Apenaŭ ekzistas
io pli interesa kaj fascina ol la homaj vivhistorioj. Neniu verkisto kapablas elpensi turniĝojn, kiuj
foje okazas en realo. Tion pruvas la rememoroj de Mena Iĥiljeviĉ Frank, maljuna
judo el Tjumeno (Siberio, Rusio).
Rifuĝintoj
Mi naskiĝis en la urbo Bendero, kiu
tiutempe provizore apartenis al Rumanio. Mia patro havis vendejeton. En 1940
Moldavio estis revenigita al Sovetunio. Novaj aŭtoritatoj tuj konfiskis la
patran vendejon kaj postulis grandan kontribucion. Ni devis urĝe eltrovi monon
por pagi al la ŝtato rekompencon pro iuj enigmaj pekoj.
Talmudo-lernejo en Bendero |
En 1941 komenciĝis la Granda Patriota milito. Mi estas judo, nia tuta familio estas juda. Ni jam sciis ke la
faŝistoj buĉas la judojn, do evakuiĝis. Oni donis al ni trajnon kaj sur tegmentitaj
platformoj forveturigis nin.
Fine de 1941, kiam ni jam estis en
Stalingrada provinco, la patro estis mobilizita al la laborarmeo (devigaj
labortaĉmentoj gvidataj de NKVD, ekzistis en 1942-1946). Oni ne sendis tiam
homojn el Moldavio al fronto, krome li jam havis 42 jarojn. Ni restis duope kun
la patrino.
Rumanoj en Moldavio kondukas judojn al kolektejo |
Grandan helpon donis al ni
militistoj – koran dankon al la Ruĝa Armeo. Mankis manĝaĵoj kaj mi, knabeto,
prenis etan kaserolon kaj marŝis al ilia kuirejo – tie ili verŝis al mi kaĉon
aŭ supon.
Ruĝarmeanoj manĝigas civilulojn |
Ni veturadis ĉiam pli for en la
lando. Laŭvoje oni bombardis nin, la panjo estis vundita – splitaĵo tranĉis
ŝian frunton. En septembro-oktobro 1942 ni venis al vilaĝo Leninpol (ekde 2001
– Bakaj-Ata), Frunza distrikto (ekde 1992 – Kadamĵaja distrikto), Kirgizio. Tio
estis germana vilaĝo, kie loĝis germanoj-koloniistoj ekde fora epoko. Oni
setligis nin ĉe germana familio.
Kirgizio |
Kiam ni venis, jam restis malmulte
da germanoj – ĉiuj viroj pli ol 16-jaraĝaj estis mobilizitaj al la laborarmeo.
Baldaŭ oni alportis ankaŭ karaĉajojn, deportitajn de Kaŭkazo. Komenciĝis
malsatego, tifo. Multe da ili mortis.
Deportitoj |
Sed jen venis 1944, nia armeo
liberigis Moldavion. En la urbo Ĝambulo (ekde 1997 – Tarazo) en Kazaĥio
kolektiĝis grupo da niaj samlokanoj kaj ni ekveturis hejmen. La 28an de januaro
1945, ĝuste je mia naskiĝtago, ni venis al Bendero. La urbo estis plene
detruita.
Fine de la jaro revenis la patro. Ni komencis iom post iom akomodiĝi. Sed ĉion fuŝis la 1949a jaro…
Detruita ponto en Bendero |
Fine de la jaro revenis la patro. Ni komencis iom post iom akomodiĝi. Sed ĉion fuŝis la 1949a jaro…
Deportado
Tio okazis en julio. Oni venis al ni
je la 3a nokte. Alveturis aŭto, eniris du civiluloj kun tri mitraletistoj kaj
diris: “Vi estas deportataj kiel germano-faŝistaj asistantoj. Vi havas unu
horon por prepari ĉion”. Cetere ni havis preskaŭ nenion por preni, mankis tempo
por akiri novajn aĵojn.
En fervoja stacidomo, kien oni
alveturigis nin, jam staris trajno el porbrutaj vagonoj, adaptita por
transporti homojn. Oni enigis pli ol 50 homojn en tian vagonon kaj ekis. Inter
la deportitoj estis ĉefe loĝantoj de Bendero kaj ĉirkaŭaĵoj – rusoj, moldavoj,
multege da judoj. Varmego estis neeltenebla.
De tempo al tempo la trajno haltis
kaj ni iris por ricevi supaĉon. La plej malagrable estis, ke viziti necesejon
dum tiuj haltoj eblis nur en unu loko de la vagono – tuj kontraŭ la malfermita
pordo, kie mitraletistoj observis nin. Kune veturis ĉiuj – viroj, virinoj,
infanoj. En mia vagono troviĝis knabino el mia klaso, kun kiu ni antaŭe
renkontiĝis ĉe komunaj geamikoj. Imagu, kia plezuro…
Proksimume post unu monato ni venis
al Tjumeno. Oni alportis nin al haveno, kie atendis nin vaporŝipo “La 5a
Oktobro” (temas pri la 5a datreveno de la Oktobra revolucio). Oni metis ĉiujn
en tiun vaporŝipon kaj ni ekis laŭ rivero Turo al vilaĝo Karbano (Jarkova
distrikto, Tjumena provinco). De tie ni sekvis al Novostrojka (eo:
Novkonstruejo) – vilaĝo kiu apartenis al la Karbana arbaromastrumejo. Se paroli
ĝuste, oni transportis nin ne al la vilaĝo mem, sed al unu el terenoj,
situintaj ĉirkaŭ ĝi. Nia loĝloko nomiĝis tereno Pnjovo kaj troviĝis ĉe la
rivero Tabo.
Oni enloĝigis nin en ligna barako.
Tio estis bona barako, familia. En
aliaj, komunaj barakoj, estis terure – malpuraĵoj, odoraĉo, haladzo. Iu
drinkas, alia kantas, la tria amoras – viroj kaj virinoj loĝis en la sama loko.
Litovaj deportitoj en arbohakejo |
La plej proksima lernejo troviĝis en
la distrikta centro, vilaĝo Jarkovo. Oni ne permesis al ni veturi tien kaj ni
fakte ne havis tempon. La tereno situis en fora arbara sovaĝejo kaj ĉia ajn
laboro tie rilatis al arbara mastrumado. Unue mi hakis la arbojn, poste estis
kargisto – ni permane metis trabojn sur aŭtojn. Iom post iom mi lernis stiri
kamionon.
Lasi la terenon estis malpermesite,
necesis ricevi specialan forpermeson de komendanto. Li vizitis nin post ĉiuj du
semajnoj kaj ni ĉiuj devis veni por ke li kontrolu ĉeeston de ĉiu. Nia
komendanto Kalaŝnikov estis terura ebriulo. Post veni al nia tereno ĉiam
ripetiĝis la sama scenaro: li ebriiĝas, kolektas nin en komuna barako kaj
komencas kriaĉi: “Ne forgesu, ke vi pasigos ĉi tie la tutan vivon! Konstruu por
vi domojn ĉi tie kaj ne revu ke iam vi veturos for”.
En Pnjovo loĝis 6 aŭ 7 deportitaj
familioj, ĉiuj el Bendero. Poste oni alportis ankaŭ germanojn de Karpata Ukrainio, ukrainojn el okcidentaj regionoj. Ni ĉiuj bone akordiĝis. Nur foje
oni sendis al ni krimulojn, liberigitajn antaŭtempe. Ili kverelis,
interbatiĝis, ponardis unu alian. Sed ni ne intermiksiĝis en tiuj aferoj.
|
Laboro estis tre peza. Arbohakejo situis 10-12 km for. Kargistoj veturis sur aŭtoj – sur platformo, bufroj – en iu ajn frosto, eĉ en 40 gradoj sub nulo. Ni laboris tage kaj nokte – unu tagonokton oni laboras, alian ripozas. La inferna laboro.
Oni kargas sur forstokamionon 8 ĝis
10 fizikajn metrojn (speciala unuo, kalkulata surbaze de grandeco de ĉiu trunko
laŭ tabeloj) kaj veturas 8-12 km laŭ neĝokovritaj arbaraj vojoj. Se aŭto paneis
laŭvoje, oni devis memstare malkargi kaj ripari ĝin aŭ atendi ĝis iu venos kaj
helpos. Foje en tiaj situacioj oni devis nokti en arbaro. Garaĝoj mankis, ni
ĉion riparis subĉiele, en iu ajn frosto. Evidente tiam mi akiris reŭmatisman poliartriton.
Ŝofora paradizo
En 1953 oni sendis min al ŝoforaj
kursoj en Tjumeno. Ankaŭ ĉi tie mi estis kontrolata kaj devis regule vizitadi
komendantejon. Reveni al Pnjovo mi kompreneble ne deziris, do dungiĝis al la
konstrua sekcio de KGB. Ni konstruis oficejon de la provinca partia komitato
kaj mi mem fosis kavojn por fundamentoj de ĝiaj ses kolonoj. Tio okazis en majo
kaj ni, ekzelitoj (nur du aŭ tri homoj estis liberaj) batis frostan teron per
pikfosiloj kaj pioĉoj.
GAZ M-20 Pobeda (Venko) |
Post unu jaro mi sukcesis dungiĝi
kiel ŝoforo al la 1a urba malsanulejo. tie mi stiris pasaĝeran aŭton kaj post
kamiono konsideris tion ne laboro, sed nura ripozo.
Tiam mi alfrontis antisemitismon.
Dum mia lernado en la ŝoforaj kursoj okazis la tiel nomata “kazo de kuracistoj”. Komenciĝis malferma persekutado. Multaj judaj kuracistoj en
Tjumeno estis maldungitaj. Ĉie senteblis antisemitismo.
GAZ M-20 Pobeda (Venko) |
Post la morto de Stalin en 1953 la
vivo iĝis pli facila – komenciĝis la “degelo”. Tamen kiam mi decidis studi en
la Omska medicina universitato, mi devis unue ricevi permesilon en la
komendantejo. Ankaŭ en Omsko mi plu frekventis ĝin kiel ekzilito.
Studenta vivo ne estis facila. La
unuan kompleton mi mendis jam en la 6a lernojaro, kiam ni povis labori kaj
gajni iom da mono. Ĝis tiu tempo ni portis kordurojajn bluzojn, iuj eĉ vatajn
jakojn. Mi estis pli bonŝanca, ĉar havis malnovan patran pelton, kiun mi uzis
dum ĉiuj lernojaroj.
Kuracisto
Kiam mi revenis al la malsanulejo en
Tjumeno miaj unuaj sentoj estis tre specifaj: multaj homoj memoris min kiel
ŝoforon kaj jen mi revenis kiel kirurgo. Poste mi iĝis estro pri medicina fako,
viculo de ĉefa kuracisto. En tiu posteno mi laboris 13 jarojn kaj poste kelkajn
jarojn gvidis la 10an poliklinikon.
Kuracistoj de la Frank-familio |
Pro kio oni deportis
nin? Ĝis nun mi ne komprenas. Ni estas judoj, fuĝis de Hitlero kaj samtempe
iĝis liaj asistantoj. Sed kion diri, se kun ni en Pnjovo loĝis Aleksandro
Davidoviĉ, ekzilita kun siaj gepatroj. Li batalis dum la tuta milito, havis tri
ordenojn kaj kvar medalojn. Tamen ankaŭ li estis deportita el Bendero – oni
ekzilis ĉiujn kaj laŭvoje prenis lin. Dum jaroj li sendadis plendojn al ĉiuj
instancoj, sed ĉio estis vane. Evidente tio estis nia sorto.
Neimageble! Ho kia shtato!
ReplyDelete