La Dua mondmilito iĝis la unua batalo de maŝinoj, okazinta samtempe en tri medioj – sur tero, en aero kaj akvo. La siberia urbo Tjumeno troviĝis for de la frontlinioj, tamen ĝiaj loĝantoj grave kontribuis al la rezulto de tiu ĉi batalo. Dum kelkaj jaroj en tjumenaj fabrikoj oni forĝis armilojn de la Venko, kiuj trovis malamikon ĉie – surtere, en akvo kaj ĉiele.
Ŝtala kavalerio de la 20a jarcento
La 25an de novembro 1941 al Tjumeno venis la unuaj vagonoj kun maŝinaro de la Taganroga motorcikla fabriko. Pliaj 170 vagonoj estis survoje, sed oni ne povis atendi kaj muntado tuj komenciĝis. La nova produktejo estis aranĝita en ejoj de la malnova bierfarejo (detruita en 2006). Jam post du monatoj de sur la fabrika muntoĉeno eliris la unuaj tjumenaj motorcikloj – M-72 kaj TIZ-AM-600. Cetere tiu ĉi evento havis longan antaŭhistorion…
La unua motorciklo aperis duonjarcenton antaŭ la priskribataj eventoj, en 1885. “Rajdokaloŝo”, konstruita de la germanaj inĝenieroj Gottlieb Wilhelm Daimler kaj Wilhelm Maybach, estis fakte biciklo kun ligna kadro kaj duŝtupa rimena transmisiilo. Do apenaŭ mirindas, ke la unua motorciklo havis karakterizojn tre modestajn de la nuna vidpunkto. Ĝi pezis 50 kg, havis unucilindran motoron kun volumeno 264 kubaj cm kaj kun sia 0,5 ĉevalpovo povis atingi “seriozan” rapidecon – 12 km hore.
Socio unue kontraŭis la novaĵon, konsiderante novan transportilon fonto de novaj problemoj. Eĉ dek jarojn poste en Britio validis leĝo, laŭ kiu veturado en “mekanika kaloŝo” en urbo estis permesita nur akompane de homo, kiu portas antaŭ ĝi flagon (tage) aŭ lumigilon (nokte). Eksperimentuloj provis krei motorciklojn de plej neimageblaj dezajnoj – vaporaj, elektraj, gasaj, sed finfine haltis ĉe la konata al ni fuela motoro.
Antaŭ la Dua mondmilito la situacio grave ŝanĝiĝis. Apenaŭ iu dubis, ke sekva milito iĝos batalo de motoroj, en kiu rolo de “malpeza kavalerio” apartenos al motorcikloj.
Bedaŭrinde la sovetia industrio ankaŭ en tiu fako malgajnis al la supozata malamiko – Germanio. La unua sovetia motorciklo estis “Sojuz”, konstruita en 1925 en la moskva fabriko “OSOAVIAĤIM”. Ses jarojn poste aperis “L-300”, produktata speciale por la Ruĝa Armeo. Tamen serioza kunsido pri liverado de motorcikloj al la armeo okazis nur komence de 1940. Fakuloj de la Ĉefa Blendotanka Administracio atente esploris proponitajn specimenojn – IĴ-8, TIZ-AM-600, PMZ-A-750 kaj kelkajn alilandajn modelojn. Fine oni elektis BMW R71, kiun aktive uzis Vermaĥto. Surbaze de kvin specimenoj de tiu ĉi modelo kaj ĝiaj desegnoj estis kreita la sovetia analogo, vaste konata kiel M-72. Nome tiu ĉi maŝino iĝis la ĉefa motorciklo de la Ruĝa Armeo dum la Dua mondmilito.
Tjumenaj motomonstroj
Tamen plano pri rapida ekipado de la armeo per motorcikloj estis aprobita tro malfrue. En junio 1941, kiam Germanio invadis Sovetunion, la Ruĝa Armeo disponis nur 15 motorciklojn, multaj el kiuj estis neniigitaj dum la unuaj bataloj. Preskaŭ ĉiuj motorciklaj fabrikoj troviĝis en la okupaciitaj teritorioj aŭ sub tia minaco. Pro tio oni decidis aranĝi produktadon de urĝe necesaj maŝinoj en la fora siberia urbo Tjumeno.
En la Tjumena motorcikla fabriko |
Oni komencis de M-72. Tio estis vere pova maŝino, preta al iuj ajn vivekzamenoj. Ducilindra kvartakta motoro kun malsupra valvo, volumeno 746 kubaj cm kaj pova je 22 ĉevalpovoj povis atingi rapidecon je 85 km hore (eĉ kun plena ŝarĝo kaj kun kromĉaro). La bateria sparkosistemo estis aktivigata de magneta induktilo, 4-rapiduma transmisiilo havis piedan kaj manan transŝaltilojn, “ŝuaj” bremsiloj funkciis ĉe ambaŭ radoj. Veturante kun rapideco 50-60 km hore la motorciklo konsumis 7 litrojn da fuelo por 100 km, kio estis akceptebla se konsideri fuelujon je 22 litroj. Opozicia situo de la cilindroj kaj larĝaj pneŭmoj (3,75 x 19 coloj) garantiis neimageblan vetureblecon.
Tamen produktado de M-72 en Tjumeno baldaŭ kolapsis – mankis elementoj kaj fakuloj. Post munti nur 4 motorciklojn la fabriko transiris al pli kutimaj TIZ-АМ-600. Tio estis la sovetia teknikaĵo, kreita en 1936 surbaze de la brita BSA-600. Danke al 4-takta unucilindra motoro kun volumeno 596 kubaj cm kaj povo je 16,5 ĉevalpovoj ĝi atingis rapidecon 80 km hore (kun kromĉaro). Al la 4-ŝtupa rapidumskatolo aldoniĝis ĉena transmisiilo je malantaŭa rado. Cetere la kromĉaron ĝi trenis malfacile, speciale laŭ malebenaj vojoj – oni rimarkis tiun fuŝon antaŭ la milito, sed jam mankis tempo por korektado.
Tamen la plej granda evento en historio de ne nur Tjumena regiono, sed ankaŭ de la tuta sovetia motorcikla industrio estis apero en oktobro 1943 de la nova modelo – TMZ-53. Tiu peza motorciklo, konstruita laŭ speciala ordono de la Ĉefa Aŭtoblendotanka Administracio, havis ducilindran opozician motoron kun volumeno 1000 kubaj cm, povan je 28 ĉevalpovoj kaj atingis rapidecon ĝis 90 km hore. Oni aldonu 10 rapidumojn (8 antaŭen kaj 2 malantaŭen), blokeblan diferencialon, transmisiilon al kromĉara rado (!) kaj aŭtajn pneŭmojn (6 x 16) kaj la bildo estos kompleta.
La du tjumenaj monstroj sukcese eltenis ekzamenon forme de la veturado laŭ itinero Tjumeno – Moskvo, sed… tiutempe batalado jam ŝanĝiĝis. La Ruĝa Armeo komencis ofensivon, liberigante perditajn teritoriojn kaj en februaro 1944 la fabriko estis revenigita al urbo Gorkij (ekde 1990 – Niĵnij Novgorod).
Nun eĉ en loka muzeo mankas tjumenaj motorcikloj. La unika TMZ-53 konserviĝis en la Politeknika muzeo en Moskvo, kie foje estas prezentata en ekspozicioj. Se vi trafos la rusian ĉefurbon ne forgesu viziti tiun muzeon kaj demandi pri la tjumena monstro – ĝi meritas tion.
Historio de unu flugo
Teknikaj problemoj fuŝis ankaŭ alian interesan tjumenan projekton, naskiĝintan dum la militaj jaroj. En novembro 1941 al Tjumeno venis trajnoj kun aparataro de la avia fabriko N 241, evakuita el Moskva provinco. Krom la maŝinaro al Siberio translokiĝis la legendeca konstrukcia buroo de Oleg Antonov. Por produktejo oni elektis Centran placon kaj baldaŭ sur loko, kie nun staras Tjumena Provinca Dumao komenciĝis laboro. El tjumenaj hangaroj eliradis paraŝutistaj glisiloj A-7, faritaj el loka lignotavolo. Tjumeno sendis al fronto 600 tiaj aviadiloj – simplaj kaj fidindaj batalmaŝinoj. Sed foje el la fabrikaj hangaroj eliris unika militteknikaĵo kun mallonga nomo KT.
Sur tiu ĉi loko staris hangaroj de avia fabriko en Tjumeno |
Baldaŭ post veni al Tjumeno Oleg Antonov proponis krei hibridon de glisilo kaj… tanko. Oni planis, ke ĝi soros supren je ŝnurego, ligita al trenaviadilo, poste malkroĉiĝos ja distanco 20-26 km antaŭ celo kaj senbrue alteriĝos. Post tio la tanko povos forĵeti la flugilojn kaj tuj impeti al batalo. Militfakuloj opiniis, ke tia teknikaĵo povos utili por subteni partizanojn kaj por paraŝutistaj operacoj. La nova projekto estis nomita “Krilja Tanka” (Flugiloj de Tanko) aŭ mallonge KT.
Kiel bazan modelon oni elektis tankon T-60, kreitan komence de la milito sekve de profunda modernigo de la tanko T-40. Por tiu periodo ĝi estis klasifikita kiel malpeza tanko (5,8 ĝis 6,4 tunoj), armita per 20 mm kanono TNŜ-20 (tanka varianto de aviadila kanono ŜVAK-20) kaj 7,62 mm mitralo DT. Korpuso de T-60 estis farita el foliigitaj blendaj ŝtalplatoj, la plej grandan klinangulon havis frunta parto, kie blendo estis dika ĝis 35 mm.
Karburila motoro GAZ-22 pova je 70 ĉevalpovoj ebligis al la tanko atingi rapidecon je 45 km hore, grimpi supren sub angulo ĝis 29 gradoj, superi fosaĵojn larĝajn ĝis 1,7 metro kaj murojn altajn ĝis 65 cm. En T-60 unuafoje estis instalita antaŭstarta motorvarmigilo, kiun sovetiaj tankistoj aprezis jam dum la vintra batalo ĉe Moskvo. Sed la ĉefa avantaĝo de la nova modelo estis simpleco de ĝia produktado el tipaj elementoj en aŭtofabrikoj.
La unua seria tanko T-60 lasis fabrikajn murojn la 15an de septembro 1941, do nelonge antaŭ la tjumena eksperimento. Jam en aŭgusto 1942 la unua specimeno de KT estis preta al testado en apudmoskva bazo de la Aviado-Esplora instituto.
Oni povas nur imagi, kion sentis spertaj tankistoj kaj aviadistoj post vidi tiun ĉi kreitaĵon. Oni maksimume mapezigis la tankan korpuson, foriginte armilaron, municion, lampojn kaj bufrojn kaj elverŝinte preskaŭ la tutan fuelon, sed aldoninte biplanan skatolon kun averguro 18 metroj.
La unua kaj lasta flugo de la tjumena hibrido okazis la 2an de septembro, kiam la peza bombaviadilo TB-3 pene ekflugis, trenante ferlignan KT. Problemoj komenciĝis ekde la unuaj flugminutoj. Kvar fortigitaj motoroj, funkciantaj je preskaŭ maksimuma povo, akcelis TB-3 ĝis 130 km hore, kio ebligis levi KT je nuraj 40 metroj. Provoj altigi la rapidecon ĝis 140 km hore nur komplikigis la situacion: la motoroj inkandeskis kaj roris, tamen la aparato komencis subiĝi po duonmetro ĉiusekunde.
La pilotoj ne havis elekteblon – necesis urĝe alteriĝi je la plej proksima aerodromo. La alteriĝo mem pasis sukcese kaj la tanko sen forĵeti la flugilojn vigle impetis al komandejo. Sed neniu avertis lokan estraron pri la eksperimento. Post vidi alteriĝantan tankon flugestro ordonis pretigi al batalo kontraŭaviadilan baterion…
Finfine fakuloj el la Aviado-Esplora instituto venis por liberigi “militkaptitojn”, feliĉe ankoraŭ ne pripafitajn de propra artilerio. Post adiaŭi la batalpretajn aergardistojn KT ekruliĝis al la eksperimentejo. Ĝia revo pri ĉielo mortis por ĉiam.
Sekvintaj esploroj montris, ke konstrukciistoj eraris en siaj kalkuloj kaj por trenado necesis pli pova aviadilo kiel Pe-8. Sed dum la tuta milito estis produktitaj nur 80 tiaj maŝinoj, uzataj por foraj bombatakoj kontraŭ Berlino kaj aliaj germanaj citadeloj. Krome baldaŭ ĉesis fabrikado de T-60, kiu estis jam tro malpeza kaj malforte armita por novaj batalkondiĉoj. Restis nur modelo en la Tjumena muzeo kaj memoro pri tiu mirinda epizodo de la loka historio.
Tjumenaj moskitoj
Tjumeno kaj ŝipkonstruado estas interligitaj de la unuaj jaroj de la urba historio. Ne hazarde sur urba blazono estas bildigita doŝĉanik – ligna boato de la unuaj enloĝantoj de Siberio kaj suba surskribo “De tiu ĉi urbo komenciĝas” aludas al ŝlosila pozicio de Tjumeno en sistemo de akvaj vojoj de Siberio. Boatoj, barĝoj kaj vaporŝipoj estis konstruiataj ĉi tie dum jarcentoj. Tamen militŝipoj unuafoje lasis ejojn de la Tjumena Ŝipkonstrua Fabriko nur en 1941.
Somero de 1941 povis esti la lasta por la sovetia ŝipkonstruado. En kelkaj semajnoj faŝistoj okupis grandegajn teritoriojn, kie troviĝis la plej grandaj ŝipkonstruejoj. Oni haste evakuis 37 el 47 ŝipkonstruaj fabrikoj. Parto el ili trafis Tjumenon, kie en oktobro 1941 surbaze de loka ŝipfarejo kaj ĝia filio en urboparto Mis estis kreita fabriko N 639. Ĉefa ĝia produkto estis torpedboatoj – vigla “mara kavalerio” kun komplika historio.
Sinmova mino nomita torpedo estis kreita de la anglo Robert Whitehead kune kun aŭstro Giovanni Luppis jam en 1866. Tamen ĝia unua batalapliko okazis nur la 26an de januaro 1878 dum unu el sennombraj turko-rusaj militoj. En tiu nokto rusaj minboatoj “Ĉesma” kaj “Sinop” subestre de Stepan Makarov atakis ĉe Batumo turkan militan vaporŝipon “Intibah” kaj dronigis ĝin.
Plenforte la torpedboatoj montris sin dum la Unua mondmilito, ricevinte trafan kromnomon “moskitoj”. Tio estis ankoraŭ ne vera batalŝipo, sed ĉefe diversia veturilo. Torpedboatoj estis ankoraŭ tre etaj, oni transportis ilin al batalloko per krozŝipoj, post kio ilia tasko estis bati malamikon kaj tuj forkuri.
La unua sovetia torpedŝipo ANT-3 estis dezajnita en 1927 en la konstrukcia buroo de Andreo Tupolev. Kial sovetiaj militestroj taskigis pri dezajnado de marŝipo aviadiston? Mi ne havas respondon. Tamen iuj milithistoriistoj konsideras tion malbona decido.
La unua produkto de la tjumena fabriko N 639 iĝis torpedboatoj G-5 (ankaŭ nomataj ANT-5), kiuj servis en mararmeo ekde 1934. Tio estis tipa glisanta (pro tio G en la nomo) redana proksimdistanca boato. Danke al redano (elstaraĵo en kareno) areo kie kareno tuŝis akvon malgrandiĝis, do malkreskis akvorezisto kaj la boato ne flosis, sed glisis laŭ surfaco.
Tamen malgrandeco de la boato malebligis instali sur ĝi normalan tuban torpedan aparaton. Do torpedo estis forĵetata el poba kanelo ne antaŭen, sed malantaŭen! Eĉ pli – ĝi eliris ne kapon, sed voston antaŭen kaj torpeda motoro ekfunkciis tuj post la forĵeto. Do tuj post salvo boato devis abrupte turni sin flanken por ne esti trafita de propra torpedo! Pro tiu konstrukcio ne nur malaltiĝis pafprecizeco, sed ankaŭ tute malebliĝis pafado je malgranda rapideco (malpli ol 17 knotoj aŭ 31,5 km hore), des pli en senmova stato.
Aldone G-5 havis dubindajn navigaciajn karakterizojn. Ĝi povis pafi torpedojn nur se ondado ne superis 2 poentojn kaj simple teniĝi sur mara surfaco – ĝis 3 poentoj. Do sorto de skipo, direktiĝinta al batalo, dependis ne nur de ĝia fino, sed ankaŭ de ŝanĝiĝebla mara vetero. Nek aliancanoj, nek kontraŭuloj de Sovetunio dum la Dua mondmilito jam ne produktis redanajn glisboatojn, tute anstataŭiginte ilin per tiuj kilaj.
Ne tre forta estis ankaŭ armilaro de la “moskitoj”: kvar torpedoj en du aparatoj kaj du 12,7 mm mitraloj DŜK. En kontraŭsubmarŝipa varianto aldoneblis kvar profundaj bomboj M-1, sed por tio necesis forigi torpedojn.
Laŭ rememoroj de batalantoj, la plej grande impresis faŝistojn la unuaj salvoj de reakciaj instalaĵoj (similaj al “Katjuŝo”), kiujn oni poste instalis sur parton de torpedboatoj. Iel aŭ tiel, 134 tjumenaj G-5 kontribuis al venko super la nazioj en la Nigra kaj Balta maroj, Onega lago kaj Pacifiko.
Konstruado de torpedboato en Tjumeno |
Pli sukcesa estis alia kreitaĵo, aperinta jam en Tjumeno kadre de la projekto 123bis en 1943. Torpedboato “Komsomolec” (Komsomolano) unuafoje en la nacia historio ricevis komandejon blenditan je 7 mm ŝtalo, tubajn torpedajn aparatojn kaj povis elteni ondadon ĝis 4 poentoj. Cetere tiutempe la plej gravaj marbataloj de la milito jam finiĝis.
La unua torpedboato “Komsomolec” venis al la floto la 31an de oktobro 1944, sed batalbapto de la serio okazis je la lasta milita monato – ekde la 10a de aprilo ĝis la 9a de majo 1945. En tiu periodo la torpedboatoj partoprenis kruelajn batalojn en suda parto de la Balta maro, ŝirmante sovetiajn armeojn, kiuj impetis al Berlino por tranĉi gorĝon de la nazia bestaĉo.
Motorcikloj, aviadiloj, boatoj – tio estis nur kelkaj ekzemploj de la siberia kontribuo al la Venko super naziismo. En fronto kaj ariergardo batalis senĉese kaj sinofere viroj, virinoj kaj adoleskantoj, kiuj memoris ke la ĉefa valoro estas libereco kaj preteco oferi por ĝi sian vivon. Ĉion alian faros tekniko.
Tre interese. Dankon!
ReplyDeleteNe dankinde, kara leganto. Revenu!
Delete