Ĉu rajtas danci komunisto?

Kiel ŝanĝiĝis ĉiutaga vivo post la Oktobra revolucio? Por trovi respondojn ni revenu al Tjumeno de la 1920-aj jaroj.

Kie naskiĝis abieto?
Ne ĉiu tjumenano povis respondi tiun ĉi demandon, kvankam la respektiva poemo aperis jam en 1903 kaj post du jaroj transformiĝis al la kanto, kiun ĝis konas ĉiu rusia infano… Cetere ni ne tro hastu en nia rakonto.



La 7an de novembro 1917 (la 25an de oktobro laŭ julia kalendaro) okazis evento, kiun oni ĝis nun nomas malsame – iuj parolas pri revolucio, aliaj pri ŝtatrenverso. Alveno de la sovetia potenco al Tjumeno grave prokrastiĝis. Fine okupi la urbon la Ruĝa Armeo sukcesis nur la 8an de aŭgusto 1919 (omaĝe al tiu ĉi tago estas nomita strato en la urboparto Cara Remparburgo). 



La novaj aŭtoritatoj deziris scii pri la tjumenanoj ĉion: kion ili spektas en kinejoj kaj teatro, pri kio parolas en amika rondo, kion kaj kiel festenas. Bolŝevikoj ne ŝatis kiel la urbanoj pasigas libertempon: festoj estis ĉefe religiaj kaj amuziĝoj tro petolaj por civitanoj de la proleta ŝtato.



Ili komencis de la festoj. Unue la sovetia potenco ne tro insistis pri ŝanĝoj kaj eĉ deklaris 12 ĉefajn kristanajn festojn kiel ripoztagoj. Oni provis lukti kontraŭ la “religia opiumo” per alternativaj aranĝoj – la “komsomola pasko” kaj la sama kristnasko. 



En tiuj tagoj lokaj komsomolanoj marŝadis laŭ stratoj kun torĉoj, kriante arogajn kontraŭreligiajn kantetojn (ofte ofendajn), incitadis la kredantojn kaj foje rimpadis fenestrojn en preĝejoj. Tamen baldaŭ oni komprenis ke tio pli similas al grupa huliganado kaj ekde 1923 tiaj marŝoj ne plu okazis.



Plejparto de la tjumenanoj ne rimarkis malaperon de tiuj “katkoncertoj” kaj plu festenis kiel kutime – aktive kaj brue. Lokaj Ĉeka-anoj raportis, ke la urbanoj ne dividas Paskon kaj la 1an de Majo kaj “memfarita vodko fluis kiel rivero”. Apenaŭ postrestis loka klerikaro. En 1924 kaze de Pasko sacerdoto de Blagoveŝĉenskaja (Anunciacia) preĝejo aranĝis hejme grandegan diboĉon, kiu finiĝis per forĵetado de virinaĉoj el fenestroj sur la preĝejan tombejon.



Same forte la tjumenanoj alkroĉiĝis al kutimaj ripoztagoj. Ofte ili simple ne venis al laborejoj en Kristnasko aŭ Transfiguriĝo aŭ dungis por tiu tago anstataŭanton. La tradicio estis ĉesigita nur en 1928, kiam la aŭtoritatoj rompis la tutan kalendaron, establinte senĉesan kvintagan reĝimon: post kvin labortagoj sekvis unu ripoztago, do sabatoj kaj dimanĉoj ne plu havis signifon. Rimarkindas ke eĉ tiu (la sesa) ripoztago en diversaj organizaĵoj okazis en malsamaj datoj, do kolektiĝi por festeno oni povis nur laŭ aŭtoritata ordono.



Samtempe la sovetia potenco atakis Novjaron. La unua celo estis Kristnasko, sed ĝi ne estis la lasta. Baldaŭ oni malpermesis eĉ novjaran abion. Oni forigis ĝin el la ŝtataj vendejoj, lernejoj kaj infanĝardenoj. Foje oni eĉ inspektis privatajn apartamentojn – ĉu la malpermesita abio sin kaŝis tie? 



La danĝera arbo revenis en la domojn de la tjumenanoj nur meze de la 1930aj jaroj, kiam jam plenkreskiĝis la unua generacio de la sovetiaj homoj, kiuj neniam festenis Kristnaskon.

Garmono kaj dancoj
La sovetia potenco sukcesis ekregi la festojn, do transiris al la sekva paŝo – kontroli ĉiutagan vivon. Vesperfestenoj de la junaj proletoj delonge kaŭzis suspekton ĉe la aŭtoritatoj – ĉu tie kaŝas sin “kontraŭrevolucio” aŭ “morala degrado”?



La unua viktimo iĝis… dancado. En 1924 okazis granda diskuto, kies ĉefa demando vortumiĝis tiel: “Ĉu decas danci al komsomolano?” La tjumenaj komsomolanoj respondis nee. De tiu tempo al la anoj de la Rusia Komunisma Unio de Junularo estis malpermesite danci kaj ordonite propagandi rezignon je dancado inter la junularo. En loka ĵurnalo aperis artikolo “Morton al la dancado”, kies aŭtoro emocie deklaris: “Al diablo tiun neproduktivan, absurdan kaj ofte senracian malŝparon de tempo, malutilan de la higiena vidpunkto. For la putriĝantan heredaĵon de la burĝa ideologio…”.



Cetere poste oni rehabilitis la dancadon kaj eĉ stimulis ĝin, speciale la “rusajn” dancojn kiel krakovjako, kvadrilo kaj polko. Dume two-step, tango kaj fokstroto longan tempon estis konsiderataj amuzaĵo de la “faŝistoj” kiel oni nomis tiutempe idojn de la eksaj komercistoj kaj caraj ŝtatoficistoj.



Malbona sorto trafis ankaŭ gitaron – alian “burĝan postrestaĵon”. Speciale forte oni atakis kantistojn de la tiel nomata “kruela urba romanco”. Furorkantojn de tiu epoko kiel “Briketoj”, “Ŝaĥto N 3”, “Griza kepo kaj ruĝa kaptuko” kantis la tuta urbo. Komsomolano povus esti punata pro tio kiel “propagandisto de la putra ideologio”, sed la minaco apenaŭ iun haltigis. 



Nur fine de la 1920-aj jaroj la aŭtoritatoj sukcesis ekregi la situacion danke al kampanjo “Harmoniko je la servo al komsomolo”. Oni eĉ verkis “Ordonojn de la harmonikisto”, kiuj deklaris: “La harmonikisto estas la unua malamiko de huliganado, drinkado kaj diboĉado. La harmonikisto ĉiam helpas al komsomolo…”. Tiel la “burĝa” gitaro estis forpremita de la “sovetia” harmoniko por reveni jardekojn poste forme de la “rusa ŝansono”.

«Rikovaĵo» kontraŭ hejma vodko
Malpli sukcesaj estis klopodoj de la aŭtoritatoj regi alian nepran elementon de la siberia festeno – drinkadon. La kamarado Lenin diris, ke proletaro “ne bezonas ebriiĝon… nek per seksa malmodereco, nek per alkoholo”. Tamen la proletaro mem havis alian opinion.
La prohibicio, starigita en la unuaj postrevoluciaj jaroj, estigis eksplodon de hejma vodkoproduktado kaj narkotika dependeco.  Koks, kiker, kreto, antracito, flaraĉo – adeptoj de kokaina paradizo donis plurajn nomojn al la feliĉiga substanco. Vendistoj ofte friponis, aldonante al la pulvoro kreton, sodon aŭ aspirinon, sed la konsumado plu kreskis.


Disrabado de vodkovendejo

Vodkofarantojn ne povis haltigi eĉ nuligo de la prohibicio kaj enkonduko de la ŝtata monopolo en 1925. Tio kaŭzis troan revadon (“ni vivos kiel antaŭe – baldaŭ oni eĉ bordelojn malfermos”), tamen la tjumenanoj ne hastis al la ŝtataj vendejoj. La malriĉuloj ne povis aĉeti multekostan “rikovaĵon” kiel oni baptis la ŝtatan vodkon (honore al la ĉefministro Alekseo Rikov). “Partiano” (tiel oni nomis botelon 0,5 litro) kostis 1,85 rubloj (kiel 80 kg da pano). “Komsomolano” (0,25 litro) kaj “Junpioniro” (0,1) kostis malpli, sed por serioza festeno ili certe malsufiĉis. La raciaj tjumenanoj preferis hejman vodkon, kiu kostis 80 kopekojn por sitelo, aŭ fermentitan vinon, kiun siberiaj lertuloj fortigis ĝis 25 gradoj.


Vodkofabriko. Tjumeno, komenco de la 20a jarcento

Pri tiu profita komerco okupiĝis ĉefe loĝantoj de la urborandoj (speciale en strato Paroĥodskaja), kiuj iĝis vera kloako. “En urborandoj okazas io neimagebla” raportis loka ĵurnalo. “Ebriuloj rampas kvazaŭ blatoj. Grave disvolviĝis huliganado. Hejma vodko estas produktata amase kaj tute senpune”. Reprezalioj donis preskaŭ nenian efikon. Ĉiuj milicanoj estis senditaj al kaptado de la subteraj vodkofarantoj. Tjumeno estis blokita de milicaj postenoj, kiuj kontrolis enveturantajn kamparanojn. Sed… homa naturo superis abstraktajn ideojn.


Urborando ĉe haveno (strato Paroĥodskaja ka). Tjumeno.

Kaptado de la vodkofarantoj kaj speciale konfiskado de iliaj produktoj vokis ĉe la milicanoj grandan entuziasmon – fortan, sed apenaŭ laŭdindan. Oni konstatis malĝoje: “La milicanoj kaptas, [poste] ebriiĝas, popolaj juĝejoj drinkas kaj perdas krimdosierojn, la gubernia juĝejo silentas”. Foje oni kaptis purigistinon, kiu vendadis hejman vodkon en konstruaĵo, kie kunsidis la revolucia tribunalo. En 1922 okazis granda skandalo, kiam ebria ano de la gubernia plenumkomitato pafmortigis militkomendanton de la urbo. La veninta el Moskvo komisiono subestre de Béla Kun konstatis “totalan drinkadon en la partia organizaĵo”.

Kial fiaskis tiom da ŝtataj klopodoj? Apenaŭ kulpas pri tio iu speciala pekeco de la siberianoj. Tio nur pruvis ke la aŭtoritatoj plian fojon malsukcesis ŝanĝi sian popolon kaj ke en milicejoj, juĝejoj, komisionoj, partiaj ĉeloj kaj revoluciaj tribunaloj sidis ordinaraj homoj, kiuj same kiel antaŭe deziris danci, muzikumi, festeni kaj foje eĉ… drinki.

Comments