Vojoj de Tjumeno aŭ Siberianoj kontraŭ koto

Nun la vojoj de Tjumeno estas konsiderataj inter la plej bonaj en Rusio. Sed tio estas atingo nur de la lastaj jardekoj dum plejparton de sia historio la urbaj stratoj fifamis kiel ĥaosa ŝlimejo, teruriginta plurajn vojaĝantojn.

Atendante la imperiestron
Kiel aspektis tjumenaj stratoj antaŭ du jarcentoj? Tio estis ordinaraj grundvojoj, kiuj post pluvo ĉiam transformiĝis en pelmelo netraveturebla. Oni ankoraŭ ne sciis uzi asfalton, mankis ŝtonminejoj apude, do lokanoj uzis materialon kiu abundis en Siberiolignon.

Strato en Tjumeno

Kutime oni riparis la vojojn per fasĉino – ligaĵoj de stangetoj aŭ vergoj. En 1819 per duonaĵoj de laŭlonge fenditaj traboj oni pavimis la vojon de Blagoveŝĉenskij (Anunciacia) katedralo (sur ĝia fundamento nun staras alta parto de la Ponto de Geamantoj) ĝis enirejo al la Gastokorto (tie nun troviĝas provinca militkomisarejo). Post kvin jaroj lignajn pavimojn ricevis aliaj ses stratoj. Ĉu laŭdinda zorgo pri bonfarto de la tjumenanoj subite trafis la administracion? Kompreneble ne. Pri ĉiuj ĉi klopodoj kulpas… la imperiestro Aleksandro la 1a, kiu planis traveturi Siberion, inkluzive viziti Tjumenon.

Strato Znamenskaja

La juna kaj ambicia guberniestro Dmitrij Bantiŝ-Kamenskij iniciatis grandajn laborojn celante transformi la gubernion je ekzemplo de pureco kaj ordo. La ŝtataj subvencioj kompreneble malsufiĉis, do li transigis financadon de riparado de la damaĝitaj pavimoj sur… domposedantojn. En aprilo 1825 la Tjumena Urba Dumao publikigis ordonon, laŭ kiu respondeco pri riparado de la pavimo kuŝis sur posedantoj de apudaj domoj.

Strato Ilinskaja

Iuj tjumenanoj aktive plenumis la ordonon kaj eĉ ricevis laŭdojn de la estraro: “precipe laboras loĝantoj de Arĥangelskaja (Ĉefanĝela, nun – Urickij) strato, kiu… pro malforteco de sia situo similas al Blagoveŝĉenskaja strato, sed danke al klopodoj de mastroj, pere de simpla terŝutado, inkluzive per lignaĵeroj kaj ĉiuj aliaj hejmaĵoj estas plibonigita ĝis akceptebla stato tiel ke en iu ajn pluva tempo mankas larĝaj kotejoj sur ĝi”. Aliaj penis iel aŭ tiel eviti la penigan laboron, minacante plendi antaŭ la “alta estraro” aŭ akceptante kontribui al la komunuma afero, sed kun kondiĉo “ke ankaŭ aliaj riparu”. 

Bazara placo

Atento de la guberniestro al komfortigo kaj beligo de la urbo estis tiom arda, ke post ricevi denuncon de la ĉefpolicano pri nesufiĉaj klopodoj tiukampe flanke de la urbestro Penjevskij, li postulis kaj fine atingis lian eksigon. Tio estis la unua kaj lasta kazo, kiam la urbestro de Tjumeno perdis sian postenon laŭ desupra ordono. Kaj kulpis pri tio grandparte la teruraj tjumenaj vojoj.

Koto – blazono de Tjumeno
La imperiestro finfine ne vizitis Tjumenon, ankaŭ la energia guberniestro regis nelonge kaj la distrikta centro (statuso de Tjumeno tiutempe) revenis al sia origina stato. Kia ĝi estis? Plej trafe ĝin priskribis la ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, vizitinta la urbon en aŭgusto 1861. Konstatinte egan orgojlon de la tjumena elito, kiu konsideris sian urbon preskaŭ la oka miraklo de la mondo, li reagis abrupte: “En tiu ĉi miraklo mankas eĉ unusola strato (inkluzive la ĉefan), kiu estus eĉ ne pavimita, sed almenaŭ ebenigita!... se forte pluvas dum du-tri tagoj senĉese – la tjumenaj stratoj iĝas ne nur netraireblaj, sed eĉ tute netravetureblaj! Tian inferan koton oni kun kandelo serĉu en nia patrujo Rusio!”

Bazara placo

Komplikega estis situacio same de piedirantoj kaj ĉevalveturantoj. “Ne nur ĉaroj dronas en tiu nigra kaj viskoza likvaĵo, kaj koĉojn oni devas eltiradi per paro [de ĉevaloj]… lignaj trotuaroj estas terura fuŝaĵo… ĉie estas truoj, tabuloj fleksiĝas, piedo mistrafas, ŝajnas ke jen oni trarompos”. Verdikto de la vojaĝanto rilate nian urbon estis vere simbola: “Koto estas blazono de Tjumeno”.
La publikigon de la vojaĝraportoj de Ippolit Zavaliŝin en 1863 akompanis rimarkoj de lokaj eldonistoj: “Pri aranĝado de la stratoj kaj trotuaroj en Tjumeno… estis farita ordono kaj ĝi jam estas plenumata”.

Strato Golicinskaja

Tamen la usona vojaĝanto George Kennan, vizitinta Tjumenon somere de 1885, ne sukcesis trovi spurojn de tiuj plibonigoj. Antaŭ liaj okuloj pluvo transformis la “ne havantan forfluilojn stratojn de la urbo en lagojn de likva koto tiel ke eliri el la domo estis preskaŭ tute neeble”. La situacio estis tiom malbona, ke eĉ la deputitoj de la Urba Dumao plendis: “krom en altaj vagobotoj ne eblas transiri straton por kio ofte oni devas mendi koĉeron por traveturi kelkajn metrojn”.

Strato Sadovaja

Por iom senkulpigi la tjumenajn aŭtoritatojn ni rimarkigu, ke la urba buĝeto estis malgranda kaj laŭleĝe devis financi unue la ŝtatan administracion kaj nur poste urbajn bezonojn. Do apenaŭ mirindas ke en 1890 la Urba Dumao eldonis ordonon laŭ kiu ĉiu dompsedanto “apud sia domo… prizorgu straton ĝis mezo de ĝia larĝeco por ke ĝi estu en bona stato kaj pura, riparante aperantajn sur ĝi kavojn”. Samtempe oni ordonis observi ke meza parto de strato estu pli alta ol ĝiaj randoj kaj kongruu al la normoj.

Mirakla sumo – duonkopeko!
Regajni la tjumenanoj sukcesis nur post malfermo de la fervoja linio Ekaterinburgo – Tjumeno en 1885. La stacio Tjumeno estis tiutempe la fina, pluen en Siberion la pasaĝeroj kaj kargoj sekvis laŭ riveroj. La strato Golicinskaja (nun – Pervomajskaja), antaŭe konsiderita urborando, subite iĝis strategie grava vojo, kuniganta la fervojan stacidomon kaj riverhavenon.

Fervoja stacio Tjumeno

Ni estu justaj – la tjumenaj aŭtoritatoj ĝustatempe kaptis ŝanĝon de la konjunkturo kaj eĉ sukcesis eltiri profiti por nia urbo. Ili proponis al la registaro projekton, laŭ kiu posedantoj de ĉiuj kargoj transportotaj laŭ fervojbranĉo de la fervojstacio Tjumeno ĝis la samnoma riverstacio (ĝi iris laŭlonge de la strato Maurice Thorez kaj estis malmuntita en 1986 okaze de la 400-jariĝo de la urbo) faru specialan pagon – duonkopekon kontraŭ ĉiu pudo (16 kg). La ricevotan monon oni proponis uzi por pavimi du stratojn – Golicinskaja kaj Carskaja (la Cara, nun – Respubliki), laŭ kiuj transportis siajn varojn negocistoj, sekvantaj al la riverhaveno de la fervoja stacio kaj de la gastejoj en Transtjumenka urboparto.

Vojo al Transtjumenka urboparto

Batalo kontraŭ la ĉefurba burokrataro daŭris sep jarojn, tamen finfine la tjumenanoj venkis – grandparte danke al subteno de la princo Grigorij Golicin, honore al kiu estis nomita la unua pavimita strato de la urbo. La projekto montris sin vere sukcesa: dum la unua jaro tiu groŝa pago donis al la urbo pli ol 83 mil rublojn, kio pli ol duobligis la urban buĝeton! La maltrankviliĝinta Ministerio pri financoj eĉ postulis duonigi la pagon, sed la tjumenaj aŭtoritatoj denove sukcesis kontraŭi superulajn atakojn.

Haveno en Tjumeno

Tamen la plej mirinda afero en tiu ĉi historio estis ke la tiom pene gajnita mono ne malaperis en la ŝtatoficistaj poŝoj, sed vere servis al la komunuma bono. Dum iu tempo anoj de speciala komisiono diskutis, kia pavimo plej konvenas al la tjumenaj stratoj. Iuj proponis fari ĝin el plataj pinaj rektanguloj, kies kentoj estu direktitaj supren (la “kenta pavimo”). Aliaj sugestis konstruigi ŝtonan pavimon, ĉe tio la aŭtoro insistis krei du ŝtontavolojn inter kiuj meti sablon – pro specifaĵoj de la tjumena grundo.

Strato Carskaja

Finfine la aŭtoritatoj konkludis, ke manko de necesa teknika bazo malebligus fari altkvalitan kentan pavimon, do decidis fari la ŝtonan, tamen ne duoblan, sed unutavolan – por ŝpari monon.

Tjumena Urba Dumao

La anoncitan tiukaze konkurson partoprenis tri konstruistoj: ekaterinburga burĝo, smolenska kamparano kaj brita civitano. Venkis la urala industriisto Blinov, kiu proponis la plej malaltan prezon – 6,5 rublojn kontraŭ kvadrata saĵeno (4,5 kv metroj). Dum la konstruado la prezo kreskis ĝis 7,5 rubloj, sed li pravigis tion per uzado de pli bona ŝtono el la Ŝartaŝa ŝtonminejo, kies transportado estis multekosta.

Strato Golicinskaja

Dum la unua konstrua sezono en 1893 estis pavimita parto de la strato Golicinskaja de la fervoja stacidomo ĝis la strato Carskaja. Poste la konstruistoj transiris al Carskaja, Spasskaja (Lenin), Trusovskij (Perekopskaja) kaj aliaj stratoj de la urbo. La tjumena koto provizore cedis…

Comments