Imperiestraj temploj en Vieno – librejo kaj preĝejo

Kiel ĝisosta librovermo mi ne povis preteriri la veran templon de la libroj – la Aŭstran Nacian Bibliotekon. Eĉ se vi ne estas same legema kiel mi nepre vizitu tiun ĉi lokon – vi ne bedaŭros. Des pli ke ĝin apudas alia templo  jam religia, sed ankaŭ vizitinda.

La Aŭstra Nacia Biblioteko – templo de la libroj
Ĝi troviĝas en la jam konata al ni palaco Hofburgo, sur la Jozefplaco



Ĝis 1920 ĝi nomiĝis la Kortega Biblioteko, kio klare difinas ĝian statuson kaj fontojn de ĝiaj neimageble riĉaj kolektoj (nun 7,4 milionoj da pecoj). 



Jam en 1575 la imperiestro Maksimiliano la 2a dungis la unuan ĉefan bibliotekiston, kiu katalogiis lakolekton, tiam konsistantan el 9000 pecoj. 



Ekde 1624 kompletigado de la kolekto iĝis sistema danke al ordono de Ferdinando la 2a, laŭ kiu ĉiuj eldonejoj devis provizi al la biblioteko ekzempleron de ĉiu nova eldonaĵo.



Altan statuson de la librejo konfirmas eĉ ĝia situo. En 1722 la imperiestro Karolo la 6a aprobis la konceptitan de sia antaŭulo Leopoldo la 1a, planon konstrui librejon forme de alo de la imperiestra palaco. 



La taskon plenumis la jam menciita Johann Bernhard Fischer von Erlach. Rimarkindas ke la kreskanta kolekto pleniĝis je libroj ne nur en la germana, sed ankaŭ en la hungara kaj slavaj lingvoj kio spegulis pluretnan karakteron de Aŭstro-Hungara imperio.



En 1966 oni translokis grandan parton de la kolektoj al ejoj en la alo Neue Burg en Heldenplatz.
Ni vizitis la malnovan parton, kies enirejo estas direktita al la Jozefplaco. 



Por atingi ĝin post viziti la Hofburgpalacon oni devas turni dekstren kaj marŝi cent metrojn plu. Ĝia simbolo estas impona surĉevala statuo bildiganta... kompreneble Jozefon la 2an. 



Tiaj monumentoj pli rilatas al ideologio kaj propagando ol al la arto mem, do oni ne miru ke la germana imperiestro en romia togo aspektas kiel antikva konkeranto – la Habsburgoj nomis sin posteuloj de la romiaj imperiestroj, do Francisko la 2a, dezirinta portreti la praulon kiu edukis lin, prenis kiel bazon statuon de Marko Aŭrelio sur Kapitolio. Ekde 1807 ĝi staras centre de la placo, de tri flankoj ĉirkaŭita de la Hofburga palaco.



Ni vizitis Prunksaal (Statua Halo) – la brilan ekzemplon de baroko, – forminta centran parton de la biblioteko. Majesta ŝtuparo kondukas supren, al la bibliofila paradizo. 



Vere, oni ne povas imagi tiun lokon antaŭ eniri ĝin. Antikvaj librobretoj el nobla bruna ligno, kupolo kaj muroj kovritaj je majstre pentritaj bildoj, marmora planko, klasikaj statuoj kaj – la plej grava elemento – miloj da libroj en ledaj bindaĵoj. Mi gapis ien kaj tien, same kiel mia ĉokolada princino.



La ejo plenis je vizitantoj, plejparte eksterlandaj turistoj. Mi fotis du amuzajn sudamerikaninojn, sed Lisi ŝajnigis ĵaluzon: “Ĉu vere?!”, prenis mian telefonon kaj forigis la foton.



Krom belaj interieroj nian atenton altiris ankaŭ ekspozicio, dediĉita al la imperiestro Francisko Jozefo la 1a



Oni zorgeme preparis ĉion – en montrokestoj kuŝis diversaj eksponaĵoj, rilataj al li, originaloj kaj kopioj de dokumentoj.



Kiel iama muzeologo mi atentis interesajn ekspoziciajn detaletojn. Sur la afiŝo oni ilustris ĉiun vivojaron de la imperiestro per respektiva portreto. 



Aliloke oni bildigis lian vizaĝon per teksto, kies literoj estis jen pli, jen malpli palaj, formante rekoneblan grafikaĵon. 



Interesa estis ankaŭ bildo de renkontiĝo de du imperiestroj (la germana kaj aŭstro-hungara). Du viroj same altaj kaj pompe vestitaj energie direktiĝas unu al alia. 



Mi imagas kiel zorgeme aŭtoro kontrolis ĉion – altecon, gestojn, vizaĝesprimojn, ja en tiaj kazoj temas ĉefe ne pri la arto, sed pri politiko. Li sukcesis.



Mia ĉarmulino jam estis laca pro plurhora marŝado, do sidiĝis por iom ripozi. 



Mia scivolemo estas senfina, sed pliaj interesaĵoj atendis nin, do ni ekis eksteren.

Aŭgustena preĝejo
Ni eliris sur Jozefplacon. Blua ĉielo estis strekita je blankaj strioj – evidente spuroj de aviadiloj.



Ni turnis nin dekstren kaj eniris la Aŭgustenan preĝejon – la plej malnovan konstruaĵon sur tiu ĉi placo.



La preĝejo kun aŭgustena monaĥejo estis fondita de duko Frederiko la Bela en 1327. En 1634 ĝi iĝis la paroka preĝejo de la imperiestra kortego, do pluraj gravaj eventoj okazis tie, inkluzive la jam menciitan geedziĝon de la imperiestro Francisko Jozefo la 1a kaj dukino Elizabeto (Sisi). En la 18a jarcento oni rekonstruis en la gotika stilo la interieron, kiun ni vidas nun. La konstruaĵo ne estas speciale granda (85 x 20 m, la navo 11 m), sed ĉarma kaj bone enspaciĝis en la palacon kaj placon. Eĉ la seskapa frataro ĝis nun ĉantas ĉi tie siajn preĝojn – ĉu jam por Aŭstria Respubliko?



Rimarkindas ke malgraŭ sia plurjarcenta historio la preĝejo plu ŝanĝiĝas. Ekzemple en 2004 oni aldonis flankan altaron dediĉitan al la imperiestro Karolo la 1a, malfeliĉa pranepo de sia granda antaŭulo, rekompencita samjare per beatigo fare de la Romkatolika Eklezio.



Denove blankaj muroj, bruna ligno, du organoj, krepusko kaj silento. Ĉe la enirejo la vizitantojn renkontas afiŝo, kiu trilingve (angle, germane kaj hispane) avertas ke tiu loko estas destinita nur por preĝado, ne por fotado. Vanaj klopodoj... 



Lisi sidiĝis sur benkon antaŭ la ĉefa altaro kaj ŝajnigis preĝadon aŭ almenaŭ meditadon – ne mokon, sed nuran ludon de la petolema vivoplena knabino.



Dekstre videblis alia pordo al malpli granda ĉambro. Tie okazis diservo, homoj trankvile sidis sur benkoj, pastro edifis ion. Ni ne eniris por ne ĝeni la kredantojn kaj nur observis la okazaĵon. Poste mi eksciis ke temas pri tre speciala loko – la Kapelo Loreto sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas... koroj de la anoj de la Habsburga dinastio.




Dissekci korpon por eligi koron, meti ĝin en ujon kaj konservi aparte de la korpo por poste viziti kaj adori ambaŭ – ĉu la eŭropanoj vere grave diferencas de la afrikaj “sovaĝuloj”? Mi rememoris vortojn de Carl Jung: nuna homo estas preskaŭ la sama kiel antaŭ jarmiloj.

Comments