Fabelo pri Ukrainio aŭ Historio de unu divorco

Mi renkontis en Interreto fabelon pri divorco, kies aŭtoro provis prezenti tiel la nunan konflikton inter Rusio kaj Ukrainio. Mi ne tre ŝatas simpligojn, sed evidente por la averaĝa eŭropano, kies menso plenas je mitoj kaj fabeloj, tio estas la plej konvena formo. Do jen mia versio de tiu ĉi divorco-historio.

De amo al malamo
Dum jarcentoj ni vivis pace kun mia edzino. Mi donacis al ŝi multajn terojn kaj ni ekhavis plurajn infanojn. Ŝi devenis de apuda lando, do parolis alian lingvon, similan al la mia. Sed tio neniel ĝenis nian kunvivadon – inter si ni komunikis en mia lingvo, kun niaj infanoj ŝi babilis en ambaŭ.

En 1991 ŝi diris ke ŝi deziras divorci kaj mi lasis ŝin libere komenci la novan vivon. Ni plu estis najbaroj, mi helpis al ŝi abunde, niaj idoj ofte venis al mi por trovi laboron kaj monon, ĉar la nova vivo de ilia patrino estis ne tre sukcesa. Mi subtenis mian eksan familion laŭeble, sed mia mono estis malaperanta senspure kaj la idoj ĉiam revenis al mi malsataj kaj multaj el ili jam iris al aliaj lokoj, malesperiĝinte pri stabiliĝo de la vivo hejme.


Ŝiaj najbaroj de alia flanko ĉiam pli ofte diris al ŝi ke ĉiuj ŝiaj problemoj radikas ne en ŝiaj propraj fuŝoj, sed en mia malica konduto. Ili diris ke ŝiaj rememoroj pri nia feliĉa kunvivado estas falsaj, ke efektive mi ĉiam turmentadis kaj rabadis ŝin. Ili proponis al ŝi forigi la barilon inter ŝia kaj iliaj terenoj kaj diris ke tio ebligos al ili helpi ŝin. Ili eĉ aludis pri eventuala geedziĝo, sed diris ke tio okazos poste, ĉar unue necesos plenumi plurajn komplikajn procedurojn – ja ilia parto de la vilaĝo funkcias surbaze de striktaj reguloj.

Niaj infanoj protestis, diris ke tio estas mensogoj, ke ni estis feliĉa familio kaj ilia patro ne estas turmentisto kaj murdisto – ja ili bone memoras lin kaj vidas kiel li nun traktas ilin. Iuj eĉ supozis ke la forigo de la barilo necesas ne por helpi ilin – ja por tio sufiĉas malfermi la pordon – sed por okupi ilian terenon. Sed ilia patrino ĉiam pli ofte inklinis kredi al la rakontoj de siaj okcidentaj najbaroj – ja ili parolis bele, promesis multe kaj, plej grave, ili diris ke pri ĉiuj ŝiaj problemoj kulpas ne ŝi mem, sed ŝia eksa edzo. Ŝi jam revis pri nova edziniĝo kaj pretis fari ion ajn por tio.

Buĉado de infanoj
En 2014 ŝi tute freneziĝis – ŝi faligis la barilon kaj ekbatis niajn infanojn, kiuj protestis kontraŭ tio. “Vi estas ne miaj filoj, sed bastardoj!” deklaris ŝi. Ŝi rifuzis eĉ paroli kun ili en nia komuna lingvo kaj postulis ke ekde nun ĉiuj parolu nur ŝian propran lingvon. Infanoj plendis ke en iliaj vejnoj fluas ankaŭ mia sango kaj ke ne eblas malpermesi al ili uzi ilian patrolingvon. “Kiu malkonsentas – iru for al via patro!” proklamis ŝi. La okcidentaj najbaroj aplaŭdis kaj diris ke nun en ŝia familio ekregis veraj demokratio kaj libereco.


Unu infano kuris al mi despere kaj petis repreni lin hejmen, ĉar li ne deziras esti pario en propra familio. Li memorigis al mi ke li havas propran terenon kiun mi donacas al nia patrino okaze de nia datreveno en 1954 – sen demandi lin mem aŭ aliajn familianojn. “Ĉu mi ne rajtas decidi mian propran sorton?” demandis li. “Mi legis en libroj ke tio estas vera demokratio kaj la okcidentaj najbaroj diras al ni ke demokratio estas plej grava afero en la vivo!” Mi akceptis la idon kaj ekde tiam helpas al li restariĝi – se diri sincere, li revenis al mi en terura stato, kaŭzita de tri jardekoj de neglektado sekvinta nian divorcon.


Kelkaj aliaj infanoj diris ke ili pretas resti kun sia patrino, sed petas priparoli la vivon de la familio. Ili petis ke oni almenaŭ permesu al ili plu paroli patran lingvon kaj proponis solvi tion pace per familia referendumo. “Vi ja diras ke plej gravas demokratio!” memorigis ili al sia panjo. Sed ĉi-foje ŝi reagis rezolute kaj diris ke ne deziras eĉ interparoli kun ili. Ŝi bategis ilin kaj diris ke prefere ŝi tute ilin mortigos ol permesos reveni al sia eksa edzo. “Vi estas mia posedaĵo!” deklaris ŝi.

Iuj el ili obeeme revenis, sed du konstruis barikadojn sur tio kio restis de iliaj etaj terenoj kaj diris ke ili pretas morti, sed ne subiĝos. Komenciĝis kruela kontraŭstarado – ŝi ĵetis sur iliajn kapojn ŝtonojn ĉiutage, ili penis protekti sin kaj foje rebatis. Infanoj petis mian helpon memorigante ke mi estas ilia patro kaj eĉ post la divorco ne rajtas komplete ilin forgesi.


Mi enmiksiĝis fine de 2014 kaj diris ke mi ne povas silente observi tiun buĉadon de niaj idoj ĉe la sojlo de mia domo. Mi alvokis du okcidentajn najbarojn, kiujn mia eksa edzino pli fidis ol mi, kaj en 2015 ni kune admonis ŝin kaj niajn idojn subskribi interkonsenton. Ŝi promesis pardoni al ili la malobeon, permesi plu paroli ankaŭ la patrolingvon kaj havi pordojn en iliaj ĉambroj. Ili reciproke promesis malkonstrui la barikadojn kaj reveni al la familio.

Intertraktoj kun zombio
Pasis sep jaroj, sed nenio ŝanĝiĝis. La ŝtonoj plu flugis ambaŭdirekten, nek pardono, nek permesoj de ilia patrino estis efektivigitaj. Ŝi malkaŝe diris ke ŝi faris tiujn promesojn nur por ĉesigi la konflikton, kiun ŝi ne povis gajni tiutempe kaj ke ŝi ne plenumos siajn promesojn. La okcidentaj najbaroj kuraĝigis ŝin kaj nomis tion signo de vera sendependeco.

Mi protestis milfoje, montris la interkonsenton kiun ili ĉiuj subskribis kaj vundojn de niaj infanoj, sed ĉio estis vane. La eks-edzino diris ke la interkonsento devas esti ŝanĝita kaj la infanoj devas ŝin obei senkondiĉe. La okcidentaj najbaroj alportis dikajn jurajn volumenojn kaj diris ke tie estas klare skribite ke ĉiu patrino havas plenan rajton defendi unuecon de sia familio kaj ke ŝi rajtas puni la infanojn kaj se necese eĉ mortigi ilin. “Tiel funkcias la mondo bazita sur reguloj!” fiere deklaris ili. Mi provis memorigi ke ili mem antaŭnelonge subtenis separiĝon de infanoj en apuda familio kaj eĉ forte batis ilian partinon tiucele, sed ili reagis koncize: “Tio estas alia afero. Tute alia”.


Samtempe ili sendis ĉiam pli da ŝtonoj kaj fajraĵoj al mia eksa edzino, dirante ke tio helpos al ŝi defendi sin de mi kiel ĉefa minaco al ŝia sekureco. Ili diris ke mi estas danĝera maliculo kiu atakas ĉiujn najbarojn kaj ke preventi tion povus nur aliĝo al la plej granda bando de nia vilaĝo, gvidata de la plej riĉa vilaĝano. Mia eks-edzino ekkredis tion kaj faris ĉion por aliĝo al tiu savonta ŝin bando. Ŝi lernis ĵeti ŝtonojn kiel instruis ŝin okcidentaj banditoj kaj amasigis ilin senhalte ĉe mia barilo.


Mi protestis kaj admonis, provante tuŝi reston de ŝia racio sorĉita de najbaraj fabeloj. Mi memorigis al ŝi ke efektive la pleja danĝero en nia vilaĝo estas ĝuste tiu ĉi bando, kiu senhalte atakas plej forajn kaj malfortajn vilaĝanojn kaj disrabas iliajn terenojn. Mi atentigis ke neniu el miaj najbaroj kaj familianoj aliĝis al tiu bando, tamen ĉiuj ĝuas sekurecon kaj sendependecon. Mi diris ke eĉ se ŝi kredas ke mi estas bandito danĝera, estus stulte aliĝi al alia bando kaj starigi en sia tereno ĝiajn mitralojn turnitajn al mi – ja tiel ŝi faras sin mem kompliculo kaj celo. “Ni ne plu estas geedzoj kaj eĉ ne plu amikoj. Sed ĉu vi ne povus almenaŭ esti neŭtrala al mi kiel ĉiuj aliaj najbaroj?” demandis mi. Ŝed ŝi estis kiel zombio kaj nur gurdis obtuze: “Vi estas danĝero. Vi estas monstro. Mi devas aliĝi al bando. Ŝtonojn, mi bezonas ŝtonojn. Kaj fajron, grandan fajron – se estos necese, mi bruligos vin”.

Flamo voras la domon
Venis la jaro 2022. Ŝtonoj kaj brulaĵoj apud mia barilo transformiĝis je montoj eksplodeblaj en iu ajn momento, eĉ senintence. Okcidentaj najbaroj okupis nian eksan hejmon kaj ordonis tie, ne tolerante iun ajn malobeon. Mia eks-edzino ankoraŭ ne estis akceptita en ilia bando, sed ili diris ke tio ne necesas por starigi mitralojn en ŝia tereno. Miaj infanoj definitive perdis ĉian esperon kaj diris ke evidente ili ne plu havas nek patrinon, nek patron. Ili kun morna antaŭsento atendis kiam ilia patrino, instruita de okcidentaj najbaroj, ekĵetos kontraŭ ilin ne ŝtonojn, sed fajron kaj dispremos ilin definitive kiel ŝi promesis plurfoje.


Mia pacienco estis rande de elĉerpiĝo. Dum kelkaj monatoj mi provis intertrakti, jam ĉefe kun la okcidentaj najbaroj, ĉar mia edzino nur ripetadis iliajn vortojn, do estis klare ke ŝi eĉ ne plu faras decidojn rilate propran vivon. Mi rekte diris ke mi ne toleros buĉadon de miaj infanoj kaj incendion apud mia domo. Mi diris lastfoje al mia eks-edzino ke ŝi devas plenumi siajn promesojn, faritajn antaŭ sep jaroj, kaj oficiale rezigni je aliĝo al iu ajn bando. Ŝi rifuzis ĉion kaj la okcidentaj najbaroj ĝoje subtenis ŝin.


Mi komprenis ke tempo de babilado finiĝis kaj ke la banditoj komprenas nur lingvon de la kruda forto. Mi oficiale deklaris ke mi agnoskas sendependecon de niaj idoj, jam sufiĉe maturaj por vivi memstare. Poste mi faligis la barilon, kiu dividis nian familion, kaj eniris terenon de mia eks-edzino por devigi ŝin agnoski sendependecon de niaj idoj kaj forpeli la membrojn de la okcidenta bando. Komenciĝis granda interbatiĝo, terura kiel ĉiuj tiaj konfliktoj, okazintaj ene de familio. Ni ĵetas ŝtonojn unu kontraŭ alia, suferas dolorajn vundojn, nia domo kiun ni konstruis kaj beligis kune, estas grave damaĝita, niaj infanoj ploras kaj forkuras je ĉiuj direktoj. Fajro voras nian hejmon.

Banditoj kaj najbaroj
Kion faras la najbaroj? Tiuj okcidentaj estas timigitaj ekstreme, ja ili alktumiĝis al mia pacienco kaj opiniis ke mi ĉiam limiĝos je nura grumblado kaj sendado de skribaj protestoj. Ili rapide kuris al la ĉefo de sia bando kaj li kredigis ilin ke ili plu estas sub lia protekto. Por pruvi tion li sendis pafistojn al iliaj terenoj kvazaŭ por defendi ilin de miaj suspektataj atakoj.

Mia eks-edzino petegas sendi la banditojn ankaŭ al ŝi, sed la bandestro rifuzas: “Ni ne deziras batali kontraŭ via eksa edzo, li estas tro forta. Memoru ke vi ankoraŭ ne estas oficiala membro de nia bando. Nu eble iam...”.


Liaj subuloj laŭte ripetas tion kaj montras respektivajn artikolojn en siaj juraj volumegoj – ili ĉiam havas ilin submane. “Almenaŭ protektu min kontraŭ la ŝtonoj!” petegas mia despera eks-edzino. “Sed tio signifas ke ni devos batali kontraŭ via eks-edzo kaj ni ne faros tion” klarigas la banditoj kun ĉiama rideto. “Sed vi ne devas kapitulaci. Ni donos al vi ŝtonojn, multajn ŝtonojn. Vi venkos sendube, nur persistu kaj plu ĵetu ilin!”

La interbatiĝo daŭras. La okcidentaj najbaroj diris ke ili ne plu deziras eĉ interparoli kun mi, nek permesos viziti ilian areon, ĉar mi estas malica agresanto kaj minaco al la tuta vilaĝo. Ili penas konvinki pri tio la aliajn vilaĝanojn, sed malsukcese. Neniu el miaj najbaroj aliĝis al ilia histerio kaj en la resto de la vilaĝo histerias nur membroj de la okcidenta bando – riĉaj, sed malmultnombraj. Ĉiuj aliaj observas la konflikton sufiĉe indiferente kaj nur estas zorgitaj ke ĝiaj sekvoj povos influi ilian vivon – ja mi havas grandan akvoputon kiu provizas la tutan vilaĝon kaj mia eks-edzino havas grandan ĝardenon kies fruktojn konsumas ĉiuj.


Loĝantoj de la eta okcidenta kvartalo plu laŭte krias ke mi estas izolita pario, sed mi vidas ke tio estas nura signo de ilia despera soleco. Mia granda suda najbaro reagas sobre kaj sindetene, sed en siaj publikaj deklaroj klare resumas opinion de la aliaj vilaĝanoj: “Ĉia konflikto estas bedaŭrinda kaj solvenda laŭeble plej rapide. Sed ni ĉiuj memoras kiu efektive instigis tiun ĉi kverelon. Necesas likvidi la bandon por ke ĉiuj vilaĝanoj traktu unu la alian kiel egaluloj, sen divido je banditoj kaj iliaj tributuloj. Ne eblas ĉesigi ŝtonĵetadon donante ŝtonojn al unu el la ŝtonĵetantoj kaj estingi fajron verŝante benzinon en ĝin”.

Mi scias ke tiu konflikto finiĝos kaj klare imagas kiu gajnos. Finfine mi interpaciĝos kun mia eksa edzino, ni kuracos vundojn de niaj infanoj, rekonstruos nian iam komunan domon kaj interkonsentos pri novaj reguloj de najbareco kaj kunlaboro – jam sen entrudiĝo de iuj ajn banditoj. Same klare mi scias ke nia vilaĝo neniam estos la sama. Dum banditoj regos la okcidentan kvartalon, mi ne plu iros tien. Feliĉe ĝi estas malgranda kaj la tuta vilaĝo estas en mia dispono. Venis tempo esplori ĝin.

Comments

  1. ŝi iras renkonti la filon amatan

    patrino atendas
    la filon de l´ sud´
    li venkis militon
    do ne ploru plu!

    el aŭto descendas ŝofor´, policano
    demetas kestegon kaj ambaŭ rikanas:
    “Judino, renkontu la filon! li venis!”
    patrino brakumis la ĉerkon kaj svenis

    Hristo Gorov Bulgario 1967

    ReplyDelete

Post a Comment