La Granda Diktatoro (The Great Dictator) – amuza naivaĵo

Kiel kinoŝatanto mi konsideris mia devo spekti la famegan filmon de Charlie Chaplin, kiun aplaŭdis milionoj da homoj tra la mondo, laŭdis artkritikistoj kaj mallaŭdis Stalin. Mi devas agnoski: tio estas la unua fojo, kiam mi samopnias kun la granda diktatoro.

La rusa verkisto Vladimiro Nabokov amare rimarkigis en siaj “Lekcioj pri Don Kiĥoto”, ke la rido vivas ne tro longe, do posteuloj apenaŭ ridetos super la trukoj, kiujn iliaj prauloj konsideris neelteneble ridegaj. Supozeble ĉi-foje funkciis la sama leĝo, nur al la rido aldoniĝis melodramo, kiu evidentiĝis esti same mallongviva.


La filmo rakontas pri juda frizisto, veterano de la Unua mondmilito, kiu post longa restado en hospitalo revenas al la postmilita Germanio, regata de la nazioj subestre de Adenoid Hynkel, kiu aspektas ege simila al li, do same ridinda eĉ dum siaj seriozegaj histeriaj paroladoj. Sekvas pogromoj, paradoj, komplotoj kaj sennombraj trukoj de Charlie Chaplin kiu rolas ambaŭ klaŭnojn – la judan friziston kaj la germanan diktatoron, kiuj lastmomente hazrde interŝanĝas siajn lokojn.


Ĉu mi ridis? Jes, foje mi ridetis, ja Charlie Chaplin ĉiam estas amuza. Ĉu mi estis kortuŝita de la amhistorio? Certe ne, ja ĝi estas ekstreme naiva kaj mi pensas, ke tio senteblis jam en 1940. Ĉu oni povas nomi ĝin la kontraŭtotalisma ĉefverko? Mi dubas. La filmo kritikas la nazian diktaturon tre akre, sed en tre primitiva maniero, evidente propra al la komedia ĝenro. Adenoid Hynkel estas prezentata kiel duonfreneza maniulo, strebanta al senfina potenco. Sed restas alia, pli grava demando: kial la plej edukita nacio de la mondo adoris lin kaj gaje marŝis al abismo?


Cetere, oni ne juĝu tro severe la politikan pamfleton kia estas “La Granda Diktatoro”. Ĝi estis necesa siatempe por moki la naziojn, kiuj ŝajnis esti ĉiopovaj kaj nevenkeblaj. La usonanoj kaj eŭropanoj unue priridis siajn malamikojn en kinejoj kaj nur poste alfrontis sur batalkampoj.


La sovetiaj soldatoj ne havis tian eblecon, ĉar kiel ni scias el rememoroj de la marŝalo Kirill Mereckov, post spekti la filmon en sia persona kinejo Stalin kritike taksis ĝian artnivelon, do ĝi neniam aperis sur la sovetiaj ekranoj. Eble tion kaŭzis tro forta juda linio en la intrigo, sed mi supozas ke tiu kialo estis ne sola.


“La Granda Dkitatoro” estis la granda filmo por sia tempo, aperinta ĝustatempe en ĝusta loko kaj Sovetunio simple ne apartenis al tiu loko. Ĉu tio signifas, ke la sovetianoj ne mokis Hitleron kaj la naziojn ĝenerale? Kompreneble ne, ni ja havis la talentan triopon de karikaturistoj Kukriniksoj, kies krajonoj atakis la malamikon eĉ pli severe kaj senkompate.


Antaŭ fini mi donu al vi unu sugeston. Se vi ne povos elteni la tutan filmon, spektu almenaŭ scenojn kie Adenoid Hynkel (Adolf Hitler) akceptas Benzino Napaloni (Benito Mussolini). Tio estas vere ridiga kaj trafa bildo de la konkurenco de la diktatoroj, kies egoo rekte dependas de grandeco de iliaj armeoj, tankoj, aviadiloj, teritorioj kaj eĉ… frizistaj seĝoj. Jes, mi parolas pri la seĝoj. Ĉu vi pensis pri io alia?

Comments

  1. Ĉu vi ankaŭ memoras la filmosekvencojn kun la frizisto en la juda kvartal?

    Ĉu vi rimarkis, ke la tekstoj sur la ŝildoj sur la muroj je la butikoj ankaŭ estis skribitaj en (la neŭtrala lingvo) Esperanto? Iom amuze, ke Charlie Chaplin en la fama filmo ĵus elektis Esperanton sur la tekstoŝildoj je la butikoj/vendejoj en la Juda Kvartalo. 🇹🇴. Oni povas kompreneble diveni, sed neniam estas dokumentite, la kialoj malantaŭ li elektis l Esperanton sur la tekstoŝildoj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi rimarkis la afiŝojn, pri kiuj tiom ofte parolas esperantistoj. Sed ili estas tiom flanka kaj malgrava afero, ke mi ne atentis ĝin. Evidente Chaplin simple deziris doni al sia imagita lando same fantazian lingvon kaj por tio eĉ esperanto-literojn kripligis. Tio estas logika racia paŝo, montranta neniujn simpatiojn al Esperanto.

      Delete

Post a Comment