Se paroli
precize la gloro esti devenloko de la profitega komence de la 20a jarcento
siberia industrio apartenas eĉ ne al Tjumeno, sed al vilaĝeto Ĉjornaja Reĉka
(Nigra Rivero), kiu troviĝas 37 km for.
Ĝis nun en pluraj libroj renkonteblas aserto, ke la unua siberia buterfarejo
estis malfermita de negocisto Valkov en 1894 en Kurgana distrikto (Tobolska gubernio). Tamen esploro, kiun mi plenumis kune kun tjumena historiistino Julia Solovjova, finis la plurjaran diskuton, pruvinte ke tiu glora titolo apartenas
al vilaĝo Ĉjornaja Reĉka, kie en marto 1886 geedzoj Pamfilov establis la unuan
siberian buterfarejon.
Bongusta oro de Siberio
Tiu
ĉi historio komenciĝis ege for, en la centraj gubernioj de Rusia imperio. La fondinto de la rusia buterfarado estis Nikolao
Vereŝĉagin, frato de la fama pentristo. Post konstruigi en Vologda, Novgoroda
kaj aliaj gubernioj plurajn buterfarejojn, li malfermis en 1871 lernejon pri
laktoproduktado – la unuan en la imperio. La rusiaj kamparanoj, antaŭ dek
jarojn ricevintaj personan sendependecon (antaŭe ilia stato malmulte diferencis
de la sklava), energie engaĝiĝis en la afero.
Aleksej Pamfilov |
Sendube eĉ
pli grandan sukceson povus atingi la siberiaj kamparanoj, kiuj neniam konis
personan dependecon kaj havis multe pli vastajn kampojn kaj paŝtejojn. Sed
evoluon de la nova industrio bremsis granda problemo – manko de la vasta
merkato. Urbanojn, kiuj vizitas vilaĝajn vendejojn, eĉ nun ofte mirigas manko
de la plej simplaj manĝaĵoj kiel lakto kaj kazeo, kaŭzita de la sama kialo.
Lokanoj mem bredas bovinojn kaj malmultaj nehavantoj aĉetas laktoproduktojn
rekte de siaj najbaroj.
Anna Wardropper |
Antaŭ cent
jaroj la problemo estis eĉ pli granda, ĉar eĉ en la urboj grandan parton de la
loĝantaro konsistigis kamparanoj kaj ekzemple en distrikta centro Jalutorovsko
komence de la 20a jarcento nombro de bovinoj superis tiun de homoj. Do vendi
buteron en Siberio ne eblis pro manko de aĉetantoj. Restis nur unu solvo – boli
troaĵojn, transformante ilin je stufita lakto – malpli delikata kaj multe pli
ĉipa.
Libro de Nikolao Vereŝĉagin |
Tio daŭris
ĝis 1896, kiam tra sudaj distriktoj de Tobolska gubernio pasis la fama
Transsiberia fervojo. Tiu mirakla simbolo de inĝeniera penso kaj organizaj
kapabloj estis konstruita en nuraj dek jaroj – sen specilajaj teknikaĵoj, fakte
permane – kaj unuafoje firme konektis la eŭropan parton de Rusio kun Siberio
kaj Fora Oriento. Tio ebligis estiĝon de la “butera febro”, kiu baldaŭ
disvastiĝis tra la tuta Siberio.
Buterfarejo |
En 1894 la
peterburga negocisto Valkov malfermis en Kurgana distrikto sian unuan
buterfarejon kaj jam post unu jaro komenciĝis la venkomarŝo de laktosepariloj
laŭ siberiaj vilaĝoj. La buterfarejoj – la privataj kaj kooperativaj – aperadis
unu post alia, gregoj kreskis ĉiutage, sed lakto plu malsufiĉis. En gazetoj
aperis maltrankviligaj avertoj: mankas lakto al la infanoj de kamparanoj, ĉion
konsumas la buterfarejoj! Fabrikantoj de stufita lakto disvastigis onidirojn
pri danĝera efiko de la buterfarejoj, kulpigante ilin pri sekego, malsanoj kaj
eĉ atenco kontraŭ la ortodoksa kredo, sed neniu serioze atentis iliajn
fabelojn.
Edward Wardropper |
Esperante
kapti rapidan profiton, al Siberio impetis eksterlandaj komercistoj, plejparte
danoj. Danke al ili la nova afero transformiĝas je la profitega industrio, kie
celis unuavice eksporton. Tiutempe la monda butermerkato jam formiĝis: la ĉefaj
aĉetantoj estis Germanio kaj Britio, la produktantoj – Kanado, Aŭstralio,
Nov-Zelando kaj Danio.
Separilo de DeLaval |
En 1896 la
dana firmao Polisen malfermis la unuan oficejon en Kurgano kaj jam la 24an de
julio 1898 sendis de tie al Sankt-Peterburgo kaj Revel (nun – Talino) la unuan
trajnon kun la siberia butero, ĉirkaŭita de glacio en bareloj. La nova
industrio tuj iĝis eĉ ne grava, sed la ĉefa en Siberio, danke al kio Rusio
saltis al la dua loko en la tutmonda listo de la buterproduktantoj.
La rusia
ĉefministro Pjotr Stolipin rimarkigis kontente: “La siberia buterfarado donas
pli da oro ol la tuta siberia orminado”.
Forpelitaj kaj
forgesitaj
Tamen eĉ
antaŭ la konstruado de la fervojo troveblis entuziasmuloj, kiuj strebis ĉefe ne
gajni profiton, sed aranĝi novan produktejon surbaze de la plej avantaĝaj
agrikulturaj teknologioj. Nur tio povas klarigi motivojn de la geedzoj
Pamfilov, kiuj en marto 1886 lanĉis buterfarejon en sia bieno en Ĉjornaja Reĉka.
Alfred kaj Robert Wardropper |
Ĝis tiu
tempo ili estis tre for ne nur de la buterfarado, sed ankaŭ de la agrikulturo
ĝenerale. Aleksej Pamfilov estis filo de komercisto el urbo Bogorodsko kaj al
Siberio venis por ricevi duonon de la menciita bieno, kiun li heredis post
morto de onklino. Apenaŭ konis la buterfaradon ankaŭ lia edzino Anna
Wardropper, filino de la famaj skotaj ŝipokonstruantoj.
Tamen la
kreitan de ili bienon samtempuloj nomis la ekzemplodona. La geedzoj fermis
hereditan vodkofabrikon kaj energie engaĝiĝis en kreadon de novaj produktejoj.
Unue ili establis vapormaŝinan buterfarejon kaj fromaĝfarejon, aranĝitajn de
Anna Wardropper. Oni prilaboris ĉefe lakton de la biena grego, kiu dum kelkaj
jaroj kreskis de 20 ĝis 110 kapoj.
Buterfarejo |
Inter la
plej bona estis bovino Kasatka, kiu dum 9 monatoj de 1895 donis 2736 kg da
lakto. La brutaro estis bredata laŭ la plej avangardaj metodoj de tiu tempo: en
grandaj bovinejoj kun larĝaj fenestroj, ligitaj al trogoj, sen staloj. Somere
la bovinoj sin paŝtis sub kontrolo de paŝtisto sur apudaj herbejoj. En varmega
tempo oni paŝtis la brutaron nokte – ekde la 6a vespere ĝis la 6a matene.
La
Pamfilov-buterfarejo estis ekipita perfekte. Ĉiuj maŝinoj estis menditaj rekte
el Britio, la separilojn kaj buterprilaborilojn liveris la sveda kompanio DeLaval,
konsiderata la tutmonda avanculo tiukampe. Sukcesoj de la familia entrepreno
estis aprezitaj jam post unu jaro en la Gubernia agrikultura ekspozicio, kie
ili ricevis medalon de la Ministerio pri la ŝtataj posedaĵoj.
Separilo DeLaval |
Sed
posteuloj estis malpli dankemaj. Nun en Ĉjornaja Reĉka nenio memorigas pri iama
gloro de la bieno, nek pri ĝiaj antaŭaj posedantoj. Aleksej Pamfilov mortis en
1909 pro korokrevo kaj estis entombigita en vilaĝo Malaja Balda (nun –
Miĉurino), apud konstruigita de li preĝejo kaj fondita de li lernejo. Anna Wardropper
post la revolucio fuĝis kun retiriĝintaj trupoj de la Blanka Armeo, sed
malsukcesis fuĝi de epidemio de tifo, kiu mortigis ŝin en 1920.
La bieno
estis ŝtatigita kaj baldaŭ la iam komforta familia nesto tute forbrulis. Tempo
pasis kaj neniu zorgis pri memoro de la fondintoj, do la tombo de Aleksej
Pamfilov enfalis, marmora tomboŝtono malaperis kaj en la 1990aj jaroj forbrulis
eĉ la preĝejo, delonge transformita en vilaĝan klubon. Nur la lernejo memorigas
pri tiu fora tempo – nun ĝi gastigas infanĝardenon, kies junaj vizitantoj
apenaŭ aŭdis pri la homoj, donacintaj al ili la duan domon.
Buterfarejo |
Nur
vilaĝeto Ĉjornaja Reĉka ne malaperis kaj plu kreskas nombro de novaj
domposedantoj, foje tre famaj. La plej granda ĝis nun restas bieno de Jurij
Nejolov, iama komsomolestro, poste guberniestro de Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, nun emiritulo kaj komercisto. Ĝi okupis grandan spacon en kampoj
inter la iama Pamfilov-farmo kaj Zverev-bieneto.
Ĉio haveblas tie – de
cignoj kaj strutoj ĝis helikopterejo kaj eĉ kapelo, kies pordoj dimanĉe
malfermiĝas ankaŭ por la ordinaraj vilaĝanoj. Nur muelejon la iama guberniestro
konstruigis ludilan. Ŝajnas ke la nova mastro ne tre interesiĝas pri
agrikulturaj aferoj…
Comments
Post a Comment