La dua kristnasko en Ĉinio: elektro kaj elektristoj

Mi revenis al Ĉinio en februaro 2018, post nuraj du monatoj kaj denove antaŭ Novjaro – ĉi-foje la ĉina. Kion fari – komerco ne povas atendi, des pli se temas pri tiu kun la ĉinoj, famaj pro sia senpacienco.

Pura energio
Unuan fojon mi flugis al Ĉinio tra Novosibirsko kaj nun mi povas rekomendi tiun itineron. Rusio estas ege centralizita ŝtato kaj la transporta sistemo sekvas ĝeneralajn tendencojn de la naciaj ekonomio kaj politiko, do preskaŭ ĉio okazas tra Moskvo. Por viziti ĈinionVjetnamion mi, loĝanto de Tjumeno kiu situas meze de la lando, ĉiam devis unue flugi okcidenten (al Moskvo) kaj poste orienten, preter mia urbo.



Flugoj de la rusia flugkompanio S7, kiu baziĝas en Novosibirsko, helpas eviti tiun stultaĵon.



Kompreneble la flughaveno estas malpli granda ol ŜeremetevoDomodedovo, kaj aviadiloj estas malpli komfortaj, sed tiel oni povas ŝpari monon kaj tempon (kiu ankaŭ estas mono).



En Pekino min kaj mian tiaman partneron renkontis la ĉiam ĝoja Long Zhang kaj ni ekis al Ĝinano, ĉefurbo de la provinco Ŝandongo. Celo de nia vojaĝo estis propraokule vidi grandajn produktantojn de elektraĵoj kaj intertrakti kun ili pri eventuala kunlaboro.



Unue ni venis al nova fabriko de Shandong Power Equipment & Transformation Co., kiu estas parto de State Grid, ŝtata konzerno, kiu regas elektrajn retojn de Norda Ĉinio. 



Kiel karakterizi ĝin? Mojosega! 



Mi iom skeptike rigardis antaŭpreparojn – oni vestigis nin en blankaj ĥalatoj, surmetis protektajn kaskojn, maskojn kaj celofanojn ŝukovrilojn – ja kutime temas pri nura imitado de vera pureco. 



Tamen post trapasi eniran kameraon, kie fortaj aerfluoj trablovis niajn vestojn, ni eniris vere puran, bone ekipitan kaj prizorgatan ejon.



Grandaj haloj kun altega plafono ebligas fabriki kolosajn generatorojn kaj reaktorojn. 



Maŝinaro el Japanio kaj Germanio garantias bonan kvaliton.



Komunismaj sloganoj alvokas labori bone, sed pli efika stimulilo estas elektronika tabelo, kiu montras staton de ĉiuj realigataj projektoj. 





En testejo staras pretaj aparatoj, kiuj atendas ekzamenadon antaŭ esti sendataj al mendantoj.



Pureco estas vere ideala kaj skrupuleme subtenata. Oni ofte trapasas trablovajn kamerojn. Jen kaj jen surplanke knaras glubendo, puriganta plandumojn. Antaŭ unu produktejo viciĝis ujoj kun purigaj likvaĵoj, en kiuj ĉiu eniranta laboristo devas meti siajn manojn.



“Elektraj aparatoj bezonas altgradan purecon” klarigas reprezentanto de la firmao. “Ĉiu polvero malaltigas efikecon kaj vivodaŭron de aparato”. 



Tio estas nova fabriko de la firmao, kiu havas ankaŭ alian, pli malnovan, kie estas produktataj transformiloj



Evidente ĝi estas malpli mojosa, tamen la ĝenerala etoso devas esti la sama. 



Do se plani starigon de kunlaboraj fabrikoj en aliaj landoj oni devas ĝuste pritaksi kostojn kaj teknikajn eblecojn, ja temas pri vere avantaĝa, multekosta produktejo.

En elektra ĝangalo
Sekvan tagon ni veturis al elektra stacio pova je 1000 kV, situanta du horojn for. Impresa loko! Imagu terenon, dense prikonstruitan kaj brilantan sub suno pro abundo de metalaj konstrukcioj kaj kabloj. 



Altega tensio kaŭzas ĉiaman zumadon, kiu similigas tiun lokon al ŝtala ĝangalo. 



Povegaj aparatoj, kaŝitaj en protektaj skatoloj, senĉese transformas elektron kaj pelas ĝin plu, trans milojn da kilometroj. 



La ĉina elektroreto estas la plej granda en la mondo. Tion kaŭzis ne nur absoluta grandeco de la lando, sed ankaŭ ekonomiaj kaj politikaj faktoroj. 



Ĉefaj industriaj zonoj etendiĝas laŭlonge de marbordo, en sud-orienta parto de Ĉinio. 



Dume la plej grandaj elektrostacioj (inkluzive tiujn atomajn) koncentriĝas en la okcidentaj, maldense loĝataj areoj. Do longaj elektraj retoj araneas tra la lando, kiu ĉiam bezonas koncernajn aparatojn. 



En la 1990aj jaroj okazis granda renovigo de la tuta sistemo, kio stimulis kreskon de la respektiva maŝinkonstrua sektoro. Ekzemple en tiu ĉi stacio ĉiuj aparatoj estis produktitaj de du firmaoj – la jam vizitita Shandong Power Equipment & Transformation Co. kaj TBEA



La lasta estas konkuranta firmao, do kial State Grid aĉetis ĝiajn aparatojn anstataŭ subteni siajn produktejojn? 



Ĝi simple sekvis regulon, laŭ kiu la plej gravaj infrastrukturaj objektoj ne rajtas baziĝi sur teknikaĵoj de unusola produktanto. Saĝa ideo.



Ni iom promenis laŭ puraj padoj, zorgeme evitante paŝi flanken, kie zumis alttensiaj maŝinoj, faris memorfotojn kaj ekis reen, al Pekino. 



Veturado estis kiel kutime komforta kaj rapida. Pagendaj ŝoseoj, preskaŭ tute ne ekzistantaj en Rusio, estas normala afero en Ĉinio. Tio altigas elspezojn, sed garantias sekurecon kaj rapidecon. 



Nur en Ĉinio oni povas veturi de unu granda urbo al alia sen trafi eĉ unusolan vojkruciĝon, halti ĉe trafiklumoj kaj ofte eĉ ne alteriĝante, ĉiam ruliĝante laŭ senfinaj estakadoj.

Schneider naskiĝas en Ĉinio
Kien ni rapidis? Al fabriko de alia granda firmao, kies angla nomo sonas iom strange, sed almenaŭ memorigeble – Bevone. Tio estas privata kompanio, establita en la 1950aj jaroj kil la ŝtata kaj nun okupanta la 5an lokon en sia sektoro de la nacia merkato. Ĝi produktas (mal)ŝaltilojn kaj similajn elektraĵojn, uzatajn en ĉiu konstruaĵo. Altan kvaliton konfirmas interalie kunlaboro kun la germana konzerno Schneider Electric, kiu aĉetas elementojn por munti siajn aparatojn kaj vendi tra la mondo oble pli koste ol la Bevone-analogoj.



La fabriko de Bevone troviĝas rande de Pekino. Tio estas granda duetaĝa konstruaĵo, dense plenigita je maŝinoj. Ni venis kiam fakte jam komenciĝis novjaraj ferioj



Oficiale ili daŭras unu semajnon, sed pro grandeco de la lando kaj neceso pasigi tiujn tagojn kun sia familio, ofte dise kaj fore loĝanta, preskaŭ ĉiuj organizaĵoj kaj kompanioj donas al siaj dungitoj du pliajn semajnojn – po unu antaŭ kaj post la oficialaj ferioj.



Do produktejo jam ekdormis, nur ie kaj tie daŭris aktivado. La unua etaĝo celas produktadon de partoj – de plastaj skatoloj ĝis kupra drato. 



La dua etaĝo enhavas dezajnejon kaj muntejon. 



Ĉio estas grave aŭtomatigita, nur en la lasta etapo, kie necesas munti kaj fine agordi ĉion, ni vidis junulinojn sidi ĉe muntotabloj kaj umi permane.



Vetero estis preskaŭ same aĉa kiel en decembro – forta ventego kaj malvarmo. 



En la ejo, evidente tute aŭ preskaŭ ne hejtata, temperaturo apenaŭ superis 15 gradojn. Kiel kompatindaj laboristoj sukcesas ne malvarmumi en tiaj kondiĉoj? Mi ne imagas.



Evidente ili jam alktumiĝis al tiu medio, do fartas sufiĉe bone. Nia vizito okazis tagmeze, do iuj laboristoj jam dormis post tagmanĝo, kio estas kutima afero en Ĉinio.



Prezentado kaj intertraktoj pasis sukcese malgraŭ ĉiama obstaklo – ĉina interpretistino, kiu preskaŭ ne kapablas paroli ruse. 



Plurfoje mi alfrontis tiun problemon kaj ĉiam demandis min, kial ĉinaj interpretistoj, edukitaj en Rusio, eĉ kun multjara sperto kaj sciencaj gradoj, parolaĉas la rusan tiom malbone, foje preskaŭ nekompreneble.



Mia amikino Nadeĵda Dubinina, kiu profesie okupiĝas pri instruado de la rusa al alilandanoj kaj testado de iliaj lingvokonoj, klarigis la enigmon. Ŝi diris, ke tio radikas en la lingvoeduka sistemo de Ĉinio. 



Grupoj en ĉinaj universitatoj ofte enhavas po 30-40 personoj, do instruisto ne povas, nek klopodas paroligi ilin. Li simple legas tekstojn kaj ili tradukas. Eĉ se ĉinoj studas en Rusio tio ne multe helpas pro ilia inklino al izoliteco.



Mi mem povas konfirmi, ke ĉinaj studentoj, kiujn mi konas, ĉiam perdiĝas en triangulo “loĝejo – universitato – aĉetcentroj”. Ili komunikas preskaŭ nure kun aliaj ĉinoj, ne vizitas lokajn aranĝojn kaj eventojn, nek profundiĝas en la rusan kulturon kaj ĝenerale malofte forlasas siajn ĉambrojn kie ili kutime loĝas kun aliaj ĉinaj studentoj. 



Resume: se vojaĝante al Ĉinio vi povos preni vian interpretiston aŭ dungi surloke eksterlandanon, kiu bone parolas la ĉinan – faru!



Post kompreni, ke traduko fare de la Bevone-interpretistino estos fuŝa kaj eble eĉ erara mi transiris al la jam plurfoje elprovita rezerva plano: mi prezentis ĉion esperante kaj Long Zhang tradukis. Iom longa, sed centelcente ĝusta tradukvojo.

Comments