Geopolitikaj ludoj en Suda Kaŭkazio aŭ Kiu gajnis la Duan Karabaĥan militon?

La fino de la milito en Montara Karabaĥo estigis ardajn diskutojn. Iuj serĉas klarigon de la konflikto en religia sfero, aliaj en tiu etna, la triaj supozas komplikajn diplomatiajn intrigojn. Mi prezentos mian vidpunkton. 

Iom da geografio 
Por kompreni kio okazas en tiu regiono necesas rigardi la mapon. Temas pri suda parto de Kaŭkazio, situanta inter du maroj – la Nigra (okcidente) kaj la Kaspia (oriente). Azerbajĝano situas oriente kaj limas: norde – kun Dagestano (Rusio), nord-okcidente – kun Kartvelio, sude – kun Irano. Ĝi havas ankaŭ eksklavon forme de Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko, kiu situas okcidente kaj estas apartigita per teritorio de Armenio. Tiu eksklavo norde kaj oriente limas kun Armenio, sude kaj okcidente – kun Irano kaj havas nur etan, 10 km larĝan komunan limon kun Turkio (okcidente). 


Armenio situas okcidente kaj ne havas aliron al maroj. Oriente ĝi limas kun Azerbajĝano, sude – kun Irano, okcidente – kun Turkio kaj norde – kun Kartvelio. Do ĝi ne havas komunan limon kun Rusio. Antaŭ 1992 ĝi havis etan eksklavon en Azerbajĝano, sed ĝi estis komplete okupita de azeroj kaj nun eĉ ne estas priparolata dum intertraktoj. 



Nun ni analizu geopolitikan situon de ĉiu lando por kompreni ĝian politikon. 

Armenio 
Armenio fakte troviĝas ĉe la suda avangardo de la kristana mondo en tiu ĉi regiono. Ĝi estis la unua lando, kiu akceptis kristanismon kiel ŝtatan religion kaj tio grave influis ĝiajn kulturon kaj politikon. Post la genocido en 1915 kaj malvenko de la Rusia imperio en la Unua mondmilito multaj armenaj teroj estis okupitaj de la Otomana imperio. Armenio transformiĝis je montara ŝtato, ĉirkaŭita de fremdaj islamaj popoloj. 


Mi jam klarigis antaŭe pri radikoj de la armeno-azera konflikto, do nur diru nur ke la sola povo kiu sukcesis bridi ĝin dum jarcentoj estis Rusio. Post disfalo de Sovetunio kaj foriro de sovetiaj kaj poste rusiaj trupoj ambaŭ landoj tuj komencis sangoverŝan militon, kiun gajnis Armenio. 


Rusio subtenis ĝin (neoficiale) kaj post la fino de tiu milito garantiis ĝian sekurecon, deplojinte en Armenio la 102-a militbazon. Poste Armenio estis oficiala membro de la Organizaĵo de Kontrakto pri Kolektiva Sekureco (kune kun Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio), do fakte ĝi iĝis netuŝebla por iu ajn malamiko. Sed ĉiuj ĉi garantioj kompreneble ne rilatis al Respubliko Montara Karabaĥo – neagnoskita armena ŝtateto, kiun agnoskis neniu lando en la mondo (inkluzive Armenion) kaj kiun la internacia juro konsideras okupanto de azeraj teroj. 


Kio pri aliaj najbaroj? Turkio estas la plej proksima amiko kaj (dominanta) aliancano de Azerbajĝano. Ekde komenco de la unua milito en 1992 ĝi fermis sian limon kun Armenio kaj nuligis ĉiujn komercajn kaj aliajn rilatojn. 


Irano en kultura kaj religia sencoj plej proksimas al Azerbajĝano. Ĝi sekvas ŝijaismon kaj havas 20-30 milionojn da azeroj (du ĝis tri-oble pli ol en Azerbajĝano mem). Sed ĝi estas eterna malamiko de Turkio, do klopodas teni ekvilibron. 


Kartvelio en kultura kaj religia kampoj estas la plej proksima lando al Armenio – ankaŭ kristana kaj ortodoksa, ĝi havas longan historion de kontraŭstaro al islamaj invadoj. Sed ĝi estas same eta kiel Armenio kaj povas ekzisti nur sin apogante al pli forta aliancano. Post distanciĝo de Rusio, en lastaj du jardekoj ekonomie ĝi ligiĝis al Azerbajĝano kaj politike al Usono, kiu siavice estas aliancano de Turkio. Do en tiu ĉi milito ĝi plejparte silentis kaj nur diris, ke malpermesas transportadon de azeraj militkargoj tra sia teritorio. 


Resume oni povas diri ke Armenio estas ĉirkaŭita de landoj malamikaj (Azerbajĝano, Turkio) aŭ neŭtralaj (Irano, Kartvelio). Do ĝia sola forta aliancano estas Rusio – fora lando, kiu eĉ ne havas kun ĝi komunajn limojn, nek iel povas profiti de Armenio – montara landeto sen naturaj resursoj kaj kun eta malriĉa loĝantaro. 

Azerbajĝano 
Azerbajĝano havas plurajn gravajn avantaĝojn kompare al Armenio. Ĝia loĝantaro estas preskaŭ trioble pli granda. Ĝi havas longan bordon ĉe la Kaspia maro. Ĝi havas naftominejojn kaj naftoduktojn, evoluintan edukan sistemon, kreitan en la sovetia epoko, do memstare provizas sin per fakuloj. Kaj ĝi havas fortan aliancanon forme de Turkio, kiu pretas konsumi ĝian nafton kaj estas bona partnero en ekonomia, politika kaj milita kampoj. 


Sed regantoj de Azerbajĝano ne estas tiom stultaj kiel “revoluciuloj” el Armenio kaj Kartvelio. Ili sobre taksas la geopolitikan situon de sia lando kaj klopodas teni ekvilibron inter du fortaj najbaroj – Rusio (norde) kaj Turkio (sude), konsiderante ankaŭ Iranon. Azerbajĝano abunde aĉetas armilojn en Rusio, azeraj militistoj ĉiam ĉeestas militekzercojn en Rusio, esplorante rusian sperton. Gvidantoj de Azerbajĝano plenumas tute sendependan internan kaj eksteran politikojn, sed samtempe montras sian estimon al la norda najbaro kaj neniam partoprenas iujn aliancojn aŭ kampanjojn direktitajn kontraŭ Rusio. 


Tiu politiko donas fruktojn. Dum 26 jaroj en Montara Karabaĥo ne estis deplojitaj rusiaj pactrupoj kaj Rusio neniam promesis defendi tiun ĉi regionon. Ilham Alijev grave modernigis kaj fortigis sian armeon, sed li komprenas ke kio helpos en milito kontraŭ Armenio, malutilos en kontraŭstaro kun Rusio. En 2008 Kartvelio provis reokupi Sud-Osetion kaj ĝia armeo, kvankam armita kaj trejnita de Israelo, kaj modernigita laŭ normoj de NATO, estis komplete disbatita kaj forpelita de la 58-a rusia armeo en kelkaj tagoj. Danke al sia sobra politiko Azerbajĝano evitis konfrontiĝon kontraŭ Rusio kaj povis agi en Montara Karabaĥo preskaŭ tute libere. 


Samtempe, malgraŭ aktivaj turkaj klopodoj, Azerbajĝano ne iĝis vasalo de Turkio. Dum la lasta milito azera prezidanto ĉiam substrekis, ke la azera armeo ne estas direktita kontraŭ Rusio, ne reagos al armenaj provokoj kaj donos eĉ ne unu pretekston por ke Armenio prezentu sin kiel lando, atakita de Azerbajĝano, do postulanta helpon de siaj aliancanoj. Dum subskribo de la paca deklaro Ilham Alijev ne avaris dankajn vortojn al la rusia prezidanto kaj poste ĉiam atente reagis al la vortoj kaj agoj de la rusia flanko. 


Resume oni povas diri ke Azerbajĝano havas fortan (kvankam tute dependan de nafto) ekonomion, fortan aliancanon sude kaj neŭtralan najbaron norde. 

Kartvelio 
Armenaj naivuloj atendis ke Kartvelio subtenos ilin kiel najbara kristana lando, same eta kaj vundebla. Sed nome tiu simileco igis kartvelojn teni neŭtralecon. Norde Kartvelio limas kun Rusio, rilatoj kun kiu estas fuŝitaj preskaŭ neripareble. Perdinte ligojn kun Rusio, ĝi devis elekti alian partneron kaj dum pluraj jaroj provis sin apogi sur Eŭropan Union kaj Usonon, sed sen videbla efiko. Por ambaŭ gigantoj Kartvelio estas tro eta, tro fora kaj havas tro da problemoj, kies solvadon ili ne deziras partopreni. 


Do ekonomie ĝi neeviteble iĝas pli forte ligita al Azerbajĝano dum Armenio povas proponi al kartveloj nenion. Politike Kartvelio iĝis triaranga vasalo de Usono, administrata el usona ambasadejo. Por komprenigi ke temas ne pri troigo, sed pri nura konstato, mi donos nur du ekzemplojn. 


Antaŭnelonge en Kartvelio okazis plia politika krizo, dum kiu ties sennombraj partioj kverelis forte. La konflikto finiĝis per subskribo de interkonsento en... la usona ambasadejo. Post kiam Armenio kaj Azerbajĝano anoncis la finon de la milito, la kartvela prezidantino gratulis ilin kaj permesis al rusiaj aviadiloj flugi super sia lando por rapide alporti pactrupojn al Karabaĥo. Tuj sekvis riproĉa rimarko de usona ambasadoro, kiu skribis en Tvitero ke la kartvela prezidantino ne devis bonvenigi tiun pacon, ĉar ĝi fortigas poziciojn de Rusio en la regiono kaj des pli ŝi ne devis lasi rusiajn militaviadilojn flugi super sia lando – ili sekvu tra Azebajĝano. Se tio okazus en Germanio, Francio, Rusio aŭ Turkio, ties ŝtatestroj certe tuj reagus kolere kaj dirus ke neniu reprezentanto de alia ŝtato rajtas enmiksiĝi en politikon de gastiganta lin lando kaj des pli ordoni al ties ŝtatestro. Se kartvela ambasadoro riproĉus tiel la usonan prezidanton, vespere li jam flugus hejmen kiel persona non grata. Sed la prezidantino de Kartvelio scias kiu estas ŝia vera mastro, do nur obeeme pravigis sin kiel malbona lernantino antaŭ severa lernejestro. 


Mi aldonu ke estus strange se Kartvelio oponus penojn de Azerbajĝano repreni separiĝintan regionon – ja Kartvelio mem havas du tiajn regionojn kaj esperas iam revenigi ilin. Krome en Kartvelio loĝas grandaj komunumoj de azeroj kaj armenoj, kiuj ĝis nun vivas konkorde, sed ĉio povus ŝanĝiĝi se Kartvelio klare subtenus unu el la flankoj de la konflikto. Do Kartvelio plejparte silentis kaj nur foje modeste proponis sin kiel peranton, kion ĉiuj ignoris. 

Irano 
Irano limas kun ambaŭ – Armenio kaj Azerbajĝano. Kiel mi jam diris, ĝi estas natura proksimulo de Azerbajĝano. Sed tiu simileco kreas ankaŭ problemojn. La teokratia Irano estas tro ŝijaisma por la laika Azerbajĝano kaj ĝi havas tro da azeroj. Krome la ekonomioj de Irano kaj Azerbajĝano estas tro similaj por efike kunlabori. Ili povas proponi unu al alia nur nafton, kio apenaŭ stimulas interŝanĝon. 


Sed plej gravas ke ĝi estas natura malamiko de Turkio, do simple ne povas proksimiĝi al Azerbajĝano, kiu estas fidela turka aliancano. Irano estas interesita havi Azerbajĝanon amika, sed ne tro forta – ĉar alikaze povas levi la kapon la azera naciismo kaj postuli unuiĝon de sia patrujo kun nordaj regionoj de Irano, enloĝataj plejparte de azeroj. 


Pro tio dum la nuna konflikto Irano tenis neŭtralan pozicion kaj, laŭ neoficialaj informoj, eĉ ebligis liveradon de armiloj el Rusio al Armenio tra sia teritorio. 

Turkio 
Geografie Turkio preskaŭ ne havas ligojn al Azerbajĝano. Ilia komuna limo estas nur 10 km longa kaj pasas en Naĥiĉevano – la azera eksklavo, kiu ĝis nun eĉ ne havas alian ligon al la ĉefa Azerbajĝano krom per aviado. Tamen la kultura proksimeco kaj ekonomia profito superis geografiajn limojn. Turkio bezonas stabilon energioprovizadon, prefere sendependan de Rusio kaj aliaj grandaj landoj. Ĝi jam konstruas tiucele atomcentralon (helpe de Rusio), aktive prospektoras en maroj nafajn kaj gasajn minejon (eĉ koste de internaciaj skandaloj), aktivas en la naftoriĉa Libio, sed ĉio ĉi estas aferoj de fora estonteco dum ĝi bezonas energion jam nun. Krome ĝi strebas larĝigi sian infuzonon kontraŭstare al Irano kaj pro tio jam enmiksiĝis en internajn konfliktojn en Sirio kaj Libio, establis militbazon en Kataro ktp. 


Sin apogante sur historian kaj kulturan proksimecon de la azeroj kaj turkoj, kiuj fakte parolas la saman lingvon, Erdogan penas transformi Azerbajĝanon je sia fidela partnero kaj (fakte) vasalo. Tamen kiel ni jam vidis Azerbajĝano sukcese rezistas al tio, limigante sin al nura partnereco, sen kompleta subiĝo. Ilham Alijev bezonis la turkan subtenon por komenci kaj gajni tiun ĉi militon – sed ne koste de rilatoj kun Rusio. Li sukcesis. 


Diri ke Turkio gajnis tiun ĉi militon estus evidenta eraro. Turkio celis ke Azerbajĝano komplete restarigu sian kontrolon super Montara Karabaĥo aŭ almenaŭ ke ĝi okupu ties plej grandan parton kaj la reston kontrolu trupoj de rusiaj kaj turkaj pacsoldatoj, dividinte la regionon (laŭ ekzemplo de Sirio). Sed tio ne okazis. 


Azerbajĝano malsukcesis okupi la tutan neagnoskitan respublikon. Fakte ĝi reprenis areojn, kiuj neniam apartenis al Montara Karabaĥo kaj estis okupitaj de armenoj dum la unua milito en 1992-1994. Tie loĝis preskaŭ sole azeroj, do post forpelo de postvivintoj fare de armenoj, la azeraj vilaĝoj kaj urboj estis detruitaj kaj kuŝis en ruinoj 26 jarojn. Azerbajĝano plurfoje proponis redoni ilin kontraŭ cedoj de sia flanko, sed armenoj ĉiam neis – ili alkutimiĝis al sia rolo de la venkintoj kaj diris ke tio estas “sekureca zono” kiun bezonas ilia neagnoskita respubliko. 


Turkio strebis ankaŭ akiri statuson de oficiala peranto – egala al Rusio, Francio kaj Usono – ene de la Minska Grupo, sed ankaŭ tion ne atingis. Eĉ pli – la interkonsento estis subskribita tute sen partopreno de Turkio kaj ties pactrupoj ne estas menciitaj en respektiva deklaro. Nun turkaj aŭtoritatoj postulas ke oni lasu ilin ne nur kunlabori en distanca paccentro, observante la teritorion per spavoj, sed ankaŭ sendi siajn pactrupojn surloken – sed Rusio rigore kontraŭas tion kaj firme tenas sian pozicion. 


Resume oni povas diri ke Turkio estas plej interesita en tiu konflikto kaj estas natura aliancano de Azerbajĝano, sed ĝiaj klopodoj alfrontas malkaŝan oponon de Rusio, kiun silente aprobas Azerbajĝano, ne deziranta iĝi tro dependa de Turkio kaj fuŝi siajn rilatojn kun Rusio. 

Rusio 
Rusio fakte troviĝas ekster la regiono, ĝiaj plej suda areo tiudirekte estas Dagestano, kiu limas kun Azerbajĝano. Ĉu ĝi havas interesojn en tiu regiono? Sendube. Por Rusio gravas havi stabilecon ĉe siaj limoj, ĉar ĉiu milito estigas ondojn de rifuĝintoj, alportadon de armiloj kaj foje eĉ homajn perdojn. Rusio jam perdis en tiu fremda milito helikopteron, hazarde faligitan de la azera armeo. Du rusiaj militistoj pereis kaj apenaŭ pardonpetoj kaj rekompencoj fare de la azera prezidanto grave konsolos iliajn parencojn. 


Sed krom sekurecaj konsideroj Rusio havas fakte neniujn interesojn en la regiono. Armenio povas nenion proponi al ĝi kaj ĉio, kion povus proponi Azerbajĝano (nafton kaj marhavenojn en la Kaspia maro) Rusio mem havas abunde. 


Bonaj rilatoj kun Azerbajĝano jam ekzistas kaj certe daŭros pro supre menciitaj kialoj, dum bonaj rilatoj kun Armenio estas afero dezirinda, sed sufiĉe neglektinda. Rusion de Armenio apartigas teritorio de Kartvelio, kiu nun estas klare (eĉ se stulte) malamika al Rusio, do ajna komunikado kun Armenio estas komplika kaj malstabila. Kiucele subteni tiom multekostan insuleton ekster sia influzono se ne videblas serioza malamiko, kiun oni kontraŭstaru kune? La lasta milito nur konfirmis pravecon de tiu aserto kaj montris ke ankaŭ militfortoj de Armenio estas tiom magraj kaj fuŝe gvidataj, ke ili ne kapablas defendi eĉ sian landon kontraŭ malnova loka kontraŭulo – do valoro de Armenio kiel aliancano estas pli ol dubinda. 


Oni multe babilas pri neceso kontraŭstari Turkion, sed argumentoj por tiu strategio mankas. Iam la Rusia kaj Otomana imperioj batalis kaj por influzonoj en Balkanio kaj regado en Kaŭkazio. Nun tiuj areoj transformiĝis je memstaraj landoj. Balkanio plejparte eniris Eŭropan Union dum Kaŭkazio sendependiĝis kaj sukcese servas kiel bufro inter Rusio kaj Turkio. La nuna Turkio malgraŭ lerta uzado de islamisma retoriko kaj laŭtaj deklaroj estas fakte nur regiona aganto (same kiel Rusio) kaj zonoj de interesoj de ambaŭ landoj plejparte ne kolizias. 


En Sirio, kie tio tamen okazis, Rusio sukcesis trudi sian politikon kaj realigi sian scenaron – la reĝimo de Asad ne falis kaj nun regas plejparton de la lando, dum Turkio kontrolas nur nordan regionon kaj eĉ ĝin ricevis post aprobo de Rusio. Eĉ pli – kiam azeraj trupoj proksimiĝis al la armena parto de Montara Karabaĥo kaj limoj de Armenio – pro “hazarda koincido” tuj sekvis forta misila atako de la rusia armeo kontraŭ siria opozicio en Idlibo, la lasta fortikaĵo de opoziciuloj subtenataj de Turkio. Tio estis klara memorigo al Turkio, ke ankaŭ ĝi havas vundeblajn lokojn kaj devas memori, ke ĝia agadkampo estas limigita – kaj ne nur en Sirio. Tuj poste komenciĝis retiriĝo de turkaj postenoj en tiu ĉi regiono kaj la azera flanko akceptis pacon en Montara Karabaĥo. 


Resume oni povas diri ke Rusio ne tro zorgas pri la aferoj de Suda Kaŭkazio kaj ĉiam pli preferas teni bonajn rilatojn kun lokaj agantoj. Se iu ne deziras tion fari (kiel Kartvelio kaj foje Armenio), tio estas perdo neglektinda kaj se iu deziras agi sendepende, sed samtempe ne defias Rusion (kiel Azerbajĝano) tio estas konsiderata kiel konduto akceptebla kaj eĉ laŭdinda. 

Ĝenerala konkludo 
Ĉiuj ŝtatoj de la regiono havas proprajn interesojn, kiuj plej ofte estas definataj per faktoroj ne religiaj aŭ kulturaj, sed politikaj kaj ekonomiaj. Do por kompreni logikon de la eventoj necesas konsideri la tutan komplikan interplektiĝon de ĉiuj ĉi fadenoj kaj reciprokaj dependecoj. 


Fine mi citu la vortojn de homo, kiun oni apenaŭ povas riproĉi pri troa amo al Rusio, sed kiu profunde kaj sobre analizis geopolitikan situacion en la tuta Eŭrazio. 


« Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. » 
Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] 

« Azerbajĝano povas esti nomata vive grava “ŝtopilo”, kontrolanta aliron al “botelo” kun riĉaĵoj de la Kaspia baseno kaj Meza Azio. » 
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] 

« Sed se eŭropigado de Turkio fiaskos pro eksteraj aŭ internaj kialoj, tiukaze Kartvelio kaj Armenio ne havos elekteblon krom adaptiĝi al la interesoj de Rusio. » 
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] 


Konkludoj estas evidentaj. Usono (kaj aliaj ŝtategoj) neniam serioze zorgos pri ŝtatetoj kiel Armenio kaj Kartvelio. La lasta milito klare montris tion. La agonianta Armenio ricevis preskaŭ neniun eĉ moralan subtenon de Usono kaj nur kelkajn laŭtajn deklarojn de Francio. Savis ĝin finfine Rusio. 


Sed necesas same klare kompreni, ke ankaŭ Rusio faris tion ĉefe pro sia morala sindevigo – pure sentimentala, grandparte ligita al 1,7-miliona armena diasporo en la lando. Se Armenio daŭrigos sian stultan tumultadon kaj faros eĉ unu paŝon kontraŭ sia savinto – Rusio povos komplete forlasi ĝin je iu ajn momento sen perdi ion. Kaj tiam Armenio iĝos la dua Kartvelio – ekonomia servuto de Azerbajĝano kaj politika vasalo de Usono, malaprezata de ambaŭ pro sia malforteco. Elekton devos fari la armenoj mem.

Comments

  1. Jen alia kompletiga vidpunkto, pri kiu mi ŝatus vian opinion:
    https://eo.mondediplo.com/article2889.html

    TT

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ĝenerale konsentas kun la aŭtoro, trafe priskribinta tiun geopolitikan ludon. Mi nur opinias ke li ne sufiĉe profunde esploris detalojn pri la milito en Montara Karabaĥo, pro kio iom kliŝe traktas ĝian rezulton kiel malgajnon de Rusio. En realo ĉio estas oble pli komplike kaj Erdogan apenaŭ povas esti kontenta pri la ricevitaj fruktoj - plejparton prenis Ilham Alijev kaj Vladimir Putin dum Erdogan investis en tiun militon multege da mono kaj fortoj.

      Delete

Post a Comment