Mi persone renkontis Hori Jasuo dum la 97-a UK en Vjetnamio en 2012 kaj nun havis eblecon konatiĝi kun lia libro. Ĝi estas ne malpli ĉarma ol ĝia kreinto, malgraŭ evidenta amatoreco.
La ĉefa avantaĝo de Esperanto estas ebleco rekte kaj egale komuniki kun homoj tra la tuta mondo. Tio ebligas rekoni vivon de ordinaraj homoj, iliajn opiniojn, kutimojn, antaŭjuĝojn kaj tradiciojn kaj kompari ilin kun tiuj de sia kulturo. La libro de la japana esperantisto trafis ĝustan celon.
Fakte temas pri esearo, kreita surbaze de leteroj de diverslandaj esperantistoj, kolektitaj dum pluraj jaroj kaj ordigitaj laŭ 13 temoj: Manĝaĵoj, Vestaĵoj, Domoj, Dorlotbestoj, Sportoj, Lingvoj, Sanigaj terapioj, Hobioj, Malnovaj rakontoj, Festoj, Religioj, Konstitucio pri paco kaj milito, Proverboj. Al la libro kontribuis 23 aŭtoroj, el kiuj du forpasis dum ĝia preparado kaj nomo de la tria (el Belgio) perdiĝis.
En Antaŭparolo la iniciatinto diras, ke li planis eldoni la libron jam en 2007, sed pro aliaj okupitecoj ĉiam prokrastis tion kaj nun la 76-jara esperantisto hastas fini tiun gravan taskon, ĉar li ne scias kiom da tempo li ankoraŭ disponas. Laŭdinda sindediĉo, dankon.
Do kion ni havas finfine? Unue mi parolu pri la enhavo. Mi mem redaktis plurajn librojn kaj foje magazenojn kaj scias, ke la plej granda defio por la redaktoro estas subigi la buntan enhavon al la unueca redakta politiko. Tiu tasko estas ege malfacila kaj ofte la materialo venkas la redaktoron, trudante al li siajn volon kaj stilon.
La batalo estas komplikega eĉ se temas pri samlandaj aŭtoroj, sed ĉi-foje la fonto estis verkoj de la aŭtoroj reprezentantaj malsamajn landojn, kulturojn kaj finfine lingvojn, kiuj neeviteble influis iliajn lingvaĵon kaj stilon. Hori Jasuo evidente sentis tion, do partoprenigis kiel kunredaktoron iun Arase Sajuki. Tamen mi devas konstati malvenkon: la enhavo superis la redaktorojn.
Tio senteblas en ĉio – lingvaĵo, stilo, vortouzo. Ili ege varias depende de la aŭtoro. Unueca redakta gvidlinio mankas aŭ almenaŭ ne estas rigore sekvata. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.
La ĉapitron “Vestaĵoj” malfermas la eseo “Áo Dài, la tradicia robo de vjetnamoj”. Nek en la titolo, nek en la teksto renkonteblas klarigo de ĝia proponco, kiu estas ege malsama kaj havis vaste uzatan esperantigon jam en 2012, kiam okazis la menciita kongreso en Hanojo – aŭjzaĵo, uzatan ankaŭ en la respektiva artikolo en Vikipedio.
Konfuza estas uzado de toponimoj. Ekzemple en la eseo “Pri sporto en Rusio” en unu frazo apud Moskvo oni renkontas la mirindan miksaĵon de la angla kaj esperantlingva transskriboj Cheljabinsk, la pure anglan Sochi kaj la strangan Kazanjo, kvankam ĉiuj tri toponimoj estas delonge esperantigitaj kaj vaste uzataj. La eseo dediĉita al la brazila kuirarto uzas la vorton kuirarto majuskle en la titolo, sed minuskle en la teksto ktp. Ankaŭ la lingvonivelo de la aŭtoroj tre varias kaj jen kaj jen renkonteblas eraroj, kiuj kvankam ne tro ĝenas la legadon, tamen iom fuŝas la ĝeneralan impreson.
La ekstera aspekto de la libro estas same amatora. La 240-paĝa eldonaĵo estas presita sur blanka kaj sufiĉe dika papero, havas glacean kovrilon, la folioj estas forte algluitaj, la tiparo granda kaj facile legebla. Tamen ĉio estas aranĝita tre simple, evidente fare de iu amatora enpaĝigisto. La tiparo estas simplega, la bildoj (ĉiam nigroblankaj) varias en kvalito, foje eĉ rastrumeroj videblas kaj la dezajno ĝenerale aspektas kvazaŭ farita de studentoj, eldonantaj gazeton pri la vivo de sia universitato.
Sur la kovrilo estas bildigataj poŝtmarkoj el diversaj landoj. Evidente la dezajnisto celis aludi, ke la libro estas verkita surbaze de plurlandaj kontribuoj, sed la rezulto estas maltrafa – ŝajnas ke temas pri filatelia eldonaĵo. La kovrilo mem estas aranĝita strange – el du malsamkoloraj folioj intergluitaj ĉe la randoj tiel ke la kovrilo duobliĝas kaj pufas surtable kvazaŭ pro malsekeco.
Ĉu mi estas tro kritikema? Espereble ne. Mi nur montris signojn de amatoreco, tiom ofta en la esperanto-kulturo ĝenerale kaj speciale en ĝia eldona fako. La enhavo povas esti bonega (kiel ĉi-foje), sed en la nuna mondo superplena je proponoj, aktive altrudataj de reklamo kaj merkatikaj trukoj, oni devas memori ke aspekto estas ne malpli grava ol enhavo. Se ni konsideras Esperanton ne amuza ŝatokupo, sed la vere serioza lingvo, ni devas uzi ĝin serioze, kun plena respondeco kaj skrupulo. Ne sufiĉas esti sinceraj, necesas esti ankaŭ ambiciaj. Mi esperas ke post rapida elĉerpiĝo de tiu ĉi leginda libro, la iniciatinto preparos la duan eldonon – pli kvalitan kaj zorgeme preparitan. La verko ja meritas tion.
Unuafoje la artikolo aperis en La Ondo de Esperanto
Comments
Post a Comment