"Baldaŭ Trockij kontraŭ Lenin militos" (onidiroj pri milito en la 1920-aj jaroj)

Minaco de la milito en konscio de loĝantaro de Tjumena regiono en la 1920-aj jaroj

La 1920-aj jaroj estis malfacilega tempo por la juna Sovetia Rusio, kies naskiĝon akompanis ekonomia kolapso, radikalaj sociaj kaj politikaj ŝanĝoj kaj ĉio ĉi okazis dum ĉiama milita danĝero. La lasta afero kontribuis al formiĝo de specifa amasa konscio, en kiu grandan rolon ludis militisma elemento.
Loĝantaro de la lando, inkluzive de Tjumena regiono, vivis en konstanta atendado de la milito, al kio kontribuis ankaŭ oficiala propagando. Ĝi persiste formis imagon de ekstera kaj interna malamikoj, al kiuj kontraŭstaras unuiĝintaj vicoj de sovetiaj civitanoj, pretaj defendi atingojn de la revolucio.
Tia estis oficiala versio de la okazaĵoj, sed nun ni povas rigardi la aferon ankaŭ per okuloj de ordinaraj homoj, loĝantoj de Tjumena regiono, esprimintaj sian opinion kadre de privataj konversacioj kaj diskutoj. Ofte tio okazis forme de disvastigo de onidiroj, kiuj ludis tre gravan rolon en formiĝo de la amasa konscio en la 1920-aj jaroj kiel alternativo al la oficialaj amaskomunikiloj. Analizinte ilin, ni povas ricevi sufiĉe kompletan imagon pri humoro, dominanta en la popolo. Kiel fontoj estis uzitaj raportoj de la sekreta polico OGPU.

Fonto de la agreso
Unue ni provu kompreni, de kie, laŭ opinioj de la tjumenanoj, devis veni la ĉefa militminaco. Plej ofte estis nomataj okcidentaj ŝtatoj, plejparte partoprenintaj en interveno dum la Enlanda milito: Britio, Francio, Usono, Pollando, Finnlando, Italio, Belgio. De tempo al tempo aperis onidiroj pri invado fare de Ĉinio, Japanio aŭ Rumanio.


Kutime temis pri agreso flanke de iu ŝtato, kvankam foje oni parolis pri invado de ĝia teritorio fare de elmigrintoj – kontraŭuloj de la bolŝevisma reĝimo. Tiel en novembro 1924 estis registrita apero de onidiroj pri baldaŭa atako de barono Pjotr Vrangel [1], en julio 1925 – pri atako fare de Nestor Maĥno, kvazaŭ ricevinta je sia dispono francajn trupojn [2], en aprilo 1926 oni parolis pri invado fare de 400 mil rusaj oficiroj-elmigrintoj, senditaj de okcidentaj landoj al la rusia Fora Oriento [3].
Fojfoje oni parolis pri atako kontraŭ Sovetunio fare de armeo gvidata de Lev Trockij, kiu en imago de granda parto de la loĝantaro estis kontraŭulo de la komunistoj, do defendanto de la ordinaraj homoj, subpremataj de ili. Tiel en januaro 1924 inter vendistoj en la Tobolska bazaro cirkulis onidiroj, ke baldaŭ komenciĝos milito inter Lenin kaj Trockij, kiun antaŭos voĉdono – “kiu iros batali por Trockij kaj kiu por Lenin” [4].
Post la morto de Lenin tiaj onidoroj nur kreskis, oni diris ke la milito estas neevitebla, ĉar Trockij dissendis tra la tuta lando telegramojn kun postulo “obei nur lin” [5]. Ekde komenco de 1925 aperas klaĉoj pri fuĝo de Trockij eksterlanden, kie li organizas sian armeon por iri kontraŭ la bolŝevistoj [6].
En januaro 1925 loĝantoj de Tobolska distrikto parolis ke Trockij forflugis en aeroplano eksterlanden, formis tie armeon kaj jam okupis Krimeon kaj Moskvon. Ĉe tio oni asetis ke li venkos, ĉar Trockij-on subtenos la Ruĝa Armeo – “tiu homo ne kompareblas kun Voroŝilov” [7]. 

Kaŭzoj de la milito
Onidiroj proponis la plej diversajn kaŭzojn de la baldaŭa (aŭ jam komenciĝinta) milito. Inter ili: 
– defendo fare de Pollando kiel lando religia, de sacerdotoj persekutataj de la sovetia potenco (junio 1923) [8];
– rifuzo de la komunistoj pagi grandan kontribucion, kvazaŭ postulitan de Britio, Francio kaj Japanio (septembro 1924) [9];
– plenumo fare de Sovetunio de aliancanaj sindevigoj rilate Latvion, kiun atakas Pollando (septembro 1926) [10];
– konflikto ene de la supera sovetia estraro – inter adeptoj de Lenin kaj opozicio (ekde 1924).
La plej ekzota varianto, kiun tamen tute serioze pritraktis tjumenaj kamparanoj, estis opinio ke “La angla registaro volas militon kontraŭ Rusio pro tio, ke la rusaj komunistoj en Petrogrado murdis anglan reprezentanton kaj demetis de li multekostajn vestojn, kaj kiam Anglio postulis monon pro la vestoj, la komunistoj pagi rifuzis” (junio 1923) [11].
Tamen plej ofte dum la tuta esplorata periodo, estis nomata unu kialo – ekzistado de la komunisma reĝimo, laŭ sia naturo malamika al la kapitalisma mondo, ĉirkaŭanta ĝin. Tio grandparte determinis celon kaj karakteron de la batalado, kiel ilin imagis la loĝantaro.

Celo kaj karaktero de la milito
Kiel la ĉefa celo de la agresintoj plej ofte estis nomata ne subigado aŭ dispecigado de la lando, sed ekstermado de la komunisma reĝimo. Tiel en decembro 1923 en Tjumeno oni malkaŝe diris: “en okcidento jam okazas milito, oni batas la komunistojn, baldaŭ ankaŭ niajn komunistojn oni batos” [12].


En marto 1925 kamparanoj de vilaĝo Karaulnojarskoje pli detale skizis la bildon de la venontaj eventoj: “en Fora Oriento kaj en Kronŝtadto alteriĝis anglo-usonaj paraŝutistoj, sed milito ne okazos, kaj ili nur kaptos la gvidantojn kaj en plej ekstrema kazo oni venenos per gasoj sole Moskvon, se loĝantoj ne fordonos propravole la gvidantojn de la potenco” [13].
En julio 1927 en Tavda distrikto cirkulis onidiroj, ke “Anglio, Usono kaj aliaj ŝtatoj prezentis al Sovetunio ultimaton ke la Sovpotenco kapitulacu sen batalo kaj ĉiujn, kiu estas subtenanto de la Sovpotenco oni sendos al Saĥaleno, kaj se ili pri tio ne konsentas, do oni estos mortigantaj ne nur la komunistojn, sed ankaŭ civitanojn, kiuj subtenas la Sovpotencon” [14].
Do la venonta milito estis imagata kiel kontraŭstaro de la intervenantoj kaj komunistoj, dum kiu plejparto de la loĝantaro simple atendos la rezulton, kaŝe esperante pri malvenko de la Sovetia potenco.

Rilato de loĝantaro al la milito
Cetere tiu atendado ne ĉiam estis konsiderata sole pasiva. Ekzemple kamparano el vilaĝo Karengina en junio 1923 asertis, ke por preventi militon kontraŭ aliaj ŝtatoj necesas “fari ribelon kaj murdi ĉiujn komunistojn” [15]. En oktobro 1923 loĝantoj de Gilovolipovskaja vilaĝaro diris, ke ankaŭ ili devos “armigi sin kaj foriri al arbaro” [16]. Pli detale ni esploris ideon pri la kontraukomunisma ribelo en alia studaĵo.


Fino de la konfrontiĝo estis prognozata unuanime kiel malvenko de la komunistoj. Tio klarigas la ĝojon, kun kiu fojfoje oni renkontis onidirojn pri komenco de la milito. Tiel en majo 1924 iu civitano, antaŭnleonge liberigita el la Tobolska prizono, rakontis al kamparanoj, ke “en la prizono estas granda ĝojo: Anglio deklaris militon kontraŭ Rusio” [17]. Same reagis al sciigo pri pretigata atako de Rumanio kontraŭ Sovetia Unio unu el laboristoj de la fabriko NEP en Tjumeno, deklarinta: “mi… estas tre kontenta, ke la Sovetian potencon oni baldaŭ ekstermos” [18].
Post ekscii pri mobilizado, multaj rememoris eventojn de proksimaj jaroj kaj diris: “malbona estos espero pri la mobilizitoj kaj estos tio, kio okazis al Kolĉak” (evidente temas pri ribelo de la mobilizitoj okazinta en Tjumeno la 13-an de marto 1919, dum regado de Aleksandr Kolĉak) [19]. Laborintaj en transporto diris en decembro 1924, ke “Pollando forte batos nin… niaj laboristoj ankaŭ iĝis pli saĝaj kaj sencele la nazon ne ŝovos” [20].

Signoj de la milito
Onidiroj pri baldaŭa komenco de la militado cirkulis en Tjumena regiono en la 1920-aj jaroj senĉese. Kio servis kiel preteksto por ilia apero? Kiaj estis simptomoj de la proksimiĝanta konflikto?
Bazo por estiĝo de onidiroj povis esti iu ajn ago de la Sovetia potenco. Ekzemple en majo 1923 baldaŭ post komenco de registrado de rekruteblaj viroj en Tjumena gubernio, aperis onidiroj, ke tio estas farata pro atendado de milito kontraŭ Francio. Kiom serioze konsideris tiujn ĉi rakontojn la tjumenanoj, montras la fakto en Turinska distrikto iuj kamparanoj venantaj por la registrado estis tuj deklarantaj, ke “ili ne militos, ĉar enlanda milito malriĉigas kamparanojn, kaj krome familioj de rekrutitaj al la Ruĝa Armeo estas provizataj per nenio” [21].
En januaro 1924 komenciĝis registrado de armiloj, posedataj de komunumanoj, kio tuj kaŭzis onidirojn pri baldaŭa milito [22]. La saman reagon elvokis okazinta en januaro 1925 ripeta registrado de ĉevaloj [23]. Printempe 1926 cirkulis onidiroj, ke rekrutiĝontoj naskiĝintaj en 1904 kaj alvokitaj kadre de tutlanda milittrejnado, “ne estos trejnitaj, sed estos sendataj al milito en Ĉinio”, ĉar Usono kaj Francio jam okupis Ĉinion kaj direktiĝis kontraŭ Sovetunio [24].


Malboniĝo de liverado de fabrikaj varoj ankaŭ estis traktata kiel signo de proksimiĝanta milita katastrofo. En januaro 1925 revenantaj el Tobolsko kamparanoj imarkigis, ke “en la urbo iĝas malmulte da varoj, speciale de ŝtofoj, do evidente oni kaŝis timante militon, aliaj diras… ke la ŝtofoj iras por uniformo de la Armeo” [25]. En oktobro 1927 en Jarkova distrikto oni diris, ke “la varoj malaperis, ĉar la eksterlando rifuzis provizi ilin, kaj la komunistoj nun ne povas zorgi pri fabrikado de la varoj, ili kolektas kamparanan monon kaj preparas sin fuĝi” [26].
Krome al apero de la militotimoj kontribuis la oficiala propagando, alvokanta loĝantaron fortikigi armeon kaj floton, esti atenta. Kamparanoj rekte diris, ke “ankaŭ en gazetoj oni pri tio skribis: “Estu atentaj, estu pretaj” (januaro 1925) [27].
Pri la baldaŭa milito atestis ankaŭ duversaj supernaturaj signoj. Tiel en aŭgusto 1924 en kelkaj distriktoj oni diris, ke survoje oni vidis sakon kun greno, el kiu poste formiĝis barelo da sango. Apud la barelo staris kaduka maljunulo, kiu diris, ke tio signifas “fortan militon ĉi-jare” [28]. En Ŝatrova distrikto en 1926 cirkulis onidiroj, ke la 1-an de marto je la 11-a nokte ĉielo “malfermiĝis”, kio aŭguras militon (tio kvazaŭ okazis antaŭ la Unua mondmilito) [29].
Fojfoje oni diris, ke la milito jam komenciĝis, kaj nomis agojn, kvazaŭ faritajn tiurilate de la aŭtoritatoj. Tiel en oktobro 1923 aperis onidiroj, ke en Tjumeno ĉe la gubernia milico formiĝas taĉmento de speciala destino, kiu subpremos kamparanajn ribelojn, atendatajn post komenco de mobilizado. Laŭ alia versio la aŭtoritatoj jam komencis evakuadon el Tjumeno sur ŝipoj plene armitaj [30].
En novembro 1923 en Tjumeno oni diris, ke en Moskvo jam okazis mobilizado de kvar aĝogrupoj, en Iŝima distrikto oni rakontis pri kvazaŭ disgluita sur stratoj de Iŝimo anonco pri mobilizado [31]. En aŭgusto 1924 en Jemurtla distrikto loĝantaro diris, ke Usono deklaris militon kontraŭ Sovetunio kaj jam okupis ĉiujn fervojojn dum loka sacerdoto asertis, ke la milito efektive jam komenciĝis, sed kontraŭ Ĉinio kaj Japanio, kaj ke ĉiuj fervojoj estas ŝtopitaj de trajnoj kun vunditaj ruĝarmeanoj [32].
En septembro 1924 iu kamparano rakontis al samvilaĝanoj, ke batalado jam okazas, ke en Tjumeno estas disgluitaj afiŝoj pri mobilizado kaj ke li persone vidis vunditojn en fervoja stacio Tjumeno [33]. En oktobro tiuj ĉi onidiroj evoluis, en Tobolska distrikto oni diris ke Ĉinio jam okupis duonon da Siberio [34]. En aŭgusto 1925 estis registrita onidiro pri mobilizado de la komunistoj 17 ĝis 40 jarojn aĝaj [35].
Rezulto de la milito ĉiam estis traktata sendispute – malvenko de Sovetunio kaj falo de la komunisma reĝimo.

Preparado al la milito
La kamparanoj, por kiuj buŝaj informoj ofte estis la sola fonto de informoj pri la ekstera mondo, konsideris tiajn onidirojn sufiĉe serioze. Dum la tuta esplorata periodo verkintoj de la raportoj rimarkigas, ke loĝantaro traktas la onidirojn pri la milito kun konfido kaj faras respektivajn preparojn.
Tiel loĝantoj de Uvata kaj Tobolska distriktoj en aŭgusto 1925 rifuzis vendi troaĵojn de la greno kontraŭ la sovetia mono, klarigante sian konduton per tio, ke baldaŭ “la sovmono ne iros, ke ili jam havis kazon forvendi kontraŭ Kolĉaka kaj Kerenskij-mono, kiuj neniun valoron havas, kaj por ili tio estas malprofito” [36]. En vilaĝo Aleksandrovka (Tugulima distrikto) post apero en junio 1927 de tiaj informoj pri komenco de la milito kaj baldaŭa mobilizado komenciĝis totala drinkado, kamparanoj komencis “iradi de domo al domo kiel rekrutoj” (do drinki kaj diboĉi, adiaŭante civilulan vivon, kiel tio okazis ekde la cara tempo) [37].


En aŭgusto 1927 Jarovskoj vilaĝan soveton ĉiutage vizitadis grupoj da kamparanoj, kiuj demandadis pri la kvazaŭ komenciĝinta milito kaj arestoj de kamparanoj en Ŝadrinska distrikto [38]. En decembro 1927 en Talica distrikto kamparanoj komencis amase aĉetadi plej necesajn varojn kaj vendi troajn brutojn, timante ke baldaŭ komenciĝos la milito kaj la brutaro estos forprenita senpage por la armeaj bezonoj [39].

Oni povas resumi ke en la amasa konscio de loĝantaro de Tjumena regiono en la 1920-aj jaroj konstante ĉeestis minaco de la milito. Stabileco kaj graveco de tiu ĉi elemento estis kaŭzitaj de specifaĵoj de la interna kaj ekstera politika medio. 
________________________________________
[1] La Ŝtata Arĥivo de la Socio-Politika Historio de Tjumena provinco (ŜASPHTP). Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 2.
[2] Samloke. Folio 238.
[3] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 628. Folio 7.
[4] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 343, reverso.
[5] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 70.
[6] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 147.
[7] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folio 196.
[8] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folio 100.
[9] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 139.
[10] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 456. Folio 370.
[11] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folio 100.
[12] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 14.
[13] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 242. Folio 147.
[14] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folio 211.
[15] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 11.
[16] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folio 171.
[17] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 398.
[18] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 130.
[19] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 201.
[20] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folio 61.
[21] ŜASPHTP. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folio 83.
[22] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 59.
[23] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 56.
[24] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 456. Folio 337.
[25] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Оп Listo 1. Dosierujo 312. Folio 78.
[26] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folio 126.
[27] ГАСПИТО. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 56.
[28] ГАСПИТО. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 182.
[29] ГАСПИТО. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 456. Folio 228.
[30] ГАСПИТО. Fondaĵo 1. Listo 1. Dosierujo 714. Folio 170-171.
[31] ГАСПИТО. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 66. Folio 22.
[32] Samloke. Folio 176.
[33] Samloke. Folio 200-201.
[34] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 21. Folio 101.
[35] ŜASPHTP. Fondaĵo 30. Listo 1. Dosierujo 312. Folio 174.
[36] Samloke. Folio 174.
[37] ŜASPHTP. Fondaĵo 3. Listo 1. Dosierujo 804. Folio 201.
[38] Samloke. Folio 197.
[39] Samloke. Folio 42.

Comments

  1. Kial la ruĝulo kun nazuma okulvitro пенсне havas kvinpintan stelon?

    ReplyDelete

Post a Comment