La malgajnita kontrakto de J. Paul Getty

Oni diras, ke necesas koncentriĝi je sia celo, se vi vere deziras atingi ĝin. Sed laŭ tiu vojo strebanton atendas danĝera kaptilo – tento forgesi pri la fina celo de siaj aspiroj. La filmo de Ridley Scott prezentas eble la plej tristan historion de homoj, kiuj havis ĉion por esti la plejaj feliĉuloj de la mondo. 

En 1973 la amaskomunikilojn trafis sensacio – nekonataj krimuloj forkaptis John Paul Getty III, nepon de Jean Paul Getty, la plej riĉa homo de la mondo – kaj postulis elaĉeton je 17 milionoj da dolaroj (kio egalas al $98 milionoj en la nunaj prezoj). La afero aspektis nervostreĉa, sed simpla – la miliardulo pagos ridindan por li sumon kaj la junulo revenos hejmen. Sed la 80-jara avarulo deklaris antaŭ televidkameraoj ke pagos eĉ ne unu groŝon. “Mi havas 14 nepojn” klarigis la magnato. “Se mi pagos eĉ unu groŝon, morgaŭ mi havos 14 forkaptitajn nepojn”. 


Oni ofte citas tiujn ĉi vortojn kiel ekzemplon de racia konduto, sole deca pozicio rilate ĉantaĝistojn. Sekvante la saman logikon Israelo neniam intertraktas kun teroristoj kaj eble danke al tio ostaĝigo de la israelaj flugoj ĉesis antaŭ jardekoj. Sed la filmo montras ke ĉi-foje temis pri tute aliaj kialoj. Jean Paul Getty simple domaĝis sian monon. 
Kiel klarigi tion? Prefere demandu psikologojn, ja temas pri pure psikologia fenomeno. Li ne naskiĝis malriĉa, do ne suferis mizeran vivon kiel John D. Rockefeller. Li heredis komercon de sia patro kaj dum tuta sia vivo nur vastigis kaj fortigis sian imperion. Ankaŭ moralaj skrupuloj apenaŭ motivis lin, ja kiel ĉiuj grandaj komercistoj li vivis en la medio, kie moralaj postuloj estas tre relativa afero. La sola klarigo estas ke li forgesis pri la celo de siaj klopodoj kaj anstataŭ komerci por vivi li vivis por komerci. 


La monĉasado kaptis lin tutan kaj amasigo de la havaĵoj iĝis lia obsedo. La filmo montras liajn pompan bienon kaj artkolekton, en kiu li investis grandan parton de siaj enspezoj. Dum lia nepo tremegis pro frosto kaj timo en kradita kaverno en Kalabrio, lia avo pagis milionojn por pliaj pentraĵoj kaj financis konstruadon de enorme granda rezidejo en Usono, imitanta palacon de romiaj imperiestroj. Kial? Ĉar nemoveblaĵoj kaj artaĵoj ĉiam kreskas en prezo dum valoro de juna bonvivanto apenaŭ altiĝos post jaroj. Por li la tuta afero estis nura komerca intertrakto, en kiu oni proponis al li malfavorajn kondiĉojn, do li rifuzis la kontrakton. 
La reĝisoro montras konfrontiĝon de du logikoj – la komercista menso de la maljuna Getty kaj la patrina koro, por kiu la pleja valoraĵo en la mondo estas ŝia ido. La kuraĝa virino batalis dum monatoj kaj fine sukcesis, kvankam kun grandaj perdoj. Rimarkindas, ke logiko de la krimuloj pli similis al tiu de la panjo. “La familio estas la plej kara afero en la vivo. Mi ĉion fordonus por savi mian filon” diras la italo, mirigita pro subita rifuzo de la usona aferulo. Nur poste, kiam la knabo trafas manojn de Ndrangheta – la kruela kalabria mafio – de ambaŭ flankoj ekregas la sama logiko de komerco, kie temas pri nuraj aĉeto kaj vendo, do ĉiuj intertraktaj rimedoj estas akcepteblaj. 


Mi ne rakontu pri ĉiuj turniĝoj de la historio – prefere vi spektu ĝin propraokule – nur rimarkigu, ke ne temas pri feliĉa fino en ĝia plena senco. La 16-jara Getty neniam komplete restariĝis post kvin monatoj de turmentoj kaj timo. Mi ne scias, ĉu temas pri posttraŭma streĉa perturbo aŭ amara sento, ke lia vivo estas senvaloraĵo, neglektinda eĉ de lia avo. Li klopodis sufokigi sian vunditan animon per narkotikaĵoj kaj drinkaĵoj, sekvante la vojon de sia patro, kaj foje post drinki koktelon el diazepamo, metadono kaj alkoholo, lin trafis apopleksio. La reston de sia ne tre longa (54 jarojn) vivo li pasigis blinda, muta kaj paralizita kaj nur nelonge antaŭ la morto iom reviviĝis. 
La miliardulo, kies riĉaĵo duobliĝis danke al la naftokrizo, dum lia nepo suferis en kaptejo, mortis tri jarojn post la priskribataj eventoj. Lia artkolekto formis la muzeon, kiu nun portas lian nomon. Ĉu bona rezulto de la vivo? Mi dubas. Ŝajnas ke Jean Paul Getty tute forgesis por kio li vivis kaj kion li strebis. Lin kaptis la procezo mem kaj eĉ sojle de la morto lian kapon ne trafis la penso: “Por kio?” 
Fina rimarkigo. Mi demandis min mem, kion mi farus en lia loko? La argumento pri 14 ŝtelotaj nepoj estas vere konvinka, sed... Fine mi trovis la respondon. Mi sendube pagus por tuj revenigi mian idon – iom ajn, sumo ne gravas. Sed poste mi sendus fidindajn homojn por trovi ĉiujn iel ajn komplicajn al la afero. Mi pagus senavare kaj ne haltus ĝis foto de la lasta aĉulo kun tranĉita gorĝo aperos en gazetoj. Post tio mi scios: mia familio povas vivi trankvile.

Comments