Ribelulo en la sekalo (Rebel in the Rye) – por kio verkas la verkisto?

Ĉiuj konas la usonan verkiston J. D. Salinger kiel la aŭtoron de la romano “La gardanto en la sekalo”. Ĝia 17-jara ĉefheroo kvazaŭ vortumis ideojn aŭ pli ĝuste sentojn de pluraj generacioj da gejunuloj. Sed kiel la malmulte konata kaj plurfoje rifuzita verkisto subite ekflugis al apogeo de sia famo por baldaŭ tute malaperi de la literatura horizonto? Sian version proponas la menciita filmo.

Teda spektindaĵo
Unue mi diru kelkajn vortojn pri la filmo mem. Ĝi estas tipa biografia dramo – ne tre altkvalita, eĉ sufiĉe teda. La reĝisoro prenis al si malfacilan taskon esplori la legendan figuron, kiu okupas gravan lokon ne nur en literaturo, sed ankaŭ en amasa kulturo. Evidente li malsukcesis. La rakonto disvolviĝas malrapide kaj enue kiel ofte okazas kiam mallerta rakontisto klopodas prezenti interesan historion, sed fuŝas pro sia malkapablo.



Tamen aktoroj ludas nemalbone kaj la prezentataj okazaĵoj tre proksimas al la reala vivo de la verkisto. Feliĉe ĝi mem estas tiom interesa kaj pensiga, ke eĉ en tiaj malfortaj manoj donas sufiĉan materialon por meditado. Por mi la kerna demando, starigita de la filmo vortumeblas tiel: por kio verkas la verkisto? Pli ĝuste – por kio kaj kiu?

Ribelulo ĉe skribtablo
J. D. Salinger havis longan (91 jaroj) vivon, sed pli ol duonon li pasigis kiel ermito en sia bieno en Cornish, ĉirkaŭita de alta barilo. Kial? Mi pensas ke por trovi respondon ni unue komprenu por kio kaj kiu li verkis.



Li estis filo de relative bonhavaj judaj gepatroj, kiujn oni povus klasifiki kiel supra tavolo de la meza klaso. La patro planis por li karieron de la komercisto, “reĝo de fromaĝo kaj viando”, kio garantius la vivon senzorgan de la materiala vidpunkto. Li mem iam okupiĝis pri muziko kaj revis pri la muzika kariero, sed ŝanĝis la revojn kontraŭ la realo, do opiniis ke tiu vojo konvenas ankaŭ por la filo.
La gepatroj ofte forgesas ke la gefiloj estas ne iliaj kopioj, sed miraklaj alvenintoj, kiuj heredis de ili nur iujn trajtojn kaj havos neprognozeblan vivon. Tiel okazis al J. D. Salinger. Lia ribelema animo rifuzis la komercan vojon kaj direktiĝis al tiu verkista. La unuaj provoj nur konfirmis avertojn kaj supozojn de la patro – totala malagnosko, ĉiuj magazinoj rifuzis liajn rakontojn, neniu komprenis strangan stilon kaj lingvaĵon de la estonta klasikulo.



Sed li verkis plu, ĉar li simple ne povis halti. En lia ĉefheroo videblis la aŭtoro mem kaj priskribataj okazaĵoj kaj homoj ofte spegulis lian realan vivon. Lian kredon je siaj fortoj subtenas lia universitata instruisto Whit Burnett, kiu publikigis en sia Story liajn unuajn rakontojn. Li insistis ke ilia ĉefheroo Holden Caulfield estas unika persono kaj meritas romanon. Mi aldonu ke en la sama revuo unuafoje aperis verkoj de Erskine CaldwellJohn CheeverJames T. FarrellJoseph HellerTennessee Williams, do plian fojon ni vidas dilemon de la rilato inter verkisto kaj redaktoro, majstre prezentitan en Geniulo.
Serĉante novajn impresojn kaj ideojn J. D. Salinger soldatiĝis en komenco de la Dua mondmilito, partoprenis la elŝipiĝon en Normandio, estis inter la unuaj usonanoj kiuj eniris la liberigitajn naziajn koncentrejojn.



Militaj spertoj grave vundis lian malstabilan psikon kaj li trafis mensomalsanulejon, evidente kun posttraŭma sindromo. Li estis malforta kaj malsana, povis fari preskaŭ nenion krom sola afero – verki. Li verkis en la kazernoj, tranĉeoj, hospitaloj – ĉie. Foje li malesperiĝis kaj eĉ deziris forĵeti siajn skribaĵojn, sed ĉiam revenis al la sola konstanto en sia vivo – verkado. Poste li diros ke manuskripto en dorsosako helpis al li postvivi la militon.



Ankaŭ lia postmilita vivo ne estis facila. La fianĉino Oona O'Neill perfidis lin ankoraŭ en 1943, edziniĝinte al Charlie Chaplin. En 1945 li edziĝis al franca kuracistino, sed divorcis jam post ok monatoj. Li multe drinkis kaj plu legis rifuzajn leterojn de magazinoj, kiuj konsideris liajn verkojn strangaj kaj insistis je ŝanĝoj, kiujn li neniam aprobis.



Nur en 1947 The New Yorker malkovras lin kiel verkiston kaj sur siaj paĝoj donas aliron al la vasta publiko. En 1951 plenumiĝas revo de lia mentoro – aperas “La gardanto en la sekalo”, en kiu Holden Caulfield montras sin tute kaj plene, fascininte milionojn. Sekvos pliaj noveloj kaj rakontoj, sed jam en 1965 ĉio finiĝas.
J. D. Salinger apartiĝas de la tuta mondo en sia fora bieno kaj ĉesigas ĉiujn kontaktojn kun la ekstera medio. La sola escepto estas lia familio – edzino kaj du gefiloj, sed ankaŭ ili forlasas lin post 12 jaroj da penado akomodiĝi al tiu malfacile eltenebla persono. De tiam oni vidis lin nur en juĝprocesoj kontraŭ iuj eldonintoj kaj klaĉkronikoj, kie oni rakontis pri lia amrilato kun plia juna (kvazaŭ)verkistino. Li publikigis nenion kaj nur laŭ malrektaj informoj oni povas supozi kion li faris dum 55 jaroj de sia ermiteco. Li verkis.

Vorto kiel kuracilo
Verkis por kiu? Same kiel antaŭe – por si mem. Kompreneble li, kiel ĉiu verkisto, deziris vidi siajn literaturaĵojn publikigitaj kaj legataj, lin flatis laŭdoj kaj gloro, sed neniam ili maskis la ĉefan kialon, motoron de lia verkado – li bezonis tion por trovi pacon en si mem. Li povis ne aperigi siajn verkojn, sed li ne povis ĉesigi sian verkadon.
“Verki kaj pisi oni devas nur se oni ne plu povas elteni” ŝercis la rusia humuristo Miĥail Ĵvaneckij. Sencon de tiu ĉi vortoludo komprenos nur rusparolantoj, ĉar ambaŭ verboj en la rusa havas la saman skribon “писать” kaj diferenciĝas nur laŭ akcento. J. D. Salinger apartenis al tiu 1% (ĉu 0,001%?) de la verkistoj, por kiuj skribi estis same necese kiel spiri. Verkado estis lia kontraŭdeprimilo, lia interna psikanalizo, sola estingilo kiu povis bridi fajregon en lia suferanta animo.
Pro tio li rifuzis ĉiujn ŝanĝojn kiujn postulis la magazinoj. Pro tio li kontraŭis iun ajn reklamon de “La gardanto en la sekalo”. Pro tio anstataŭ plia porcio da tabako aŭ viskio li portis en sia soldata sako la manuskripton, ĉiam daŭrigatan kaj reverkatan.
La ekstera mondo ĉiam timigis lin kiel io fremda, malamika, danĝera. Post la milito, kiam la nura verkado jam ne plu sufiĉis por restarigi kaj subteni stabilecon de lia psika vivo li trovis pliajn rimedojn – budhismon kaj aliajn spiritajn praktikojn. La sekva paŝo iĝis la ermitiĝo. La mondo malaperis, do ne plu povis vundi lin. Restis nur la internaj vundoj, kiujn li kuracis per la verkado. La verkado por si mem.

Por kiu mi verkas
Ĉu li estis freneza? Evidente lia psiko estis malstabila de la medicina vidpunkto. Lia filino Margaret publikigis rememorojn, en kiuj priskribas sian patron kiel frenezulon. Lia edzino agnoskis, ke foje ŝi deziris mortigi sin. Sed... mi komprenas lin.



Kompreneble temas ne pri la sama sorto aŭ metio, ja miaj sciencaj, ĵurnalismaj kaj sciencopopularigaj artikoloj kaj blogaĵoj apenaŭ iel rilatas al la vera literaturo. Tamen mi konas tiun internan jukon, kiu instigas al la verkado. Fakte pro tio mi skribas tiujn ĉi vortojn.
Ja por kio mi kreis kaj daŭrigas tiun ĉi blogon, malŝparante multege da tempo kaj fortoj? Ĝi estas sufiĉe populara por la esperanto-medio (nova blogaĵo aperas post ĉiuj tri aŭ kvar tagoj kaj kolektas dum tiu ĉi periodo averaĝe 300 trarigardojn, kio superas eldonkvanton de multaj esperanto-periodaĵoj), tamen apenaŭ oni povas diri pri iu famo.



Mi ĉiam estis indiferenta al gloro, fajfis pri titoloj kaj premioj kaj tute ne deziras impresi iun. Kompreneble mi ŝatas vidi, ke miaj verkoj estas legataj. Dum UK en Lilo iutage mi babilis en la kongresejo kun mia ĉina amiko Long Zhang, kiam venis mezaĝa viro kaj silente haltis apude. Mi paŭzis por momento por demande rigardi lin kaj li elbuŝigis: “Mi nur volas diri, ke mi estas komencanto, mi legas vian blogon kaj ĝi plaĉas al mi” kaj foriris. Mi estis tro laca kaj okupita de la konversacio por grave atenti lin kaj ĝis nun bedaŭras, ke ne dankis la ĝentilan ulon pro liaj flataj vortoj. Sed samtempe mi devas konstati, ke mi verkas eĉ ne por tiaj legantoj. Mi verkas por mi mem.



Post legi interesan libron aŭ spekti filmon mi dum unu aŭ du tagoj meditas pri ĝi kaj poste ŝaltas la komputilon por esprimi miajn pensojn. Plej ofte ili vortumiĝas dum la verkado kaj post fini ĝin mi forgesas 90% de la ideoj kaj impresoj, kiuj ĵus akiris vortoformon. Se mi hazarde relegas miajn tekstojn poste ofte mi miras pri ilia enhavo. Tiel “Rano” de Mo Yan restis por mi enigmo ĝis mi komencis skribi pri ĝi.
Same okazas pri la vojaĝraportoj. Dum ilia verkado mi rememoras ĉion, konsultas plurajn fontojn, serĉante rilatajn informojn, do kvazaŭ ripetas la vojaĝon, remalkovrante la jam vizititajn lokojn. Foje tempo mankas al mi kaj mi prokrastas la verkadon dum monatoj, foje jaroj, sed jam mi scias ke ne eblas rezigni je tio – neplenumitaj taskoj jukas en mia kapo kvazaŭ nefermita geŝtalto kaj tute forlasas ĝin nur post la plenumo.



Sed la plej necesaj, neeviteblaj estas aliaj tekstoj, kiuj vortumas demandojn kaj solvojn de la interna vivo. Mia patrino estis mortanta – mi verkis ĝin, sed nenie publikigis ligilojn al ĝi, nek iel menciis ekster la blogo. Nur unufoje mi sendis ligilon al István Ertl post ekscii pri lia familia situacio kaj li respondis ke legis ĝin kune kun sia edzino. Por kio mi verkis ĝin? Mi pensas ke la samaj motivoj instigis Fabienne Berthelot verki Kancerkronikon, aperintan en Beletra Almanako 17. Mi simple bezonis tion, kvazaŭ homo kiu bezonas paroli kun iu, sed ne havas alparolaton, do parolas al si mem. La saman malpeziĝon mi sentis post publikigi la ruslingvan blogaĵon “Mi foriras el la muzeo”, kiu markis finon de mia 15-jara kariero de muzeologo kaj historiisto.



“Oni povas mortigi per vorto, oni povas per vorto savi” skribis la sovetia, rusia poeto Vadim Ŝefner. Mi ne estas ambicia verkisto, do savas per vortoj nur unu homon – min mem. Sufiĉa kialo por la verkado, ĉu ne?