Boris Ŝĉerbina – heroo de Siberio, Ukrainio kaj Armenio

Honora civitano de Gjumri kaj Debalcevo, homo kiun oni memoras en Siberio, Ukrainio kaj Armenio, partia funkciulo, kiu iĝis heroo de populara usona televidserio – ĉio ĉi rilatas al unu homo – Boris Ŝĉerbina.

Fervojisto el Debalcevo
Estonta partiestro naskiĝis en 1919 en fervojista familio en Debalcevo, tiutempe vilaĝo de Jekaterinoslava gubernio. En la Ĥarkova instituto de inĝenieroj de fervoja transporto li engaĝiĝis je agado de komsomolo – la ĉefa junulara organizaĵo en Sovetunio. En 1939 li iĝis komunisto kaj samjare iris kiel volontulo por partopreni la Vintran militon kontraŭ Finnlando, kie li batalis en la 316-a aparta skiista bataliono.


Post fini la studojn li iom laboris en la Nord-Donecka fervojo, sed en 1941 Nazia Germanio invadis Sovetunion kaj lia vivo denove draste ŝanĝiĝis. Ekde tiam Boris Ŝĉerbina okupiĝis sole pri komsolola kaj poste partia laboro – unue el Ukraina SSR, poste en Irkutska provinco, kie li gvidis konstruadon de la Irkutska kaj Bratska hidroelektraj stacioj, partoprenis en la fondo de la urboj Angarsko kaj Ŝeleĥov kaj en la lanĉo de la Angara naftokemia komplekso.


En 1961 Boris Ŝĉerbina estis sendita al la urbo Tjumeno en Okcidenta Siberio, ke li iĝis prezidanto de la Tjumena provinca partia organizaĵo. “Al ni venis junaspekta, ĉarma, racia, obsedita je novaj ideo gvidanto, de kiu oni atendis tujajn kaj rapidajn ŝanĝojn” rememoris loka historiisto Jurij Pribilskij.

Siberiaj bataloj
Tjumena provinco tiutempe estis ordinara regiono, kies ekonomia signifo konsistis en fiŝkaptado kaj arbohakado. Oni planis konstrui apud ĝia plej norda urbo Saleĥardo la Malsupraoban hidroelektran centralon por uzi kolosajn akvoresursojn de tiu regiono, ĝenerale malgrava de ekonomia vidpunkto. 


Tiukaze granda parto de Jamalo-Neneca kaj Ĥanto-Mansa aŭtonomaj distriktoj subakviĝus – kune kun centoj da naftaj kaj gasaj minejoj, plejparto el kiuj ankoraŭ ne estis malkovritaj. Boris Ŝĉerbina ekkredis al prognozoj de geologoj, riskis kaj sukcesis nuligi la grandan projekton, kie realigado jam komenciĝis.


Post malkovro de grandegaj naftogasaj minejoj ekflamis novaj diskutoj. Kiel transporti la siberian gason al la “granda tero”? Vic-ministro pri gasa industrio Jurij Bokserman insistis je gasdukto “Norda brilo”, kiu devis iri de la gasminejo Medveĵje kaj poste de la Urengoja minejo tra Saleĥardo preter Vorkuto al Uĥto kaj plu al Leningrado, Belorusio, Moskvo kaj Volgo.


La organizaĵo Ĉeftjumennaftogaso proponis alian varianton – konduki la gasdukton tra Sverdlovska provinco al la urboj Niĵnij Tagil, Permjo, Gorkij kaj Moskvo. La tjumenanoj argumentis, ke la gasdukto de la Punga minejo ĝis la Poĥroma minejo jam pretas kaj restas nuraj 500-600 km ĝis Medveĵje. Tiu itinero ebligis maksimume eviti ĉiamfrostajn grundojn kaj liveri gason al la plej proksimaj konsumantoj, abundaj en Uralo.


Boris Ŝĉerbina subtenis tiun ĉi varianton. Vintre 1969 en la urbo Nadimo okazis kunsido dum kiu prezidanto de la Konsilio de ministroj de Sovetunio Aleksej Kosigin definitive aprobis ĝin. Danke al tio la siberia gaso ekfluis al Uralo kaj laŭvoje al la suda parto de Tjumena provinco, anstataŭinte pli kostan kaj ekologie malpuran karbon.


Boris Ŝĉerbina ekde komenco insistis je konstruado de fervojoj por rapidigi evoluon de la regiono. Danke al liaj klopodoj en malmulta tempo estis konstruita la fervojo Tjumeno – Tobolsko Surguto. Li malsukcesis nur rekomenci la konstruadon de la fervojo Saleĥardo – Igarko, haltigitan post la morto de Stalin – do tiu ĉi fervojo estas konstruata nuntempe.

Literatura skandalo
Malgraŭ la vere ŝtala karaktero Boris Ŝĉerbina grave atentis kulturajn aferojn, laŭeble subtenante iniciatojn tiukampe.


En 1969 en Tjumena provinco eksplodis granda skandalo. Loka verkisto Konstantin Logunov publikigis romanon “Ordalio”, en kiu li priskribis lukton pri la siberiaj nafto kaj gaso. La romano estis bone akceptita de kritikistoj, la libro aktive vendiĝis, oni preparis plian eldonon kaj filmigon.


Sed ĉion ĉi fuŝis grava nuanco. En sia romano la juna verkisto priskribis interesan, sed kontraŭdiran figuron – altrangulon, kiun lokaj naftistoj nomis “paĉjo Jurij”. Plurfoje premiita, orgojla kaj sinamiĝinta, li tro similis al la direktoro de Ĉeftjumennaftogaso. Subestre de Jurij Ervier tiutempe laboris 600 mil homoj, buĝeto de lia korporacio estis aprobata rekte de la Konsilio de ministroj de Sovetunio – eĉ preter la Ministerio pri nafta industrio al kiu ĝi oficiale subiĝis.


La granda naftisto koleregis kaj la juna arogantulo baldaŭ eksentis sur si la tutan povon de lia malfavoro. De ĉiuj naftominejoj al gazetoj kaj ŝtataj instancoj ekflugis leteroj, kondamnantaj la romanon, kiu “makulis la siberiajn naftistojn”. La reeldono estis nuligita, la scenaro malaperis el filmigaj planoj. Kampanjo kreskis kaj minacis komplete detrui la verkistan karieron.


Finfine la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio ordonis al la Tjumena provinca partia organizaĵo solvi tiun ĉi problemon kaj puni la impertinentan junulon. Dum speciala kunsido unu post alia indignis akuzintoj, postulintaj la plej severajn punojn. La lasta ekparolis Boris Ŝĉerbina.


Li rakontis pri tio, kiom komplika estas la situacio en la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, pri kiom malfacilas arte speguli ĝin kaj pri la rajto de la artisto je propra vidpunkto. Sian parolon li finis per la vortoj: “Pli bone ol Konstantin neniu skribos pri la vivo de niaj naftistoj, geologoj kaj konstruistoj. Je tio mi estas konvinkita. Do ni ekdeziru al li sukceson”.


Post tio la kampanjo finiĝis, la juna verkisto estis savita kaj poste iĝis unu el klasikuloj de la tjumena literaturo.

Laboro sen ripoztagoj
En decembro 1973 Boris Ŝĉerbina estis nomumita ministro pri konstruado de entreprenoj de naftogasa industrio de Sovetunio. Li jam ricevadis proponojn pri altaj postenoj, sed ĉiam rifuzadis forlasi Tjumenon. Ĉi-foje la propono venis rekte de Leonid Breĵnev dum persona renkontiĝo. Al la ĝenerala sekretario rifuzi ne povis eĉ Boris Ŝĉerbina.


Tiun postenon li okupis ĝis 1984 kaj dum tiu periodo longeco de naftaj kaj gasaj duktoj duobliĝis, en la industrio aperis aŭtomatigo kaj la elminado de nafto kaj gaso kreskis pluroble. En 1984 Boris Ŝĉerbina iĝis vic-prezidanto de la Konsilio de ministroj de Sovetunio. Ekde nun li kuratoris la tutan energian komplekson, inkluzive ministeriojn de nafta, gasa kaj karba industrioj, ministeriojn de geologio kaj energetiko, kontrolajn instituciojn pri teknikaj kaj atomenergiaj aferoj. En oktobro 1983 pro antaŭtempa lanĉo de la gasdukto Urengojo – Pomari – Uĵgorodo li estis premiita de la Lenin-ordeno kaj iĝis la Heroo de Socialisma Laboro.


Sed neniuj premioj povis transformi ulon el ukraina kamparo, trapasintan siberian vivlernejon, je ĉefurba burokrato, fermita je sia oficejo. Alkutimiĝinte persone konatiĝi kun situacio surloke, ĉiun vendredon vespere Boris Ŝĉerbina ekflugis per speciala aviadilo al objektoj, dissemitaj tra la tuta lando, kaj revenis dimanĉe vespere. Jaron post jaro li laboros tiel, sen ferioj kaj ripoztagoj. Lin malvolonte sekvis estroj de respektivaj fakoj. Speciale malĝojigis ilin, ke Boris Ŝĉerbina drinkis nenion krom morso kaj ĉiam pagis tagmanĝon kaj vespermanĝon proprapoŝe, kion ankaŭ ili devis sekvi.

Krizomanaĝero de Sovetunio
En la Kremlo oni sciis ke Boris Ŝĉerbina kutimas labori en ekstrema reĝimo, do taskigis al li plej komplikajn aferojn. En 1986 nome li estis nomumita prezidanto de la registara komisiono pri likvido de la sekvoj de la averio en la Ĉernobila atomstacio. Disfalo de la 4-a energobloko okazis la 26-an de aprilo je la 1-30 nokte, sed jam je la 7-a vespere Boris Ŝĉerbina estis en la urbo Pripjato, en la koro de la katastrofo.


Sekvan tagon li aranĝis urĝan evakuadon – 50 mil loĝantoj forlasis la urbon en 40 minutoj. Oni diris al homoj ke temas pri provizora foriro, do necesas preni nur dokumentojn – alikaze ili forportus multe da aĵoj, jam kontaĝaj pro la radiado. 


Poste li plurfoje revenis al Ĉernobilo kaj, laŭ rememoroj de atestantoj, kondutis ekstreme kuraĝe, ofte organizante kunsidojn tuj apud la disfalinta energobloko – tie ĉiuj parolis koncize kaj ne perdis vane la tempon.



La maksimuma akceptebla radiado por kunlaborantoj de la atoma industrio estas 25 rentgenoj dum la tuta laborperiodo, post kio sekvas maldungo kun dumviva kuracado kaj observado. Asistanto de Boris Ŝĉerbina, ricevinta tiam 55 rentgenojn, asertis ke lia ĉefo kaptis 60 ĝis 100 – nur en oficiale registritaj vojaĝoj li pasigis en Ĉernobilo 92 tagojn dum tiuj unutagaj eĉ ne estis registrataj.


Sekva vivekzameno por li iĝis la Spitaka tertremo en 1988. Ĝi damaĝis 21 urbojn kaj 350 vilaĝojn, el kiuj 58 estis komplete detruitaj. 25 mil homoj pereis, 14 mil iĝis handikapuloj, 514 mil senhejmiĝis.


Boris Ŝĉerbina tuj venis al Armenio kaj dum monato gvidis laborojn surloke. Estis organizita kuracado de la vunditoj en malsanulejoj de Moskvo kaj Leningrado kun posta rehabilitado en sanatorioj. Okazis forigado de detruaĵoj, serĉado de postvivintoj kaj rekonstruado. Post kelkaj tagoj li grave malvarmumis, sed ne lasis sian postenon.

Antaŭsento de katastrofo
Post emeritiĝi en 1989, Boris Ŝĉerbina baldaŭ restis sola. Post longa malsano mortis lia edzino. Pro pulma malsano mortis lia sola filo. Li mem grave malsaniĝis – efikis jaroj da ekstremaj ŝarĝoj kaj la “ĉernobila” dozo de radiado.


Somere 1990 dum la 28-a partia kongreso li publike avertis pri proksimiĝanta katastrofo – disfalo de la ekonomio kaj de la ŝtato.


“La elekto mem de Jelcin kiel la prezidanto de la Supera Soveto de RSFSR estas danĝera por politiko kaj ekonomio de la lando... Nek politikajn, nek moralajn trajtojn la novkreita estro de la Supera Soveto por tia posteno, kiel sciate, havas. Kaj tio estas ne novaĵo por la Centra Komitato kaj estraro de la partio... Se la grupo de Jelcin sukcesos komplete kapti la Superan Soveton kaj la Konsilion de ministroj, komenciĝos la pezega tempo en la historio de la lando”.

Nerva streĉiĝo rezultis je la kvara apopleksio, post kiu li jam ne restariĝis. La 22-an de aŭgusto Boris Ŝĉerbina mortis.

Memoro
Boris Ŝĉerbina estas sepultita en la Novodeviĉje tombejo en Moskvo dum la tombo de lia patrino restis en la Ĉerviŝeva tombejo en Tjumeno.


La ageman siberianon oni memoras kaj ne nur en Siberio. En 1999 sur la sidejo de la Ministerio pri konstruado de entreprenoj de naftogasa industrio en Moskvo kaj sur domo N 48 en strato Ĥoĥrjakov en Tjumeno, kie li loĝis en 1961-1973, aperis memortabuloj. 


En 2004 centre de Tjumeno estis starigita busto de Boris Ŝĉerbina kaj jaron pli frue omaĝe al li estis nomita bulvardo en unu el novaj kvartaloj.


En la urbo Surguto haveblas strato de Boris Ŝĉerbina kaj en la urbo Gjumri (tiel nun nomiĝas Leninakan) sur strato de Boris Ŝĉerbina estis starigita monumento al la heroo. 


Flugkompanio UTair nomis omaĝe al Boris Ŝĉerbina aviadilon, la urboj Debalcevo (Ukrainio) kaj Gjumri (Armenio) nomumis lin sia honora civitano. 


En 2019 Boris Ŝĉerbina aperis en la usono-brita televidserio “Ĉernobil”, kie lian rolon ludas Stellan Skarsgård, premiita pro tio per la Ora Globuso. Nun la nomon de Boris Ŝĉerbina konas la tuta mondo. Li meritas tion.

Comments