago, en septembro 1941, la prokuroro venis al nia kombinato. Mi vidis kiel li de tagmezo ĝis vespero vagadis tra nia entrepreno. Ĉirkaŭ la 5a vespere mi venis al mia estro Ŝulajev kaj diris: “Mi plenumis ĉion. Ĉu mi iru hejmen?” Li demandis: “Anjo, ĉu vi donis pankuponojn al la infanoj?” (la kombinato havis propran infanĝardenon). Mi diris: “Jes, al ĉiuj ĉeestintoj mi donis”.
Tiam aliris Pogorelov.
– Ĉu vi jam finis laboron, Anna?
– Jes.
– Ĉu vi iros hejmen?
– Jes, certe.
Kaj ni ekiris kune. Ni atingis la riveron Turo, transriveriĝis per boato de nia kombinato, supreniris laŭ kruta bordo kaj mi jam deziris turni al la strato Sovetskaja, kiam li diris: “Akompanu min – mi devas por momento viziti domon en la strato Semakova”. Se mi scius kien mi iras!
Mi venis supren laŭ ŝtuparo de tiu NKVD-oficejo, poste iris malsupren kaj li donis al deĵoranto bluan paperon – nur poste mi eksciis, ke tio estis arestordono. Al mi li nur diris: “Atendu, mi por momento iros supren”. Mi ne sciis, ke en tiu domo estis tri elirejoj!


NKVD-oficejo en Tjumeno

Mi bone sciis, ke tie troviĝas NKVD, ĉa mi mem vizitis ĝin plurfoje. Kiam komenciĝis la milito oni mobilizis la virojn kaj trovi laboristojn iĝis granda problemo. Do oni permesis al ni preni akuzitojn. Mi mem plurfoje venis al tiu domo kaj elektadis homojn por laboro.
Jen mi sidas kaj atendas kiam revenos tiu Pogorelov. Poste la deĵoranto foriris kaj revenis jam akompane de iu viro kun epoletoj. Tiu viro demandis: “Ĉu vi ne scias, ke vi estas arestita?” Tiel ĉio komenciĝis.

Ĉelo
Oni kondukis min al ĉelo en teretaĝo. Ĝia fenestro estis ĉe strato Respubliki, la dua ekde la stratangulo. La ĉeloj estis etaj. Ni sidis pounuope, sed se artikoloj de Krima Kodekso estis similaj, oni povis setligi kune. Sed tiutempe oni ankoraŭ ne “alkudris” (populara ĵargona vorto) al mi artikolon.
Mi estis sola politika arestito, ankaŭ virinoj mankis. Sonizoliteco estis plena – nek el najbaraj ĉeloj, nek de la strato aŭdeblis io. La arestitoj ne vokis unu alian, nek sendis mesaĝojn per murofrapoj laŭ la Morsa kodo, kiel tio kutimas en prizonoj. En koridoro ĉiam promenis deĵoranto, kiu jen kaj jen rigardis en pordan gvatotruon.



La pordoj estis feraj. Por eniri la ĉelon necesis malfermi la pordon, poste feran kradon, poste alian pordon. En la pordo estis giĉeto por doni manĝaĵojn; kiam ĝi malfermiĝis en la ĉelon elĵetiĝis eta breto. Teleroj estis metalaj. En la ĉelo estis tre mallume; ampolo haveblis, sed ĝi troviĝis alte super la pordo kaj estis kradita. Anstataŭ litoj staris topĉan – du lignaj krucoj anstataŭ apogiloj kaj sur ili kuŝis lignaj tabuloj. Litaĵoj tute mankis. Surplanke mankis iuj ajn kovriloj – nura cementa planko. Sed oni ja ne pensis tie pri varmo kaj malvarmo, pensis nur ke almenaŭ…
Dufoje oni kondukis min eksteren por balai la korton. Oni diras, ke tie okazis pafmortigoj – mi ne scias, ja nenion mi vidis aŭ aŭdis. Cetere tie estis muro dika je unu metro, ĉe tiu muro troviĝis ŝtuparo al subterejo. Mi vidis kiel oni kondukis tien homojn. Se iu eniris tien, poste oni jam nur forportis lin. Tie estis sonizolita ejo, nenio aŭdeblis ekstere.

Oni manĝigis nin unufoje tage: supo kaj 200 gramoj da pano. Sendaĵoj de la parencoj estis malpermesitaj. La ĉelaj fenestroj troviĝis duone subtere kaj aspektis tiel: krado, poste framo kaj denove krado. De la strato la teretaĝaj fenestroj estis ŝirmitaj per feraj markezoj, do arestito povus vidi nur piedojn de preterpasantoj. Fumado estis malpermesita. En tiu ĉelo mi pasigis semajnon. Oni ne vokis min, nek pridemandis.


Pridemandado

Sed foje al pordego, kiu troviĝis flanke de strato Semakova, alveturis kamioneto, simila al tiuj en kiuj oni transportas panon. Mankis iuj ajn surskriboj, la flankoj estis kakie farbitaj. Post eniri ĝin de malantaŭa flanko mi vidis, ke inter ŝoforo kaj loko kie mi sidis estis eta ejo, eventuale tie sidis du eskortistoj.
Kiam mi eniris, krado malantaŭ mia dorso tuj fermiĝis. Post ĝi sidiĝis du pliaj eskortistoj, kiuj fermis pordon de la aŭto. En la kamioneto estis tre malvaste kaj malhele, ĉar sola fenestreto estis tre malgranda.


NKVD-oficejo en Tjumeno

Mi sciis, ke oni transportos min al prizono (deĵoranto diris tion al mi), sed mi eĉ ne povis imagi, kio atendos min tie. Oni tute senvestigis min, prenis ĉion, nur subvestojn lasis. Mi tre hontis kiam juna viro diris: “Prenu ŝian zonon”. Oni lasis al mi ĥalaton kaj simplecan kaptukon el artefarita silko.
Pridemandado komenciĝis en novembro, la 25an aŭ 27an. La unuan fojon pridemandis min juna viro en militista uniformo. Li diris: “Mi ne komprenas, Glazunova. Viaj parencoj havas neniujn ligojn suspektindajn. Vi ne havas ligon al eksterlando, korespondis kun neniu. Kial oni donis al vi tian artikolon?”
Li malfermis sian dosierujon – tie kuŝis nur tri folietoj. Mi vidis, ĉar mi sidis apude. Li stariĝas, ekiras – mi tuj turniĝas al li, ĉar aliaj arestitoj avertis min: “Protektu la kapon”. Do mi turniĝis. Poste li demandis|: “Kial vi ĉiam turniĝas?” Mi diris: “Pro nenio”. Ja kion mi povis respondi?
Finfine li diris al mi: “Mi ne povas trovi spurojn de iu krimo”. Evidente mankis pruvoj de akuzoj. Do li ne plu okupiĝis pri mia afero, transdonis ĝin al alia persono.



Venis dua viro, maljuna. Li pridemandis min ĉirkaŭ la 20a de decembro. Dum tiu pridemandado li ŝajne eĉ ne unufoje sidiĝis ĉe sia tablo.
– Ĉu vi scias, Glazunova, kiom gravajn artikolojn oni alkudras al vi?
– Ne, mi eĉ ne imagas.
– Pro via bonkoreco vi trafos prizonon.
En tiuj paperoj estis skribite, ke mi agitadis en la kombinato kontraŭ la milito kaj koncernaj ordonoj.
Oni diras ke dum pridemandado oni batis. Eble tio vere estis, tamen min neniu torturis. Sed mi tamen timis. Ĉar kiam oni venigis min al la prizono, mi renkontis tie multajn konatajn al mi junulinojn – ili laboris en la urba komsomola komitato. Ili sugestis al mi: “Protektu vian kapon per la haroj”. Mi havis longajn harojn, ĝis talio. “Ĉirkaŭvolvu la kapon per la haroj, tiel ke se li batos vin, almenaŭ la memorkapablon vi savos”. Sed neniu batis min.

Prizono
La prizono konsistis el tri partoj: du brikaj korpusoj, kie troviĝis la enketitoj, kaj ligna konstruaĵo, kie estis la administracio. La enketado okazis en unu el la brikaj korpusoj, en la dua etaĝo.
Mi ne estis en komuna kamero, ĉiam estis sola. Dufoje oni setligis al mi virinojn, sed la junulinoj avertis min ke tio estas “anasoj” (krimĵargono: prizonulo, kunlaboranta kun administracio kiel informisto). Mi havis tie bonan konaton, ankaŭ el la urba komsomola komitato, Katja Karankeviĉ. Kiam oni eskortis min al pridemandado ŝi flustris al mi: “Anna, oni enloĝigos en vian kameron inon, do ne parolu kun ŝi, vi havas nenion priparolindan kun ŝi”.


NKVD-oficejo en Tjumeno

Vere, baldaŭ oni setligis en mian kameron virinon. Ŝi ploregis ke oni arestis ŝin pro “spiketoj” (neoficiala nomo de la leĝo, laŭ kiu ŝtelo de eĉ plej eta kolĥoza aŭ kooperativa posedaĵo estis punata per pafmortigo aŭ 10 jaroj de malliberigo; ĝi validis de 1932 ĝis 1947), ke hejme restis tri infanoj ktp. Sed jam sekvan tagon oni forprenis ŝin.
Katja Karankeviĉ bone traktis min, ĉiam lasis el la kamero: “Promenu iom”. Mi ja havis filineton, devis mamnutru ŝin. Katja ĉiam diris, ke eble oni konfuzis ion. Sed kiam komenciĝis la enketado ŝi diris: “Ne, Anna, nun oni jam prenis vin al la vojo”.



Aliajn arestitojn oni nenien lasis, eĉ al necesejo. En la kameroj staris lignaj necesujoj. Oni faris ĉion surloke kaj kameraj deĵorantoj forportis tiun ujon duope kaj elverŝis. Tre malofte oni lasis iun al normala necesejo. Sed min la junulinoj lasis.
En la prizono, same kiel en la NKVD-domo en strato Semakova, ne aŭdeblis kio okazas en apudaj kameroj. Mi nur aŭdis kiel etaj infanoj kuras laŭ koridoroj – oni lasis ilin iom kuri. En la prizono ja troviĝis ankaŭ patrinoj kun etuloj, ĝis la tria vivojaro ili estis kune. Trijara infano ja bezonas kuri dum en kamero sidis po 18-20 homoj. Estis tre malvaste, ĉiuj sidis sur litoj kaj patrinoj apud litoj.



Oni manĝigis nin trifoje tage. Matene oni donis teon kaj panon, tagmeze – supon, vespere denove teon kaj panon. Eskortistoj en nia korpuso estis plejparte virinoj. En la vira korpuso deĵoris viroj. Fojfoje Katja lasis min al la patrinoj kaj mi babilis kun ili. Ili estis plejparte el Tjumeno kaj ĉiuj diris: “Espereble ni liberiĝos kaj povos rakonti ĉion al via patrino”. Miaj gepatroj ja nenion sciis. Oni nur diris al la panjo: “Ne plu serĉu ŝin”.

Juĝo
Oni juĝis min la 22an de januaro 1942. La proceso okazis en la ligna konstruaĵo ĉe la prizono. Granda halo. Juĝistoj sidas ĉe longa tablo, kovrita je ruĝa ŝtofo. Mi vidis ilin bone, ĉar mi sidis tuj kontraŭ ili kaj distanco estis ne pli ol ses metrojn.
Oni enkondukis min el koridoro kaj ili, la juĝistoj, eniris tra alia enirejo, do kiam malfermiĝis pordo aperis lumo – videblis ke ili eniris rekte de sur strato. Ili eniris kaj tuj sidiĝis ĉe tiu tablo. La eskortistaro staris ĉe la pordoj – du eskortoj, ĉar estis du pordoj. 



Juĝistoj sidis triope. Ili demandis nur: “Ĉu vi konsideras vin kulpa?” Mi neis, diris ke mi kulpas pri nenio. Alia juĝisto diris: “Nu kiel tio povus esti? Tiom da tempo vi estas arestita kaj nenion scias?!” 
 Atestantoj mankis – nur mi, la juĝistoj kaj la eskortistoj. Ĉio okazis rapide, je maksimume duonhoro. Ili ne foriris por kunveni. Fine unu juĝisto diris: “Ĉu vi opinias, ke oni kalumniis vin?” Kaj alia tuj aldonis: “Tio estas ne kalumnio!” Mi ripetis, ke mi scias nenion. “Ĉu vi neas?” – “Jes”. Oni multon alkudradis al mi – iujn ligojn ktp. Sed poste evidente ili komprenis, ke mankas io ajn, do akuzis nur laŭ artikolo 58-10, parto 2 (disvastigo de kontraŭsovetia propagando) kaj kondamnis min al 10 jaroj de malliberigo sen rajto korespondi kun la familio kaj 5-jara senigo je civilaj rajtoj.

Al puntendaro
Post la kunsido mi kelkajn monatojn pasigis en la kamero. Sed la kondamnitoj troviĝis jam aparte de la enketitoj. Mi estis sola en la kamero. En majo aŭ junio 1942 oni forsendis min al punlaborejo. Oni donis al mi iun jakon, botetojn (tiom grandajn, ke mi enigis la piedojn en pantofloj), pantalonon kaj grizan felĉapon kiajn havis militistoj.
Oni sidigis nin en aŭtojn kaj veturigis al fervoja linio, kiu tiutempe pasis laŭ strato Maurice Thorez. Oni ne diris, kien oni transportas nin, ni nur sciis ke direktiĝas al puntendaro. Ni veturis en fermitaj porbrutaj vagonoj. Denove mi estis bonŝanculo, ĉar mi veturis ne en ĝi, sed kun konduktorinoj, kiuj prenis min, subskribinte garantian paperon. Do mi estis en aparta vagono por personaro. 



Ni atingis la urbon Niĵnij Tagil – tie restis tri viroj, kiujn prenis iuj militaj entreprenoj. Mi veturis plu. Nek urbo Serovo, nek Ivdellago (aro de puntendaroj en Sverdlovska provinco, establita en 1937, parto de Gulago) akceptis min – ili tiutempe ne havis politikajn prizonulojn. Fine en Ivdellago oni diris: “Ni havas miksitan tendaron, kiu situas 30 km for, meze inter Peĉoro kaj Ivdellago. Tie haveblas sekcio por politikaj prizonuloj”.
Do unuflanke estis la terura Peĉora puntendaro, kie en malvasta tereno loĝis multege da prizonuloj. Al nia “miksita tendaro” venis fervojo, sed poste ĝi daŭris nur 1 km kaj ne atingis Peĉoron.
Tiujn 30 km mi marŝis piede. Mi paŝis kaj du eskortistoj rajdis apude. Mi petis ilin: “Permesu al mi iri al arbedoj”, sed unu el ili respondis: “Vi havos eblecon viziti ilin” (aludo al baldaŭa seksperforto). Sed tiam atingis nin plenrajtigito (milica rango), kiu veturis en kaloŝo samdirekte. Li aŭdis kiel mi petis ilin kaj kiel ili respondis, do eĉ sakris al ili: “Kio okazas? Ĉu vi duope eskortas ŝin?! Por kio ŝin eskorti – vento blovos kaj ŝi forflugos senspure!” Kaj li diris: “Iru al mi, knabino”.

Labortago
Kutima tago de malliberulo estis tia. Ni vekiĝis je la 6a aŭ 6-30 laŭ signalo – sub gvatoturoj pendis alarmilo kaj tiel ili signalis unu al alia. Ĉiuj devis ellitiĝi, ne gravas, ĉu vi estas sana aŭ ne. Ni grupiĝis laŭ brigadoj kaj marŝis al kantino, ĉiun brigadon gvidis brigadestro. En la kantino ĉiu brigado havis propran tablon. Al virinoj oni donis iujn vitaminojn, kiuj malpliigis menstruajn dolorojn. Ni manĝis, sed ne sciis kion, do timis kompreneble.

El la kantino ni revenis al barako, prenis laborvestojn kaj eliris. Poste oni kondukis nin ekster tendara pordego por distribui laŭ laborlokoj. Tie staris jam distribuisto kaj komendanto. Ni eliris ĉiam po kvarope. Ekzemple, mi eliras kaj diras: “Glazunova Anna Grigorjevna, naskiĝjaro 1919, artikolo 58-10 punkto 2, puntempo – 10 jaroj”. Oni registras min kaj mi iras plu. Poste ni jam sekvis al arbohakejo. Ni eliris brigade kaj ĉiu brigado konis sian laborterenon. Normo estis 9 kubaj metroj tage, sed ne ĉiam oni sukcesis plenumi ĝin. 



Speciale malfacile estis, kiam malario turmentis min – ja ĉirkaŭe estis marĉoj. Kuracisto mankis kaj neniu kuracis min. Ni kuracis nin memstare – aranĝis fajron, mi kuŝiĝas sur varmegan cindron kaj kuŝas. Kutime tremado komenciĝis je la 11a kaj daŭris ĝis la 13a horo. Tiam aliaj brigadanoj plenumis mian labortaskon, ili ne lasis min sola. Foje oni laboris tre malsanaj, apenaŭ movis la krurojn, kiuj terure ŝvelis pro malsato. Tiajn malliberulojn ni kondukis al la tendaro subtenante ĉe brakoj.

La tendaro certe grave damaĝis mian sanon. Mi donu nur unu ekzemplon. Malnovaj malliberuloj, arestitaj en 1937-1939, hakis arbojn kaj kunmetis ilin forme de piramido. Mi estis svelta, magra, alkroĉiĝema, do mia tasko estis stari supre kaj manipuli la trunkojn per hokstango kaj ŝnuro. Mi prenis finaĵojn de kelkaj trunkoj, kunligis ilin kaj poste viroj tiris ilin malsupren por transporti al lignoprilaborejo. Foje mi stumblis kaj falis de sur proksimume 15-metra alteco. La tuta vertebro estis disbatita, sed kompreneble neniu kuracis min. Nun la vertebro ĉiam perturbas min.



Tagmanĝo fakte ne ekzistis. Neniu alportis ĝin, oni nur donis po 200 gramojn da pano. Se ni deziris ion pli, ni mem devis zorgi pri tio. Poste mi komencis aranĝi fajron kaj fumigi fiŝaĵojn.
Ni laboris ĝis 17-30, kiam jam krepuskis, do foje marŝis al la tendaro kaj ne vidis la vojon. Antaŭ la pordego ni haltis, enviciĝis kaj oni rekalkulis nin. Vespermanĝis ni en la barako, oni alportis manĝaĵojn en grandaj feraj ujoj. Je la 10a sonis signalo enlitiĝi. Post tio ni povis nur eliri al necesejo, kiu troviĝis inter du gvatoturoj.

Gardistoj
Cetere ili ne tre strikte observadis nin. Se al banejo iris ordinaraj krimuloj oni nepre eskortis ilin. Al la politikaj malliberuloj oni simple diris: “Sekvi tiun strion” (kvinmetra terstrio inter la krimula kaj politika sekcioj) kaj ni iris sen iu ajn eskorto.
Ene de la tendaro ni tute iris sen eskorto. Sed ekster la tendaro oni ĉiam rigore eskortis nin, ĉiam iris soldatoj kun gardohundoj. Foje oni eĉ pafis. Se iu stumblis aŭ, savu dio, elfalis pro tio el vico – tuj oni pafas. La unua pafo estas al ĉielo kiel averto, la duan prefere ne atendu. La vivo iĝis pli facila nur kiam venis Loboda, nova komendanto de la tendaro. Ne nur la nia, sed ankaŭ gardista vivo pliboniĝis, ja ankaŭ la soldatoj apenaŭ speciale ŝatis skoldi aŭ kriaĉi al iu.



Ripoztagoj mankis, ni laboris tutan semajnon. Ankaŭ festoj mankis – la sovetiaj, religiaj, iuj ajn. Sed kalendaron ni observis, sciis kiu tago estas. Nikolao Ivanoviĉ Guligin havis kalendaron – li estis edukita homo, konis multajn lingvojn. Li diris al ni: hodiaŭ estas tiu tago – kaj foje aldonis, kiu ortodoksa festo estas. Tamen ni festis nenion, neniu observis religiajn festojn, kvankam haveblis tri sacerdotoj – du el Kievo kaj unu el Minsko. Unu el ili faris por ni krucetojn el drato. Tiam multaj homoj sin turnis al religio, diris: “Nur kun dia helpo ni povos postvivi tion”. La sacerdotoj estis ortodoksaj – la katolikaj kaj rabenoj mankis. Ili laboris same kiel ĉiuj kaj oni traktis ilin same, sen iuj ajn avantaĝoj.
Mi ne memoras iujn grandajn ondojn de malliberuloj. Nun unu ondo okazis – kiam oni komencis malliberigi pro “spiketoj”, tiam multe da novaj homoj venis. Multaj ja faris tion: infanoj multas kaj malsatas, viroj batalas en la milito, do kiel nutri la infanojn? Mi rememoras junulinon, kondamnitan laŭ artikolo 58 – ŝia patro batalis kiel partizano dum ŝia loĝloko estis okupaciita. Germanoj prenis ŝin kiel interpretistinon. Dum rakonti tion ŝi ĉiufoje ploris, tiom neeltenebla estis ŝia vivo ĉe la germanoj. Kiam ili foriris kaj venis la Ruĝa Armeo, oni tuj arestis ŝin kaj kondamnis al 12 jaroj de malliberigo sen rajto korespondi al la familio.
Unufoje okazis fuĝo inter la krimuloj. Tiutage ni laboris en arbaro: oni alveturigadis al ni vagonojn, kiuj iris preter la krimula sekcio. Eventuale iu alkroĉiĝis malsupre al vagono kaj tiel eliris la tendaron. Poste ni renkontis eskorton, kiu kondukis ses kaptitajn malliberulojn. Unu estis grave mordita de hundoj, aliaj vunditaj – oni diris ke eskortistoj pafis ilin dum persekuto.



Sed tio estis la krimuloj, inter la politikaj malliberuloj fuĝoj ne okazis, neniu eĉ pensis pri tio. Kien ni fuĝu, se mapoj mankas, teritorio estas nekonata kaj ĉirkaŭe nur marĉoj kaj marĉoj. Se oni eniras tiun marĉon, do jam ne eliros reen, ĝi ensuĉos ĉion.
Gardistoj unue estis libervolaj, el krimuloj. Tio estis teruraj, ferocaj homoj. Ili senhezite povis puŝi vin en fajron aŭ sub mekanikan segilon. Se iu diris ion, kion ne ŝatis tia gardisto, li povis simple ŝovi piedon por ke malliberulo stumblu kaj falu sur pikdraton, laŭ kiu kuris alttensia elektro – homo falis kaj jam ne stariĝis. Oni ne permesis al aliaj levi lin aŭ eĉ halti.
Foje ni laboris sur rivero, ligis flosojn. Matene ni venas kaj rigardas – ĉu iu fiŝo kaptiĝis. Se nelmo trafis flosan nodon ĝi etendis brankon kaj jam ne povis liberiĝi. Siluro estis eĉ pli terura afero, ĝi havis grandan kapon kaj nur per hokstango mi povis eltiri ĝin. Tiutage mi forte kaj longe batis siluron por eltiri kaj manĝi, doni al ĉiu po almenaŭ unu peceto. Gardisto ordonas: “Lasu!” Sed mi estas malsata! Tamen se ne subiĝi, li pafos. Brigadestro, ankaŭ malliberulo ekde 1937, diris al mi: “Anna, lasu tiun ĉi fiŝon, iel aŭ tiel ili ne permesos al vi fari tion”.
Ni havis kvar longajn fornojn, en kiuj oni bruligis karbon. Malnovaj malliberuloj rakontis, ke en tiuj fornoj antaŭ nia alveno forbrulis pluraj prizonuloj. Mi ĝis nun memoras kiel ni metis tien lignoŝtipojn kaj fajrigis ilin – kiom mi timegis!



Tiuj gardistoj ĉiam tenis distancon kaj ofte uzis hundojn. Ni ne havis numerojn surdorse. Unu alian vokis laŭ persona nomo, foje aldonis patronomon. Eskortistoj diris simple: “Hej, vi, kien vi iras?!” Foje ili dividis niajn brigadojn laŭ rivero Sosvo – unu laboris ĉe tiu bordo, la dua – ĉe alia. Do eĉ brigadestro ne rajtis transiri tiun limon por viziti alian brigadestron.
Antaŭ venis Loboda ni eĉ ne povis trankvile iri al necesejo. Se vi kaŭras, eskortisto devas vidi vin. Kvar fojojn kugloj hurlis super mia kapo. Kiam venis Loboda li tuj forigis libervolajn eskortistojn kaj anstataŭigis ilin per junaj soldatoj.
Oni diris, ke antaŭe li estris tendaron en Fora Oriento. Mi poste eksciis tion, kiam mi konatiĝis kun lia familio. Oni diris ke Stalin sendis lin al ni. Pro kio – neniu sciis. Oni sendis lin al Ivdellago, sed ni estis proksime, nur 30 km for. Tamen el nia tendaro li prenis nur ĉirkaŭ mil homojn. Laŭ kiu principo li selektis? Neniu scias.

Nova estro
La tendaro aspektis tiel. Du tipoj da barakoj – la porviraj kaj porvirinaj. Ene staris duetaĝaj lignolitoj. Super ĉiu lito estis skribitaj persona, patra kaj familia nomoj, naskiĝjaro, krimartikolo kaj punperiodo. La porvirina barako estis granda, ĉirkaŭ 30 inoj loĝis tie aŭ eĉ pli. Ĝi estis dividita per vando je du partoj: en unu loĝis ni kaj en alia – gardistaro, kiu havis tie kuirejon. Sed en la barako la gardistoj pasigis nur libertempon, kiam ili ne deĵoris ĉe la pordego aŭ sur gvatoturoj. Elektra lumigado en la barakoj mankis, nur pendis kerosenaj lampoj “Letuĉaja miŝ” (eo: Vesperto).
Unue la tendara vivo estis tre malfacila, tute neeltenebla. Do kiam ekfukciis lignoprilaborejo (ĝin agordis malliberuloj mem, ĉar inter arestitaj en 1937-1938 estis spertaj inĝenieroj), kiu dishakis trunkojn po 80 cm dikajn, iuj viroj eĉ sin ĵetis sub tiun hakilon. Nenio restis de ili, ĉar mekanika forto estis grandega. Kelkfoje tio okazis. Antaŭ venis Loboda ni ĉiuj jam alkutimiĝis al la penso, ke tio estas nia fina vivopunkto, mankas plua vojo. Oni povis atendi nur unusolan aferon – 7 gramojn da plumbo en nukon [pezo de fusila kuglo].



La plej alta posteno atingebla por malliberulo estis brigadestro. Brigadestroj el malliberuloj bone traktis nin – ili ja estis la samaj zeka [ĵargona vorto kun signifo “malliberulo”] kiel ni. Entute rilatoj inter la malliberuloj estis bonaj. Speciale inter ni, la politikaj prizonuloj – ni ĉiam subtenis unu alian.
Fine de 1944, antaŭ Novjaro venis Loboda por akcepti la tendaron. Tiutempe en nia barako estis virino Sofia, kiu suferis je tifo. Unuafoje ŝi estis enprizonigita en 1938 kaj ekde tiam oni trifoje malliberigis ŝin – jes arestas, poste liberigas, poste denove arestas. Ŝia edzo Morozov antaŭe estis gravulo en Moskvo. En nia tendaro ĝenerale loĝis eksaj gravuloj. Ekzemple Nikolao Ivanoviĉ Guligin de Fora Oriento, li antaŭe konstruigis tie grandajn ŝipojn. Neniu ĝuste sciis, pro kio li estis kondamnita, ja oni skribis en verdiktoj pri “ligo al eksterlandaj spionaj organizoj”, “terorismaj organizoj” ktp. Mi almenaŭ konis mian puntempon. El Tjumeno mi ŝajne estis sola.
Kiam alveturis Loboda por akcepti nian tendaron venis deĵoranto el la porvira barako kaj diris: “Alvenis nova estro, do estu pretaj”. La malnovan estron ne eĉ ne unufoje vidis.




Kiam Loboda eniris mi sidis sur la dua etaĝo de lito kun kruroj pendantaj. Li rigardis min kaj demandis: “Glazunova, kiu permesis al vi kuŝi?” Mi respondis, ke mi ne kuŝas, sed nur sidas. Li demandis denove: “Kial vi estas supre?” – li vidis laŭ surskribo sur tabulo ke mia loko estis malsupre. Tio estis vero, sed mi cedis mian lokon al la malsana Sofia. Mi diris: “Malsupre, sur mia loko kuŝas virino malsana je tifo. Kiel levi ŝin supren? Ŝi falos kaj damaĝos sin”.

Li severe rigardis eskortistojn, kiuj akompanis lin: “Ĉu vi vokis kuraciston?” Sofia mem respondis: “Kiun kuraciston, kamarado estro? Neniu ulo el administracio vizitas nin. Feliĉe vi venis, do ni almenaŭ vidis vin”. Loboda sin turnis al la gardistoj: “Kuraciston! Tuj!” Ili tuj alportis en kaloŝo kuraciston kaj Loboda diris al li: “Eventuale ŝi delonge malsanas, ŝi havas febron pli ol 40 gradoj. Tuj transportu ŝin al hospitalo kaj metu en apartan ĉambron. Mi kontrolos!” Tiam ni komprenis ke tio estas tute alia estro.

Tombejo
Antaŭe ni havis neniun kuraciston, do se iu serioze malsaniĝis, li mortis sen ricevi iun ajn helpon. Tombejo estis apude. Ni havis banejon, faritan el traboj – ĝin konstruis malnovaj malliberuloj, alvenintaj en 1937-1940. Malantaŭ ĝi estis tereno, kien oni alportadis mortulojn. Somere oni tuj enterigadis ilin. Sed vintre (ekde novembro) tero estis tro frosta, ne eblis trabati ĝin.
Do ĉiufoje revenante de arbohakejo ni tiradis arbobranĉojn. Se iu mortas, ni metas sur lin branĉojn, poste alian kadavron, poste denove branĉojn.



Tuj malantaŭ la banejo staris pikdrata bariero, post kiu jam estis tajgo. Ursoj kaj lupoj sentis kadavrojn kaj nokte venadis al la barilo. Ĝi estis kovrita je pikiloj kaj tra ĝi kuris elektro. Nokte tiu drato brilis pro kuranta elektro kaj malantaŭ ĝi grumblis malkontentaj ursoj kaj lupoj – ili ja ne povis atingi kadavrojn.
Fine de marto – komence de aprilo tero jam iom degelis. Tiam malliberuloj iris kun pioĉoj (kutime tio estis viroj) kaj fosis malantaŭ la banejo kavon, kien metis la kadavrojn kaj kovris ilin per la branĉoj. Neniujn signojn oni starigis, nenio markis tiun lokon.
La banejo staris sur deklivo de monteto, do viroj faris ŝedon por ke almenaŭ neĝo ne superŝutu la mortulojn. Ĉiu mortulo havis numeron surmane – lignan aŭ tavollignan ŝildeton sur kiu estis skribitaj persona, patra kaj familia nomoj, naskiĝjaro kaj krimartikolo. Antaŭ enterigo venis la estro kaj kontrolis, ĉu ĉiu mortulo havas tian ŝildon. Kutime oni alligis ĝin per ŝnureto, sed foje ĝi mankis kaj oni uzis draton. Evidente nur la estro sciis laŭ siaj registraĵoj kiu mortis kaj kiun numeron li havis.

Fiŝoj kaj ranoj
Post kiam Loboda forigis libervolajn gardistojn kaj anstataŭigis ilin per soldatoj ni rimarkis ke oni jen alportas al ili supon, jen ne. Nia brigadestro Ivan Makaroviĉ Carenko aliris eskortestron kaj diris: “Permesu al ni iom fiŝkapti. Ni interligas flosojn kaj foje tien trafas bonaj fiŝoj, kiun ni povus kapti kaj dividi”. Samvespere li venis al mi: “Morgaŭ se vi vidos siluron aŭ muksunon – batu ilin per hokstango kaj ĵetu sur bordon”. Mi aprobis.





Foje mi  eltiris kelkajn grandajn muksunojn kaj siluron. Ni aranĝis fajron en kavo (estis malpermesite fari ĝin surtere), buboj faris X-formajn lignaĵon, trovis ie feran stangon, alportis kaldronon kaj mi fumigis tiujn fiŝojn. Tranĉiloj mankis, do ni disspecigis ilin per drato, kiun eltiris el la flosoj (ni kutime interkroĉis la flosojn per ŝtalaj krampoj kaj lasis inter ili draton). Mi prenis unu muksunon kaj petis la brigadestron porti ĝin al la eskortistoj. Malfacila estis tiu tasko – dividi kelkajn fiŝojn inter 80 malliberuloj.
En tiu momento venis Loboda. Li estis sola, sur ĉevalo, sen eskorto. Li ekflaris la odoron kaj vokis la brigadestron. Tiu rakontis, ke mankas tagmanĝo, do laŭ lia permeso ni mem kaptis fiŝojn kaj mi kuiris ilin. “Bona ideo!” diris Loboda. Vere, li zorgis pri la homoj.
Poste ni aranĝis pli grandan fiŝkaptadon, ja malsato instigis nin. Mi jam ne povas diri, kiel ni vivis antaŭe. Dum tuta mia vivo mi ne manĝis tiom da kolbaso kiom mi manĝis ranojn en la tendaro. Mi kaptis ilin, aranĝis fajron kaj tenis ranon super ĝi ĉe la kruroj. Peze estis rigardi, kiel ĝi baraktas en flamo, sed kion fari?

Nova tendaro
Poste Loboda decidis transloki nin al si, en Ivdellagon. Mi ne scias kiel malliberuloj trenis tien la barakojn, ĉar mi estis en alia sekcio. Mi scias nur ke oni transportis ilin laŭ ligna vojo, ruligis. Kiam ni venis tie jam staris barilo kun gvatoturoj kaj interne troviĝis tri porviraj barakoj kaj porvirina dometo. Oni vokis nin laŭnome unu post alia kaj enlasis. Inter ni kaj ordinaraj krimuloj estis koridoro 5 metrojn larĝa, laŭ ĝi kuris gardohundoj. En tiu loko ni jam vivis pli libere. Jen nur unu ekzemplo.


Komence de 1944 nian tendaron trafis tri artistoj: Ruslanova, Golovin[1] kaj alia, kies nomon mi ne memoras – li estis ne ruso, fama kantisto, lia filo nun laboras en moskva teatro. Ili triope decidis aranĝi dancejon, ĉar ili ĉiuj bone ludis bajanon. Loboda permesis.



Golovin tuj diris: “Por vi, estraro, mi ne elpaŝos, por mi estas karaj nur zeka (malliberuloj). mi mem estas zeka kaj mi kantos nur por zeka”. Loboda ne havis elekteblon, li ja bezonis iel distri homojn, kiuj falis pro laco kaj malsato. De arbohakejo ĝis la tendaro estis 3 km kaj ni ĉiam revenadis, subtenante unu alian.
Ekde tiu tempo komenciĝis koncertoj, ja inter malliberuloj estis multaj talentaj homoj, eĉ inter ordinaraj krimuloj. Cetere kun ili ni havis jam bonajn rilatojn, ili ja same mortadis kiel ni. Ni eĉ komencis uzi ilian banejon, kiu estis granda. Kiel tio okazis? Marŝas tien 32 virinoj kaj por ĉiuj haveblas nur unu peceto da sapo. Ni uzis ĝin nur por lavi kapojn, ĉion alian jam lavis sen sapo. Tamen ĉe elirejo oni ĉiam demandis: “Ĉu restis la sapo?” – ni devis redoni restaĵojn.

Seneskorte
En 1945 okazis tiel, ke necesis iun seneskortigi – ŝovi en alian kategorion de malliberuloj, kiuj rajtis iri sen eskorto. Do vokis min prokuroro. Matene oni ĉiam distribuis brigadojn. Unue iris ordinaraj krimuloj, poste ni, la politikaj. Ili eliris sian pordegon, ni alian, fakte por ni estis ne pordego, sed nura pordeto. Brigadestro elirigis po 50-60 homojn laŭ listo kaj vokis ilin. Ĉiu devis eliri el vico kaj diri siajn familian, personan kaj patran nomojn, naskiĝjaron, artikolon kaj puntempon.
Jam ni faris tion, eliris el la tendaro kaj jen venas eskortisto: “Glazunova, lasu la vicon”. Imagu, kiom mi teruriĝis! Mi eliris. Tuj aliris sacerdoto, krucosignis min kaj diris: “Anna, estu forta. Se io okazos – almenaŭ klopodu lasi ie noticon”. 
Oni supozis, ke eble iu denuncis min. Cetere inter la politikaj mankis denuncoj, eĉ ŝteloj kaj kvereloj ne okazis. La eskortisto diris al mi: “Revenu en la barakon”. Mi revenis. En la barako Sofia tuj alparolis min: “Kio okazis? Ĉu via afero iris al plia enketado?” Foje tio okazis, sed ĉiam finiĝis same – homo ne revenis al la tendaro. Kio okazis al li – ni ne sciis. Tiel ni perdis unu sacerdoton el Kievo – oni forkondukis lin kaj li ne revenis.



Je 7-30 matene oni vicigis nin por kontrolado kaj ĉirkaŭ la 9a venis laborkontrolisto, kiu distribuis ĉiujn laŭ laborlokoj. Mi vestis min, adiaŭis Sofia. Oni enkondukis min en apudan domon, kiu situis trans vojo. Unue oni enirigis min en ĉambron de prokuroro. Li demandas: “Familia nomo? Persona nomo? Patronomo?” Li sidiĝis ĉe tablo kaj komencis registri ĉion. Poste li demandis denove: “Ĉu vi scias por kio oni vokis vin? Ĉu tute ne?”
Malantaŭ mi malfermiĝis pordo, eniris Loboda. La prokuroro daŭrigis: “Diru al mi, Glazunova, pro kio vi estas malliberigita?” Mi respondis: “Diru vi al mi, vi ja havas mian dosierujon”. Loboda aliris lin: “Kio haveblas koncerne ŝin?” – “Nenio, nur ŝia karto”. Tio estis la karto de malliberulo, kiu haveblis por ĉiu el ni kaj kie mankis detaloj, nur artikolo, puntempo, naskiĝloko kaj punloko. Loboda indignis: “Kion ili faras? Jam mi ne scias… Bone, decidu kaj mi dume kontrolos ĉu li estas hejme aŭ ne…”. Nur poste mi eksciis pri kiu li parolis. 
La prokuroro tuj avertis min: “Mi proponas interkonsenton. Ni ĉion scias pri vi. Vi ne havas lokon kien vi povus fuĝi. Sen mapo vi ne povos trovi vojon. Eĉ se vi trovos vojon, lupoj vin voros aŭ mortigos ursoj”. Mi silente rigardis lin. Li daŭrigis: “En 1943 mortis via filino, ŝi havis tri jarojn. Ni decidis aranĝi por vi iom pli liberan reĝimon”. Mi divenis, ĉu li faros min purigistino? Foje okazis tiaĵoj.



Nia konversacio longe daŭris. Li demandis kiel oni arestis min, kiel juĝis kaj kiu povintus aranĝi ĉion ĉi. Li diris, ke ili jam dum longa tempo observas min, sed ĝis nun trovis nenion. En tiu momento eniris Loboda akompane de iu viro kaj diris al mi: “Glazunova, ni estu sinceraj. Oni laŭdis vin en brigado kaj ni donos al vi elirpermesilon. La prokuroro evidente jam avertis vin, ke mankas al vi loko kien eskapi. Vi mem scias kiun puntempon vi havas kaj laŭ kiu artikolo”. Viro, kiun li venigis, estis fotisto – li fotis min por la elirpermesilo. La tutan tempon mi nur gapis al ili kvazaŭ pigo sur paliso – kiu la unua levos la manon por bati min?
Baldaŭ ili kontaktis la provincan prokurorejon en Sverdlovsko kaj donis al mi la elirpermesilon por la distanco 60 km. Tio sufiĉis por veturi de Ivdelo al Sverdlovsko. Oni enpostenigis min kiel provizanton. En junio oni donis al mi la elirpermesilon kun la foto kaj diris: “Jen ĉevalo, vin akompanos viro”. Tio estis ĉevalo de la vladimira raso, mi apenaŭ atingis ĝian fuzelon.
Ŝi nomiĝis Maŝa kaj estis tre inteligneta. Ŝi ne kuris sub monton, nek sur monton. Mi kargis sur ŝin tri tunojn da faruno kaj ŝi trankvile marŝis al la tendara enirejo. Mi eliras por trinki tason da teo kaj jen – ŝi mem jam paŝas al ĉevalejo, kie oni malkargas ŝin – la jam menciita Carenko estis estro de la ĉevalejo kaj laktofarmo (ni havis bovinojn tie). Poste oni malfermis ankaŭ kudrofabrikon. Foje akompanis min ankaŭ milicano, se li bezonis urĝe veturi ien kaj ĉevaloj mankis. Ĉiuj ridis kiam li nomis min duonŝerce-duonestime laŭ persona kaj patra nomoj.
Tiam komenciĝis por mi alia vivo. Mi komencis vivi pli bone kaj zeka ankaŭ. En bakejo junulinoj ofte donis al mi du panojn. Kaj neniam eskortistoj demandis min ĉe la enirejo, kie mi prenis ilin. Soldatoj bone traktis nin. Ili komprenis, ke ni estas malliberigitaj pro nenio kaj krome inter la malliberuloj estis multe da militistoj.

Peko
Poste okazis tiel. Mi tutan vivon kudras, trikas, brodas. En arbaro ni trovis stanon. Mi ne scias, kiu enfosis ĝin. Ĝi putris, tamen iom ankoraŭ restis. Mi prenis ĝin kaj faris kurtenojn – por nia barako kaj por la viroj. En la barako ja estas 3 ĝis 4 fenestroj, ne pli. Fojfoje ni trovis ŝnurojn kaj mi trikis ŝtrumpetojn vespere. Viroj faris el drato kudrilojn kaj alportis kaŝe. Ili eĉ trikilojn faris por mi.
Tiutempe al Loboda venis lia familio kaj iu rakontis al ili pri miaj manlaboroj. Li venis al la barako kiam mi estis for kaj demandis Sofia: “Kiu faras ĉion ĉi?” – “Anjo” – “Kiu Anjo?” – “Anjo, kiu estas la plej juna”. Tiam li komprenis, ke temas pri mi, ĉar mi estis la plej juna kaj nova, ĉiuj aliaj jam pasigis pli da jaroj en malliberejo.



Evidente li priparolis tion hejme kaj baldaŭ ili invitis min kaj petis fari teksaĵojn por ilia domo, promesis forpermeson de laboro. Mi rifuzis ĝin, diris, ke faros ĉion post laboro, vespere. Tiel okazis – jen matene, jen vespere mi brodis por ili.
Sed al krimo instigis min la prokuroro. Tio jam estas fora afero, mi jam havas 77 jarojn, do… Okazis tiel. Li vokis min kaj diris: “Anjo, faru pekon, nu nasku iun plian! Hejme ja vi havas neniun infanon. Tiukaze mi almenaŭ havos pretekston por liberigi vin pli frue”. Kaj mi pekis.
Tio okazis en 1946. La 20an de majo 1947 naskiĝis mia filo. Lia patro estis malliberulo, li estis bona homo. En 1950 oni liberigis lin kaj mi kun la filo vizitis lin en urbo Ĉernigovo. Li proponis ke ni translokiĝu al li, sed mi rifuzis. Poste ni ne plu interkomunikis. Danke al tio mi anstataŭ 10 jaroj pasigis en malliberejo nur 6 jarojn kaj 2 monatojn. La filo loĝis kun mi – ni havis vartejon en la tendaro.

Farmo
La laktofarmon, ĉevalejon kaj kampojn gvidis germanoj, deportitaj de Volgo. Oni sendis al ili zeka kiel helpantojn. Foje okazis tiel. Kun ili laboris virino el ordinaraj krimuloj. Ŝi havis etan infanon, evidente oni malliberigis ilin kune. Germanino eksciis, ke tiu virino manĝis kukumon, denuncis ŝin kaj oni sendis la virinon en karceron.



Mi eksciis pri tio kaj diris al Loboda: “Domaĝe ke oni punis tiun virinon per 10 tagoj en karcero. Ŝi iros al laboro sen bone manĝi kaj dormi. Ŝi havas unujaran bebon kaj nun ne povos mamnutri lin normale. En la karcero ja mankas litoj, eĉ tabuloj mankas, nur ŝtonaj benkoj”. Li diris, ke ne sciis pri tio, ĉar disciplinajn aferojn gvidas alia homo. Dum iu tempo mi silentis, sed poste ne eltenis kaj diris: “Se tio okazos plu – neniu virino iros al laboro”. Ekde tiam oni ne plu punis nin, komencis doni lakton al infanoj kaj patrinoj.
Tiuj germaninoj ekkoleris kontraŭ min, ĉar nun se virinoj iris al kamparo ili rajtis manĝi mem kaj preni legomojn por infanoj. Se bebo havas tri jarojn oni jam povas doni karoton al li. Kuracisto diris: “Post veni en la vartejon mi tuj vidas ke Anjo vizitis ĝin – buŝetoj de ĉiuj infanoj estas oranĝaj pro karotoj, ĉiuj trinkis karotan sukon”. Kion fari – se bebo ne havas sufiĉe da vitamnoj li iĝos kriplulo! Mi vidis tie kion kaŭzas rakito pro malsato – terura bildo.

Hejmen
La tutan tempon mankis informoj de la gepatroj. Mi nur unufoje sendis leteron al ili, sed ili ne respondis. Mankis papero en la tendaro, mi skribis sur gazeto kaj pakaĵa papero, kiun donis al mi junulinoj el la bakejo. Tiun leteron la panjo ricevis. Sed respondi ŝi jam ne povis – estis malpermesite.
Mi revenis hejmen en septembro, ĉar oni longatempe prilaboris la dokumentojn. En aŭgusto oni sendis demandopeton al Sverdlovsko, de tie al Moskvo kaj finfine Moskvo permesis.



Neniu renkontis min en Tjumeno. Ili ne sciis ke mi veturas kaj la patrino estis ĉe fratino en urbo Ĉelabinsko. Mi havis ĉirkaŭ 4 mil rublojn, tio estis granda sumo. Mi havis tiun monon, ĉar la estro laŭ peto de la prokuroro kalkulis al mi trimonatan salajron kiel por libervola kunlaborantino. Mi ricevis salajron kaj ferian rekompencon, do venis bonhava.
La patrino kaj bopatrino enterigis mian filinon sen mi, ankoraŭ en 1943. En mia apartamento enloĝiĝis edzino de mia frato. Mi alveturis tage per trajno el Sverdlovsko. Parton de havaĵoj mi lasis en stacidoma deponejo, aliajn prenis kun mi. Sed la panjo estis for. Nokton mi pasigis en mia apartamento, sed sekvan tagon edzino de la frato diris: “Vi ne plu loĝos ĉi tie, la apartamento estas mia”.
Kion fari? Al kiu mi plendu? Feliĉe ni havis bonan fojnejon ĉe la strato Sovetskaja, 23, do mi loĝis tie 12 tagojn. Najbarino permesis lavi la filon en ŝia domo (mi mem frekventis publikan banejon en strato Iŝimskaja).

Neokazinta eksiĝo
Poste mi iris al la kombinato por preni miajn dokumentojn kaj oficiale eksiĝi. Mi ja ne havis pasporton, nur paperon kiu atestis, ke mi estas liberigita el puntendaro. En ĉiu fervoja stacio oni kontrolis homojn kun tiaj paperoj: kun kiu ili veturas, kiom da mono ricevis, kion alportas kun si. 
En la kombinato mi prenis la eksiĝan liston, iris kun ĝi al la mekanikejo, al kuracejo – ĉiuj subskribis ĝin, atestis ke mi nenion ŝuldas al tiuj sekcioj. Nur estro de la mebla sekcio Levickij rifuzis. Mi diris al li kaj Ŝulajev, ke mi havas etan bebon dum la kombinata vartejo akceptas la bebojn nur ekde 11a vivmonato. Sed Levickij insistis: “Mi ne deziras aŭskulti ion ajn. Ni ne lasos vin”. Venis alia estro kaj diris la samon. Vasilij Ŝulajev proponis: “Iru al direktoro”. 



Kiam mi venis oni jam informis lin. Li proponis al mi sidiĝi sur divanon kaj demandis: “Kiel okazis tio? Kiu denuncis vin?” Dum longa tempo li tiel demandis, sed mi diris ke scias nenion, nur insistis pri eksiĝo. Fine li brakumis min kaj diris: “Pri tio ne zorgu. Ni havas propran vartejon, ja la kombinato estas granda. Ni prenos tien vian bebon” kaj aldonis “Nu, Anjo, almenaŭ vi havos pri kiu zorgi”.
Post kelkaj tagoj mi eklaboris. Tiam revenis la patrino. Ŝi estis same eta kiel mi, sed tuj prenis la aferon en siaj manoj. Ŝi eniris la apartamenton kaj diris al la edzino de la frato: “Kial vi ordonas ĉi tie? Ĉu ŝi kun etulo trenas la vivon en subtegmentejo dum vi loĝas en ŝia apartamento? Sed tio estas ŝia apartamento! Oni ŝanĝis neniujn paperojn! Vi Tanja (edzino de la frato) laboras en domprizorga administracio, do petu ilin doni loĝejon al vi. Anjo nenien iros el sia apartamento! Dum mi vivas tio ne okazos!” Tiel ĉio finiĝis.


Neniu laboristo aŭ estrarano iam riproĉis min, neniu diris: “Vi estas zeka”. En personara sekcio estis mia laborlibreto, do ili konis ĉion. Multaj nur interesiĝis pri mia edzo. Li revenis post la milito kaj plu laboris en la samaj lokoj – unue en fabriko “Respublikanec”, poste kiel sekciestro en lignofabriko “Krasnij Oktjabr” (eo: “Ruĝa Oktobro). Mi ĉiam respondis, ke ni ne priparolas tiun periodon. Poste oni certe rakontis ĉion al mi, montris kun kiu li renkontiĝis dume. Sed ĉio alia estis en ordo. Mi anis en loka komitato 17 aŭ 18 jarojn, ankaŭ en la sekcia komitato. Mia portrero ĉiam pendis sur honortabuloj. Ĉio estis bone.


Memorŝtono pri viktimoj surloke de la NKVD-oficejo en Tjumeno



[1] Dmitrij Daniloviĉ Golovin (1894-1966) estis fama rusia, sovetia kantisto (tenoro). En 1924-1943 li laboris en la Bolŝoj Teatro (Moskvo). Samtempuloj nomis lian voĉon unika laŭ sia profundeco, pleneco kaj forteco. La 16an de septembro 1943 li estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da malliberigo pro “kontraŭsovetia propagando”. Puntempon li pasigis en Ivdellago. Post liberigo en 1953 li loĝis en Stavropola regiono, de kie sendadis petojn pri rehabilito, kiu fine okazis la 25an de novembro 1965, duonjaron antaŭ lia morto.


Comments