Kial ni devas bedaŭri pri la morto de George Floyd?

George Floyd estis krimulo. Li ŝtelis, foje rabis, prenis narkotikaĵojn, pasigis jarojn en prizono kaj en sia lasta vivotago provis pagi cigaredojn per falsa ĉeko je 20 dolaroj. Tamen ni devas bedaŭri lian morton. Kial? Mi klarigos. 

Ĉu vi iam vizitis monumentojn kaj muzeojn memore al viktimoj de Holokaŭsto? Eble ne, sed vi certe spektis filmojn kaj iuj eĉ legis librojn pri tiu katastrofo. Ĉu vi memoras viajn sentojn dum vidi amason da homoj forirantaj al morto? Kion vi sentis rigardante sennombrajn fotojn de la viktimoj? Se vi ne estas psikopato, vi certe bedaŭris iliajn mortojn. 


Sed ĉu vi iam pensis kio estis ĉiuj ĉi homoj? Pli ĝuste, kio estis ĉiu el ili? En la memoro tuj aperas bildoj de knabino en ruĝa robo el “Listo de Schindler” kaj rideto de Anne Frank sur ŝia fama foto. Tamen tio neniel ŝanĝas la realon – plejparto de la viktimoj de Holokaŭsto estis tute aliaj personoj kaj multaj apenaŭ plaĉus al vi. 


Plejparto el ses milionoj da eŭropaj judoj, murditaj de la nazioj kaj iliaj helpantoj, loĝis en Orienta Eŭropo, ĉefe en Pollando kaj Sovetunio. Kaj 90% el ili estis ne inteligentaj kuracistoj, ĉarmaj artistoj aŭ prosperaj komercistoj kiel ni kutimas imagi la judojn. Tio estis malriĉuloj, loĝantaj en gettoj – malkleraj, bruemaj, ofte parolantaj neniun lingvon krom la jida kaj elturniĝantaj per ĉiuj rimedoj. 


Kio estis tiuj rimedoj? Tion scias ĉiu historiisto tiukampa aŭ almenaŭ leganto de “Odesaj rakontoj” de Isaak Babel. Cetere sufiĉas diri, ke ĝis nun la rusa krimula ĵargono grandparte konsistas el jidaj vortoj. Sed ĉio ĉi ne gravis por la nazioj. Por ili ĉiu judo estis subhomo ekstermenda, do la profesoro en surtuto kaj bandito kun tranĉilo en poŝo estis la samaj bestaĉoj kaj mortis kune en la gaskameraoj. 


Kiam la nazioj kaj iliaj ukrainaj helpantoj mortpafis en Kievo 150 mil judojn, al Babij Jar marŝis ĉiuj – metiistoj kaj ŝtelistoj, verkistoj kaj prostituinoj, ĵurnalistoj kaj kontrabandistoj. Kiam en 1941 rumanaj okupantoj mortpafis kaj bruligis en Odeso 30 mil judojn, en barakoj kune brulis milicanoj kaj krimuloj, rabenoj kaj diboĉuloj. 


Tamen kiam vi staras antaŭ la monumento al viktimoj de la Holokaŭsto aŭ rigardas en Jad Vaŝem kupolon, kovritan per fotoj de la murditaj judoj, ĉu jukas vin la penso: “Kial mi devas bedaŭri pri ĉiuj? Necesas revizii la liston kaj forigi almenaŭ banditojn kaj ĉiesulinojn – mi ne deziras priplori ilin”? 


Certe ne, ĉar vi scias ke ĉiuj ĉi homoj estis murditaj ne pro siaj pekoj, sed sole pro tio ke ili estis la judoj. Same George Floyd estis murdita ĉar li estis nigrulo. Kaj tio estas la sola afero, kiun vi devas memori pensante pri lia morto.

Comments

  1. Lerta kaj prava respondo ao tiu demando, kiun faras al si mem eble multaj homoj ankoraŭ...

    ReplyDelete
  2. Prave, klare analizita k eksplikata.

    ReplyDelete
  3. Mi konsentas bedaŭri ĉiun rasisman mortigon. Mi ne konsentas genuiĝi antaŭ iu pro pekoj de aliaj. Mi tute ne konsentas ĉian rasismon, eĉ se temas pri blankula memalamo. Prava amasa denuncado ne estu permisilo por rabi kaj uzi perforton.

    ReplyDelete
  4. Bone pripensita, bone analizita, bone verkita. Dankon.

    ReplyDelete

Post a Comment