“Estus bone nun rapidi laŭ bona ŝoseo kaj ke iu alia veturu renkonten – frunto kontraŭ frunton! Interese, ĉu forturnus tiu, alia, aŭ ne?”
Visockij al amiko
Se la vivo estas la vojo, do ni ĉiuj estas kunveturantoj. Ĉiu scias, de kie li startis, sed neniu konas finan punkton de sia itinero, nek eĉ kio atendos lin post sekva vojturno. Iu timas la nekonatan, aliaj inverse, hastas vidi ĝin, premegante akcelilon ekstreme. Tiaj kiel la sovetia kantisto kaj artisto Vladimir Visockij – nesingarda veturanto sur la vojo de l`vivo.
Pli rapide! Eĉ pli! Premu!
Kiam li unuan fojon prenis la stirilon? Laŭ la nunaj kutimoj tre malfrue – la unua fidinda atesto datiĝas je 1967, kiam Visockij havis jam ĉirkaŭ 30 jaroj. Cetere kie povus preni la aŭton la bubo, kies infanaĝo pasis en amasloĝejo en la 1-a Meŝĉanskaja [Filistra] strato en Moskvo? En la jaro kiam estis filmata “Vertikalo”, kie li ludis radiiston-montgrimpiston, Vladimir prenis stirlecionojn ĉe sia amiko Boris Diodorov. Laŭ ties vortoj, la artisto estis ravita de la stirado de GAZ-21 (Volgo), des pli ke pri la ŝofora arto li estis lerta ne malpli ol pri tiuj kantista aŭ aktora. Li apenaŭ sukcesis bridi siajn “ĉevalojn”, pretajn ekrapidi “laŭlonge de krutaĵo, super abismo”, kiel diras unu el liaj kantoj.
Tion konfirmas David Karapetjan, riskinta en aŭgusto 1970 veturi kun Vladimir laŭ stepoj de Ukrainio en la ŝika “Moskviĉ” (eksporta versio!). Unuan tempon Visockij simple ripetadis, kunpreminte la dentojn: “Pli rapide! Eĉ pli! Premu!” kaj poste simple ne eltenis kaj petis sidiĝi ĉe la stirilo.
Preminte la akcelilon ĝis ekstreme, li elanis kiel fulmo... kaj forflugis post la unua vojturno. Laŭ rememoroj de la ŝokita amiko, la turno estis sufiĉe sendanĝera, simple Vladimir, kiel plejparto de la novuloj, anstataŭ bremsi antaŭ ĝi bremsis dume. La kompatinda “Moskviĉ” forflugis de sur la vojo, transversiĝis kaj... denove stariĝis sur la radojn. La feliĉuloj mirinde evitis eĉ batvundojn. Sed “Moskviĉ” estis malpli bonsorta. Alvenintaj kamparanoj ĝustigis la karoserion per tre simpla metodo (piedbatinte ĝin) kaj poste la aŭton haŭlis preterveturinta “Pobeda” (La Venko), ĉar ĝi mem perdis ĉian inklinon al la movado.
Fidela “francino”
Cetere baldaŭ Vladimir ekhavis eblecon detruadi jam proprajn aŭtojn. Kaj kompreneble li uzis ĝin. La unuan aŭton li aĉetis en 1971 – tio estis griza “kopeko” (VAZ-2101) kun tute neprestiĝa numerplato MKL 16-55 (cetere, ĉu en tiu tempo ekzistis la modo pri “belaj numerplatoj”?). La historio ne konservis por ni detalajn priskribojn de ĝia sorto. Oni scias nur, ke somere de la sama jaro la legendeca kreaĵo de la sovetia aŭtoindustrio, kreita surbaze de Fiat 124, estis grave damaĝita kaj post granda riparado vendita. Oni diras, ke la ŝofora sperto venas kun jaroj. Nu, kun tempopaso Vladimir efektive lernis komplete damaĝi iujn ajn aŭtojn...
Sekva viktimo de la popola amato iĝis la malhelgriza Renault 16, alportita de lia franca edzino Marina Vlady el Parizo. La aŭto, aĉetita de la aktorino kontraŭ mono, ricevita pro rolo en filmeto, reklaminta sapon, klare montris ke la “sapaj” povas esti ne nur operoj, sed ankaŭ aŭtoj. La aĉeto de la veturilo, eĉ se duamana, sed tamen eksterlanda, kostis al la geedzoj nur 3000 dolarojn. Hodiaŭ en Rusio kontraŭ tiu mono eblas ricevi eble nur dudekjaran Lada.
Tiu ĉi aŭto servis al Vladimir relative longe – eĉ tri jarojn. Eble sekreto de la longviveco de la “francino” kaŝiĝis en tio, ke li veturis en ĝi ne tro multe. Same kiel ĉiuj aliaj aŭtoj, Renault estis registrita por la Vlady, do havis eksterlandajn numerplatojn, kiuj ĉiam embarasis la sovetiajn trafikmilicanojn. Sufiĉis por Vladimir veturi pli ol 100 km for de Moskvo kaj oni neeviteble haltigis lin. Li provis klarigi, kvereli, diskuti, montris prokurakton de la edzino, sian serpo-martelan pasporton, sed ĉio estis vane. La milicanoj surstrate ne konas internaciajn konvenciojn kaj la ordono “tenu, ne lasu!” ŝajne estas kodita en la genoj de la ŝtatservistoj.
Tiu ĉi epopeo finiĝis nur post kiam amikoj arangis por Vladimir en la milica administracio iun tre impresan paperon, detruantan ĉiujn dubojn eĉ ĉe la plej fervoraj sovetiaj trafikmilicanoj.
La aŭto de la revo
Repatrujigo de Renault okazis printempe de 1973, kiam la feliĉaj geedzoj direktiĝis en ĝi al Parizo. Kiel rememoris poste Vlady, vendi la aŭton estis tre facile. La populara aktorino simple publikigis en gazeto anoncon: “Marina Vlady vendas la aŭton...”
Same kiel plejparto de siaj samlandanoj, unufoje sidiĝinte en eksterlanda aŭto, Visockij ne povis imagi revenon al tiu sovetia. En sekva jaro li alportis el Eŭropo la grizo-bluan BMW. La feliĉo ne estis longa – ĉe la aŭto aperis seriozaj problemoj pri rapidumskatolo – tamen li ne perdis la kredon je la germana kvalito kaj aĉetis en la duamana vendejo la duan BMW – ĉi-foje beĵkoloran. Ekde tiu tempo li veturadis transigante la numerplaton de unu aŭto al alia.
Tamen Visockij neniam apartenis al la raciaj aŭtoposedantoj, por kiuj aĉeto de nova veturilo estas afero planita kaj pripensita. Post du jaroj li seniĝis je ambaŭ BMW – unu li vendis per la sama duamana vendejo, la alian lasis en Parizo. Nun li havis novan revon – Mercedes! Tiu ĉi vorto ĝis nun ravas la rusojn, do oni povas imagi ĝian efikon en la tempo, kiam en la tuta Moskvo haveblis nur du aŭtoj kun trispika emblemo – ĉe Anatolij Karpov kaj Leonid Breĵnev. En 1976 aperis la tria – ĉe Vladimir Visockij.
Sian unuan Mercedes li alportis el Munkeno, kie li aĉetis la aŭton, jam du jarojn uzitan, helpe de unu el siaj amikoj. Marina Vlady rememoris, ke unuan tempon la moskvaj trafikmilicanoj post vidi la ŝtalo-grizan (nun oni dirus – la “blumetalan”) limuzinon de Visockij salutis lin. Interese, en kio necesus veturi laŭ Moskvo nun por ke la trafikmilicanoj entute atentu vin? Eble en la antikva “kopeko”...
La lasta vojturno
En 1979 Vladimir alportis el Germanio sian lastan aŭton – la sportan Mercedes 450 de ĉokolada koloro. Same kiel ĉiujn antaŭajn li aĉetis ĝin de alia uzanto – ĉi-foje de sia germana amiko, al kiu li deklaris rezolute: “Vi devas vendi al mi tiun ĉi aŭton!” Ekde tiu momento la sorto de la veturilo estis destinita en ĉiuj sencoj de tiu ĉi vorto.
Unue, Vladimir aĉetis ĝin. Due... ni duru tiel: Eŭropon li traveturis sufiĉe trankvile. La novan ludilon de Vladimir stiris Vlady mem, do la impetema Mercedes ruliĝis laŭ la germanaj ŝoseoj kun rapideco pli ol 200 km/hore, naive esperante ke tio daŭros ĉiam kaj ĉie. Sed poste aperis la ruĝaj flagoj – ŝtatlimo...
Post trafi la patrujon Vladimir fiere deklaris, ke por la Olimpiko-80 estas konstruata la bonega ŝoseo Bresto – Moskvo, do oni povas ne malaltigi la rapidecon. Poste Marina rememoris, ke ĝin iom zorgigis manko de la aŭtoj kaj vojsignoj, sed ŝi jam alkutimiĝis ke en tiu mirinda lando povas okazi io ajn. Do fine la unua vojaĝo de la sporta aŭto laŭ la famaj rusaj vojoj finiĝis en ĉevoja fosaĵo. La malsperta pri tradcioj de la rusaj konstruistoj francino eĉ ne povis imagi, ke la vere bonega ŝoseo povas subite finiĝi – oni ankoraŭ ne komplete konstruis ĝin, iom malfruiĝis.
La flugo de sur du metrojn alta ŝoseo ĉe rapideco 100 km/hore pasis sufiĉe bone. Vladimir malgraŭ ĉio plu ridetis kaj eĉ ne perdis la kredon je samlandanoj: “Tamen kiam oni finos, tio estos la plej bela ŝoseo!”
Dume lia propra vivovojo proksimiĝis al la fino. Pli ĝuste – al abismo. Tio okazis la 25-an de julio 1980, unu semajnon post komenco de la Olimpiko. Tiutempe Vladimir sukesis jam disbati komplete ambaŭ Mercedes-ojn – li neniam lernis malaltigi la rapidecon ĉe krutaj vojturnoj...
P.S. Iu diros: stultumado, blago, forĵetado de facila mono. Kaj nur amikoj memoras, kiel perlaboris Visockij tiun ĉi monon, kiun li neniam valorigis. Kiel li koncertis po kvin aŭ eĉ ses fojojn tage (ĉiufoje po du horoj kaj kun ekstrema streĉiĝo, sen voĉregistraĵoj) kaj poste iris al teatro por ludi Hamleton.
Streĉante la tendenojn kaj nervojn, kun ŝvelintaj vejnoj li impetis antaŭen kvazaŭ strebante plej rapide ekscii – kio estas tie, post sekva vojturno? La aŭtoj estis nura elmontro de tia senbrida strebo. Kaj krome – li ĉiam pagis la fakturojn. Kaj ĉiam memstare. Post unu el kolizioj kirurgoj lasis sur li 27 suturojn, sed samtage li klakdancis antaŭ Marina por konvinki ŝin – ĉio en ordo, ne hodiaŭ, ne ĉi-foje... “Malrapidiĝu iom, ĉevaloj!” – tion li kantis ne pri si mem.
Liaj kantoj bonas en sveda lingvo
ReplyDeletehttps://www.youtube.com/watch?v=LYKPxWR5lYQ
iu faris en esperanto?
Mi ne scias. Espereble iu faris jam aŭ faros. Dankegon!
DeleteMi trovis kanton en esperanto
Deletehttps://www.youtube.com/watch?v=y8NWrTKIYGc
Mirinde!
Delete