Ramzan Kadirov – la regebla islamisto de Putin

La prezidanto de Ĉeĉenio Ramzan Kadirov estas sendube la plej fama regionestro de Rusio kaj eble la sola konata tutmonde. Tamen temas pri specifa famo, ja oni konas lin ĉefe kiel la aŭtoron de krudaj eldiroj pri la aferoj rusiaj kaj eksterlandaj, aŭtoritatan reganton, vaste akuzatan pri persekutado de seksaj minoritatoj kaj politikaj kontraŭuloj. Do kial la plej fama rusia politikisto – prezidanto Vladimir Putin – plu subtenas tiun kontraŭdiran figuron?

Miliarduloj el kamparo
Ankaŭ por multaj rusianoj li estas enkorpigo de la tipa kaŭkaza politikisto – koruptita aĉulo, en kies profundaj poŝoj senspure malaperas plurmiliardaj ŝtataj subvencioj kaj kies monavidaj okuloj senĉese serĉas ion rabindan, kaptindan, ŝtelindan por dividi riĉaĵojn kaj potencon ene de sia klano. Norda Kaŭkazo ĝenerale estas konata kiel senfunda barelo – ĉiam postulanta monon el la rusia buĝeto, tamen senŝanĝe malriĉa kaj subevoluinta.


Kien malaperas tiu mono, komprenas ĉiu, kiu konas komercistan medion de Moskvo kaj aliaj grandaj urboj – inter posedantoj de aĉetcentroj, oficejaj centroj, distrejoj kaj bazaroj dominas kaŭkazanoj, kies riĉeco fontas el la rusia buĝeto, redistribuata pere de friponaĵoj kaj rekta ŝtelado fare de iliaj sennombraj parencoj kaj proksimuloj. Pro tio la rusianoj ĉiam nur ridas responde al la okcidentaj fabeloj pri la subpremata Kaŭkazo kaj ĉiam pli ofte demandas la moskvajn aŭtoritatojn: kial ni devas nutri Kaŭkazon?

Ĉeĉenoj en Moskvo

Do kial Vladimir Putin plu konsideras Ramzan Kadirov utila kaj tolerenda? La respondo estas iom komplika, sed kredu min, nenio estas simpla en tiu ĉi regiono.

Ne ĝeni indiĝenojn
Unue ni devas fari kelkajn paŝojn malantaŭen por kompreni radikojn de la problemo. Norda Kaŭkazo aliĝis al la Rusia imperio en la 19-a jarcento post jardekoj de sangoverŝaj militoj, dum kiuj ĉiuj flankoj kvazaŭ konkurencis pri krueleco. Venkis la rusoj. Centmiloj da kaŭkazanoj estis mortigitaj, multaj ekzilitaj al la Otomana imperio kaj ĝis nun iliaj posteuloj loĝas en Sirio, Turkio, Palestino kaj Israelo.

Foriro de kaŭkazanoj

Sed regantoj de la Rusia imperio dum jarcentoj ellaboris efikan politikon, ebligantan rapide adapti novajn teritoriojn kun alietna kaj alireligia loĝantaro. La ĉefa kaj preskaŭ sola postulo de Moskvo (poste – de Sankt-Peterburgo) estis agnoski povon de la rusa caro (poste imperiestro) kaj pagi impostojn. La loka elito estis enkorpigata en tiun rusian, ricevante la samajn rajtojn kiel la rusaj nobeloj kaj sin liginte al ili per geedziĝoj, do pluraj rusaj nobelaj familioj radikas en tiuj kaŭkazaj.

Kapitulaco de la imamo Ŝamil

Rusaj koloniistoj malmultis kaj loĝis ĉefe en siaj vilaĝoj aŭ en urboj, malmulte komunikante kun lokanoj. Same kiel en Siberio rusaj administrantoj strikte observis la regulon “ne ĝeni indiĝenojn” kaj danke al tio sukcese regis la regionon kun alietna loĝantaro.

Vundoj de stalinismo
Drasta ŝanĝo okazis en 1944, kiam laŭ ordono de Stalin ĉiuj ĉeĉenoj kaj inguŝoj – du parencaj etnoj, kiuj eĉ havas komunan memnomon “vajnaĥoj”, estis deportitaj al Kazaĥio kaj Siberio kiel eventualaj perfiduloj, kompliculoj de la alrpoksimiĝanta nazia armeo. Ĉu inter tiuj kaŭkazaj etnoj vere haveblis perfiduloj? Sendube – same kiel inter la rusoj, ukrainoj kaj aliaj etnoj. Ĉu kulpis la tutaj etnoj? Kompreneble ne.

Deportado en 1942

Tiu deportado lasis doloran vundon en la popola memoro. Multaj pereis, aliaj pasigis jarojn en foraj lokoj. Kiam en la 1950-aj jaroj la ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis oficiale rehabilititaj kaj revenis al siaj patrolokoj, iuj vidis ke iliaj terenoj jam estis okupitaj de najbaroj, kio nutris plurajn konfliktojn, el kiuj la plej sangoverŝa kaj ĝis nun ne solvita estas la konflikto inter la osetoj kaj inguŝoj.

Vagonoj por la deportitoj

Tamen iom post iom la vundoj cikatriĝis, Ĉeĉeno-Inguŝa aŭtonoma respubliko estis restarigita kaj iĝis eĉ sufiĉe prospera danke al naftominejoj. Kamparo plu restis malriĉa kaj multaj ĉeĉenoj kaj inguŝoj veturis tra Sovetunio kadre de konstruaj brigadoj, ĉar mankis laboro surloke. La respublika ĉefurbo Grozno estis pluretna urbo, kie loĝis multaj rusoj, germanoj, judoj kaj ukrainoj, plejparte venintaj dum kreado kaj disvolvigo de loka naftoindustrio. Post eltrovo de la naftaj kaj gasaj minejoj en Okcidenta Siberio, al tiu regiono venis miloj da ĉeĉenoj por partopreni kreadon de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. Ekzemple la unuan esplorputon en Tjumeno traboris la ĉeĉena boristo Nikolaj Melik-Karamov, kies nomon eternigas la memortabulo sur domo kie li loĝis.

Ĥaoso kreskas
En 1991 Sovetunio disfalis. La centrofuĝaj procezoj en politiko dominis kaj en pluraj regionoj de Rusio formiĝis kaj kreskis naciismaj movadoj, kiuj strebis daŭrigi la aferon. Inter la plej fortaj estis tiu en Ĉeĉenio. Ĝia gvidanto iĝis la sovetia generalo Ĝoĥar Dudajev – sperta militisto, kiu partoprenis la militon en Afganio kaj estis estimata de la armeaj kamaradoj. La homo ambicia kaj rezoluta, li postulis gandan aŭtonomion, fankte sendependiĝon de la respubliko de Rusio.
La rusiaj politikistoj estis tro okupitaj pri aliaj problemoj, la ekonomio disfalis, krizo kreskis ĉiutage kaj oni ne multe atentis la foran kaŭkazan respublikon. Tiel Ĉeĉenio (Ĉeĉeno-Inguŝa respubliko disfalis en 1992) de facto iĝis sendependa. Ĝi plu ricevis ŝtatajn subvenciojn kaj ĝiaj loĝantoj havis ĉiujn rajtojn de la rusiaj civitanoj, sed ĝi ne plu pagis impostojn al la rusia buĝeto, nek sendis rekrutojn al la rusia armeo, nek enlasis rusiajn ŝtatoficistojn, tute memstare regante sian teritorion.

Ĝoĥar Dudajev

Ĉu tiu sendependeco sekvigis ekonomian kreskon, socialan progeson aŭ almenaŭ nacian renaskiĝon? Bedaŭrinde ne. Iĉkerio (tiel oni nomis ĝin) transformiĝis je bandita nesto, kie ne funkciis la rusiaj leĝoj, do oni libere aĉetadis kaj vendadis armilojn, narkotikaĵojn kaj ostaĝojn (ofte kaptitajn en Rusio). Ĉeĉenaj dungomurdistoj gastrolis tra Rusio (inkluzive mian urbon) kaj rusiaj banditoj veturadis al Ĉeĉenio por aĉeti armilojn. Ĉiam pli da homoj en Rusio malaperadis kaj poste iliaj parencoj ricevadis videobendojn kun filmoj, kie la ostaĝoj petegis elaĉeti ilin dum la ĉeĉenaj torturistoj forhakis iliajn fingrojn aŭ tretis iliajn vizaĝojn per botoj. Kaze de neplenumo ili sendis alian vidbendon kie patrinoj povis observi la ekzekuton de siaj filoj, kies gorĝoj estis tranĉataj per hakiloj laŭ la tradicia ĉeĉena maniero.


Samtempe okazis genocido de la neĉeĉena loĝantaro en Ĉeĉenio. Rusoj, ukrainoj, germanoj, tataroj, judoj – ĉiuj ili subite iĝis duarangaj civitanoj. La rusiaj leĝoj ne plu protektis ilin, dum tiuj ĉeĉenaj ne funkciis. En la klana ĉeĉena socio, formata de tejpoj (klanoj), ili iĝis senprotekta predo, ja neniu klano defendis ilin, neniu venĝis krimojn kontraŭ ilin. Amasaj murdoj, seksperfortoj, rabado kaj forpelado daŭris kelkajn jarojn. Plejparto de postvivintoj fuĝis al Rusio, perdinte ĉiujn havaĵojn kaj ofte eĉ dokumentojn, kun sola espero savi sian vivon. 

La milito – terura kaj fiaska
Kiu ŝtato tolerus tiun? En decembro 1994 la rusia registaro sendis milittrupojn al Ĉeĉenio. Rusio mem tiutempe estis en mizera stato. La armeo estis malbone trejnita kaj fuŝe ekipita. La militestroj ofte traktis soldatojn kiel brutojn kaj zorgis nur pri rapidaj venkoj kaj akompana rabado kaj kontraŭleĝa komerco. Sendistinga bombardado de Grozno kaj aliaj loĝlokoj kaŭzis grandajn detruojn kaj pereon de miloj da civiluloj, inkluzive de neĉeĉenoj.


La tiel nomata “novjara” sturmo de Grozno, komencita la 31an de decembro 1994, estis malbone preparita kaj fuŝe realigita, kaŭzinte grandajn perdojn kaj fiaskon. Postaj venkoj ĉiam estis akompanataj de grandaj damaĝoj kaj homaj perdoj, militkrimoj fare de ambaŭ flankoj, kruela teroro kontraŭ la civila loĝantaro. Eĉ en liberigitaj loĝlokoj la ĉeĉenaj bandoj ofte atakis militistojn kaj lokajn aŭtoritatojn, kaptante tutajn urbojn. Samtempe ili realigis serion da teroraj atakoj en Moskvo kaj aliaj urboj, mortigante hazardajn preterpasantojn en metroo, flughavenoj, teatroj, ĉe bushaltejoj kaj eĉ en hospitaloj.


La milito iĝis terure nepopulara. Plejparto de la rusianoj konsideris ĝin rapide finenda kaj opiniis, ke prefere ni lasu la ĉeĉenojn vivi kiel ili deziras, ja perdi tiun subevoluintan respublikon apenaŭ estus grava damaĝo por Rusio. Mi mem kolektis subskribojn por fini la militon kaj aranĝis fotoekspozicion pri ĝiaj kruelaĵoj en muzeo de mia urbo Tjumeno.
Tio daŭris ĝis somero 1996, kiam la prezidanto Boris Jelcin, kies populareco antaŭ la prezidanta baloto, apenaŭ superis 3%, faris fulman decidon kaj subskribis pacokontrakton kun la ĉeĉenaj ribeluloj. “Ni militis sufiĉe, jam” diris li, salutante la ĉeĉenan militestron Aslan Masĥadov en la Moskva Kremlo.

Islamista nesto
La rusiaj milittrupoj foriris el Ĉeĉenio, same kiel ĉiuj ŝtatoficistoj. La ribeluloj venkis. Ili rajtis fari ion ajn en sia Iĉkerio. Ĉu ili konstruis liberan, prosperan ŝtaton kiel esperis iliaj naivaj subtenantoj el la rusia opozicio kaj okcidentaj defendantoj? Bedaŭrinde ne.
Ĝoĥar Dudajev pereis dum la milito kaj lia posteulo Aslan Masĥadov montris sin nesufiĉe forta kaj strategie pensema. Baldaŭ realan povon kaptis islamistoj kiel Ŝamil Basajev. Ili agnoskis neniun aŭtoritaton super si, fajfis pri la leĝoj kaj reguloj kaj pensis pri unusola afero – krei grandan ĥalifujon, kiu okupos la tutan Nordan Kaŭkazon kaj eĉ etendiĝos ekster ĝi. Homaj rajtoj estis por ili nura ridindaĵo, ili vivis laŭ ŝario en ĝia ekstrema versio, importita el Sauda Arabio, kiu plu sendis al ili edifistojn, literaturon kaj monon.

Ŝamil Basajev kun siaj ostaĝoj en hospitalo

Virinoj en Ĉeĉenio ne plu frekventis altlernejojn, oni denove ŝtonumadis malfidelulojn kaj gejojn. Ĉiujare okazis futbala konkurso honore al “sukcesa operaco” – ostaĝigo de malsanuloj kaj kuracistoj en hospitalo de la rusia urbo Budjonovsko fare de Ŝamil Basajev. Venkinta teamo ricevis bombokanon kiel premion.
Tamen Rusio plu toleris tion, ja neniu deziris ripetiĝon de la teruraĵoj de la Unua Ĉeĉena milito. Krome, tio estis la problemoj de la ĉeĉenoj mem, do kial ni zorgu pri tio? La rusoj kaj aliaj neĉeĉenoj tiutempe jam estis buĉitaj aŭ iĝis rifuĝintoj en sia propra lando.

Ĉeĉenoj venkas ĉeĉenojn
Sed en 1999 okazis neatenditaĵo – trupoj da ĉeĉenaj islamistoj atakis Dagestanon, apudan respublikon de Rusio. Ili okupis kelkajn vilaĝojn kaj deklaris ilin sia ĥalifujo. Samtempe en Moskvo kaj kelkaj aliaj urboj okazis eksplodoj, pro kio kelkaj pluretaĝaj loĝdomoj estis plene detruitaj. Centoj da homoj pereis sub iliaj ruinoj. Tio jam estis tro. Tolero kaj eltenemo okupas grandan lokon en la rusa karaktero, sed ankaŭ ili estas ne senfinaj.


La rusia armeo denove eniris Ĉeĉenion. Sed tio estis jam alia armeo, veninta el alia Rusio. Dum kelkaj monatoj la ĉefaj ĉeĉenaj trupoj estis frakasitaj, la urboj kaj vilaĝoj okupitaj. Sed fina venko okazis ne danke al nura armea subpremado. Rusio sukcesis interkonsenti kun parto de la gerilanoj, kiuj ankaŭ tediĝis je la islamisma teroro kaj havis alian ideon pri estonteco de sia patrujo. Aĥmat Kadirov, la patro de la nuna prezidanto de Ĉeĉenio, dum la Unua Ĉeĉena milito batalis kontraŭ la rusia armeo. Dum la Dua Ĉeĉena milito li ekgvidis ĉeĉenajn trupojn kontraŭ la islamistoj.

Aĥmat Kadirov kun Vladimir Putin

La gerilanoj povis facile sin kaŝi en montaroj kaj arbaroj, ŝajnigi sin civiluloj por poste pafi kontraŭ dorso de la rusiaj armeanoj. Sed ĉio ĉi ne funkciis kontraŭ iliaj samgentanoj, kiuj perfekte konis tiujn arbarojn kaj montojn, facile distingis la gerilanon de civilulo, kaj sciis kiel trakti kun la ĉeĉenoj. Baldaŭ la rusiaj milittrupoj tute foriris el Ĉeĉenio kaj la militon finis la ĉeĉenoj mem. La batalionoj “Okcidento” kaj “Oriento”, formitaj de Aĥmat Kadirov estis ekstreme kruelaj, sed efikaj. La tuta islamistaro estis neniigita, ĝiaj restaĵoj sin kaŝis en apudaj respublikoj kaj Kartvelio, ĝiaj gvidantoj estis mortigitaj de la rusiaj sekurecservoj aŭ enprizonigitaj. 

Krueleco de desperuloj
La teruritaj islamistoj ne plu zorgis pri io ajn, inkluzive de siaj kaŭkazaj gefratoj. En majo 2000 ili atakis kolumnon da militistoj ĉe la inguŝa vilaĝo Galaŝko, mortiginte 19 soldatojn. Tio estis ordinaraj kaŭkazaj junuloj, kiuj jam finis sian militservon kaj estis revenantaj hejmen. Ili neniam batalis en Ĉeĉenio kaj ilia trupo eĉ formale ne estis parto de la militistaro en Ĉeĉenio. Sola kulpo de tiuj junuloj, vive bruligitaj en kamiono, estis rusia uniformo.
La indignita prezidanto de Inguŝio, generalo Ruslan Auŝev, kiu neniam kaŝis siajn proksimajn rilatojn kun la ĉeĉenaj gerilanoj, diris: “Mi komprenas, Masĥadov povintus ne scii pri la pretiĝanta terora atako. Sed post ekscii li devintus severe dissolvi tion kaj trovi vojon por pardonpeti antaŭ la popolo de Inguŝio, se li almenaŭ iom sentas sin vajnaĥo. Ĉe ni ne estas kutimo alveni kun armiloj en alies hejmon. Sed li ne faris tion. Inguŝio nun savas plejparton de lia popolo. Kaj okupiĝi ĉi tie pri provokoj signifas okupiĝi pri provokoj kontraŭ sia propra popolo.” Oni povas kompreni lin, ja en la frata Inguŝio dum ambaŭ militoj sin kaŝis, ricevadis manĝaĵojn kaj kurachelpon la ĉeĉenaj gerilanoj. Kaj nun ili ponardis siajn savantojn al dorso.

Murditaj infanoj de Beslano

La desperiĝintaj islamistoj provis uzi la antaŭan terorisman taktikon por ĉantaĝi Rusion. La 1an de septembro 2004 ili atakis mezlernejon en la kaŭkaza urbo Beslano por ostaĝigi etulojn kiuj venis kun siaj gepatroj por la unua lernotago. Dum tri tagoj ili tenis pli ol mil infanojn sub mitraletoj kaj bomboj en la varmega sporthalo, malpermesinte al ili manĝi kaj trinki. Je la kvara tago ili ekpafis kontraŭ savistoj, venintaj laŭ interkonsento por forpreni putrajn kadavrojn de murditaj civiluloj, kuŝantaj subĉiele. Komenciĝis sturmo dum kiu pereis 334 homoj, inkluzive de 186 infanoj. Ŝamil Basajev en intervjuo fiere rakontis pri kiel li organizis la atakon. Aslan Masĥadov nomis ĝin “barbaraĵo” al kiu ne ekzistas pravigoj, sed li jam kontrolis nenion.

Bataloj en montoj kaj cerboj
Dum alia terorisma atako pereis Aĥmat Kadirov – la teroristoj eksplodigis bombon en stadiono, kie li ĉeestis paradon okaze de la Venkotago. En televidnovaĵoj aperis bildo de lia ŝokita 24-jara filo Ramzan, haste veninta al la Kremlo en sportovestoj. Ĝis tiu tempo li apenaŭ interesiĝis pri politiko, sed nun la politiko mem engaĝis lin en la afero. Kion preskribas la ĉeĉena tradicio kaze de murdo de parenco? Venĝi. Por la eŭropanoj (inklzuive la rusojn) sangovenĝo estas romantika fabelo el “Romeo kaj Julieta”. Por la ĉeĉenoj kaj inguŝoj tio estas parto de ĉiutaga vivo, nepra regulo, sur kiu sin bazas iliaj socioj.

Tombo de Aĥmat Kadirov

Ramzan komencis venĝi. Kaj li ne haltis ĝis nun. La islamistoj iĝis por li personaj malamikoj eksremendaj senkompate kaj senescepte. Poste neniigi iliajn grupojn en Ĉeĉenio li plurfoje proponis al najbaraj kaŭkazaj respublikoj helpi pri tiu afero. Liaj batalionoj famiĝis pro sia efikeco, pruvita ankaŭ dum la milito en Sud-Osetio, kiam ili grave kontribuis al la venko super la kartvelaj invadintoj.


Sed ne eblas longatempe regi la respublikon per nura povo. Do li decidis detrui la ideologian bazon de la islamista movado, senigi ĝin je ĉiuj ŝancoj kapti animojn de la ĉeĉenoj. Por tio li mem deklaris sin fidela islamano. Li (neoficiale, sed de facto) malpermesis vendadon de alkoĥolaĵoj en Ĉeĉenio.

La moskeo Koro de Ĉeĉenio

Li konstruigis en Grozno moskeon omaĝe al sia patro – unu el la plej grandaj en la mondo. Li postulas plenumon de ĉiuj islamaj tradicioj, inkluzive de portado de hiĝabo. Kompreneble li kontraŭas ĉian ajn samseksemon – li simple ne havas alian elekteblon.

Rilato senama, sed racia
Ramzan Kadirov fakte diras al la ĉeĉenoj: oni povas esti fidela islamano kaj vera ĉeĉeno, sed resti parto de Rusio. Nia reganto Vladimir Putin estas forta, do subiĝi al li, agnoski liajn aŭtoritaton kaj aŭspicion estas ne malhonoro, sed inverse – nia ŝanco kundividi lian gloron! Ni estas ĉeĉenoj, sed rusianoj. Ni estas islamanoj, sed ni loĝas en Rusio. Nia respubliko havas ĉion kaj neniu enmiksiĝas en niaj aferoj – ni nur agnoskas superan povon de la pova rusa caro, pardonon, prezidanto. Ĉu vi konsideras tiun logikon primitiva? Sed ĝi efikas!


Fakte Rusio daŭrigas sian ĉiaman politikon – ne ĝeni indiĝenojn dum ili ne ĝenas Rusion. Oni vidas ke Ramzan Kadirov estas aŭtoritata, ke li neglektas leĝojn, ke la rusia mono malaperas en Ĉeĉenio senspure. Sed prefere tio ol nova milito, ĉu ne?


Ĉu tio ŝanĝiĝos iam? Eble. Sed tiaj ŝanĝoj devas okazi ĉiaflanke kaj unuafoje en la ĉeĉena socio mem. Nun ĝi akceptas nur unusolan modelon de la regado – tiun aŭtoritatan. Menciindas ekzemple ke en la apuda Inguŝio tri ĝisnunaj prezidantoj estis generaloj. Al unu el ili, Murat Zjazikov, oni donis tiun rangon tuj antaŭ la elektiĝo – por ne malaltigi lian valorecon en okuloj de la kaŭkazanoj, kutimaj al la regantoj-militestroj. La nuna Ĉeĉenio ne pretas akcepti kiel reganton neĉeĉenon-eksterulon kaj la rusoj konsistigas malpli ol 3% de la loĝantaro de Ĉeĉenio. Reganto-laiko ankaŭ instigus inundon de la islamisma propagando.


Oni povas fantazii pri la moderna regado surbaze de la homaj rajtoj kaj juro, sed por tio unue necesas akiri modernan socion. La nuna Ĉeĉenio estas arkaika ĉiaflanke kaj apenaŭ ŝanĝiĝos en proksimaj jaroj. Do ni devas alkutimiĝi al tiu aroga cinika bubaĉo kia estas Ramzan Kadirov. Ne ĉiuj rilatoj baziĝas sur amo, iuj kreiĝas sur nura kalkulado.

Comments

  1. Ni jam alkutimiĝis al plena sendependeco de Ĉeĉenio de federaciaj leĝoj, tributaj miliardoj el Rusia buĝeto kaj rajto mortigi iun ajn sur moskvaj stratoj, chu la sekva pasho de via "nura kalkulado" estos ke la "cinika bubaĉo" eble estos ne malbona kandidato por esti nova prezidento de RF?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi dubas ke tio eblas. Ĉu vi preferas la trian ĉeĉenan militon?

      Delete
    2. mi preferas obeon al la leĝoj.

      Delete
    3. Ankaŭ mi. Sed kiel atingi tion praktike en Ĉeĉenio? Se la centra registaro enmiksiĝos, tuj estiĝos la ondo de malkontento - "la rusoj diktas al ni kiel ni vivu!" Ĉu vi pretas oferi viajn filojn kaj nepojn por obeigi tiun respublikon al la rusia leĝaro? Aŭ ĉu vi pretas lasi ĝin sendependa kaj regata de islamistoj kaj atendi kiam ili denove atakos vin - en Moskvo, Peterburgo, Dagestano kaj aliloke?

      Delete

Post a Comment