Ĉiuj serĉas sian lokon sub la suno, sed ne ĉiuj trovas ĝin. Heroo de la filmo sukcesis, sed nur por tri jaroj, kiujn daŭris la Araba ribelo. La brita oficiro Thomas Edward Lawrence trovis sian feliĉon en la fora arabia dezerto. Ĉu spektinda filmhistorio?
Fremdulo
La filmo fare de la reĝisoro David Lean ne celas prezenti la tutan vivon de la heroo kaj mi konsideras tion trafa decido, ebliganta koncentriĝi je liaj pintaj jaroj. Ni konatiĝas kun Thomas Edward Lawrence (Peter O'Toole) en liaj lastaj minutoj, pli ĝuste – dum lia lasta motorcikla veturo, finiĝinta per mortiga akcidento. Poste la filmorakonto faras paŝon malantaŭen kaj ni vidas la junan britan oficiron, kiu enuas en la armea stabo en Kairo, sopirante partopreni verajn aventurojn de la Unua mondmilito, kies plej proksima fronto troviĝis en Mezoriento.
Tiu militteatro apenaŭ havis elstaran signifon, ja tie la kolosan Britan imperion kontraŭstaris la oble malpli pova Otomana imperio. Sed la ĉefaj britaj fortoj estis ligitaj en la eŭropaj bataloj, do en tiu ĉi fora regiono ili devis limigi siajn rimedojn,do ankaŭ pretendojn.
Marĉo de la malvigla militado, aĉigita de la eterna tropika enuado, turmentis Lawrence pli ol lokaj malsanoj kaj malkutimaj manĝaĵoj. Fakte li delonge alkutimiĝis al la arabaj landoj, kie post plurjara antaŭmilita vagado li sentis sin kvazaŭ hejme. Mankis nur unusola afero por tute akomodiĝi al la tiom amata de li araba mondo – li ne havis tie sian, nur por li destinitan lokon.
Ŝajnas ke tia loko mankis al li ankaŭ en la brita armeo. La ambicia, malobeema kaj ekshibiciema juna viro ne kongruis al la striktaj armeaj reguloj kaj normoj. Lia braveco, foje adolekse aroga, ŝokis la komandestrojn, kaj lia orgojlo forpuŝis la eventualajn amikojn. Li estis sola en tiu maro de la uniformuloj, fremda same al la samlandanoj kaj al la araboj.
Profeto
Evidente tiu ĉi sento pelis lin al la arda arabia dezerto kun la plej freneza plano – ribeligi arabojn kontraŭ la turkoj. Por kompreni gradon de ĝia frenezo sufiĉas rigardi kiel tiuj ĉi dezertaj loĝantoj traktas unu la alian. En la unuaj scenoj ni vidas kiel ĉiĉerono de Lawrence pisas al puto post preni akvon el ĝi – ĉar tio estas la puto de alia tribo, kiun li konsideras malpura.
Baldaŭ poste nekonata bedueno murdas lin, pafinte tuj post alproksimiĝi – ja li vidis ke tio estas ulo el alia tribo, kiun li konsideras rabisma. La araboj ankoraŭ ne formiĝis kiel nacio aŭ eĉ etno, mankis komuna sento al ili. Tio estis nura aro de triboj, kiuj uzis similajn vestojn kaj povis rekoni parolojn unuj de aliaj, sed konsideris aliajn tribanojn same fremdaj kiel la turkoj aŭ britoj.
Do kiel Lawrence sukcesis ribeligi ilin kontraŭ la otomanoj, kiuj fakte ne speciale ĝenis la beduenojn kaj certe estis ne pli ĝenaj ol la britoj? Persona ĉarmo, elokventeco, kapablo ĝustatempe trovi trafajn argumentojn kaj kompreneble perfekta kono de la arabaj lingvo kaj kulturo – jen ŝlosilo, kiu malfermis al la aroga brito pordon al la arabaj koroj.
Por konvinki ilin ne sufiĉis raciaj argumentoj, ja racio neeviteble sugestus al ili daŭrigi la ĝisnunan vivon, ĝuante relativan liberecon kaj monon de la turkoj, kiuj pagis tiele sian sekurecon. Do li direktis siajn alvokojn rekte al la beduena animo – malluma kerno, kie loĝis arkaikaj sentoj kaj deziroj. Li alvokis al ekstremaĵoj, sole kapablaj flamigi homan koron – al senlima libero, totala milito, freneza buĉado kaj rabado abunda. Trafa pafo!
La filmo montras kiel kreskis lia armeo, kiu tamen plu restis nura aro de tribaj taĉmentoj, jen aliĝantaj al la ekspedicio, jen forirantaj subite. Li ne postulis de la araboj iĝi eŭropanoj, sed tute inverse – transformis iliajn mafortojn en avantaĝojn. Ĥaoseco kaj disiĝemo de la arabaj militistoj ebligis realigi la plej efikan gerilan taktikon – batu kaj kuru.
Ili atakis ne turkajn taĉmentojn kaj fortikaĵojn, sed fervojajn liniojn kaj trajnojn. La otomana armeo ĉiutage spertis moskitajn atakojn de ĉiuj flankoj, sed ne povis rebati ilin – ĝi perdis la malamikon. La blokitaj garnizonoj tremis pro timego malantaŭ brikaj muroj dum la araboj regis dezertojn kaj valojn.
Por kio li faris tion? La filmo klare respondas tiun ĉi demandon. Lawrence estas prezentata kiel homo, kiu profunde kaj sincere ĝuis sian rolon, ja tio estis vere lia rolo. Li sentis sin tribestro simila al la profeto Muhamedo kaj same gvidanta la sanktan militon kontraŭ la malĉastuloj.
Por li Damasko iĝis la same sankta celo kiel Mekao por la fondinto de islamo. Tio estis mezepoke kruela milito, sena je ĉiuj eŭropaj limigoj kaj mizerikordo. Persona gvardeo de Lawrence konsistis el brulkapuloj, plejparte krimuloj, sed tio estis liaj murdistoj, kiuj obeis nur liajn ordonojn.
La narkotiko de buĉado, tiom trafe priskribita de Ernest Hemingway en lia romano “Por kiu sonas la sonorilo”, ebriigis ankaŭ lin. Ni vidas lin ordoni dum iu batalo ne preni militkaptitojn kaj plonĝi en la senkompatan masakron, fine de kiu amiko trovas lin duonsvena kun sangmakulita ponardo enmane. Li havis kialon por tiuj ordono kaj konduto (temis pri la venĝo), sed ĉu li ne ĝuis tion?
Naivulo
“Ĉian revolucion elpensas romantikuloj, realigas fanatikuloj, kaj la fruktojn ĝuas aĉuloj” cinike konkludis Thomas Carlyle. La Araba ribelo ne estis escepto. La emiro Fajsal, kiu estis ĝia politika gvidanto, aperas en la unuaj scenoj kiel la politikisto racia kaj malvarmsanga, kies celo estas nura potenco. Se por atingi tiun celon necesas uzi helpon de stranga brita oficiro, kial ne fari tion?
Sed post eniri Damaskon – la finan celon de la trijara marŝo – li revenas sur scenejon kaj koncentriĝas je pure politikaj aferoj. Militado konvenas al la junuloj, sed regado estas tasko por maljunuloj, resumas li kun kovarda rideto de la sperta intriganto. Do li iĝas fondinto de la dinastio Haŝemidoj, kiu dum jardekoj regis Irakon kaj plu regas Jordanion. Dum la brita ribelestro… vere, kion li faras?
Lawrence denove alfrontas dilemon: kiu li estas? Se li estas brito, li devas foriri, ja nek la arabaj gvidantoj, nek la britaj armeestroj plu bezonas lin. Se li estas arabo, ĉu tio estas vere glora nomo? Ni vidas kiel li eniras forgesitan turkan hospitalon, kie en teruraj kondiĉoj mortas centoj da vunditaj militakaptitoj, sed lian ŝokon pliigas ofenda frapo de brita militisto, kiu insultas lin – “malpuran arabaĉon” kulpan pri tiu barbaraĵo.
La milito ĉesis kaj lia feliĉo finiĝis. Denove li estis fremdulo, forpuŝita de ĉiuj. La fantomo de la dezerto revenas al sia origina loko, de kiu komenciĝis lia serĉado de sia rolo en la mondo. Lawrence revenas al Britio, kie lin atendas teda vivo de iama heroo de foraj bataloj. Li sukcesis fuĝi de rutino, sed kien eskapi de si mem? La sola fuĝejo iĝis la morto kaj ĝi akceptis lin kun malfermaj brakoj.
Meritaj Oskar-premioj
La filmo estas longa (222 minutoj), sed tio pravigeblas per larĝeco de la prezentata historia panoramo kaj neceso transdoni specifan tempopason en la arabia pejzaĝo. La reĝisoro multan tempon dediĉis al la bataloj, sed ankaŭ dialogoj abundas. La roluloj estas vivaj kaj kondutas nature. La ĉefa heroo estas montrata de ĉiuj flankoj – jen kiel unika talentulo, jen kiel sinama ekshibicionisto, jen kiel desperiĝinta solulo.
La araboj ne aspektas stultaj sovaĝuloj kiel tio ofte okazas en tiaj filmoj kaj Lawrence certe ne estas ilia “blankulo-savisto”. Krudeco de iliaj moroj kaj natura krueleco kompenciĝas je sincera amikeco kaj liberamo, propraj al tiuj idoj de la dezerto.
La armeaj burokratoj estas montrataj kiaj ili estas ie ajn kaj en iu ajn epoko – malfleksaj kaj timantaj ĉion novan kaj malkutiman. La politikistoj ambaŭflanke aspektas simile, do ne mirindas ke ili rapide komprenas unuj la aliajn.
Eble la plej ĉarma parto de la filmo estas dezertaj pejzaĝoj. Lawrence amis la dezerton kaj mi pensas ke la aŭtoro sukcesis peri tiun senton al la spektantoj. Resume: la filmo ricevis sep Oskar-premiojn kaj mi konsideras tiun aljuĝon prava.
Gratulojn pro via tre interesa priskribo de tiu elstara filmo!
ReplyDeletePlej amike salutas vin Mikelo el Francio.
Dankon kaj bonan revenon, kara!
Delete