“La Irlandano”: perfekta dramo pri la fideleco, amikeco kaj murdo

Mi ŝategas Martin Scorsese kaj ĉi-foje la majstro ne elrevigis min. Lia nova filmo estas elstara specimeno de la mafia eposo, dediĉita al la amikeco, fideleco kaj murdo, do se paroli koncize – al la vivo kaj morto. 

La intrigo disvolviĝas kiel vivhistorio de la maljuna mafiulo Frank Sheeran (Robert De Niro). Iam simpla ŝoforo, li hazarde implikiĝis je mafiaj aferoj por gajni pli da mono por sia familio. Kiel irlandano li ĉiam restis iom fremda al tiu etne homogena medio, kion konfirmas lia kromnomo. 


Li rakontas pri sia longa vivo jam fine de la vojo – kiel rulseĝulo en kadukejo. La familianoj malofte vizitas lin, ĉiuj kamaradoj jam mortis aŭ estis murditaj, li mem pene baraktas kontraŭ la morto, sed sen speciala entuziasmo. Li komprenas ke lia epoko finiĝis kiam juna olivkolora flegistino montras nulan reagon al lia foto kun Jimmy Hoffa. La epoko mem mortis kaj li restis kiel nura postrestaĵo de la pasintaj tumultoj. 


Kiu li estis? De la jura vidpunkto – murdisto. Sed li mem certe konsideras sin nura patro, kiu luktis por sia familio kaj kamaradoj. Ni pasigas kun li tri horojn kaj malfacilas ne agnoski, ke la rolulo de Robert De Niro estas persono sincera, honesta kaj ĉarma. Li sekvis moralan kodon, akceptatin de lia medio, kaj kiu kulpas ke tiu medio mem estas malmorala? 


La situacio iĝas eĉ pli komplika, se rigardi ĝin pli vaste. La mafiuloj en Usono de la 1960-aj jaroj estas ne izolitaj marĝenuloj, sed personoj estimindaj kaj influaj, kun vastaj sociaj rilatoj. La filmo, kreita surbaze de rememoroj de la vera protagonisto de La Irlandano, asertas eĉ ke nome la itala mafio kontribuis al la venko de John F. Kennedy, esperinte ke li helpos al ĝi revenigi mafiajn posedaĵojn en Kubo, ŝtatigitajn post la Kastrisma revolucio


Ni vidas kiel La Irlandano transportas kamionon plenan je armiloj al militbazo, kie ĝin transprenas hispanlingvanoj – kubaj rifuĝintoj, preparantaj la operacon en la Porka golfo – unu el plej famaj fiaskoj de CIA, kies agentoj gvidis tiun ĉi invadon. La mafio estas ĉionpova. Ĝi fakte estas prezentata kiel organizinta murdon de la prezidanto, ne plenuminta siajn promesojn kaj atakinta ĝin anstataŭ danki pro la subteno. 


Poste ĝi murdas alian gravulon, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis konsiderata la dua plej pova homo en la lando – la sindikatestron Jimmy Hoffa (Al Pacino). Li ĵus revenis el prizono, kie pasigis kvar jarojn pro fraŭdoj, kaj strebis rekapti “sian sindikaton” kiel li nomis la Internacian Union de Ŝoforoj de Kamionoj


Frank Sheeran (Robert De Niro), Jimmy Hoffa (Al Pacino) kaj Russell Bufalino (Joe Pesci) – jen la triangulo, en kiu disvolviĝas la ĉefaj eventoj. Frank Sheeran estas ligita al ambaŭ siaj amikoj, sed Russell Bufalino estas lia mafiestro kaj nur li povas garantii sekurecon de La Irlandano kaj lia familio. 


Dum fideleco ŝanceliĝas inter du devoj, la amikeco cedas al racio. La fluigita sango unuigas pli ol io ajn kaj fine ni vidas Russell Buflaino, jam kadukan maljunulon, kundividi sian lastan vespermanĝon en prizono kun Frank Sheeran. Per tremantaj manoj li rompas panon kaj proponas al li vinberan sukon – antaŭ sekvi en sia rulseĝo al prizona preĝejo kaj de tie al tombejo.


Mi ne povas nomi tiun ĉi filmon ĉefverko aŭ malkovro. Ĝi estas sufiĉe atendebla kaj prognozebla rilate stilon kaj ideojn. La prezentitaj solvoj de la enigmoj pri la murdo de John F. Kennedy kaj malapero de Jimmy Hoffa estas ŝokaj, sed pliaj pruvoj ankoraŭ mankas kaj blinde kredi al la nuraj rememoroj de la maljuna mafiulo estus naive. 


Do mi povas rekomendi la filmon al ĉiuj ŝatantoj de la mafia ĝenro ĝenerale kaj de Martin Scorsese aparte. Sed klopodu reveni hejmen frue aŭ rezervu tiucele semajnfinon – la eposo daŭras pli ol tri horojn kaj apenaŭ vi deziros prokrasti la spektadon ĝis sekva tago.

Comments