Grandaj okuloj (Big Eyes) – la teruro de malplena vivo

Mi ĉiam diras ke la pleja teruraĵo estas trompi sin mem kaj miras kiom multaj homoj sukcesas pri tio. La filmo de Tim Burton prezentas ĉi-kampe ekstreman ekzemplon, speciale ŝokan ĉar temas pri realaj eventoj. 

La filma titolo supozigas melodramon, tamen temas pri tute kontraŭa ĝenro – rakonto pri pereinta amo kaj fiaskinta rilato. Ĉio komenciĝas en San-Francisko, kie la energiplena pentristo Walter Keane baraktas kontraŭ la “artgaleria mafio” por vendigi siajn pentraĵojn. La artgaleriistoj rifuzas liajn verkojn, prave konsiderante sennombrajn bildojn de urbaj stratoj banalaj kaj nevendeblaj. Komplete desperiĝinta, li proponas ilin al posedanto de noktoklubo por ornami ties murojn. Tiu akceptas nur luigi muron ĉe necesejo, kio sekvigis neniujn vendojn kaj finiĝis per interbatiĝo de la kolera artisto kaj indigna komercisto. Ŝajnas ke temas pri fina malvenko, sed la novaĵo pri tiu historio trafis gazetojn kaj disvastiĝis rapide, alloginte novajn vizitantojn, kiu deziris vidi la pentraĵojn, kaŭzintajn tiun batalon. 


La gapantojn sekvas ĵurnalistoj, poste artgaleriistoj kaj jen ekfunkciis la plej efika tutmonde mekanismo de la usona artkomerco. Malfermiĝas ekspozicioj, aperas propra galerio, milobliĝas afiŝoj kaj poŝtkartoj, televido kaj ĵurnaloj konkuras por prezenti la modan pentriston. Tamen estas gudrokulero en tiu afero, ja la tutan agitadon kaŭzis ne bildoj de la san-franciskaj stratoj, sed portretoj de strangaj grandokulaj infanoj faritaj de Margaret Keane – edzino de Walter. 
Ŝi protestas unue, sed li montras sin lerta manipulanto kaj konvinkas ŝin ke tiu trompo estas malgrava kaj necesa por ilia komuna bono, ja neniu serioze traktas pentristinojn. 
Komenciĝas longa vico de artifikoj. Ŝi devas pentri en fermita artmetiejo por ke ilia filineto ne malkovru la mensogon. Foje ŝia edzo demandas ŝin pri motivoj de la verkoj, ja li devas elturniĝi dum intervjuoj. Mensogoj amasiĝas, sed lia nazo ne montras kreskon, eĉ inverse – ŝajnas ke li mem ekkredas je siaj elpensaĵoj, ja finfine li iĝis io, eliĝis el la sennombra aro de fuŝaj pentristoj de la usona urbego. 


Kio sekvos? Mi ne malkovru la intrigon, ja la filmo estas spektinda kaj mi esperas ke vi mem ĝuos ĝin. Mi nur diru ke se oni komencis trompi sin mem, necesas fari tion ĝisfine, ĉiam – kaj tio estas ege komplika afero. Margaret Keane malgajnis tiun batalon, sed regajnis sian vivon. Sufiĉa rekompenco, ĉu ne? 
Mi aldonu ke la filmo aspektas iom malsimila al aliaj verkoj de Tim Burton. Tamen lia burleska stilo senteblas foje, ĉefe en la historio mem, sed ankaŭ en la fantazia figuro de la mensogulo kaj eĉ pli klare en lia kontraŭulo – artkritikisto. Ilia konfrontiĝo dum la solena akcepto havas preskaŭ animacian etoson, memorigante pri Karlo kaj la Ĉokoladofabriko
Kaj jen fina rimarko: tiu kritikisto estis prava – la pentraĵoj kun grandokulaj infanoj estas vere kiĉaj. Margaret Keane ĉesigis unu mensogon, sed daŭrigis la duan – ja ne nur ŝia edzo, sed ankaŭ ŝi mem ne estis vera artisto.

Comments