Ĉu vi flugis
en aviadilo? Kompreneble jes. Aviado iĝis tiom kutima, ke foje ŝajnis al ni ke
ĝi ekzistis ĉiam. Tamen granda vojo komenciĝas de padeto kaj plejaj kutimaĵoj
iam estis konsiderataj miraklo. Tiel okazis ankaŭ en Siberio.
Flugilhava monaĥo
“Homo estas ne birdo, mankas flugiloj al li…
Tio estas ne dia afero,
sed tiu de la malicaj fortoj”
Rakonto pri Nikito, servutulo de bojara filo Lupatov (la 16a jarcento)
Tiuj ĉi
vortoj plej trafe esprimas rilaton de la tiutempaj rusaj aŭtoritatoj al la ideo
de la homa flugado. Angla monaĥo Olivier, kiu en la 11a jarcento saltis de sur
turo kun lignaj flugiloj malantaŭ la dorso, nur rompis ambaŭ krurojn. Post 500
jaroj tion ripetis rusa eksperimentulo Nikito, kiu pagis kontraŭ tio sian vivon
– malgraŭ sendamaĝa alteriĝo post salto de sur sonorilturo.
“Pro tiu ĉi
amikeco kun la malica forto, forhaki al li, fantaziulo, la kapon, la korpon de
la malbenita hundaĉo ĵeti al porkoj por manĝado, kaj la elpensaĵon, kiel
faritan kun diabla helpo, post la dia liturgio bruligi” vortumis la juĝa
verdikto. Kulpas pri tio eĉ ne speciala despotismo de Johano la Terura, kiu
regis tiutempe Rusion. La rusa potenco simple ne vidis por si utilon en tiu ĉi
stranga afero kaj sencela fantaziado nur incitis ĝin.
Pro la sama
liberpensemo kaj nestandarta pensmaniero antaŭ 250 jaroj suferis ankaŭ
Feofilakto Meles, la unua homo kiu aŭdacis konkeri la ĉielon de Siberio. Li
naskiĝis en la fora Poltava provinco (Ukrainio), tie monaĥiĝis kaj trafis la
malvarman regionon tute kontraŭ sia volo. Post 3-jara loĝado en Holstinio ĉe
loka ortodoksa preĝejo li subite prezentis peton pri reveno hejmen kaj
eksmonaĥiĝo. Ni ne scias, ĉu li faris tion ne tre delikate aŭ iel deliktis
antaŭe, ĉar anstataŭ reveni al la gepatra vilaĝo li estis pridemandita en
enketprizono de la Plej Sankta Sinodo kaj poste ekzilita al la Dalmatov-monaĥejo
apud la nuna urbo Ŝadrinsko.
Dalmatov-monaĥejo |
Tamen
anstataŭ rezignacio kaj pento Teodoro, kiel de nun nomiĝis la eks-monaĥo,
montris sin vera problemulo, kiu transformis vivon de la trankvila monaĥejo al
vera infero. Unue li deklaris, ke scias pri iuj “gravaj aferoj” ŝtatnivelaj kaj
postulis specialan enketadon. Poste li anoncis sian konvertiĝon al la “tatara
kredo de Mohamedo”, je kio li baldaŭ rezignis, espriminte deziron remonaĥiĝi. En
la sama tago li estis kaptita ĉe transriverejo de Irtiŝo, ĉe tio Teodoro
minacis al gardistoj ponardi ilin per tranĉilo, kiun oni poste ne sukcesis trovi
ĉe li.
Malfacilas
difini, kiuj fortoj movigis la ribeleman ukrainon – ĉu aroganteco, sopiro je
libereco aŭ nura frenezo. En februaro 1762 li denove fuĝis, preninte kun si
kelkajn panojn, tranĉilon kaj ses porgrenajn sakojn. El tiuj mizeraj elementoj
la fuĝinto dum du tagoj konstruadis sur unu el insuletoj de rivero Irtiŝo…
flugilojn por “flugado laŭ aero”.
Evidente en
sia konstrukcio la inventisto eltrovis iujn fuŝojn, korekti kiujn en severaj
kondiĉoj de la siberia vintro estus tro riska afero. Do li decidis ĉesigi la
eksperimenton kaj sin turnis al… guberniestro Teodoro Sojmonov – kun detala
raporto pri sia teknika agado. Cetere la rezoluta mastro de Siberia gubernio,
kiu mem estis eksa punlaborulo, anstataŭ fakuloj vokis gardistojn kaj sendis la
kompatindulon reen al la monaĥejo.
Guberniestro Teodoro Sojmonov |
Dum
pridemandado Meles rakontis, ke li planis forflugi per siaj flugiloj al la
gepatra urbo Poltavo, por kio li bezonus ne pli ol tagon – “se samdirekta vento
haveblus”. En lia plano estis ankaŭ Moskvo kaj aliaj urboj. Tranoktado kaj manĝado
ne zorgigis lin, ĉar li estis certa, ke por vidi “flugadon laŭ aero” lokanoj
lin manĝigus, gastigus kaj eĉ donus monon al li.
Fino de tiu
ĉi historio estis antaŭvidebla. Mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ apenaŭ longe
hezitis pri konkludoj. “Diablo venis al li, neokupita, kiel al sia sklavo kaj
montris al li frenezan manieron flugi, je kiu li kredis”. Do la unua siberia
aviokonstruisto estis kondamnita al “nigraj laboroj” (do pezaj kaj malpuraj)
kun ordono instigi lin al tiuj kiel “pigran ĉevalon” kaj ĉiuvendrede regali per
40 batoj per skurĝo aŭ maldikaj arbobranĉoj – “ĝis li havos veran kaj videble
sinceran penton”.
Mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ |
Finfine oni
lasis lin reveni al la gepatra urbeto Zolotonoŝa (nun en Ĉerkasa provinco,
Ukrainio). Tio okazis en 1773, kiam episkopo Varlaam rememoris, ke penitenco
(eklezia puno) povas daŭri ne pli ol sep jarojn dum Meles vagadis tra siberiaj
monaĥejoj jam pli ol 17. La aroga monaĥo venkis eklezian burokrataron, sed
malsukcesis superi gravitacion.
Posteuloj nin ne komprenos
«Niaj infanoj kaj genepoj,
por kiuj flugado laŭ aero estos afero same
ordinara
kia por ni estas veturado en tramo, ne komprenos nian ekscitiĝon»
Aleksandro Vasilev, 1911
La
legendeca rusa aviadisto bone konis la aferon. Hodiaŭ vere necesas havi
eksterordinaran imagon por kompreni kiom ŝokis liajn samtempulojn la unuaj
demonstraciaj flugoj. Temis ĝuste pri demonstracio, kiam spektantoj observis
aviadilon, kiu soris supren kaj faris kelkajn rondojn en ĉielo. Tiutempe eĉ
viziti avian demonstradon estis konsiderata tre riska afero kaj aviadilistoj
okupis honoran lokon en panteono de la herooj – ofte postmorte.
Ŝajnis ke
homo jam delonge konkeris ĉielon, pli ĝuste – atingis ĝin. Jam en 1783 la
fratoj Montgolfier lanĉis sian unuan varmaerbalonon, kiu flugis proksimume dek
minutojn – ĝis malvarmiĝis aero, kiu plenigis ĝin. Post kelkaj monatoj en ĝia korbo sidiĝis la unuaj aeronaŭtoj – markizo François Laurent le Vieux d'Arlandes kaj juna sciencisto Jean-François Pilâtre de Rozier. Sed plejparto
de entuziasmuloj pagis la honorajn titolojn de pioniroj per siaj vivoj.
Pilâtre de
Rozier pereis du jarojn poste, falinte de sur 500-metra alteco. Stelulo de
demonstraciaj flugoj Jean Pierre François Blanchard spertis koratakon dum
flugo, elfalis surteren kaj mortis post unu jaro de suferoj. Lia vidvino
daŭrigis la demonstraciajn flugojn kaj pereis naŭ jarojn poste. Restis nesolvebla
la plej granda problemo de aeronaŭtiko: homo ne povis regi sian flugon kaj
devis obei aerfluojn.
Orville Wright en Usono |
La unua
patento pri aviadilo estis registrita en 1857, sed restis nura projekto. La
vapormaŝinoj estis tro pezaj, nur eksplodmotoroj sukcesis solvi la problemon.
En 1903 posedantoj de bicikla metiejo Wilbur kaj Orville Wright levis aeren
aviadilon Flyer, kies flugo estis stabila kaj daŭris neimageble longe – 59
sekundojn! Ses jarojn poste ili vendis la patenton pri sia inventaĵo al
Francio, kiu iĝis tutmonda centro de aiadilkonstruado.
Fratoj Wright |
Cetere la
plej fama franca avia marko aperis en 1906, kiam Louis Blériot konstruis sian
unuan monoplanon. Fiaskoj sekvis unu la alian, gazetoj jam baptis lin kiel “la
falanta Blériot”, do kiam en 1909 la aviadisto decidis unuafoje en la monda
historio transflugi Manikan markolon, oni konsideris tion miksaĵo de frenezo
kaj aventurismo. Flugi super akvo distancon je 30 km – tio ja estas sinmortigo!
Blériot |
Aeroplano BlériotXI vere aspektis modeste: la fuzelaĝo el frakseno, la tricilindra motoro pova
je 25 ĉevalfortoj, enverguro je nuraj 8 metroj, la totala pezo 220 kg. Sed nome
tiu ĉi aviadileto konkeris Manikan markolon, donis al Blériot titolon de “reĝo
de aero” kaj iĝis la plej populara modelo de tiu tempo.
Mortiga vojo al ĉielo
Montgolfier,
Wright, Blériot – sur la unuaj paĝoj de la tutmonda historio de aeronaŭtiko
malfacilas trovi nomojn de la rusianoj, des pli siberianoj. Tamen troveblis
homoj, kiuj sekvis la malobeeman Meleson kaj kun multe pli granda sukceso.
La unua
siberianino, kiu soris al ĉielo, iĝis Klaŭdia Paĥolkova el Tobolsko. En 1877 ŝi
flugis super Parizo en gasbalono, plenigita je hidrogeno kaj ricevis pro tio
oran medalon. Dek jarojn poste alia siberiano, la fama kemiisto Dmitrij Mendelejev observis el aerostato sunan eklipson. Antaŭ la flugo la 53-jara
sciencisto diris, ke timas nur unu aferon – ke “dum alteriĝo kamparanoj
konsideros min diablo kaj mortigos”.
Dmitrij Mendelejev ekflugas |
Tiuj timoj
estis ne tute senkialaj. En 1897 la sveda aeronaŭto Salomon August Andrée,
fluginta en aerbalono Örnen (Aglo) al la Norda poluso, malaperis
senspure en Siberio. Lia serĉado longan tempon ne donis rezultojn. La
respektiva ordono venis eĉ al Tjumeno, ĉe tio makleraj ŝtatoficistoj eĉ
transformis aeronaŭton Andrée al “arestanto Andrej”.
Salomon August Andrée |
Poste oni
eksciis, ke la kuraĝa svedo atingis en sia aerbalono duoninsulon Jamalo, sed
pro liko de gaso la balono ekmalleviĝis. Nenecoj (lokaj aborigenoj) neniam
vidis flugaparatojn, do tuj pafis el fusiloj, mortiginte Andrée kaj liajn
akompanojn. Profetaj estis la vortoj de testamento, kiun li skribis antaŭ la
flugo: “Tiu ĉi testamento evidente estas la lasta dokumento, iam ajn skribita
de mi… Antaŭsento diras al mi, ke tiu terura vojaĝo por mi egalos al morto”.
Aerbalono de Salomon August Andrée |
Inter la
unuaj rusaj pilotoj, finintaj en 1910 avian lernejon de Blériot en Francio
apenaŭ haveblis siberianoj. Sed jam sekvan jaron vizitantoj de la
Okcidentsiberia ekspozicio en Omsko vidis demonstracian flugon de Blériot XI.
La aviadilon stiris la fama Aleksandro Vasilev, kiun jam konis la tuta Rusia imperio. La profesia juristo, servinta en distrikta juĝejo, li lasis la
advokatan karieron por efektivigi sian revon pri ĉielo. Post fini la lernejon
de Blériot en Francio, Aleksandro Vasilev komencas serion da demonstraciaj
flugoj – senescepte sukcesaj kaj popularegaj.
Okcidentsiberia ekspozicio |
Eble la
plej grava lia atingo estis venko en la flugkonkuro Sankt-Peterburgo – Moskvo,
okazinta en julio 1911. Hodiaŭ flugo laŭ tiu ĉi itinero estas konsiderata
leĝera promeno, sed tiam el 10 aviadilistoj, kiuj startis en la ĉefurbo, 8
trafis hospitalojn post kraŝoj, unu pereis kaj nur Aleksandro Vasilev sukcesis
atingi Moskvon.
Partoprenantoj de la flugo Peterburgo - Moskvo |
Li kelkfoje
perdis la vojon, halucinis pro psika elĉerpiĝo, surteriĝis en kamparo kun
haltiĝinta motoro laŭvoje elsaltante el la fulezaĝo, sed tamen venis al la
celo. Por traflugi 725 km lia aviadilo bezonis 24 horojn 41 minutojn! Vidi la
“reĝon de la rusaj flugistoj” (tiutempe la terminologio ankoraŭ estis fleksa
kaj oni ofte nomis aviadilistojn “flugistoj” aŭ “aviadistoj”), admiri lian
majstrecon kaj eble ripeti la heroaĵojn – pri tio revis milionoj da rusianoj.
La
demonstraciaj flugoj estis la plej bona varbilo de novaj aviademuloj. Post vidi
la prezentaĵon de Aleksandro Vasilev en la Okcidentsiberia ekspozicio, loĝanto
de urbo Obdorsko (nun – Saleĥardo) Paŭlo Pervov “infektiĝis” je ĉielo. Tamen
post fini aviadilistan lernejon en Sankt-Peterburgo kaj reveni hejmen, li
komprenis, ke havas nek aviadilon, nek monon por aĉeti ĝin. Li ne povis aĉeti
privatan aparaton kaj aliaj tute mankis en la regiono.
|
Obdorsko |
Komenciĝon
de la Unua mondmilito (en la Rusia imperio oni nomis ĝin la Granda milito) li rigardis kiel sola
ŝanco reveni al ĉielo, sed denove estis rifuzita. La lasta espero kolapsis,
mankis mono kaj la ŝatata laboro, estonteco promesis nur mizeran vivtrenadon en
la dormema arkta urbeto… La despera Paŭlo sin ĵetas sub trajnon. Tiel en 1915
finiĝis la vivo de la unua aviadilisto el Tobolska gubernio.
Tjumenaj prezentaĵoj
La aviado ekscitis,
tentis kaj… mortigis siajn adorantojn. Vojo al ĉielo estis pavimita je viktimoj
kaj la kompatinda piloto el Obdorsko estis nur unu el multaj en tiu ĉi trista
listo. En 1908 pereis la unua aviadilisto – usonano Thomas Selfridge. Sekvan
jaron kraŝis tri pliaj “flugistoj”, en 1910 jam 32 (inkluzive de rusa piloto
Leo Macieviĉ), en 1911 – jam 82, kaj la 1912a jaro forprenis 128 aviadilistajn
vivojn. Sed malgraŭ ĉio novaj kuraĝuloj impetis al ĉielo en siaj aviadiletoj,
kies detaloj laŭ vortoj de unu el ili, teniĝis en siaj lokoj nur per “medita
logiko”.
Aleksandro Vasilev |
Ankoraŭ ne
pasis eĉ unu jaro post la demonstraciaj flugoj en Omsko, sed Aleksandro Vasilev
jam vizitis Tjumenon. La aviadilisto venis al la urbo el Ekaterinburgo per…
trajno, same kiel liaj aviadiloj. La flugmaŝinoj en tiu tempo estis tro
malfortaj kaj nefidindaj, do precipe vojaĝis malmuntitaj.
Tiufoje Vasilev alportis du Blériot kaj unu Farman. Sekvan tagon en la hipodromo kolektiĝis duono de la urbo. Nur sur tribunoj sidiĝis ĝis 300 homoj kun biletoj, sed ĉirkaŭe – sur arboj, tegmentoj kaj aliaj altaĵoj amasiĝis dekoble pli da gapuloj. Ĉiuj fikse rigardis la du ĉefajn heroojn – “flugiston” Aleksandro Vasilev kaj lian flavan Blériot. Laŭ ĉies opinio ambaŭ estis ege impresaj. “La svelta, sunbruniĝinta vizaĝo, kutimaj por tiu ĉi flugisto trankvileco, sinrego, certeco” – tia vidis lin korespondanto de “Siberia komerca gazeto”. La mirinda maŝino memorigis al la provinca raportisto libelon, apud kiu umis “formikoj” – mekanikisto kaj seruristoj.
Tiufoje Vasilev alportis du Blériot kaj unu Farman. Sekvan tagon en la hipodromo kolektiĝis duono de la urbo. Nur sur tribunoj sidiĝis ĝis 300 homoj kun biletoj, sed ĉirkaŭe – sur arboj, tegmentoj kaj aliaj altaĵoj amasiĝis dekoble pli da gapuloj. Ĉiuj fikse rigardis la du ĉefajn heroojn – “flugiston” Aleksandro Vasilev kaj lian flavan Blériot. Laŭ ĉies opinio ambaŭ estis ege impresaj. “La svelta, sunbruniĝinta vizaĝo, kutimaj por tiu ĉi flugisto trankvileco, sinrego, certeco” – tia vidis lin korespondanto de “Siberia komerca gazeto”. La mirinda maŝino memorigis al la provinca raportisto libelon, apud kiu umis “formikoj” – mekanikisto kaj seruristoj.
La
prezentado mem estis mallonga kaj grave diferenciĝis de la nunaj aviaj
spektakloj. En tiu tempo sufiĉis simple leviĝi al ĉielo por ekscitigi publikon
ĝis freneza stato. Vasilev ekflugis dufoje kaj faris kelkajn rondojn super la
hipodromo je la alteco 300-400 metroj. La homamaso aplaŭdis kaj kriis “Bravo!”
al sia heroo. Multaj faris mondonacojn por evoluigo de la rusia aviokonstruado.
Blériot XI |
En 1913
tiun triumfon en Tjumeno ripetis Sergej Utoĉkin, la dua rusa aviadilisto.
Ŝajnas ke ĉio okazis laŭ la sama scenaro: la hipodromo, amasoj da spektantoj
kun biletoj kaj sen tiuj, flugo daŭrinta kelkajn minutojn, kaj kompreneble ĉies
ekscitiĝo. “Kiom da interparoloj estiĝis ĉirkaŭ tiu sensacio!” rememoris
spektanto pri la flugo de Utoĉkin.
Utoĉkin kaj Farman IV |
Tiu brile
rufhara odesano impresis ĉiujn per siaj leda vesto, grandegaj aviadilistaj
okulvitroj kaj terura balbutado. La homo de senbrida energio kaj senlima
kuraĝo, sian unuan flugon Sergej Utoĉkin faris jam infanaĝe, veturinte sur…
padelo de ventomuelilo.
Tiu flugo rezultis al li falon, same kiel multaj sekvintaj. Biciklado, motorciko, aŭtosporto, flugoj sur aerbalono, bokso, naĝado, futbalo, vicrada glitado, ĵuĵicuo – li estis ĉampiono pri ĉie.
Sergej Utoĉkin |
Tiu flugo rezultis al li falon, same kiel multaj sekvintaj. Biciklado, motorciko, aŭtosporto, flugoj sur aerbalono, bokso, naĝado, futbalo, vicrada glitado, ĵuĵicuo – li estis ĉampiono pri ĉie.
Sergej Utoĉkin biciklas |
“Mi
konatiĝis kun li en Granda Fontano somere 1904 kaj de tiam ne povis imagi
Utoĉkin sen Odeso kaj Odeson sen Utoĉkin” skribis Aleksandro Kuprin, veturinta
kun la estonta aviadilisto en aerbalono.
Li flugis en 70 urboj de Rusio, leviĝis al ĉielo super Saharo, montris pilotan arton en Grekio kaj ŝajnis ke neniaj traŭmoj kaj katastrofoj povus haltigi lin. “Flugado estas pura plezuro. Se tie, supre, oni ion timas, tio estas nur tero” diris la aviadilisto. Kaj la tero venĝis al la aroga heroo.
Sergej Utoĉkin |
Li flugis en 70 urboj de Rusio, leviĝis al ĉielo super Saharo, montris pilotan arton en Grekio kaj ŝajnis ke neniaj traŭmoj kaj katastrofoj povus haltigi lin. “Flugado estas pura plezuro. Se tie, supre, oni ion timas, tio estas nur tero” diris la aviadilisto. Kaj la tero venĝis al la aroga heroo.
Sergej Utoĉkin flugas |
Post grave
vundiĝi pro la falo dum la flugo Peterburgo – Moskvo, li eliris hospitalon
rompita fizike kaj spirite. Animstato de la aviadilisto senĉese malboniĝis,
aperis signoj de la progresanta skizofrenio, kies evoluon rapidigis kokaina
dependeco.
Sergej Utoĉkin en mensmalsanulejo |
En novembro
1913 Sergej Utoĉkin estis unuafoje metita en mensmalsanulejo. Li vivos tri
pliajn jarojn antaŭ ol morti ĉu pro insulto, ĉu pro pulma inflamo. Sed la vojo
al ĉielo fermiĝis al li por ĉiam kaj eble loĝantoj de Tjumeno estis la lastaj,
kiuj vidis la kuraĝan aviadiliston flugi…
Sergej Utoĉkin |
Dume
Tobolsko, malgraŭ sia statuso de la gubernia ĉefurbo, denove postrestis rilate
la teknikan progreson. Nur en aŭgusto 1914 la malnovan ĉefurbon de Siberio
vizitis kun demonstracia flugo Jakov Sedov. Tiu fama biciklisto el Kievo
“infektiĝis” je aviado post konatiĝi kun Miĥail Efimov – la unua rusa
aviadilisto, prototipo de la ĉefheroo de la filmo “Deĵoris du kamaradoj”.
Miĥail Efimov |
Ili kune
forveturis al Francio, kie Efimov frekventis pilotlernejon de Henri Farman.
Fakte Efimov benis lin al tiu ĉi vojo, donacinte al sia mekanikisto personan
biplanon Farman. En ĝi en majo 1911 Jakov Sedov faris demonstraciajn flugojn
super Vladivostoko – unuafoje en Siberio kaj Fora Oriento.
Jakov Sedov super Novosibirsko |
Se diri la
veron, loĝantoj de Tobolsko ne vidis la flugon. Sedov startis de sur
Panin-monteto kaj provis leviĝi, sed pro pluva vetero sukcesis flugi nur ĝis
rando de la monteto kie devis surteriĝi. Sed eĉ tia modesta demonstrado de la
eblecoj de la aviado estigis uraganon de emocioj.
Rememorante
kiel iam la urbanoj renkontis la unuan vaporŝipon, redaktoro de loka gazeto
revis: “Pasos kvardek jaroj kaj flugi al Tjumeno en aeroplano estos same facile
kiel trinki tason da teo. La aeroplanoj ne plu estos tiom grandegaj, mallertaj
kaj malbelaj kiel Farman, kiun ni vidis nun, sed estos same malpezaj kaj
moveblaj en ĉielo kiel bicikloj surtere kaj ĉiu, kiu nun havas rimedojn
sufiĉajn por kaleŝo kaj ĉevalo, havos tian “aeran biciklon”.
Plejparto de la aŭguroj
de la provinca Kasandro plenumiĝis. La aviadiloj iĝis graciaj kaj moveblaj,
flugotimo estas konsiderata malsano kaj eĉ havas specialan nomon – aviofobio.
Tamen plimulto de posedantoj de la nuntempaj (mekanikaj) kaleŝoj ankoraŭ ne
povas aĉeti “aeran biciklon” kaj privata aviado plu restas ludilo por riĉaj,
tre riĉaj personoj…
Comments
Post a Comment