Koncertoj en Nitro – la esperantaj kaj ne nur

Mi devas agnoski, ke la 101a UK estis rekorda por mi, ĉar mi sukcesis... maltrafi plejparton de la kongresaj eventoj. Pri iuj mi bedaŭras pli, pri aliaj malpli, sed ion mi tamen vidis kaj ĝuis.

La kredito
Tiel nomiĝas la teatraĵo, kiun en la Teatro de Andreje Bagara prezentis Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović. Mi jam spektis prezentaĵojn fare de tiu ĉi fama duopo, do tuj diris al Lisi ke ni venu nepre (des pli ke la teatro situis kvin minutojn for de nia hotelo).



Ĉu mi ĝuis? Jes, tio estis amuza afero. La intrigo estas tre simpla kaj eĉ banala: ruzulo ĉantaĝas bankiston por samtempe atingi du celojn – ricevi favorkondiĉe krediton kaj fiki lian edzinon. Malgraŭ ĉiuj atendoj li tamen preskaŭ sukcesas pri ambaŭ aferoj, sed fine fiaskas. Ĉio okazas en la sama loko – bankoficejo, sen ŝanĝo de interieroj aŭ alveno de aliuloj.



Dialogoj estis simplaj, sed amuzaj, ŝercoj foje tro plataj, tamen ne aĉgustaj. Do temis pri normala meznivela amuzaĵo, destinita por ridigi ne tro postuleman publikon. Ĝi ne same brilas kiel ilia prezentaĵo en Hanojo, sed almenaŭ ne terure stultis kiel amatora spektaklo de lokanoj en Lilo.



Samon mi povas diri pri la teatro. Ĝi estas tipa konstruaĵo tiucela, kiun oni povus trovi en ajna urbeto de Rusio kaj evidente Orienta Eŭropo. Sed ĉu iu esperis trovi Harpa en Nitro?

Muzikvespero
Post reveni de la ekskurso al Esztergom kaj karbominejo ni ĉeestis muzikvesperon, okazinta kadre de junulara programo. 



Ĉio okazis en mezgranda halo je iu pluretaĝa konstruaĵo (laŭ mia kompreno temis pri studenta komunloĝejo).



Lisi renkontis sian amikinon Ĵenja Wilke – la ukraindevenan junulinon, kiu partoprenis iun esperanto-aranĝon en Kubo



Ĵenja kaj ŝia patrino Lena konsistigas la muzikduopon ĴeLe, kiu koncertis ankaŭ ĉi-foje. Ili gitarludis kaj kantis, kaj la publiko videble ĝuis.



Sekvis la ĉeĥa pop-rok-bando Easy Steps. Ili kantis plejparte anglalingve, sed... por mia gusto ilia nivelo estis tro malalta, do mi preferis spiri freŝan aeron. 



Jam tute mallumis. Deko da esperantistoj babilis sur la ŝtuparejo. 



Sube staris viro kun violono enmane. Li ludis en nigra malhelo kaj ŝajne atentis neniun. 



Mi supozis ke temas pri monkolektado surstrata, sed ajna monujo mankis, same kiel alvoka afiŝo aŭ iu ajn alia pruvo de la profitaj intencoj. Evidente li simple ĝuis la muzikon kaj pretis dividi tiun ĝojon kun la dezirantoj aŭ fari tion sola – haveblo de la aŭskultantoj certe ne interesis lin.

Manifestado

Malgraŭ specifa titolo ne temis pri politika evento. Fakte tio estis nura amuzaĵo, kies celo estis marki la finon de la kongreso. Homoj kolektiĝis antaŭ la kongresejo kie okazis la komuna fotado. Ĉi-foje oni aranĝis ĝin modernece – pere de spavo, kiu fotis la homamason de supre. Por plifortigi la efikon oni starigis ĉiujn laŭplane tiel ke surtere devis konturiĝi la vorto Esperanto.



Mi ŝatis la ideon, sed la plenumo estis tro teda por mi. Oni devis longe atendi senmove dum apuduloj ofte aktive kubutis, do baldaŭ mi lasis tiun svarmejon kaj observis ĉion de proksime. Plej bedaŭrindas ke ĝis nun mi ne sukcesis trovi rezultojn de tiuj klopodoj – nek UEA, nek LKK dissendis fotojn aŭ ligilojn al ili, nek publikigis ilin en siaj retejoj.



Sed mi sukcesis pri alia afero – trovi finfine homon, danke al kiu mia kuba princino sukcesis veni al Eŭropo. Jozef Reinvart estis okupita kiel ĉiuj LKK-anoj, sed tio estis la lasta kongresa tago, do mi persistis kaj jen la rezulto – la ĉarma bonkorulo staras antaŭ ni! Mi elmanigis al li etan donacon forme de skatolo kun la unua rusa ekologie pura vodko “Puraj rosoj”, ricevinta certigilon de Eŭropa Unio. Espereble nia slava amiko scias kion fari kun ĝi.



Poste ni marŝis post la esperanto-kolono kaj babilis pri diversaj aferoj – organizado de la UKoj, rolo de diplomatio en promociado de Esperanto ktp. 



Lisi unue akompanis nin, sed poste la tento foti tiun unikan aranĝon venkis kaj ni disiĝis. “En kiu universitato vi studas?” demandis ŝin Jozefo kaj rimarkinte ŝian embarason aldonis: “Ĉu vi jam finis?” La knabinjo nur ridis: “Kial ĉiuj pensas ke mi estas infano? Mi havas 28 jarojn!”



Mi ne vidis la buntan prezentaĵon kun dancoj kaj tamburado fare de la esperantistoj, sed ne bedaŭras la perdon, ĉar kio povas esti pli ĝuinda ol konversacio kun la homo ĝentila kaj inteligenta? Se tio estus sola ebleco kiun donus al mi Esperanto, ĝi jam valorus la lernadon.

Muzikfestivalo
Bedaŭrinde ni preterlasis la Nacian vesperon, kie dancis la fama slovaka ensemblo Lúčnica – poste ĉiuj diris al mi, ke tio estis belega prezentaĵo. 



Sed almenaŭ ni ne maltrafis la Internacian muzikfestivalon kiel oni oficiale nomis subĉielan koncerton, okazinta sur la Ĉefa placo la 29an de julio.



Ni venis kiam ĝi jam komenciĝis, sed tio ne gravas. Homoj abundis kaj gajis. Ĉiuj dancis, subkantis, drinkis, manĝis, babilis. 



La manĝema Lisita aĉetis en stratbudo manĝporcion kun granda kolbaso kaj la ridema Mirek Dziedzic iom hezite petis: “Ĉu mi povus foti vin kun tiu... objekto?” La knabinjo akceptis la ludon, rezulte de kio aperis la foto, kiun la ŝercema polo sendube montris al multaj siaj konatoj.



Baldaŭ ariĝis miaj malnovaj kongres-amikoj – Tobiasz Kaźmierski, Didier Izacard kaj aliaj. Ni iom staris antaŭ la scenejo, kie prezentiĝis iuj slovakaj grupoj. 



Poste Mirek rememoris, ke nemalproksime li trovis bonegan bierejon kaj ni ekis tien. 



La biero vere bonis, esperantistoj ĉieis kaj junulinoj belis. 



Revenvoje mi rimarkis grandan esperanto-bildon surmuran – Tobiasz diris, ke oni faris ĝin antaŭ la kongreso. Espereble ĝi plu ekzistas.



Kiam ni revenis jam elpaŝis “Sepa kaj Asorti”. Kaj mi devas agnoski, ke tio estis la plej bona parto de la koncerto! 



Ili kantis plurlingve, ludis plurinstrumente kaj faris ĉion tiom profesie kaj virve, ke la publiko eksplodis pro energio. Homoj kuniĝis je senfina ĉeno kaj kuris tra la placo. 



Tiu viva rojo serpentis, saltis kaj subkantis, radiante sinceran ĝojon. Kimo en sia ĉapelo eliĝis ruzmiene, silente kaptis mian kubaninon kaj post sekundo ankaŭ ŝi jam kirliĝis en tiu pelmelo. Mi ŝategis.



Ĉirkaŭ meznokto la koncerto finiĝis, sed niaj fortoj ankoraŭ ne elĉerpiĝis kaj la animoj ardis. “Ĉu vi koncertos ĉi-nokte?” demandis mi Kimon. “Aliloke” respondis li kaj invitis sekvi al studenta komunloĝejo. 



Per taksio ni unuafoje atingis tiun konstruaĵon, kie evidente loĝis granda parto de la kongresanoj. La salono malplenis kaj nur esperanto-menuo surmure atestis pri la internacia etoso de tiu ĉi loko.



Iom post iom formiĝis grupo el dudeko da esperantistoj, Kimo ŝaltis muzikon kaj komenciĝis dancado. 



Finfine mi sukcesis peli la kubaninon al la dancejo (mi mem dancas neniam), do espereble ŝi amuziĝis iom, des pli ke sonis latinamerika muziko kaj dancpartneroj abundis.



La nokto estis bona, sed ankaŭ ĝi finiĝis kaj kun ĝi finiĝis la kongreso. 



Ni partoprenis malmultajn kongresajn aranĝojn, sed kredu min – ni ĝuis la kongresan semajnon plenforte.



Comments

  1. Mi scivolas, de kie venas la vorto 'spavo'? Mi ne povas trovi gxin en nek vortaro.net nek reta-vortaro.de, sed supozeble temas pri malgranda robota flugantumo, cxu ne?

    ReplyDelete
    Replies
    1. https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Telestiraviadilo

      Delete

Post a Comment