Koĉero, ek!

Tiel sonis tradicia pasaĝera ordono, de kiu komenciĝis preskaŭ veturo en la malnova Rusio. Ĉi-foje ni komencos tiele nian vojaĝon tra la malaperinta mondo de ĉevaltaksioj en Siberio.

Brosuloj kaj vanĉjoj
Neniu scias ekzakte kiam sur stratoj de Tjumeno aperis la unua koĉero. Dum jardekoj kaj eĉ jarcentoj la urbeto estis tro malgranda por surĉevala promenado. Antaŭ ducent jaroj loĝataj areoj komenciĝis ĉe la muroj de la monaĥejo de Sankta Triunio kaj finiĝis ĉe la strato Irkutskaja (nun – Ĉeluskincev). Ĝis mezo de la 19a jarcento la urbo atingis estontan straton Golicinskaja (Pervomajskaja), sed ĝia loĝantaro eĉ superis 10 mil homojn kaj ili apenaŭ bezonis taksion.


La loka historiisto Sergej Kuboĉkin opinias, ke la unuaj koĉeroj aperis en Tjumeno post fondiĝo de la Vasilevskaja foiro en 1845. Ĉiujare por kelkaj semajnoj la urbo transformiĝis en granda komercejo, kien venis centoj da negocistoj kaj komizoj de la tuta Rusia imperio. Unuafoje aperis postulo pri transportado de granda kvanto da kargoj kaj pasaĝeroj, eĉ se dum mallonga periodo.
La koĉeroj tiutempe estis dividataj je du kategorioj: pasaĝeraj kaj kargaj. Plejparto de ili ne vagadis tra la urbo serĉante klientojn (tion faris nur “vaguloj”, do senlokaj koĉeroj ankaŭ nomataj “vanĉjoj”), sed staris en specialaj atendejoj (ili nomiĝis “borsoj”) same kiel nuntempaj taksiistoj en eŭropaj urboj. 


Nun la taksiistoj kutime svarmas ĉe la stacidomoj kaj flughavenoj, sed tiuj trafikejoj mankis al la malnova Tjumeno, do la atendejoj troviĝis en la plej viglaj lokoj de la urbo. La urba administracio kutime donis tiucele terenojn kun areo po 3 kvadrataj saĵenoj (proksimume 7 kvadrataj metroj) por ĉevalo kun kondiĉo, ke ili “parkumos” ne transverse de la stratoj, sed laŭlonge de la trotuaroj por ne ĝeni trafikon. Tiu servo estis ne senpaga, la koĉeroj pagis po 10 rublojn jare por unu kaleŝo kaj po 4 rublojn kontraŭ 1 kvadrata saĵeno en borso. Ne tre granda pago, se konsideri la prezojn, kiuj estis la samaj por ĉiuj koĉeroj kaj strikte reguligataj.

Koĉeraj trafikreguloj
La unuaj reguloj por la tjumenaj koĉeroj estis eldonitaj de la Tjumena Urba Dumao en 1881 kaj en 1895 aperis redaktita kaj ampleksigita reeldono. Interalie oni priskribis tie kiel ricevi koĉeran licencon. Unue petanto devis ricevi en policejo paperon, konfirmantan mankon de malkonvenaĵoj. Oni povis rifuzi kaze de troa juneco (ĝis 18 jaroj), maljuneco (“kaduka aĝulo”), “malsobra konduto” kaj pro rompo de reguloj aŭ jamaj kondamnoj pro ŝtelado, friponado aŭ kruda traktado de la pasaĝeroj.
Se ĉio estis bone, la estonta koĉero prezentis la polican aprobon en la urba administracio, subskribis promeson obei la regulojn, faris necesan pagon kaj ricevis finfine la regulojn, atestilon kaj specialan ladan ĵetonon sur kiu estis gravurita lia numero. Poste li devis reveni al la policejo (rusaj burokratoj ĉiam ŝatis tiaĵojn) por montri tie pasporton kaj ricevi la duan ĵetonon. Do la unuaj numerplatoj aperis en Tjumeno jardekojn antaŭ ol la unuaj aŭtoj.


La numero estis najlata al la kaleŝo en videbla loko: somere – ĉe la dekstra flanko, vintre – ĉe la maldekstra flanko de la antaŭa parto de la kaleŝo, antaŭ la koĉera sidilo. Krome oni skribis numeron per blanka farbo sur la malantaŭa parto de la kaleŝo kaj sur ĝiaj lampoj. La duan ĵetonon oni alkudris sur dorson de la koĉera kaftano. Do la tjumena taksio estis facile rekonebla kaj memorigebla – ĉion por komforto de la pasaĝeroj.


En Moskvo kaj Sankt-Peterburgo oni iris eĉ pli, foje alkroĉante sur la veturigistajn dorsojn horloĝojn kaj cindrujojn, sed tiu modo ne atingis Tjumenon. Sed ombrelojn somere kaj tapiŝojn vintre devis havi ĉiu koĉero. La vesto de la tjumenaj taksiistoj estis simpla kaj praktikema: malhelaj kaftano kun zono.


La trafikreguloj ankoraŭ ne ekzistis, haveblis nur ĝeneralaj rekomendoj: dum veturado necesis teniĝi al la dekstra flanko, veturi “memfide kaj singarde”, estis malpermesite avanci kaj bloki la vojon (“fari ĝenojn en veturado”).


Ekzamenadon de la kaleŝoj faris policano, kiu kaze de fuŝoj forigis ilin de sur stratoj ĝis plena riparado. Trafikpolico ankoraŭ ne ekzistis, sed punsistemo jam funkciis. En Tjumeno pro “malgravaj fuŝoj” policano povis monpuni ĝis 5 rublojn aŭ forpreni por certa tempo ĵetonon kun numero, sen kiu koĉero ne rajtis trafiki.
Haveblis ankaŭ forgesita nun respondeco de la koĉeroj pri stokitaj ĉe ili pasaĝeraj aĵoj. Laŭplaĉe mendinto povis postuli ĉe koĉero lian borsan numeron kiel garantiaĵon kaj la koĉero devis tuj doni ĝin.

Tarifoj de la 19a jarcento
Kiom kostis tjumena taksio en la epoko de niaj praavoj? Kilometrokalkuliloj ankoraŭ ne ekzistis kaj apenaŭ necesis: la tarifoj estis jam pretaj por diversaj distancoj. Ekzemple veturado de varfo ĝis fervoja stacidomo (ĝi aperis en 1885) kostis 25 kopekojn. Veturo al Transtjumenka parto postulis pliajn 5 kopekojn kaj la plej kosta estis vojaĝo al la fora Transriverejo – 35 kopekojn. Haveblis ankaŭ specialaj tarifoj por veturoj ĝis la Eksterurba ĝardeno (plus 10 kopekojn) kaj en feritagoj (50 kopekojn hore). Ĉiuj tarifoj validis por unu pasaĝero, la dua devis pagi pliajn 10 kopekojn. 


Por komparo: botelo da kvaso kostis 5 kopekojn, pudo (16 kg) da faruno – 60 kopekojn, ĉaro da fojno – 2 rublojn. Do vi juĝu mem, ĉu la unua tjumena taksio estis multekosta aŭ ne. 

Comments