Kubo – la lando de mitoj

Post alveni la flughavenon de José Martí mi stariĝis en unu horon longan atendovicon. Baldaŭ de malantaŭe aŭdiĝis ĝoja skandado kaj kantado – tio estis grupo da ĉiliaj komunistoj, kiuj venis kadre de iu brigado por montri sian solidarecon kun Kubo. Ili gaje ridis, svingis la manojn kaj flagojn. Evidente ili vere kredis, ke Kubo estas fiera landeto, kiu suferas pro malica usona blokado, sed plu rezistas por daŭrigi konstruadon de la libera kaj justa socio. Kiam tiaĵojn vidas ordinaraj kubanoj sur iliaj vizaĝoj aperas amara rideto. Nun mi scias kial.

Insulo de libereco
Oni ofte nomas tiel Kubon, kvazaŭ temas pri iu paradizo ĉirkaŭita de malliberejoj kie suferas katenitaj popoloj. Realo estas tute inversa.


La nuna Kubo estas polica ŝtato. Evidente origine ĝiaj kreintoj vere planis establi justan socian ordon, sed la bonaj intencoj plian fojon pavimis vojon al la infero. La ŝtato tute voris la socion kaj privatecon. Homo estas nenio, la ŝtato estas ĉio. Kubano havas malmultajn rajtojn kaj eĉ tiu manpleno ĉiam malstabilas kaj povas perdiĝi je unu minuto.


Post disfalo de Sovetunio en 1991 malaperis la ĉefa financanto de la kuba reĝimo. La ekonomio kolapsis, malsato trafis vastajn socitavolojn, en Havano ekflamis kontraŭregistaraj tumultoj, do la timigita ŝtato iom malstreĉigis la makzelojn. Ĝi enlasis eksterlandajn turistojn, sed pasis jaroj antaŭ oni permesis al la kubanoj kontakti ilin, eĉ simple babili surstrate. Pliaj jaroj pasis antaŭ estis permesite havi komputilojn kaj uzi interreton.


Sed ĝis nun ĉiu kubano ĉiam devas havi kun si identigilon, kiun iu ajn policisto povas kontroli je iu ajn momento. Mi memoras kiel en Vedado ni eliris la apartamenton por aĉeti glaciaĵon en butiko trans la straton, sed Lisi rememoris ke ŝi ne havas identigilon kaj tuj revenis. Mi estas ŝokita, je temis pri ducent metroj, sed ŝi diris: “Ne! Kubano ĉiam devas havi identigilon”. Tio ripetiĝis plurfoje. Kiam ŝi vizitis Rusion inter la plej mirindaj por ŝi aferoj estis ke la rusianoj ne bezonas ĉiam kunporti pasporton.


La kuba ŝtato kontrolas ĉion kaj scias ĉion danke al la reto de denuncantoj. Ĉu vi iam gastis ĉe eksterlandaj esperantistoj? Tio ne eblas en Kubo, ĉar kubano ne rajtas gastigi eksterlandanon. Tio estas permesite nur al posedantoj de casa particular, kiuj luigas ĉambrojn al siaj gastoj.


Dum tiu ĉi vojaĝo mi loĝis en la domo de Lisi en Havano, sed por tio ni devis viziti specialan oficejon, kie oni esploris ĉu ni vere havas rilaton (ĉiuj vojaĝoj de Lisi jam estis en ilia datumbazo), post kio ni pagis 40 CUC kaj mi ricevis stampaĵon en la pasporto ke en tiuj tagoj mi gastos en Kubo kiel vizitanto kun speciala statuso.


Tiaj limigoj kaj stultaĵoj komplikigas la vivon de la kubanoj ĉiupaŝe. Se la revoluciuloj vere deziris krei la ŝtaton de la liberaj feliĉuloj, ili tute malsukcesis. La nuna Kubo estas lando de mizeraj petantoj, kiuj ĉiam devas ion peti de la ĉionpova kaj tute indiferenta al iliaj bezonoj ŝtato.


Ĉiu ago postulas paperon, ricevi kiun oni povas nur post longa atendado, vagado tra burokrataj labirintoj kaj kompreneble pago. La ŝtataj servoj estas sufiĉe kostaj se konsideri ke plejparto de la kubanoj vivas per 20-25 dolaroj monate dum la paperoj ofte kostas 10-15 kaj pli.


La aferon pli aĉigas manko de klara sistemo en la ŝtata organizo, do ofte la ŝtatoficistoj mem nur nebule scias kiel kaj kie ricevi la bezonatan paperon.


Ĉiuj ŝtatoficejoj estas superplenaj, atendovicoj komenciĝas surstrate kaj malaperas neniam. Oni pasigas tie horojn kio ofte finiĝas per ordono prezenti pliajn paperojn el alia oficejo aŭ rifuzo pro iu ajn kialo. 


Unu oficejon en Capri ni vizitis almenaŭ kvinfoje. Unue oni diris ke ni bezonas paperon kiu konfirmos la eŭropajn vojaĝojn de Lisi kaj kostos 150 CUC! “Por kio?!” indignis mi. “Oni povas simple fari kopiaĵon de via pasporto kun stampaĵoj de la respektivaj doganejoj!” La respondo estis ĉiam la sama: “estas Kubo”.


Mia inteligenta knabino sugestis reveni sekvan tagon por demandi alian oficiston, ĉar ili mem ofte malbone konas la leĝojn kaj regulojn. Vere, la sekvan tagon oni diris al ni, ke estas bezonata alia papero, malpli kosta.


La trian fojon oni diris, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta ĉar paneis printilo – la sola en la oficejo. Post kelkaj tagoj ni revenis por ekscii, ke ĝi jam funkcias, sed ili forgesis printi la paperon. Nur je la kvina fojo ni sukcesis ricevi tiun stultegan paperaĉon, tuj transdonitan al alia ŝtatoficejo.


Kiel la homoj sukcesas vivi en tiu ĥaoso? Feliĉe la tuta ŝtata aparato en Kubo estas koruptita. 100%. Do se vi bezonas ricevi iun paperaĉon ne post kelkaj semajnoj (foje monatoj), sed jam nun, vi devas pagi – neoficiale, sed preskaŭ malkaŝe. Oni ofte plendas pri korupto en Rusio, sed mi en 44 jaroj de mia vivo nur unufoje donis ŝmirmonon kaj tio estis komplika proceduro, kiun partoprenis kelkaj fidindaj homoj, kiuj garantias unu al alia ke mi ne estas provokanto el polico aŭ FSB. En Kubo tio okazas ĉiupaŝe kaj estas neskribita normo de la ĉiutaga vivo.


Mi parolas nur pri tio, kion mi mem vidis kaj spertis. Do apenaŭ bezonatas aldoni, ke mankas iu ajn plurismo en la socia kaj politika vivo, kiu estas strikte kontrolata de la reganta komunisma partio. “Alia mondo eblas” diris Fidel en siaj paroladoj. Evidente li parolis ne pri Kubo.

Revolucia popolo
Alia mito rilatas al la humoro de la kubanoj mem, konsiderataj la revolucia popolo, kiu kuraĝe defendas sian liberecon kaj sendependecon sub la revoluciaj standardoj kun comandante Che en la koro kaj Fidel en la menso.


Vere, inter la plej popularaj turismaj fotoj el Kubo estas portretoj de Fidel Castro kaj Che Guevara, renkonteblaj ĉiupaŝe, ofte akompane de fajrigaj sloganoj kaj la kuba flago.


Sed mi loĝis en Sovetunio, do bone memoras “Gloron al la Partio!” ĉiuangule kaj moke indiferentan sitenon de la homoj al tiuj rubaĵoj. En Kubo mi trovis la samon.


Kompreneble ekzistas homoj, kiuj sincere kredas je la ideoj de la revolucio kaj plu atendas plenumon de la sennombraj promesoj. Sed temas pri eta malplimulto, preskaŭ tute ne rimarkebla ekster la ŝtata televido. Mi havas dekojn da geamikoj en Kubo kun la plej diversaj, ofte neimageblaj nomoj. Sed inter ili mankas eĉ unu Che, Raúl aŭ Fidel. Ĉu klara signo? En Sovetunio homoj ne multe interesiĝis pri politiko kaj ĝenerale skeptike rilatis al la propagando, sed oni povus renkonti plurajn Vladimir kaj Vladimir Iliĉ.


Mi vidis kelkajn kubanojn en la tago kiam mortis Fidel. Ili ŝercis kaj ridis: “Fidel ŝuldas monon al mi. Kiu pagos nun?” En novembro 2015 jinetero en Havano diris, ke li ne ŝatas lokan televidon, ĉar tie ĉiam spekteblas nur Fidel kun siaj senfinaj paroladoj. Ĉi-foje, kiam mi ŝerce diris ke la 1an de majo mi partoprenos la manifestacion kun bebo sur kies frunto mi skribos “Soy Fidel” (“Mi estas Fidel” – la funebra slogano, vaste uzata de la ŝtata propagando), mia amiko diris: “Se vi faros tion, mi mortigos vin”. Li apenaŭ ridetis.


Ĉu vi vidis en televido homoplenajn manifestaciojn kun flagoj kaj entuziasmaj afiŝoj? Se vi ne loĝis en Sovetunio aŭ aliaj socialismaj landoj, eble vi ne komprenas kiel tio funkcias. Tagon antaŭ la 1a de majo mi demandis Lisi, ĉu ni povos morgaŭ ĉeesti la manifestacion? “Ne, tio ne eblos, ĉar okazos la trafika kolapso. Ĉiuj busoj estos uzataj por transporti la manifestaciantojn kaj la malmultaj kiuj restos, estos superplenaj”. Mi miris: ĉu oni alportas homojn per busoj, ĉu ne temas pri volontuloj? Lisita nur ridis responde kaj rakontis kiel tio okazis dum ŝiaj studojaroj.


La Universitato pri komputikaj sciencoj troviĝas ekster la urbo kaj studentaro abundas (ĝis 10 mil), do ĝia partopreno en la “popola festo” pli similis al komplika milita operaco. Pluraj busoj venis ekde frua nokto por alporti la kompatindajn studentojn al la placo, de kiu startos la manifestacio. “Kiom frue? Kutime je la 2a aŭ 3a nokte.


Kion ni faris ĝis mateno? Ni simple kuŝiĝis sur trotuaron kaj dormis. Poste ni stariĝis en vicoj, rapide marŝis kien oni ordonis, svingis la manojn, kriis “Vivu Cuba!”, “Vivu revolucion!” kaj baldaŭ ĉio finiĝis. Mi pli ŝatas la 1an de Majo en Guantanamo, ĉar tie post la manifestacio kolektiĝas ĉiuj parencoj kaj ni kune festenas”.


Resume: la ordinara kubano ne pensas pri la revolucio. Li pensas kiel travivi kun sia salajro je 20-25 CUC en la lando, kie skatolo de loka biero kostas 1 CUC, 1,5-litra botelo de loka akvo 0,75 CUC kaj taksio por 15-minuta vojaĝo pagendas je 10-15 CUC.

Comments

  1. Certu ke en kubo pluraj kubanoj eĉ junaj postrevoluciaj plu ŝatas la revolucion eĉ se vere estas multaj ekonomiaj problemoj... jam mi legis kritikojn certe estas pluraj bonaj komentoj aliloke en la blogo de Stano pri similaj temoj!
    Ho vere mi ŝatus scii definon por infero kaj paradizo, sed mi garantias al vi ke Kubo ne estas infero.
    Pri identigiloj 100% tiel esas, eĉ polico ofte reviziias balizojn kaj mansaketojn! Tio oftege estas ŝoka por eksterlandanoj kiam por ni estas tute "normala". Kara mi tute ne timas policon aŭ kiu ajn similan, demandu al aliaj centramerikanoj pri policistoj kaj vi miros pri kio estas aĉa polico.
    Pri gastigo de eksterlandanoj prave! Tiel estas, eĉ por tiuj kiuj gastigas turistojn devas plenumi nekredeble grandan kvanton da reguloj. La demando nun estas ĉu ekzistas Pasporta servo en Kubo? Fakte laŭ leĝe ne eblas,…!! Sed ni gastigas eksterlandanojn…
    Burokrataĵoj estas bedaŭrinde parto de nia vivo, vicoj duona parto… tial mi ĉiam iras kun libro por “perdi malpli da tempo”. En via venonta vizito mi rekomendas al vi foti atendovicon de buso dum la mateno (horo por iri al la lernejo kaj laboro)… kaj certe vi vidos longegan vicon!
    Jes en Kubo la salajro estas malaltega, granda kulpo el tio estas la nekredeble giganta kvanto da subvencioj, preskaŭ senpaga/simbola estas elektro, akvo, gaso, sano, eduko, kulturo, sporto ĉio ĉi kun bona aŭ tre bona kvalito, ankaŭ transporto kaj manĝoj kvankam kun multege da problemoj., la listo estas pli longa!
    Menciendas ke multaj ricevas familiajn eksterlandajn monhelpojn.
    ...daŭrigas

    ReplyDelete
  2. Kara pri la funebroj pro la forpaso de Fidel mi multe dubas ke en Kubo estis homoj, kiuj feliĉis pro tio. Eĉ kontraŭuloj aŭ ne sinpatiantoj respektis tiun forpason! Mi mem loĝas tre proksime de loko kie pasis la karavanon kun liaJ restaĵoj, tie sen iu ajn invito (forgeso pri premo tio ne ekzistas) ĉeestis centoj de loĝantoj el mia kvartalo. Kiu ajn povas certi ke Fidel estis tre respektata kaj amata de la kuba popolo! Eĉ se la revolucio ne atingis aŭ garatiis la plej bonan ekonomian staton por la loĝantaro.
    Se paroli pri nomoj "Fidel", "Raul" aŭ "Che (fakte Ernesto)" ili tre malpopularas sed demandu pri kiom da kubanoj havas tatuon kun la bildo de Che Gevara kaj certe vi havos tute alian respondon! Ĉe ja estas la plej popularan kaj sekvatan en Kubo, la bildo pri Fidel estas pli kiel “inteligenta homo”.
    Kiam mi estis universitatano mi memoris pri samaj noktoj anataŭ la marŝoj eĉ kiam mi estis iom pri juna preskaŭ dufoje monate estis io tia pro Elian Gonzales. Mi devas diri ke la plej komunismaj estas tiuj kiuj studas en la Havana Universitato dum en la CUJAE estas pli indiferentaj/kontraŭaj. Se paroli pri la plej komunismaj regionoj de Kubo la plej kontraŭa 100% certe estas Havano... sed demandu en aliaj kamparoj, kaj provincoj kaj la bildo estas tute alia, antaŭ 1959 ekzistis nenio ekster havano krom malsato, mizero kaj analfabeteco. Mi patro naskis en Camagüey kun 13 fratoj sen esperoj je pli bona mondo, li sukcesis studi kaj diplomiĝi kiel inĝeniero pri agronomio. Estas certe multaj malbonegaj aferoj en Kubo sed certe estas multege da bonaj faru liston kaj komparu kun aliaj landoj el Ameriko. Mi loĝas en malriĉega lando, kiu havas nek petrolon nek gason (legu interesegan raporton de monato novembro 2018 "Utopia kapitalismo en Rusio"), usona blokado ne estas ripetita ĝargono de la kuba ŝtato. Eĉ se iu magis perfekta ŝtato nun mem regus la landon kion ĝi povus fari sen mono? La kuba revolucio ne nur estas ekonomio sed ankaŭ principoj kaj deziroj al pli bona mondo ĉar certu ke KAPITALISMO certe ne estas la solvo al la nuna mondo male, “utopiaj” komunistoj luktas por pli bona mondo. Nia socialismo tute ne similas al tiu de sovetunio nur tial ĝi ankoraŭ ekzistas post la falo de la tuta eŭropa sistemo! Kiom daŭros la kuba revolucio? Tio estas malfacila respondo, kiun mi mem ne povas respondi sed kredu min ke ne nir temas pri ŝtata sed ankaŭ pri popola komunisma lando.
    Kara Stanislao vi veras sed tiu ne estas la tuta historio ne ĉio estas malbona.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankegon kara Jabiero, via reago estas tre grava kaj valora kiel voĉo de internulo. Fakte el viaj vortoj videblas ke ni samopinias pri multaj punktoj, pli ĝuste - ni observas la samajn realaĵojn. Nur konkludoj diferencas. Mi konsentas, ke kapitalismo apenaŭ povus proponi al Kubo allogan alternativon en la 1960-aj jaroj, pli detale mi esprimis tion en alia blogaĵo: http://stanobelov.blogspot.com/2017/07/ruma-taglibro-au-cu-alia-vojo-eblas.html
      Tamen mi vidas ke eĉ post duonjarcento plejparte de socialaj kaj ekonomiaj celoj de ka kastrisma revolucio ne estis atingitaj, eĉ male - plejparte ili komplete fiaskis kaj maskas tiun fiaskon per politika propagando kaj polica subpremo. Nur eta parto de tiuj malsukcesoj klarigeblas per objektivaj obstakloj de la malriĉa karibia lando, plejparte temas pri fuŝoj, ofte kretinaĵoj fare de la kuba politika elito. En sekvaj blogaĵoj mi pli detale rakontos pri miaj observoj kaj konkludoj rilate apartajn flankojn de la kuba vivo, inkluzive la ekonomion, medicinon, infrastrukturon ktp. Aldonendas ankaŭ ke dum kvar pli ol 2,5 monatoj en Kubo, pasigitaj sume dum kvar vojaĝoj, mi nur unufoje renkontis homon, kiu vere kredas je la ideoj de la revolucio. Mi ŝatus rakonti pri tiu renkontiĝo kaj faris kun li tre interesan intervjuon, sed... poste li kaj liaj parencoj petis ne publikigi tion, ĉar dum multaj jaroj li estis tro proksima al Fidel kaj ĉio rilata al la kuba ŝtatestro estas afero tikla en Kubo. Li estis la plej fervora fidelisto kaj komunisto, kiujn mi iam ajn vidis dum mia vivo. Ĉiuj aliaj, inkluzive en aliaj provincoj, aspektas tre indiferentaj.
      Rilate homojn, kiuj priploris morton de Fidel dum la funebro mi tute ne miras. Stalin subskribis ordonojn pri ekzilado, enprizonigo kaj murdoj de centmiloj da sovetianoj, en ĉiu familio haveblas viktimoj de tiu teroro. Tamen post lia morto en 1953 ĉiuj ploris kaj dum la funebra ceremonio en Moskvo dekoj da homoj pereis, ĉar ili etsis kunpremitaj kaj tretitaj en grandega homamaso, kiu klopodis laŭeble pli proksime vidi la mortan ŝtatgvidanton.
      Plej gravas ĉiam memori, ke mi scias diferencon inter la ŝtato kaj lando - ĉu temas pri Kubo, Rusio, Usono aŭ iu ajn loko en la mondo. Same kiel mi amas Rusion kaj Kubon mi sentas abomenon al la ŝtataj sistemoj de tiuj ĉi landoj kies popoloj certe meritas pli bonan vivon ol tiu, trudita al ili de la hipokritaj politikaj elitoj.

      Delete
  3. Interesa debato. Mi vizitis Kubon en 2010 por la UK kaj IJK, mi siatempe skribis kelkajn impresojn cxi tie:

    http://thecapitalinthenorth.blogspot.com/2010/08/que-linda-es-cuba.html

    Mi ankaux ne ricevis tiom bonan impreson, la vivo sxajnis tre malfacila por la plej multo de la homoj, kaj multaj Kubanoj kun kiuj mi parolis (enkluzive de Esperantistoj) ne sxajnis kontentaj pri sia sistemo. La kvazaux kompleta manko de la interreto ankaux sxajnis nekredebla.

    Estas vere ke mi ne vidis teruran malricxecon de la speco kiun mi vidis en Brazilo, kaj kiun mi vidus ankaux en aliaj naibaraj landoj plej-versxajne. Tamen, ankaux mankis vera ricxeco. La stratoj estis ege sekuraj, sed la polica presenco ankaux estis tre rimarkebla.

    Finfine, mi ne kredas ke Kubo estas vere tiom malsama ol la Orient-Europaj landoj aux Soveta Unio antaux 1989. La kulturo estas malsama, sed la politika kaj ekonomia sistemo suficxe proksima. Gxi havas kelkaj bonaj ecoj, cxefe se vi estas malricxa, sed mi ne kredas ke gxi reprezentas la vojon por la estonteco de la homaro.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ŝajnas ke ni ĉiuj havas similajn vidpunktojn kun iomaj nuancoj. Morgaŭ mi publikigos sekvan blogeron, dediĉitan al maljusteco en la kuba socio. Ĉio denove surbaze de miaj propraj spertoj.

      Delete
  4. Certe mi atendos pliajn blogerojn (ĉar mi estas kubano). Ĝenerale politiko vekas kverelojn sed mi esperas ke tio ne okazu en via blogo. Opinioj ĉiam estas bonvenaj eĉ por mi kiu estas por la sistemo. Interese ke Ji Xiang komparas mian landon al la aliaj latinamerikaj landoj kaj ne al riĉaj evoluintaj landoj! Stano ĉar vi jam havas spertojn pri sistemŝanĝo (de socialismo al kapitalismo) estus bone ke iam vi publikigu ion pri orienteuropaj landoj kaj rusio... ĉu la ŝanĝo estis (mal)bona por ĉiuj?!
    Eble la plej granda timo por pluraj kubanoj estas ke Kubo fariĝu Meksiko kaj tio povus okazi ĉar ni estas rekta vojo por porti drogojn al Usono.
    Krom tio ĉu kapitalismo helpis latinamerikon?
    Xiang certe ni (en la tuta mondo) bezonas pli bonan ekonomian/politikan/socian... sistemon! Pri tio neniu dubas sed kiel atingi tion? Ĝis nun Karolo Markso proponis vojon aliaj ankaŭ sed ne tiel sukcese kiel li. Ĉu kapitalismo plu devas regi la mondon? Kvankam la blogo de stano ne estas politika li ofte tuŝas la temon.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ankaŭ mi esperas ke tiu ĉi diskuto daŭros en la sama etoso, do kiel libera interŝanĝo de ideoj kaj opinioj. Mi opinias, ke la kuba sistemo jam sufiĉe montris sin nevivkapabla, do ĝi povas nur morti aŭ ŝanĝiĝi. La reganta elito kompreneble ne deziras morti kun la sistemo, sed ĝi terure timegas perdi la potencon. La sola vojo kombini ambaŭ aferojn estas la ĉina modelo, kiu estas fakte ŝtate kontrolata kapitalismo. Ankaŭ Xi Jinping ĉiam atentigas la sampartianojn, ke la ĉina komunisma partio ne devas ripeti erarojn de Gorbaĉov, kiu perdis kontrolon super la ŝanĝoj de la ekonomio kaj socio, do fine perdis la potencon kaj la landon. Tiu modelo jam pruvis sian efikecon kaj la ĉina ŝtato sendube helpos al la kuba reĝimo sekvi ĝin - por sia profito.
      La ŝanĝojn en mia lando mi bone memoras kaj priskribis en mia blogo: https://stanobelov.blogspot.com/2016/12/homoj-de-putin-bonega-klarigo-pri-la.html Pro tio mi atentigis la samideanojn en Havano, ke ili laŭeble registru la sidejon de KEA por la asocio, ĉar kiam komenciĝos la privatigo ili povos perdi ĉion. Se diri mallonge, la transira periodo estas terura. Sed apenaŭ evitebla. Rilate la socialismon "kun homa vizaĝo" (la vortoj de Gorbaĉov) mi baldaŭ esprimos mian opinion en recenzo al la libro de Ra ulo Vanejgemo "Nek pardono, nek redono", kiun mi verkas nun. Atendu iomete ;)

      Delete

Post a Comment